Por familio, familiano multe gravas, sed por la homaro, oni estas nur unu el miliardoj. Se oni subite malaperas, tio estas dramo por la amikaro, sed la resto de la mondo verŝajne perceptos nenion.
Estas mirinde ke kelkaj homoj dediĉas sian vivon al plibonigi la vivon de la tuta homaro kiam oni scias ke la tuta homaro mem absolute ne zorgas pri oni je individua nivelo. Oni devas firme kredi ke tio kion oni faras estas grava, ĉar neniu alia diros tion al oni. Oni devas esti unu el la malmultaj kiuj kapablas doni senfine sen atenti ion ajn returne.
Kaj atendi nenion returne estas bezonate se oni ne volas iĝi frustrita aŭ deprimita. Se ekzemple oni laboras pri la purigado de urbo, ĉiuj homoj kiuj ne malsaniĝis neniam dankos onin. Kaj kiam helpo estas direktita al multaj (kaj ne estas specifa ulo), dankon neniam alvenas ĉar homoj pensas "ri ne faris nur por mi, sed por ĉiuj, do mi ne bezonas danki, ĉar la fakto ke ri helpis min estas nur flankefiko".
Oni tamen devus danki tiujn homojn kiuj igas la socion funkcii. Eĉ kiam ili ne helpas vin persone, sed vian tutan grupon samtempe. Eĉ kiam ili ne helpis vin rekte, sed helpis iun je helpi vin. (Ekzemple per la kreado de iloj, aŭ per bona administrado de homaj rimedoj).
"Sed ili ne faris tion por helpi homojn, ili faris ĉar ili volas sian salajron!". Eble, tiu aserto ne estas pruvebla por ĉiu. Pro mono homo ofte forgesas la originalan motivon, sed ne ĉiuj homoj zorgas nur pri mono. Homoj ofte elektas tion kion ili faras kiel profesio depende de ĉu ili trovas ke la laboro gravas. Kelkaj oficoj profitas nur al kelkaj privataj firmaoj kiuj ne profitas al la homaro, sed tiuj oficoj tre maloftas, ĉar dono de mono preskaŭ ĉiam estas indikilo de bezono.
Oni ĉiuokaze devus danki homojn multege pli ofte ol oni faras. Homoj estus pli kontentaj pri tio kion ili faras en sia vivo. Kaj eble (eble tre idealisme) ili malpli zorgos pri la laboro kiu donas multe da mono, sed ili pli zorgos pri la laboro kiu igas homojn dankemaj.
Oni pensu pli al ĉiuj homoj sur kies laboro oni staras.