2024-03-31

0199 Kion oni devus manĝi

Supozu, iu decidas finfine ĉesi manĝi malbone. Kion ri manĝu? Kion ri devus manĝi por resti en (aŭ por reveni al) bona sano korpe kaj mense?

Ĉiu lando havas sian propran rekomendaron. Tiuj rekomendaroj iom varias depende de tio kio ŝajnas "atingebla" aŭ "deca" por la ĝenerala popolo, kaj ili estas forte influataj de lobioj kiuj volas vendi manĝaĵojn. Tiuj rekomendoj estas malfacile memoreblaj en tuto, kaj ofte mankas al ili informoj pri kvanto. (Oni ekzemple scias ke oni manĝu malpli grase, kaj pli legome, sed oni ne scias kiom multe.)

Bone manĝi bezonas esti pli simpla. Kaj la plej simpla metodo kiun mi trovis, kiu estas ankaŭ sufiĉe science bazita, estas la "Daily Dozen" (Ĉiutaga dekduo).

Ĝi estas listo de aferoj kiujn oni ideale devus manĝi ĉiutage. La listo inkluzivas porciojn de faboj, fruktoj, legomoj, nuksoj ktp. La listo donas klaran liston de la manĝaĵoj kiuj apartenas al tiuj porcioj, kaj kiom multe estas en unu porcio. La listo donas klaran kaj mezureblan celon, do oni povas facile mezuri onian progreson al pli bona dieto.

Jen prezento (ekzistas subtekstoj en multaj lingvoj): https://www.youtube.com/watch?v=MqmSMunAtss

Estas malfacile plenumi la tutan liston ĉiutage. Mi mem ne kapablas, ĉar mi ne kapablas manĝi tiom multe, sed mi provas kompensi per la posta tago. Se en unu tago mi ne manĝis berojn aŭ nuksojn, mi manĝos en la sekva. La listo estas malfacila idealo, sed honesta idealo. La ideo estas proksimiĝi kiom eble plej de la perfekta dieto. (Sed respekti nur duonon de ĝi jam donas pli bonsanan dieton ol de la plimulto de la homaro.)

Por poŝtelefono, ekzistas la aplikaĵo Daily Dozen kie oni povas konsulti la liston, sekvi onian progreson kaj ricevi konsilojn. Mi forte rekomendas provi ĝin. Tio estas tre bona maniero lerni tion kio estas "balancita manĝo", kaj plenumi la liston estas bona okazo por provi novajn legomojn kaj fruktojn.

2024-03-30

0198 Uzu notlibron por ne perdi utilajn pensojn

Oni bezonas ilon por rapide fari notojn.

Jen ekzemploj de aferoj kiujn oni povus noti:
- Bonan ideon pri la evoluo de la rakonto kiun oni skribas
- Aĉetaĵo kiun oni bezonos por la venonta festo
- Ke oni ne devas forgesi sendi la foton X al Y kiam oni denove havos interreton

Oni bezonas fari notojn, ĉar ideoj ne ĉiam venas en la preciza momento kiam oni povas uzi ilin. Kiam oni estas en trajno aŭ kiam oni piediras, oni povas pensi pri ĉio ajn, sed oni ne ĉiam havas aliron al komputilo.

Eĉ kiam oni estas hejme, oni povas pensi pri vorto kiun oni ankoraŭ ne kapablas diri en Esperanto, sed eble oni estas kuiranta kaj eblos kontroli vortaron nur post horo.

Fari notojn estas do esenca por homoj kiuj ne volas forgesi gravajn informojn. Alia eblo estas provi memori la aferojn sen skribi ĝin, sed la risko de forgeso estas tre granda, kaj tio ankaŭ estas plia laboro por la cerbo kiu devas teni ĉion en memoro.

Kiam mi kreis planlingvojn, mi ne povis facile ekdormi ĉar mia cerbo plenis je ideoj kiujn mi timis forgesi.

La solvo estis simpla: preni paperan notlibron, kaj skribi ĉiujn ideojn kaj informojn kiuj estas gravaj (aŭ eble estos gravaj) por poste.

Tio liberigas spacon en onia cerbo. La cerbo povas tiam pensi helpe de la papero, kaj ĝi ne bezonas teni en memoro ĉiujn detalojn de ĉiuj informoj en ĉiuj momentoj. La cerbo nun estas disponebla por novaj ideoj.

Tio ankaŭ donas trankvilecon pri tio ke la ideoj, kiujn oni tiom malfacile aŭ hazarde akiris, ne malaperos por ĉiam.

Oni kompreneble ne forgesu legi siajn notojn poste, sed tio estas facile instalebla kutimo.

Teknike, oni ne bezonas paperan notlibron: ajna aplikaĵo por notoj povas funkcii. Kiam mi havas aliron al komputilo, mi uzas Sublime Text aŭ la konservitaj mesaĝoj de Telegram. Kiam mi havas nur mian poŝtelefonon, mi uzas Simplenote, aŭ mi registras etan voĉmesaĝon (se tio estas pli oportuna).

Papera notlibro estas tre oportuna por noti ideojn kiujn oni havas kiam oni estas en lito (ĉar lumo de ekrano malhelpas dormon), kaj oni ankaŭ povas fari etajn desegnaĵojn kiuj povas reprezenti oniajn ideojn pli bone ol vortoj.

2024-03-29

0197 Mi volis esti majstro de la flagoj

Kiam mi estis tre juna (eble ĉirkaŭ 5-jaraĝa), mi havis grandan intereson pri mapoj kaj flagoj. Mi ŝatis memori ilin, mi ŝatis desegni ilin. Mia plej ŝatata libro enhavis multajn flagojn kaj mapoj. Tiu libro estis fakte malnova, ĝi publikiĝis antaŭ la falo de la Berlina muro, kaj tial enhavis flagojn kaj landojn kiujn mi trovis nenie aliloke. Tio igis la libron eĉ pli interesa al mi.

Mia patro donis al mi komputilon (kun MS-DOS) kun anglalingva programo en ĝi. La programo enhavis la plej "gravajn" informojn pri ĉiu lando. Ekzemple himno, ĉefurbo, flago, malbonkvalitaj desegnaĵoj pri famaj konstruaĵoj ktp ktp. Mi tiam ne povis legi la Anglan tre bone kaj mi memoras ke mi plurfoje "akcidente" forigis la programon provante klaki sur ĉion.

Laŭ diroj de mia patrino, mi povis rekoni ĉiujn flagojn. Tio eble veras. Mi certe povis desegni laŭmemore centon da ili. (Mi verŝajne ankoraŭ povas sed malpli.)

Adoltoj ofte faras tiun teruran demandon al infanoj: "Kion vi volas fari kiam vi estos plenkreskulo?". Mi malŝategis tiun demandon. Mi ne sciis kiel respondi, kaj mi ne volis pretendi scii. Kaj honeste, kia stulta demando! Kiam oni estas 5-jaraĝa oni havas neniun ideon pri la laboroj kiuj ekzistas (krom policano, vendisto, kuracisto kaj instruisto). Adoltoj mem ne vere scias kian laboron aliaj homoj faras.

Estas stulte havi fiksitan celon antaŭ ol koni sufiĉe da ebloj. Sed adoltoj insistas kaj ofte faras la demandon. Do mi serĉis respondon. Mi ne sciis kiuj laboroj ekzistas. Sed mi sciis ke mi ŝatas flagojn. Estus bone se mi laborus pri flagoj. Do mia respondo estis: Mi volas esti "Majstro de la flagoj".

Plurfoje mi respondis tiel. Kaj miamemore, la reago de homoj estis ĉefe amuziĝo. Tiam mi ne vere sciis ĉu estis mokoj, aŭ simple ke homoj ne komprenis kiom multe la mondo de flagoj estas vasta kaj interesa.

Sed iam mi ricevis teruran rimarkon de najbaro: "Majstro de flagoj? Tio ne estas vera laboro!". Kaj mi ne respondis. La rimarko ĉagrenis min dum la tuta tago. Mia patro vidis la eventon kaj li ne defendis min. Mi sentis kvazaŭ mia talento (mia sperto pri flagoj), la kapablo kiu difinis min, estas neutila por la mondo. Mi pensas ke tiu evento estis traŭmo ĉar mi precize scias kie ĝi okazis kaj kiam. Mi memoras eĉ la precizan koloron de la ĉielo. Pri tiu traŭmo, mi desegnos flagon. (Sekvu min se vi volas iam vidi ĝin.)

Mi iom malinteresiĝis pri flagoj post tiu evento. Ĉar mi volis esti utila por la mondo. (Mi ankoraŭ ne sciis ke eblas esti utila por la mondo sen havi "laboron"). Mi ankaŭ timis ne havi laboron kiam mi estos pli maljuna, kio estus terura, ĉar oni bezonas monon por aĉeti manĝaĵojn.

Estas aĉe ke mi malpli interesiĝis pri flagoj kaj landoj, ĉar objektive, ili vere estas bonegaj aferoj. Flagoj esprimas multege per malmulte!

Nu, mi ne povas riproĉi al la najbaro ke lia rimarko iom detruis mian intereson pri flagoj. Li verŝajne ne konsciis ke tia rimarko povas esti tiom damaĝa. Estas bedaŭrinde ke mi ankoraŭ estis tro juna por diri "tio estas nur lia opinio" al mi, kaj por diri "tio estas nur via opinio" al li.

Sed ĉu lia rimarko estis ĝusta? Ĉu "majstro de la flagoj" vere estas laboro?

Jes. Kompreneble estas laboro. Estas 8 miliardoj da homoj en la mondo, do kial unu el ili ne povus esti majstro de la flagoj? Oni ne bezonas fari la saman laboron kiun aliaj homoj faras. Eĉ ekzistas multe da intereso pri flagoj! Tio nomiĝas veksilologio.

Oni povus esti spertulo pri flagoj kadre de sociaj esploroj, oni povus esti prezidento de asocio pri flagoj. Oni povus esti flago-artisto. Oni povus labori en firmao kiu produktas flagojn uzante diversajn materialojn (kaj oni povus krei tiun firmaon!). Flagoj estas uzataj multloke, de landoj al urboj, do ekzistas ioma demando. Flagoj estas ankaŭ komunikado, ekzemple inter boatoj. Oni povus pensi eĉ pri heraldiko (blazonoj ne estas flagoj, sed koncepte ili tre similas kaj mi ankaŭ ŝatas ilin). Oni povus pensi eĉ pri trafikŝildoj! Oni ne bezonas 100% de la tempo labori nur pri flagoj.

Kaj eĉ se la laboro ne ekzistas (kaj mi ankoraŭ havus mian fortan intereson), mi farus ĉion por krei ĝin.

Bedaŭrinde, mi mem ne iĝis majstro de la flagoj. Tio estas por mi en alternativa universo. Sed eble VI volas esti majstro de la flagoj. Se vi sufiĉe volas tion, vi sukcesos. La mondo plenas je ebloj, kaj oni povas mem krei tiujn eblojn kun sufiĉe da sindediĉo.

2024-03-28

0196 Konkoj de moluskoj turniĝas laŭ la sama direkto

 La konko de multaj moluskoj turniĝas kiam ĝi kreskas. La plej konata ekzemplo estas la heliko. Se oni ne scias tion, oni povus kredi ke la maniero kiel la konko kreskas estas iom hazarda, sed ne.

La direkto de la kresko estas difinita de la specio. Kelkaj specioj estas horloĝ-direktaj, kaj kelkaj specioj estas kontraŭ horloĝ-direktaj. Ene de specio havi la alian formon estas tre malofta.

Pli surprize: pli ol 90% de la specioj estas horloĝdirektaj. La resto estas kontraŭhorloĝdirekta, kaj kelkaj esceptoj havas ambaŭ.

En specio kie ambaŭ ekzistas, povas okazi ke la horloĝdirektaj individuoj estas genetike malsimilaj de la kontraŭhorloĝdirektaj. La formo de la konko havas influon sur la eblo seksumi, do individuoj de malsama grupo havas malpli da reprodukta sukceso.

Sed kial 90% de specioj estas horloĝdirektaj? Ĉu maniero rotacii estas pli avantaĝa ol alia? Sciencistoj ne konsentas pri vera fizika avantaĝo. La sola avantaĝo konata estas povi pli facile seksumi kun individuoj de la sama specio se ĉiuj uzas la saman direkton.

Specioj horloĝdirektaj estas horloĝdirektaj ĉar ili heredis tiun genetikan trajton. Ili ne vere decidis nek havas apartan profiton de la direkto.

Tre verŝajne, la evoluo hazarde elektis direkton, kaj daŭre pluiras en tiu direkto, ĉar sekvi alian direkton ne estas oportuna.

Oni povas facile imagi paralelan mondon kie en la arbo de vivo, la unuaj konkoj estis kontraŭhorloĝdirektaj, kaj transdonis tiun trajton al preskaŭ ĉiuj modernaj konko-specioj kiuj spiraliĝas.

La venonta fojo kiam vi trovos konkon, rigardu kiel ĝi turniĝas. Tre verŝajne ĝi estas horloĝdirekta, kaj vi povas kontroli tion per vidi kie troviĝas la truo: se la centro de la spiralo rigardas la ĉielon, la truo devus troviĝi dekstre (horloĝdirekta estas ankaŭ nomata "right-handed" Angle.)

https://www.youtube.com/watch?v=U0T-9fyOZxU