2023-10-31

0047 Duolingo Stories, la sola interesa parto de Duolingo

 Duolingo estas la plej fama reta kaj poŝtelefona aplikaĵo por lerni lingvon.

Mi persone ne ŝatas ĝin, ĉar oni lernas per ĝi tro malrapide.

Ĝi ne sufiĉe adaptiĝas al tio kion la lernanto jam scias, kaj ĝi tro ofte ripetas la vortojn kiujn oni jam konas, kaj tiel malŝparigas al oni multe da tempo.

Kaj tio kion mi ŝatas en lingvolernado estas progreso, ne la akumulado de neutilaj poentoj.

Estas tamen parto de Duolingo kiun mi tre ŝatas, estas Duolingo Stories (Duolingo-rakontoj).

Ili estas etaj rakontoj, kiuj uzas nur simplajn vortojn.

La tekstoj estas voĉlegitaj, kaj eblas musumi sur vorto kiun oni ne konas por ekvidi tradukon.

Mi ŝatas la Duolingo-rakontojn, ĉar la rakontoj permesas ne tro enui dum oni lernas bazajn vortojn kaj iliajn elparolojn.

Pro tio, mi volas uzi la Duolingo-rakontojn por lerni la Germanan.

Antaŭe, la Duolingo-rakontoj estis en aparta parto de la retejo, sed post ĝisdatigo, oni nun devas trairi ege longan kaj enuigan serion de lecionoj por rajti legi la rakontojn.

Eblas preterpasi la lecionojn se oni respondas ĝuste al malfacila demandaro.

Nu, malfacile por iu kiu ĵus komencis lerni la Germanan.

Sed bonŝance, estas 2023, kaj mi povas simple sendi la demandojn al ChatGPT, kaj ChatGPT respondos.

Eĉ pli facile: mi povas sendi ekrankopiojn de la demandoj al ChatGPT (per ChatGPT-vision, kiu estas disponebla nur en la paga versio).

ChatGPT komprenas la diversajn formatojn de demandoj kaj respondas uzante nur la vortojn elekteblajn sur la demando.

Mi kredas ke la demandaro ekhavis ĉirkaŭ 25 demandojn.

Laŭ la reguloj de la demandaro, oni ne rajtas erari pli ol dufoje.

Bonŝance, ChatGPT donis eraran respondon nur unufoje.

Tamen, mi certas ke la "erara" respondo de ChatGPT estas fakte ĝusta laŭ denaskaj parolantoj de la germana.

Tio montras alian problemon de Duolingo: ĝustaj respondoj ofte ne estas akceptitaj.

Duolingo devus uzi artefaritan inteligentecon por taksi ĉu respondo nekonata (ne jam registrita en la sistemo de Duolingo) estas ĝusta!

2023-10-30

0046 Pri konservi informojn dum miloj da jaroj

 Unu timo kiun mi havas estas ke la grandega parto de la teksta enhavo en Esperanto malaperos post kelkaj jarcentoj.

Tio okazos iam, sed mi volas ke la rapideco de malapero estus kiom eble plej malgranda.

La interreto ne ekzistos por ĉiam, kaj iam, la serviloj kiuj enhavas la lastajn kopiojn de teksto ne plu estos en reto.

Ni Esperantistoj laboras multe por produkti multe da enhavo, estas tre bedaŭrinde perdi tion kion oni jam havas.

La rapideco de malapero estas eĉ pli granda por teksto kiu ne estas "bitigita".

Mi parolas pri la paperaj revuoj kaj libro.

Papero malboniĝas pro humideco kaj lumo, kaj oni estas bonŝanca kiam papero kiu aĝas 300 jarojn ankoraŭ estas bone legebla.

La plej malnovaj ekzemploj de teksto kiun oni havas en ajna lingvo, tio estas de nur antaŭ 5000 jaroj, kaj tio ne estas sur papero, sed per formoj puŝitaj en argilo.

Estas bedaŭrinde ke oni ne trovas pli malnovajn tekstojn.

Granda parto de la historio de la nunaj lingvoj estas perdita.

Tio ankaŭ igas min pensi pri la Vesuvia Defio.

Pro erupcio de la Vezuvio antaŭ 2000, granda biblioteko kun multaj papirusoj estis kovrita de lafo.

La papirusoj estas karbigitaj, sed ankaŭ protektitaj kontraŭ la aero.

Nun kun modernaj teknologioj de skanado, homoj en la interreto provas malĉifri ilin!

Se tio funkcias, oni lernus multe pli pri la kulturo kaj konoj de tiu tempo kaj de tiu loko.

Eble ni vidu la nunan klimatan krizon kiel tutmonda erupcio.

En kiu formato ni devu konservi niajn tekstojn, por ke ili povus resti legeblaj por homoj (aŭ eksterteranoj) post kelkaj miljaroj?

Ĉu ni devus uzi servon, kiu aŭtomate faras kopion de ĉiuj tekstoj en Esperanto en pluraj serviloj disaj en la interreto?

Ĉu ni devus meti informojn en specialaj diskoj, kiujn ni kaŝus profunde en la glacio aŭ en alia planedo?

Kaj kiel garantii ke la teksto restos legebla kaj komprenebla?

Ĉion akompani kun kurso de Esperanto por kiom eble plej da lingvoj?

Aŭ eble alia metodo: ĉiu-10-jare aŭtomate ĝisdatigi la tekstojn por ke ili restu kompreneblaj, kaj samtempe fari novajn kopiojn?

Sed kiujn pagus la homojn kiujn farus tion, kaj kiel zorgi ke la ĉeno de kulturkonservado neniam estos rompita?

2023-10-29

0045 Utileco kaj realigebleco de AI-kopioj de veraj homoj

 Estus tre utile se oni povus demandi iun pri io ajn sen efektive paroli al tiu ulo.

Ekzemple, se estus AI-kopio de iu, kun similaj memoroj kaj opinioj, oni povus demandi al la kopio kion tiu ŝatus ricevi kiel donacon.

Tiel, tiu povus ricevi donacon sen ke la surprizo de la donaco estus rompita.

Alia ekzemplo: se oni serĉas koramikon, oni povus demandi pri gravaj aferoj, kiujn oni ne kuraĝus tuj demandi al la vera persono.

Tiel, oni povus ŝpari multe da tempo por si, kaj ankaŭ por la ulo al kiu oni parolus (ekzemple se la persono estas tro okupata, sed oni bezonas respondon al simpla demando).

Mi certas ke tia AI-kopio povus esti tre utilaj, sed kiel fari por ke ili estu bonaj je imiti la originalajn homojn?

Ili certe bezonas amason da datumo pri la pensoj kaj memoroj de tiuj homoj.

Ĝi ankaŭ bezonas kompreni la pensmanieron, kaj povi uzi ĝin por dedukti la aferojn kiujn la persono pensus en similaj cirkonstancoj.

Verŝajne, por kelkaj homoj oni uzi la amason de informoj kiujn ili lasas en sociaj retoj.

Retejoj kiel Twitter (kiun mi neniam nomos "X") enhave multe da informoj pri la opinioj de homoj.

Sed al la retejoj de "mikroblogado" mankas informoj pri longa rezonado kaj hezitado el multaj informoj kaj argumentoj.

Blog-afiŝoj estas pli interesaj pro la pli granda enhavo, kiu kapablas pli bone trejni AI-modelon.

Idealaj estas videaj registraĵoj, kiuj kapablas doni multe pli da kunteksto al la AI-roboto kiu lernos la personojn.

Verŝajne hodiaŭ, ĉefe la profesiaj video-blogistoj, kiuj publikigas filmeton ĉiutage, provizas sufiĉe da enhavo.

Problemeto estus la honesteco de tio kion ili diras en tiuj videoj, ĉar kiam oni havas publikon, oni emas mensogeti por doni pli bonan aspekton al sia propra marko aŭ al monaj sponsoroj.

Mi pensas ke bona kopio jam estas realigebla, tre certe ekzistas homoj kiuj jam metis sufiĉe da informoj pri siaj vivoj kaj pensmanieroj en la interreto.

Kompreneble, ekzistas la risko ke tia AI-kopioj estos misuzataj, ekzemple por demandi privatajn informojn kiel pasvortojn aŭ adresojn.

Tio lasta sonas kiel solvebla problemo se la originala persono kapablas forbari al la modelo aliron al specifaj informoj (ekzemple per neniam diskonigi tiujn informojn dekomence), aŭ povas mallernigi specifajn informojn kiuj akcidente likis en la interreton.

Alia risko estus se homoj "misedukos" aŭ iel igos la AI-roboton diri ion kion la originala persono ne pensas.

Tio lasta sonas kiel solvebla per havi manieron subskribi mesaĝon, kio estus realigebla nur de la originala fizika persono.

Ĉiuokaze, oni memoru ke kvankam AI-teknologioj alportas multajn riskojn, ĝi samtempe alportas multajn solvojn.

Ekzemple oni povas fari tekston kaj bildojn per AI, sed oni povas ankaŭ facile detekti tiujn per AI.

Do ni ne timu tiujn AI-kopiojn kaj vidu kiel ili povu profiti al ni ĉiuj ĝenerale.

2023-10-28

0044 Bona AI-detektilo donas al mi esperon ke intereso de homoj por sen-AI-a teksto daŭros

 Lastatempe, mi vidis ke ChatGPT estas tre bona por aŭtomate krei tekston en Esperanto.

Kiam oni uzas ChatGPT per la modelo GPT-4 kaj kun listo de permesitaj vortradikoj, ĝi produktas kvalitan tekston laŭ gramatika vidpunkto.

La disvolviĝo de tiuj iloj kiuj permesas tre facile kaj tre rapide krei tekston igas min pensi ke en la estonteco, la plimulto de tekstoj kaj libroj estos kreitaj grandparte per ili.

Tio igas min pensi ke kun la paso de tempo (kun la kresko de tiuj teknologioj en efikeco kaj uzado), krei originalan tekston sen uzi tian ilon estas pli kaj pli malŝparo de tempo.

Ĉar se oni kreas originalan tekston sen AI-ilo, ĝi estas pli facile dronigita inter ĉiuj aliaj tekstoj kiuj estas AI-faritaj.

Oni povas pretendi ke tekston farita sen AI estus pli originala, ke ĝi havus pli unikan skribstilon, kaj ke ĝi parolus pri aferoj neniam-antaŭe-priparolitaj, eble per vortoj neniam-antaŭe-uzitaj.

Sed esploroj montris ke homoj ne bone kapablas rekoni ĉu teksto estas skribita per AI.

Do eĉ se ili donus pli grandan valoron al teksto kiu ne skribita per AI, tio ne gravas ĉar ili ne kapablas rekoni tiujn tekstojn.

Kaj se ili ne povas esti certaj ĉu teksto estas farita per AI aŭ ne, ili malpli emus legi (se ili ne ŝatas legi AI-tekstojn).

Pro tiu perdo de leganto-a publiko, mi demandas min: kial skribi originale sen AI se homoj ne kapablus rekoni tiun originalecon?

Eble mi estas iom pesimisma, eble AI fakte puŝos skribistojn al skribi aferojn pli originalajn, por diferencigi la tekston de la amaso da tekstoj kiu jam ekzistas.

Ankoraŭ ekzistas multaj avantaĝoj je la skribado de teksto sen AI.

Ekzemple, oni povas detaligi pensmanieron en maniero multe pli kohera, kaj konekti ĝin al ekzemplo de la reala mondo, kiuj implicas homajn sentojn.

(Estas 2023, AI ankoraŭ ne tre bonas por fari longan rezonadon.)

Mi esperas ke homoj kapablos percepti tiujn avantaĝojn.

Kiam la teksta merkato estos grandparte el AI-teksto, homoj aktive preferos tekstojn kiuj estas grandparte sen AI.

Bedaŭrinde, AI-detektiloj estas ĝis nun tre malbonaj.

Originalan tekston ili ofte konsideras artefaritaj.

Sed hodiaŭ mi malkovris AI-detektilon kiu fakte bone funkcias:

Ĝi nomiĝas "Hive Moderation", kaj en ĉiuj eksperimentoj kiujn mi faris, ĝi kapablis ĝuste identigi ĉu teksto estas AI-farita aŭ ne.

Tio donas multe da espero al mi, ĉar per ĝi, homoj havos pruvon ke miaj tekstoj ne estas AI-faritaj, kaj ke ili venas de iu homo kun homaj spertoj kaj sentoj.

Kaj tio igas min pli esperi ke homoj en la estonteco donos pli da valoro al miaj tekstoj pro la "homeca aŭtentikeco".

Kun la evoluo de AI-teknologioj, ankaŭ la teknologio de AI-rekonado pliboniĝas.

Per tia rekonilo, homoj kiuj volas legi sen-AI-an tekston povos trovi tian tekston pli facile.

Do mi malpli timas ke miaj tekstoj estos dronigitaj, ĉar frue aŭ malfrue, ili estos denove trovitaj el la amaso da AI-farita teksto.

https://hivemoderation.com/ai-generated-content-detection

2023-10-27

0043 La ĉionpovanto, televidprogramo kiun mi ŝatas

 Estas televideserio kiun mi ŝatas, kiun mi volas konigi al vi.

Ĝi estas ludo, kaj ĝi nomiĝas "De Alleskunner".

Kaj ĝi estas farita por la Nederlanda televido, sed mi spektas ĝin per la interreto.

"De Alleskunner" signifas laŭvorte "La ulo kiu povas fari ĉion".

Ĝi estas adaptigo de la flandra "Homo universalis", kio ankaŭ estas en la nederlanda lingvo, sed farita por la norda parto de Belgio.

La koncepto de la televidserio estas la jena:

Estas 100 partoprenantoj, kaj ili devas sukcesi je 99 defiaj taskoj.

La defio povas esti io ajn, kiun oni kutime povas fari hejme, ekzemple:

- Fari piramidon kun kartoj

- Rapide solvi puzlon

- Sukcesi ĵeti glacikubon en glason

- Diveni de kiu filmo muziko venas

Post ĉiu defio, unu partoprenanto foriras, tio estas kutime la partoprenanto kiu estis la plej malrapida je fari la taskon, aŭ kiu faris la taskon malplej bone.

Ĉiu epizodo de la televidserio havas 10 defiojn, do post ĉiu epizodo estas 10 partoprenantoj malpli.

La sola partoprenanto kiu travivis ĉiujn defiojn ricevas 50 000 eŭrojn.

Ju pli da tempo pasas, des malpli da partoprenantoj estas, sed tiuj partoprenantoj estas kutime plej bonaj.

Do la konkurenco iĝas pli kaj pli forta!

Estas amuze vidi la partoprenantojn fari la taskojn, ili stresas multe, ili faras stultajn erarojn, estas multaj emocioj!

Estas amuze pensi ke se oni farus mem la taskojn, oni farus pli bone!

Mi ne scias ĉu simila televidprogramo ekzistas por aliaj landoj aŭ aliaj lingvoj.

Mi estas feliĉa ke Nederlando havas tiom multe da ludtelevidserioj, ĉar mi ŝatas spekti ilin dum mi manĝas.

Oni ne bezonas kompreni la Nederlandan por povi sekvi la programon.

Se la televidprogramo interesas vin, vi povas spekti ĝin per pagi abonon al la retejo nlziet.nl.

2023-10-26

0042 La IgNobel-premioj de 2023

 La IgNobel-premioj estas premio kiu estas donita ĉiujare por sciencaj esploroj kiuj unue igas ridi kaj poste igas pensi.

La koncepto similas al la Nobel-premioj, sed la fokuso estas pli sur apartaj sciencaj esploroj ol sur la tuta kontribuo al scienco de aparta sciencisto.

Mi prezentos al vi kelkajn de la IgNobel-premioj donitaj ĉijare.

En mekaniko, la premio estis donita al la uzo de mortintaj araneoj kiel iloj por kapti aferojn.

Tiuj kaptiloj estas tre leĝeraj, kaj povas esti vidataj kiel profitado de la biologia strukturo de araneaj kruroj.

En komunikado, la premio estis donita al teamo kiu esploris la efikon sur la cerbo de homoj kiuj spertas pri paroli laŭ mala direkto.

Tio estas tre interesa por kompreni kiel la cerbo analizas kaj pritraktas fonemojn!

En nutrado, teamo esploris la efikon de elektraj manĝbastonetoj sur la percepto de gusto.

Multaj sensiloj de gusto en la buŝo povas esti influataj per elektro.

Do estas interese scii ĉu oni povas influi la guston per la manĝiloj.

Eble oni povas krei malveran senton de salo per malforta elektra kampo, kaj tiel oni povus helpi homojn manĝi pli sane.

En edukado, la premio kronis esploron kiu montras ke se oni antaŭvidas ke io estos enuiga, la ŝanco percepti ĝin kiel enuigan estas pli alta.

Do, se iu devas fari ion, ne diru al tiu ulo ke la afero estas enuiga, ĉar la ulo perceptos la aferon pli enuiga ol ĝi fakte estas.

Tiu esploro ankaŭ plifortigas al mi la ideon ke optimismo estas utila sinteno por pli facile ĝui la estonton.

Por vidi la kompletan liston de premioj, aŭ la venkintojn de pasintaj jaroj, vizitu la oficialan retejon de IgNobel per la ligilo, kiu estas en la priskribo.

https://improbable.com/ig/winners/#ig2023

2023-10-25

0041 Kial manĝi viandon estas malŝparo de manĝaĵo

 Pli kaj pli da homoj malaltigas la kvanton de viando kiun ili manĝas pro ekologiaj kialoj.

Multaj ankoraŭ ne komprenas la kialojn, do mi provos klarigi parton de ili en ĉi tiu video.

Unue, oni sciu ke kiam oni aĉetas viandon, oni subtenas la tutan industrion de produktado de viando.

Efektive, vendejoj ne ŝatas aĉeti aferojn kiujn ne estas venditaj, kaj farmistoj ne produktos aferojn kiuj ne estos aĉetitaj.

Sed kial oni ne subtenu la industrion de viando?

Viando estas ĉefe produktita per kreskigo kaj mortigoj de bestoj en eta aŭ granda surfaco.

Tiuj bestoj estas kutime bovoj, porkoj kaj kokoj.

La problemo ĉefe venas de bovoj kaj porkoj, pro pluraj kialoj.

Unue, ili bezonas manĝi multe por grandiĝi.

Do por nutri la bestojn, oni bezonas alian tipon de farmoj, kiuj ĉefe produktas nur unu aŭ du specioj, kiel sojon aŭ maizon.

Bedaŭrinde, tiuj farmoj bezonas multege da spaco, kaj tio estas en konkurenco kun la spaco dediĉita al la konstruado de domo, aŭ al la spaco dediĉita al la natura medio.

Ofte la surfaco disponebla ne sufiĉas, kaj tial naturaj medioj kiel la Amazonio estas detruitaj por pli da kultivado de unu aŭ du plantaj specioj.

Laŭ bonaj fontoj (kiun mi metis en la priskribon), oni bezonas doni inter 7 kaj 25 kilogramoj da manĝaĵo al besto por produkti 1 kilogramon da viando.

La malŝparego estas evidenta, ĉar anstataŭ doni sojon kaj maizon al bestoj, oni povus doni ĝin al homoj!

Tiel, oni povus nutri multe pli da homoj, kaj oni bezonus malŝpari multe malpli da tersurfaco.

Alia problemo estas ke la tuta proceso de produktado kaj preparado de besto postulas la uzon de multege da akvo.

En kelkaj mondpartoj, akvo estas nesufiĉa, kaj la maniero uzi ĝin estas fonto de konfliktoj.

Do mi esperas ke tio klarigas la problemon sufiĉe bone.

Ekzistas aliaj argumentoj, sed laŭ mi, la argumento de la surfaco malŝparita por nutri bestojn estas la plej klara.

Se ni ĉiuj manĝas malpli da viando, kiel homoj tradicie faris antaŭ nia nuna jarcento, oni ŝparus multege da terspaco, kio estus uzata por aferoj pli utilaj, kiel havi pli da domoj, aŭ malrapidigi la plivarmiĝon de la planedo.

Mi persone tre ŝatas manĝi fabojn kaj pizojn, ili estas tre bonaj alternativoj al viando, kaj ili postulas almenaŭ dekoble malpli da spaco kaj akvo.

Ili meritas reiĝi pli popularaj en la pladoj de homoj!

https://ourworldindata.org/grapher/feed-required-to-produce-one-kilogram-of-meat-or-dairy-product

https://ourworldindata.org/food-choice-vs-eating-local

https://ourworldindata.org/environmental-impacts-of-food

2023-10-24

0040 AI kontraŭ malsano kaj malŝparo

 Nuntempe en 2023, oni ĉiam aŭdas pri artefarita inteligenteco.

Homoj investas amase en firmaoj kiuj uzas AI.

Tio okazas ĉar ChatGPT montris al granda publiko kiom potenca tiu kapablo iĝis.

Hodiaŭ mi donos al vi kelkajn ekzemplojn de kiel oni povas uzi AI por plibonigi onian vivon.

1) La frua detektado de malsanoj.

La homa korpo estas ege malsimpla, multege da faktoroj influas multege da faktoroj, kio povas rezultiĝi en malsano aŭ ne.

Ni ĉiam havas pli da datumoj pri la stato de la korpo (ekzemple per genoj, sanga nivelo de sukero) kaj pri la vivkondiĉoj de homoj.

Sed eĉ la plej kompetentaj kuracistoj ne povas pritrakti tiun amason de datumoj.

Ili bezonas ilon kiu kapablas aŭtomate analizi amason de datumoj, kaj kiu kapablas eltrovi la kaŝitajn ligojn inter informo kaj malsano.

Tio estas tre grava, ĉar frua detektado de malsano permesas eviti multege da kostoj, ĉar kuraci malsanon ĉiam kostas multe pli ol preventi la aperon de ĝi.

2) Kontraŭ la malŝparo de manĝaĵoj.

Estas multege da faktoroj kiuj influas la aĉetojn de homoj en superbazaro.

Tio povas esti la vetero, la stato de aliaj vendejoj, aŭ kio okazis lastatempe en la televido.

Vendejoj ne povas precize antaŭvidi kiom da klientoj ili havos, do ili ĉiam aĉetas pli ol klientoj volas.

Sed por aferoj kiuj malboniĝas kun tempo (kiel manĝaĵo), la diferenco inter kvanto aĉetita kaj kvanto vendita devas esti kiom eble plej malalta.

Bonŝance, AI povas helpi pri tio.

Per koni ĉiujn cirkonstancojn de iu tago, kaj kiom estis vendita en tiu tago.

AI kapablas lerni tion kio influas la vendojn, kaj tiel povas antaŭvidi kiom estos vendita en posta tago surbaze de ĝiaj kondiĉoj.

Uzante tion, vendejoj povas aĉeti ne tro da manĝaĵoj!

2023-10-23

0039 Kion mi faras por piediri sufiĉe

 Antaŭe, mi diris ke mi provas fari almenaŭ 8000 paŝojn ĉiutage.

Tio estas por mia mensa sano, sed ankaŭ por mia fizika sano.

Tio tre bonas kontraŭ malfeliĉo kaj malsanoj de vaskuloj.

La duonon de 8000 mi kutime jam faras per iri al butikoj aŭ la laboro.

Sed por la resto, mi bezonas intence iri piediri.

Averaĝe, mi faras 1000 paŝojn en 10 minutoj de ekstera piedirado.

Hodiaŭ, mi diras al vi kion mi faras por atingi tiun celon de sufiĉe piediri.

Unue, mi devas trovi aferojn por fari dum mi piediras, sen tio, tio estus tro enuiga.

Tial mi elŝutas multajn podkastojn al mia poŝtelefono, per la aplikaĵoj AntennaPod aŭ Overcast.

Due, mi portas mian Bose kapaŭskultilojn, kiuj kapablas nuligi bruojn.

Bose estas tre bona marko, la orelkusenoj bone protektas kontraŭ la malvarmo.

La kapablo nuligi bruon helpas fokusiĝi sur la podkasto kiam oni piediras.

Oni ankaŭ malpli aŭdas la bruon de aŭtoj, do piediri estas pli agrable.

(Sed atentu ke vi ĉiam bone rigardas ĉu estas aŭto antaŭ ol trairi straton!)

Trie, mi portas leĝeran mantelon kiu protektas min kontraŭ akvo.

Eĉ kiam pluvas, oni devas piediri, do estas bone ne bezoni zorgi pri la stato de la ĉielo.

Kvare, pli malfacile, oni devas senti sin sekura kiam oni piediras ekstere.

Tio estas la plej malfacila parto por kelkaj homoj, depende de kie ili loĝas.

Bonŝance, mi ne loĝas en danĝera loko.

Se mi estus, mi farus ĉion por translokiĝi kiom eble plej rapide, ĉar la manko de sporto mem estas ankaŭ tre danĝera.

Parta solvo estas piediri frue en la mateno, tiam la danĝeruloj plej ofte dormas.

Mi ĉiam provas piediri frumatene dum almenaŭ 10 minutoj, tio donas al mi la impreson ke mi bone komencas la tagon.

Frumatene estas ofte sufiĉe da lumo kaj ĉio estas trankvila.


2023-10-21

0037 La horŝanĝo ne ekzistu

En Eŭropo, same kiel en multaj aliaj partoj de la mondo, ekzistas terura evento, kiu okaze dufoje jare.

Tiu evento estas la horŝanĝo.

En oktobro, oni devas forigi 1 de la horo, do ekzemple 8 horoj iĝas subite 7 horoj.

Kaj en marto, male, oni devas aldoni 1 horon.

Mi tre malŝatas tion, mi ŝatus se oni ne bezonus fari tion.

Mi ĉefe malŝatas la horŝanĝon de oktobro, rigardu:

Dum vintro, mi provas havi maksimume da suna lumo en unu tago.

Mi bezonas sunan lumon por esti en bona sano, por mia humoro kaj por mia vitamino D.

Por havi maksimuman sunlumon, mi provas vekiĝi ĉirkaŭ la 7a.

Sed post la horŝanĝo, por havi la saman kvanton de sunlumo, mi devas vekiĝi je la 6a!

Malmulte da homoj povas fari tion, tio estas kontraŭsocia.

Mi loĝas kun alia homo, kaj mi havas amikojn, kaj por povi interagi kun ili, mi bezonas enlitiĝi ne tro frue.

Do jen, pro la horŝanĝo, mi perdas ion gravan por mia feliĉeco.

Estas malpli da lumo kiam homoj bezonas ĝin, ekzemple kiam ili revenas de laboro.

Solvo estus se la tuta socio decidu eklabori unu horon pli frue.

Sed tio verŝajne ne okazos se en la alia parto de la jaro oni respektas aliajn horojn.

La unua paŝo estas ĉiam: forigu la horŝanĝojn.

En 2023, mi ne vidas kian problemon la horŝanĝo solvas.

Mi vidas nur la problemojn kiujn ĝi donas.

Subite devi dormi unu horon malpli estas malbone por la korpo, kiu bezonas stabilan ritmon.

La risko de mortigaj aŭto-akcidentoj estas signife pli alta en la tago post horŝanĝo!

Do, estas tempo mortigi tiun mortigan horŝanĝon.

2023-10-20

0036 Retejo por lerni la pozicion de landoj kaj urboj

 Hodiaŭ, mi volas montri al vi retejon kiu helpas lerni la pozicion de landoj kaj urboj.

Oni ofte aŭdas pri aliaj landoj en la televido aŭ en normalaj konversacioj.

Do estas utile scii kie tiuj landoj troviĝas.

Eĉ pli por parolantoj de internacia lingvo, kie parolanto povas troviĝi ie ajn.

Bedaŭrinde, memori la lokon de landoj sur terglobo ofte ne estas tre amuze.

Bonŝance, la retejo kiun mi nun prezentas igas tiun memoradon ludo.

En tiu retejo, nomita Seterra, oni povas trejniĝis pri landoj, sed ankaŭ urboj kaj flagoj.

Ĉi tie, mi elektis la mapon pri la landoj de Eŭropo.

Oni vidas la nomon de lando aŭ urbo (aŭ alian tipon de afero).

Poste, oni devas klaki sur la mapo sur kie troviĝas tiu lando.

Se oni elektis malĝuste, oni rajtas reprovi ĝis kiam oni elektas ĝuste.

La ludo finiĝas kiam ĉiuj lokoj estas trovitaj.

Je la fino, oni vidas kiun elcenton de lando (ĉi tie) oni konas, kaj kiom rapide oni trovis ilin.

Estas amuze provi denove post pluraj tagoj, por vidi kiom multe oni progresis en rapideco kaj ĝusteco.

Ankaŭ estas amuze diskonigi la ligilon al amikoj por kompari oniajn sciojn kun tiuj de aliaj.

Ankaŭ eblas ŝalti la tajpan reĝimon, kie oni devas tajpi la nomon de montrita lando.

Eble tio helpos kelkajn homojn memori la nomon de la landoj.

La ludo estas ludebla en multaj lingvoj, do vi povas ofte lerni la nomon de urboj laŭ la lokaj lingvoj.

Bedaŭrinde, la ludo ne estas disponebla en Esperanto.

Sed estas granda ŝanco ke vi parolas almenaŭ unu el la lingvoj en kiuj la ludo estas disponebla.

Mi ŝatus povi aldoni novajn mapojn al la retejo, sed bedaŭrinde nur tiuj kiuj pagas (la "Pro Members") rajtas fari tion.

Laŭ mi tio ne estas tre afabla, ĉar oni devas pagi por labori por la retejo.

Sed malgraŭ tio, la retejo estas tre bona, kaj amuza dum kelkaj tagoj.

https://www.geoguessr.com/quiz/seterra

2023-10-19

0035 Nekutimaj manieroj uzi onian korpon post morto

 En la mondo, ekzistas multaj kutimoj je forlasi korpon post morto.

Vi verŝajne konas enterigon aŭ forbruligon, sed ankaŭ estas multaj aliaj.

1) Longdaŭra konservado (angle "Cryonics").

La ideo estas tuj post la morto malrapidigi la procezojn de ĉela morto.

Tio okazas per anstataŭigi sangon per konserviga likvo, kaj meti la korpon en tubo plenigita de malvarmega likvo.

La ideo estas konservi la korpon strukturita dum plej longa tempo ebla.

La homoj kiuj decidas fari tion post sia morto pensas ke eble la medicino kaj teknologioj de la estonteco kapablos resanigi ilin kaj revivigi ilin.

Tiel ili povos havi pli longan vivon en nova mondo, kun la memoroj kiujn ili nun havas.

2) Diamantiĝo.

Kiam onia korpo estas bruligita, la cindro kio restas estas ĉefe karbono.

Karbono kun sufiĉa premo kaj temperaturo iĝas diamanto.

Por multaj homoj, diamanto estas simbolo de alta valoro kaj eterneco.

Tamen sciu, ke ekzistas neniu diferenco inter karbono de homa korpo kaj karbono de io ajn, ekzemple de ligno.

Do la diamanto havus ĉefe valoron por tiuj kiuj scias el kio ĝi estas farita, do ĝi havus specialan valoron nur por konatoj de la mortinto.

Simile, karbono estas uzebla por krei iom ĉion, do kelkaj homoj decidas uzi siajn cindrojn por iĝi vinila disko aŭ eĉ artfajraĵo.

3) Doni partojn de onia korpo.

Se oni ne plu povas uzi siajn organojn, kial malŝpari?

Multaj malsanaj homoj bezonas novan renon aŭ hepaton.

Depende de la maniero de morti, organo povas esti prenita de la kadavro, kaj donita al iu por ke tiu havu pli bonan vivon.

Ankaŭ eblas doni onian tutan korpon al scienco, depende de la lando.

Tio povas esti por helpi sciencan esploradon aŭ sciencan edukadon.

Tio sonas al mi kiel facila maniero helpi la homaron sen fari laboron.

2023-10-18

0034 Sangotrinkemaj neinsektoj

 Ni konas multajn insektojn kiuj trinkas sangon.

Ekzemple, moskitoj dum somero, puloj en hararo, iksodoj en arbaro.

Sed ankaŭ aliaj familioj de specioj kapablas fari tion!

1) La plej konataj estas la vampiraj vespertoj.

Ekzistas pluraj specioj, kiuj troviĝas en centra kaj suda ameriko.

Ili havas akrajn dentojn kiujn povas bori haŭton, por tiel atingi sangon.

Sango estas ilia sola fonto de manĝaĵo.

Kelkaj specioj preferas ataki mamulojn kiel bovojn aŭ ĉevalojn.

Kelkaj aliaj specioj prefere trinkas la sangon de birdoj.

2) Kelkaj birdoj de la insuloj Galapagoj.

La vampira fringo [Vampire_Finch] kutime manĝas semojn kaj insektojn.

Sed dum la seka sezono, kiam aliaj fontoj de manĝaĵoj maloftas, ili emas sangigi aliajn pli grandajn birdojn por trinki ilian sangon.

Strange, la grandaj bestoj ne aspektas ĝenataj de la vampiraj birdoj.

Eble ili pensas ke tiuj birdetoj helpas per manĝi parazitojn, kion ili ankaŭ faras.

3) Kelkaj specioj de longaj fiŝoj.

Petromizo [Lamprey] estas longaj maldikaj fiŝoj, kiuj iom aspektas kiel angiloj.

Sed ili havas unikan senostan buŝon, kiu estas ronda kun multaj dentoj.

Kelkaj specioj estas parazitoj de aliaj fiŝoj, kaj ĉefe nutriĝas per sango.

Ekzemplo estas la mara petromizo [Sea_lamprey], kiu havas buŝon plena je dentoj.

Ĝi forte fiksiĝas per sia buŝa suĉilo sur la fiŝo, suĉas la sangon, kaj forlasas la fiŝon nur post sufiĉe manĝi.

Estas facile rekoni fiŝojn kiuj estis viktimoj de ili pro la cirklaj vundoj.

2023-10-17

0033 Plej danĝera arbarfungo

 La plej danĝera arbarfungo laŭ nombro de mortoj ĉiujare estas "Amanita phalloides" (Faluseca amanito).

Ĝi havas kutiman formon de surgrunda arbarfungo, kun ronda kaj relative plata ĉapelo.

Ĝi estas blanka, sed la ĉapelo estas parte kovrita de pala verdflavo.

La ŝanco de morto post manĝi ĝin estas ĉirkaŭ 10% al 30%.

Laŭ travivantoj, ĝi havas malfortan sukeran guston, sed ne provu, ĉar eĉ mordeti kelkajn speciojn de fungoj povas esti mortige.

Post manĝi ĝin, la simptomoj estas forta abdomena doloro, mallakso, kaj vomado ene de 6 al 24 horoj.

Tio estas ofte sekvanta de periodo de ŝajna pliboniĝo, sed la hepato kaj renoj estas damaĝataj, kaj novaj simptomoj aperas post kelkaj tagoj.

Se vi pensas ke vi eble manĝis tiun fungon, voku ambulancon tuj.

En Eŭropo, kie la fungo ĉefe estas, la vokinda numero estas 112.

Provu konservi parton de la fungo, ĉar tio helpos identigi ĝin.

Eblas ke vi manĝis alian toksan fungon kiu aspektas kiel Amanita phalloides.

Identigi la ĝustan fungon helpas ricevi la plej taŭgan kuracadon, se tio estas bezonata.

Plej bone, evitu ĉiujn riskojn manĝi toksan fungon.

Se vi ne estas spertulo pri la fungoj kiuj kreskas en la regiono, ne manĝu sovaĝajn fungojn sen analizo de spertulo.

Se vi havas ajnan dubon pri fungo, forĵetu ĝin, la risko ne valoras vian vivon.

Por multaj toksaj fungoj, oni ne havas bonajn kuracilojn, kaj la fungoj povas malbonigi viajn organojn por la resto de via vivo.

2023-10-16

0032 La ekonomio de Nauro

 Nauro estas eta insulo de 21 kvadrataj kilometroj en la oceano Pacifiko.

Ĝi havas iom malpli ol 11 000 loĝantoj, kaj ĝi estas sendependa lando.

Ĝi estis unu el la plej riĉaj landoj laŭ nombro de loĝantoj.

Kiel? Per la minado kaj vendado de fosfato al aliaj landoj.

Fosfato estas potenca sterko, kaj la insulo plenas je ĝi.

La mineralo formiĝis per tavoloj de birdaj fekaĵoj dum multege da jaroj.

La tuta ekonomio de la insulo fokusiĝis sur la ekspluatado de ĉi tiun natura riĉeco.

80% de la surfaco de la insulo estis minita.

Sed ĉirkaŭ la jaroj 1990, ne plu estis sufiĉe da fosfato.

Kaj la lando ne sukcesis diversigi siajn fontojn de mono.

Ne eblas facile kultivi sur la surfacoj, kiuj estis minitaj.

Nun la lando estas malriĉa, kaj la loĝantaro havas la plej altan elcenton de trodikeco.

Nun, la ĉefaj fontoj de mono estas:

- La vendado de la rajto de fiŝkapti en la teritoriaj akvoj.

- La ricevado de mono pro internacia helpo.

- Kaj la prizorgado de prizono por Aŭstralio.

La malbonstato de la ekonomio de la lando estas ofte uzata kiel simbolo de la risko de havi ekonomion kiu ne estas sufiĉe diversa.

Nun la lando estas preskaŭ tute dependa de Aŭstralio.

Kio estas rekta rezulto de la misuzado de ilia natura riĉeco.

Ekzistas esprimo "la malbeno de natura riĉeco", laŭ kiu lando kun iu natura riĉeco (kiel nafto) havas la riskon tro fokusiĝas sur tiu natura riĉeco, kaj pro tio forgesas investi sur aliaj industriaj aŭ servaj kampoj.

Estas tipa ekzemplo de pensado por mallonga tempo kontraŭ pensado por longa tempo.

2023-10-15

0031 Kiel arboj helpas kontraŭ dezertiĝo

 Pro la klimata plivarmiĝo, ĉiam pli da lokoj iĝas dezertoj.

Dezertoj progresas kaj kovras ĉiam pli la surfacon de la Tero.

Pro tio ke ne eblas kultivi en dezerto, multaj homoj estas devigataj fuĝi.

Kontraŭ tio, estas multaj projektoj en Afriko en Azio por planti multajn arbojn.

Sed kiel arbojn povas helpi kontraŭ dezertiĝo, kaj kiel ili eĉ povas malfari tiun procezon?

Mi klarigos tion en ĉi tiu video.

Unue arboj agas kiel obstakloj por la vento.

Rezulte, la vento estas malpli forta, kaj la sablo estas malpli facile forblovita al aliaj lokoj.

Due, la radikoj de la arboj stabiligas la teron.

La radikoj agas kiel neto, kio malhelpas la sablon aŭ teron forflui se okazas ventego aŭ pluvego.

Plantoj povas pli facile kreski sur tero kiu estas stabila.

Trie, arboj donas ombron pro siaj folioj aŭ trunko.

Tio malaltigas la temperaturon je la surfaco de la tero, kio helpas aliajn speciojn kreski.

Kvare, la radikoj de arbo pumpas la nutraĵojn profunde en la tero, la nutraĵoj estas alportitaj al la folioj, kiuj poste falas sur la tero.

Tio pli riĉigas la surfacon, kio helpas la ekkreskon de la aliaj plantoj.

Kvine, arbo bone kaptas kaj disdonas humidecon ĉirkaŭ si.

Komparu tion al varma sablo, kie akvo rapide forglitas aŭ rapide vaporiĝas.

Per la ĉeesto de arbo, akvo restas pli longe en la medio.

La radikoj de arbo kreas kanalojn en la tero, kio helpas pluvakvon pli facile eniri la tero kaj humidigi ĝin.

Parto de la akvo kaptita iras al la folioj.

Per spirado, la akvo eniras la aeron ĉirkaŭ la arbo.

La humideco helpas aliajn plantojn kreski, kaj se estas sufiĉe da plantoj, eĉ nuboj povas formiĝi kaj pluvo venas pli facile.

Tiel, la ciklo de akvo estas riparita.

Sese, la ekzisto de arbo permesas la venon de multaj specioj de fungoj, kiuj povas kapti la azoton de la aero kaj igi ĝin disponebla por plantoj.

Multaj plantoj bezonas azoton por kreski.

Resume, la ĉeesto de arboj kreas favorajn kondiĉoj por la kresko de multaj plantoj, interalie plantoj kiujn homoj povas manĝi.

Per la stabiligo de la tero, la riĉigo de la tero, la malvarmigo kaj la humidigo, planti taŭgajn arbojn kapablas ripari gravajn ekosistemojn.

2023-10-14

0030 9 demandoj por mi

 Saluton, mi ekhavis ideon.

Mi petis al ChatGPT liston de 9 demandoj por bone koni iun.

Mi donos al vi la 9 demandojn, kaj post ĉiu, mi respondos pri mi.

Tiel, vi scios iomete pli pri la ulo kiu okupiĝas pri ĉi tiu kanalo. :)

1. Ĉu vi preferas kafon aŭ teon.

Teon.

Kafo havas teruran guston, mi ne komprenas kial homoj ŝatas tion.

2. Ĉu vi preferas la frumatenon aŭ la nokton?

La mateno pli bonas.

Estas pli da lumo, kaj estas pli trankvile.

La nokto estas pli danĝera, kaj oni ne povas profiti de la naturo ĉar oni vidas nenion.

3. Ĉu vi havas hejmbeston?

Ne, mi volis kiam mi estis pli juna, sed parentoj ne volis.

Nun mi havas etan apartamenton kaj mi pensas ke ĝi tro etas por hejmbesto.

4. Ĉu vi jam vojaĝis ekster via lando?

Jes, en Eŭropo, averaĝe unufoje ĉiun du jaroj.

Ĉefe por vojaĝi kun mia familio aŭ iri al Esperanto-rekontiĝoj.

Mi ankaŭ ofte iris al Nederlando antaŭ ol mi translokiĝis tien.

5. Ĉu vi preferas urbon aŭ vilaĝon?

Urboj sen ajna dubo.

Estas pli da aferoj por fari, do oni malpli restas hejme (kio malbonas por la sano)

Bonaj urboj estas pli sekuraj ol bonaj vilaĝoj ĉar estas ĉiam iu kiu povas voki policon.

Mi loĝis dum longa tempo en vilaĝo, kaj ĝi ne estis trankvila pro hundoj kaj farmistmaŝinoj.

6. Ĉu vi preferas legi libron aŭ rigardi filmon?

Filmoj ĉar ili transdonas informon pli precize.

Estas pli facile miskompreni per libro.

7. Ĉu vi ŝatas sporton?

Ne. Mi multe piediras, sed mi faras tion nur por mia sano.

8. Ĉu vi ŝatas kuiri?

Jes, sed mi minimume kuiras ĉar tio prenas tempon kiun mi preferas uzi por io alia.

Tial mi multe ŝatas kuirmaŝinon kiel Instant Pot.

9. Ĉu vi preferas muzikkoncerton aŭ artgalerion?

Mi ŝategas kelkajn tipon de muziko, sed mi malŝatas koncertojn ĉar estas tro da bruo kaj tro da homoj.

Mi malpli ŝatas vidan arton, sed oni povas elekti kiam ripozi, do la etoso estas pli trankvila.

Mi preferas ĝui arton trankvile en mia hejmo.

Tiam mi ĉefe aŭskultas muzikon dum mi faras ion alian.

2023-10-13

0029 (AI) GMO-oj por la bono

(Malneto de ĉi tiu artikolo estis skribita per ChatGPT GPT-4)

Genetike Modifitaj Organismoj, aŭ GMOj, ofte estis miskomprenitaj, malgraŭ ilia kapablo revolucii kampojn de agrikulturo ĝis medicino.

Sed kiel ili helpis nin? Ni rigardu.

Ora rizo. Per genetika pliriĉigo de ĉi tiu komuna greno per Vitamino A, esploristoj provizis solvon al Vitamina A-manko, savante milionojn de blindiĝo kaj morto en regionoj, kie rizo estas baza nutraĵo. Ekzistas pluraj versioj de ĝi, la plej riĉaj en vitamino A havas pli fortan flavan koloron.

Sekve, Insulino. En la pasinteco, ni eligis insulinon el la pankreato de porkoj kaj bovoj, kio estas multekosta kaj neefika procezo. Nuntempe, genetike modifitaj bakterioj E. coli produktas homan insulinon, igante ĝin pli sekura, pli malmultekosta, kaj pli vaste havebla por diabetuloj tutmonde.

Ni ne forgesu niajn klopodojn kontraŭ la malsano malario. Genetike modifitaj moskitoj estas kreataj por batali kontraŭ ĝi. Tiuj GMO-moskitoj portas genon, kiu, kiam transdonita al idoj, reduktas ilian vivdaŭron, kio haltigas la ciklon de transdono de la malsano. Kie ili estas amasliberigataj, la nombro de moskitoj en la regiono efektive malaltiĝas.

Kaj la papayo. Kiam la ringmakula viruso minacis forigi ĉi tiun nutran frukton de Havajo, genetike modifita varianto rezista al la viruso estis enkondukita, kio savis la papajan industrion.

Tio estas nur kelkaj ekzemploj de kiel GMOj plibonigis nian mondon. Ili alportas solvojn al manko de nutraĵoj, kaj kontraŭas malsanon. Ili rememorigas nin de la povo de scienco, kaj ke kiam oni uzas sciencon respondece, oni povas fari grandajn plibonigojn por la homaro.

2023-10-12

0028 (AI) Hejmigitaj vulpoj

 (Malneto de ĉi tiu artikolo estis skribita per ChatGPT GPT-4) 

Ĉu iam vi volis havi vulpon kiel hejmbeston? Tiuj inteligentaj bestoj ne estas nur roluloj de fabeloj, sed estas ankaŭ en kelkaj hejmoj kiel hejmbestoj.

Jen hejmigitaj vulpoj, specife breditaj dum generacioj por kunvivi kun homoj. Ĉio komenciĝis en la malfruaj 1950-aj jaroj, en la Rusa Instituto de Citologio kaj Genetiko.

Tie, rimarkinda 60-jara eksperimento, gvidita de Dmitry Belyaev, transformis sovaĝajn vulpojn en amikajn hejmbestojn. Tiuj bestoj estas rezulto de la bredado de vulpoj, kiuj malplej montris timon kaj agreson kontraŭ homoj.

Kontraste al iliaj sovaĝaj kuzoj, hejmigitaj vulpoj estas scivolemaj, ludemaj, kaj povas eĉ interagi kun aliaj hejmbestoj.

Tamen, ili ankoraŭ retenas iujn instinktajn kondutojn kiel fosi kaj marki teritoriojn. Se vi estas ĝardenemulo, nu, konsideru vin avertita.

Hejmigitaj vulpoj postulas specialan dieton riĉan je taurino, kiu estas esenca nutraĵo trovita en la plimulto de viandoj.

Kaj kiel ĉiu alia hejmbesto, ili postulas regulajn bestkuracistajn kontrolojn, vakcinadon, kaj multe da mensa kaj fizika ekzercado.

Sed antaŭ ol vi ekscitiĝas pri havi vulpon kiel hejmbeston, sciu, ke posedo de vulpo ne estas laŭleĝa ĉie. Do, kontrolu viajn lokajn regulojn.

Malgraŭ la defioj, estas io nekredeble rekompencanta pri kunhavigi vian hejmon kun tia nekutima hejmbesto. Nur certigu, ke vi estas plene preparita por ĉiuj iliaj bezonoj antaŭ ol alporti unu en vian familion.

Hejmigitaj vulpoj - atesto al la potenco de selekta bredado, kaj eble, de nia eterna fasciniĝo pri sovaĝa naturmedio.

2023-10-11

0027 Kiel lerni legi lingvon DeepL kaj Anki

 Lingvolernado enhavas du partojn:

La parto kie oni ricevas (la enigo), tio estas legi kaj aŭskulti.

La parto kie oni donas (la eligo), tio estas skribi kaj paroli.

Se vi lernas naturan lingvon, vi devas unue fokusiĝi pri ricevi, kaj nur poste vi povas fokusiĝi pri doni.

Vi devas legi kiom eble plej da aferoj en la lingvo kiun vi lernas.

La celo estas akiri senton pri normaleco, kiun vi poste povos uzi por konstrui viajn proprajn frazojn.

Tio multe pli gravas kaj utilas ol lerni gramatikon.

Se vi ne faras tiel, vi ne scios ĉu la frazoj kiujn vi skribas estas naturaj.

Do, la celo estas kiom eble plej legi.

Por legi, oni bezonas kompreni la vortojn.

Por tio, oni devas uzi vortaron, sed ofte estas pli rapide uzi aŭtomatan tradukilon kiel DeepL.

Se DeepL ne subtenas la lingvon kiun vi lernas, provu ChatGPT.

Ne uzu Google Translate, ĝi estas tro malbona kompare al la du aliaj.

Sed ĉiam uzi vortaron aŭ tradukilon prenas multe da tempo, tial estas pli efike memori la signifon de la vorto.

Kaj por tio, oni uzas Anki.

Elŝutu ĝin de la oficiala retejo por via komputilo.

Ankaŭ ekzistas senpaga versio por Android.

Se oni volas lerni lingvon, Anki estas la plej bona programo por tio.

Mi diras tion sen ajna dubo, ĉar Anki estas esence programo por memori.

Kaj lerni lingvon estas ĉefe memori multege da vortoj kaj frazformoj.

Do, post instali Anki, kreu "kartaron".

Ĉiu karto havas du flankojn, la antaŭa demanda flanko, kaj la malantaŭa responda flanko.

En la antaŭan flankon, vi metu frazon kiu enhavas la vorton kiun vi ne komprenas kaj volas kompreni, kaj vi grasigu tiun vorton.

En la malantaŭan flankon, vi metu tradukon de la frazo, kiun vi povas havi per DeepL aŭ ChatGPT.

Kaj morgaŭ, vi studos tiun karton.

Tiam, Anki montros al vi la antaŭan flankon, kaj vi devos diveni kio estas la malantaŭa flanko.

Vi ne bezonas memori la tutan malantaŭan flankon, vi bezonas memori nur la signifon de la grasa vorto (la vorto kiun vi volas lerni).

La frazo estas nur por doni kuntekston, ĉar la signifo de vorto povas ŝanĝiĝi depende de la kunteksto.

Poste, vi devas klaki butonon por diri al Anki kiom bone vi memoris la signifon de la vorto.

Tiel Anki scios kiam denove montri al vi la karton.

La ideo estas ke Anki montros al vi la karton denove je la plej bona momento por vi, kio estas: tuj antaŭ forgesi.

Tiel vi memoros la signifon de la vorto por la maksimuma daŭro kontraŭ la minimuma tempo de studado.

Por fini, jen konsilo por tiuj, kiuj jam konas Anki.

Estas bone iomete ŝanĝi la agordojn de Anki por adapti ĝin al via cerbo.

Mi rekomendas ŝanĝi la agordojn de Anki por havi ion, kio aspektas kiel en mia ekrankopio.

Mi opinias ke estas malŝparo de tempo vidi la saman karton plurfoje en unu tago.

Ĉar eĉ kiam oni malsukcesas diveni, oni lernas, kaj ofte sufiĉas atendi tagon por rememori la ĝustan respondon.

Tial (vidu la ekrankopion) oni havu minimume 720 minutojn por la Lapses steps (kiam oni malsukcesas karton).

2023-10-10

0026 Impresaj kapabloj de formikoj

 Formikoj estas unu el miaj plej ŝatataj bestoj,

ĉar ili havas unikan sintenon kompare al ĉiuj aliaj bestoj.

Hodiaŭ, mi montros al vi 4 impresajn aferojn, kiujn formikoj povas fari.

Ne ĉiuj formikoj povas fari tiujn aferojn, tio dependas de la specioj.

Mia video enhavas nur kelkajn ekzemplojn, formikoj povas fari multege da aliaj impresaj aferoj.

1) Ŝprucigi acidon sur malamikojn.

Formikoj de la grupo Crematogaster havas specialan glandon je la fino de la abdomeno.

Ĝi produktas fortan bruligantan acidon nomita formika acido.

La formikoj povas ŝprucigi tiun acidon el la korpo por ataki je distanco.

La celo estas protekti la neston de formikoj kontraŭ aliaj formikoj aŭ predantoj.

2) Farmado de bestoj.

Afido estas eta insekto kiu kapablas trinki la plantosukon.

Afidoj havas multajn predantojn, sed kelkaj formikspecioj protektas la afidojn.

Interŝanĝe, la formikoj "melkas" la afidojn por havi sukeran likvon nomitan mielroso (angle Honeydew)

Tio aspektas kiel homoj faras por havi lakton el bovoj!

3) Farmado de fungoj.

La folitranĉaj formikoj ne tuj manĝas la foliojn kiujn ili tranĉas.

Ili alportas la foliojn al sia nesto, kie ili kultivas fungon en specialaj ĉambroj.

Ili bone zorgas por la fungo, tiel ke ĝi povas kreski.

Poste, la formikoj manĝas partojn de la fungo.

La du specioj ne povas vivi sen la alia.

Sen la zorgo de formikoj, la fungo mortos pro aliaj fungoj.

4) Formiko kiel manĝujo.

En la specioj de mielpotaj formikoj, ekzistas speciala formikklaso kies celo nur estas dikiĝi.

Ili estas fiksitaj al la plafono, kaj formikoj donas al ili kiom eble plej da manĝaĵo.

Ili aspektas kiel vivantaj balonoj de mielo, sed ili ankoraŭ vivas.

La celo estas havi konservon de manĝaĵo por la tempoj kiam manĝaĵo ne plu estas facile trovebla.

Tiam ili povas redoni manĝaĵon rekte al aliaj formikoj per speciala kiso.

2023-10-09

0025 Kial ne loĝi en Nederlando

 Se vi spektis mian videon "Kial vi devus loĝi en Nederlando", vi eble nun volas loĝi en Nederlando.

Sed hodiaŭ, mi donos al vi kialojn por NE loĝi en Nederlando.

Unue, domoj estas multekostegaj.

Ne sufiĉe da domoj estis konstruitaj en la lasta jardeko, kaj nun ne estas sufiĉe da domoj por ĉiuj.

Rezulte, nur la plej riĉaj povas lui aŭ aĉeti domon.

Sed averaĝe, Nederlandanoj estas riĉaj kompare al aliaj eŭropaj landoj.

Krom se via celo estas loĝi kun iu alia kiu povas kunpagi, la ŝancoj ekhavi loĝejon estas tre tre etaj.

Due, la manĝaĵoj estas ĝenerale malbonaj.

Fruktoj kaj legomoj tie estas malpli bongustaj, ĉar ili multe fokusiĝis pri kvanto de produktado anstataŭ kvalito.

Ankaŭ mankas al Nederlando manĝkulturo.

Ili apenaŭ kuiras, kaj kiam tio okazas, tio estas nur por la vespero.

Por la tagmanĝo, ili plej ofte rapide manĝas panon kun io sur ĝi.

Trie, ekhavi la naciecon (se tio estas via celo) estas malfacile.

Oni devas loĝi en la lando senĉese dum 5 jaroj, kaj krom se oni edziĝis, oni devas rezigni pri aliaj naciecoj.

Komparu tion al havi la francan naciecon, kie edziĝi kun iu kun la nacieco sufiĉas!

Kvare, estas malfacile ekhavi amikojn.

Nederlandoj pli malpli ĉesas ekhavi novajn amikojn kiam ili havas ĉirkaŭ 25 jaroj.

Ili havas fiksitajn kutimojn, kaj renkonti novajn homojn ne estas io kion ili intence faras.

Ili ankaŭ ne emas miksi mediojn: homoj de laborejo estas konsiderataj kiel homoj de laborejo.

Krom se vi komunan specialan intereson (kiel Esperanton), vi malfacile havos okazon havi novajn amikojn.

Kaj vi ĉiuokaze bezonas paroli la Nederlandan por ke ili ŝatos paroli kun vi.

(Ĉar jes, ili povas paroli la Anglan, sed ne ŝatas fari tion dum longa tempo, kaj se troviĝas aliaj homoj en la sama loko, ili uzos la Nederlandan.)

Miasperte, se oni volas ekhavi amikojn en Nederlando, estas pli facile uzi la interreton.

2023-10-08

0024 Novaj malkovritaj insuloj

 A) Oni ofte kredas ke la surfaco de la Tero estas tute konata.

Sed ne, oni regule malkovras novajn insulojn.

Ekzemple, en Antarkto, pro la fando de glaĉeroj, oni vidas de tempo al tempo novajn insulojn.

Sed tio ne estas la sola kialo de malkovro de novaj insuloj.

B) Foje novaj insuloj aperas pro vulkanismo en oceano.

Lafo solidiĝas pro kontakto kun malvarma akvo kaj novaj submaraj montetoj aperas, ĝis kiam ili iras super akvo.

Tiel, Japanio ofte havas novajn insulojn.

En Vikipedio, estas bona listo de la insuloj kiuj aperis lastatempe.

C) Alia fonto de insuloj estas tertremoj.

Ekzemple, en 2013 aperis insulo en Pakistano, post forta tertremo.

Sed post 3 jaroj, ĝi malaperis en la akvon pro sia propra pezo.

Kiam ĝi ekzistis, la akvo ĉirkaŭ la insulo estis bona reproduktejo por fiŝoj.

D) La lasta fonto de insuloj kiun mi volas mencii estas la artefaritaj insuloj.

La plej bonaj ekzemploj troviĝas en Nederlando.

Tie insuloj nomitaj "polderoj" estas kreitaj por loĝi, kultivi, protekti kontraŭ maro.

Sed foje ankaŭ kiel grandaj naturrezervejoj por birdoj.

https://earthobservatory.nasa.gov/images/149755/ice-lost-island-found

https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_islands_created_since_the_20th_century

https://earthobservatory.nasa.gov/images/82146/earthquake-births-new-island-off-pakistan


https://earthobservatory.nasa.gov/images/148799/zuiderzee-works

2023-10-07

0023 Komuna manĝaĵo kun alia koloro

 1) Plurkolora karoto

La raso de karoto Purple Haze F1 havas brunan parton, kaj interna oranĝan parton.

Tio okazas ĉar la ekstera parto enhavas pli da violokoloraj molekuloj.

Tiuj molekuloj estas nomitaj angle "anthocyanin" kaj estas ofte konsiderataj kiel bonaj por la sano.

2) Rozkolora terpomo

La raso "Mountain Rose" estas hibrido de ruĝa terpomo kaj blanka terpomo (jes, ankaŭ ili ekzistas).

Tiu raso estas disvolvita de la Colorado State University.

Bona por fritoj, sed ankoraŭ por dekori salatojn.

3) Flava kivo

Kivo sed flava anstataŭ verda.

Ili estas iom pli sukeraj kaj malpli apraj.

Sed ili estas same danĝeraj por homoj kiuj havas alergion al kivoj.

4) Violkolora florbrasiko.

La violkolora koloro venas ankaŭ de la sanigaj "anthocyanin".

Laŭ la interreto, ili estas malpli amaraj ol la blankaj florbrasikoj.

Normale, mi ne ŝatas blankan florbrasikon pro la amareco, sed tiun mi volas provi.

Ĉu vi scias ke verdaj kaj oranĝkoloraj florbrasikoj ankaŭ ekzistas?

5) Vitra ĉielarka maizo.

Farmisto en Oklahomo (en Usono) kreskigis malnovajn semojn.

Li interŝanĝis semojn kun indianoj, kaj faris hibridojn.

Kun la paso de tempo, kaj kun la helpo de aliaj uloj, jen kion ili ekhavis.

Ili ĉefe bonas por la okuloj.

Ili ne havas bonan guston kiam manĝitaj rekte ĉar ili havas tro da amelo.

Se oni vere volas manĝi ilin, pli bonas transformi ilin unue en maizfarunon.

Tiel oni povas fari multekostan tortiljon.

2023-10-06

0022 Faktoj pri ŝarkoj

 1) Ŝarkoj ne havas oston, sed kartilagon.

Kartilago estas pli fleksebla kaj malpli peza ol osto.

Ŝarkoj ankaŭ havas grandan hepaton kun speciala oleo.

Tio helpas ilin flosi en akvo, kiel balono en aero.

Ambaŭ aferoj helpas ŝarkojn moviĝi per malpli da energio.

2) La plej granda fiŝo de la mondo estas ŝarko.

Ĝi nomiĝas la balenŝarko, kaj povas esti pli longa ol 18 metroj.

Ĝi estas la plej granda vertebrulo, kiu ne estas mamulo.

Simile al balenoj, ĝi manĝas per filtri akvon.

3) Kelkaj specioj de ŝarkoj bezonas naĝi por spiri.

La plimulto de specioj povas pumpi akvon tra siaj brankoj.

Sed kelkaj specioj ne povas, do ili devas konstante naĝi, eĉ kiam ili dormas.

4) Ŝarkoj povas percepti elektrajn kampojn.

Bestoj produktas elektrajn kampojn, kaj ŝarkoj povas percepti ilin.

Tiel ŝarkoj povas trovi predojn kaŝitajn sub sablo.

Oni ankaŭ pensas ke tiu kapablo helpas ŝarkojn orientiĝi.

5) Kelkaj ŝarkoj povas iĝi ege maljunaj.

Unu gronlanda ŝarko atingis la aĝon de ĉirkaŭ 400 jaroj.

Tio estas la plej maljuna vertebrulo kiu ekzistas.

6) Neseksa reproduktado.

La zebra ŝarko kapablas havi bebon sen ago de iĉa ŝarko.

Tio okazas kiam trovi seksan partneron estas tre malfacile.

La ido estas genetika kopio de la ina ŝarko.

Tiu kapablo ankaŭ estas trovita ĉe kelkaj reptilioj kaj amfibioj, sed neniam ĉe mamuloj.

2023-10-05

0021 Mi lazertranĉis unikan puzlon

 Lastatempe, mi uzis lasertranĉilon.

Lasertranĉilo estas multekosta maŝino, kiu povas tranĉi lignon aŭ plaston per bruliga lasero.

Mi rajtis uzi la maŝinon en publika biblioteko, kun la helpo de spertulo.

Jen kion mi faris per ĝi:

Ĝi estas puzlo, kie ĉiu elemento estas testudo.

Ĝi estas speciala puzlo, ĉar ne ekzistas perioda maniero meti la erojn.

Se vi interesiĝas pri tio, serĉu la anglajn vortojn "Aperiodic tiling" en la interreto.

Ekzistas retejo kie oni povas elŝuti dosierojn por uzi en lasertranĉilo.

Ekzemple, mi metis la dosieron de la puzlo en la komputilo ligita al la lasertranĉilo.

Per programo, oni elektas la fortecon de la lasero depende de la parto.

Forta lasero permesas tranĉi la lignon, malforta lasero permesas desegni.

Poste, oni metas lignon en la maŝino, kaj oni startas ĝin.

Jen la maŝino kiu estas laboranta.

Post tio, oni bezonas iom froti la pecojn por beligi ilin.

Kaj jen la fina rezulto.

La puzlo mem estas malfacilega ĉar ĉiu formo havas 13 flankojn.

Mi metis ĉiujn pecojn en saketon.

Jen, perfekta donaco por mia familio kiu ŝatas matematikaĵojn!