Mi tre ŝatis la videoludojn kiujn mi ludis antaŭ 20 jaroj. Tiam ili estis en aliaj videoludiloj (ĉefe de Nintendo) kaj ili aspektis multe malpli realisme, sed aspekto neniam gravis al mi. Mi multe amuziĝis per ili, kaj mi pensas ke se mi havus la modernajn ludojn tiam mi similkvante amuziĝus.
Je doni plezuron kiam oni ludas, mi ne pensas ke ludoj vere ŝanĝiĝis. Ja ekzistas kelkaj ĝeneralaj plibonigoj tiel ke ludanto estas malpli ofte neutila punita (ekzemple ne bezoni refari tutan nivelon dum 30 minutoj se oni malvenkas apud la fino), sed por la tuta sperto, tio ne ŝanĝas multe.
Verŝajne oni kutimiĝis al modernaj ludoj, kiuj ludiĝas iom malsame, kie oni antaŭvidas "komforton" (kiel la eblo ĉiam konservi sian progreson) kio ne ofte ekzistis en malnovaj ludoj. Sed tiam oni adaptiĝis.
Niaj atendoj pri videoludoj iom ŝanĝiĝis. Sed atendo estas io persona, kaj eblas ne plu havi ilin. Kio ĉefe ŝanĝiĝis kun malnovaj videoludoj estas la jaro, kaj ial homoj havas obsedon pri tio kio estas nova. Verŝajne reklamoj faras ke homoj volas aĉeti la lastan ludon de videoluda serio, sed tiu lasta ludo estas pli kosta, kvankam ĝi eble ne estas pli bona ol pli malnova epizodo de la serio.
Kiam la ludo estas por nur unu ludanto, ne multe gravas ĉu la ludo estas nova aŭ malnova. Oni ne bezonas aliajn ludantojn por ĝui la ludon.
Jam ekzistas senfino de ludindaj ludoj. Oni ne havas bonan kialon por enui. Sed tamen ĉiam aperas novaj videoludoj kun simila ludmaniero. Mi demandas min kiom da homoj aĉetus tiujn novajn ludojn sen la efiko de noveco de reklamoj. La sola granda avantaĝo kiun mi vidas en novaj ludoj, estas ke ili havas grandan ŝancon funkcii en mia komputilo (ili ne postulas malnovan komputilan sistemon).
Sed foje, tiu avantaĝo estas mala: novaj ludoj ofte postulas pli potencan komputilon ol mi nun havas. Tiam klaras ke pli bonas atendi kelkajn jarojn antaŭ ol ludi. Oni tiam ŝparas je la prezo de la komputilo kaj de la ludo (prezo de ludo kutime falas jam post 1 jaro!).
Oni ŝparas tiom multe kiam oni havas iom da pacienco, aŭ kiam oni kapablas ĝui aferojn kiuj estas iom pli malnovaj.