2023-11-30

0077 Ĉesu doni atenton al terorismo

 Terorismo estas neglektebla kaj grandparte ignorinda.

Ĉiujare, 25 000 homoj averaĝe mortas pro terorismo.

En la tuta mondo.

Kaj en la landoj el kiuj vi verŝajne legas ĉi tiun artikolon, la kvanto estas multege malpli granda.

Komparu tion al la 55 000 000 homoj kiuj mortas ĉiujare.

Malpli ol 1 homoj el 2 000 mortas pro terorismo.

Tio estas vere nenio kompare al problemoj kiel koratakoj, kanceroj, fumado.

Eble terorismo kaptas pli da atento pro la "tujeco" de ĝi, ĉar ĝi okazas sen averti.

Sed la sama direblas pri veturaj mortoj, kio okazas 50-oble pli ofte.

Se vi volus inteligente investi vian timon, timu aŭtojn, ne timu terorismon.

Pli utile, timu la solecon de junuloj kaj de maljunuloj.

Kio ne nur okazigas sinmortigon (kio mortigas 30-oble pli ol terorismo), sed ankaŭ okazigas aĉan vivon ĝis kiam tio okazas.

Fakte, estas facila maniero por mi por scii ĉu iu havas siajn prioritatojn bone elektitaj, aŭ por scii ĉu iu bone kapablas regi siajn sentojn.

Se iu rapide kaj ofte parolas pri terorismaj atakoj, mi scias ke tiu ne havas bonajn prioritatojn.

Sed homoj rajtas distriĝi per tio, kion ili volas.

Se ili volas distriĝi per legi amaskomunikilojn kiuj parolas pri teruraj terorismaj atakoj (ili ŝatas tion), ili rajtas.

Sed problemo venas kiam estas la tempo voĉdoni.

Anstataŭ fokusiĝi pri la veraj problemoj, kiuj havas efikon sur la homoj de ĉi tie, kiel ekzemple edukado, preventado de malsanoj, kaj pli da sociaj aktivaĵoj...

Homoj iras voĉdoni por fikciaj solvoj kontraŭ fikciaj problemoj, kio ofte rezultiĝas en rasismaj ideologioj kaj interkulturaj konfliktoj (kio estas bona fonto de terorismo).

Kompreneble la amaskomunikiloj havas grandan respondecon je tio.

Homoj pensas informiĝi per ili, sed rezulte ili troigas la gravecon de terorismo.

Teroristoj, aliflanke, tre ŝatas la atenton kiun amaskomunikiloj donas al ili.

Estas senpaga reklamo, amaskomunikiloj ŝajnigas ilin pli grandaj aŭ pli gravaj ol ili vere estas.

Al grandega grupo de la homaro, mi volas diri: ĉu vi ne pensas ke estas tempo ĉesi helpi terorismon?

La unua paŝo estas ignori novaĵojn pri terorismaj atakoj.

Terorisma atako kio ne okazis al homoj kiujn vi konas ne devus tiom gravi al vi.

En la interreto, oni diras "ne manĝigu trolojn".

La sama devas esti farita en la vera mondo, kaj eĉ pli se oni pensas ke la vivo de homoj gravas.

https://ourworldindata.org/terrorism

2023-11-29

0076 AI kaj la teknologia abismo

 Mi uzas ChatGPT ĉiutage, ĝi ŝparigas al mi multe da tempo.

Ekzemple, mi lastatempe uzis ĝin por skribi poemojn por Sinterklaso.

(Sinterklaso estas Nederlanda festo kiu similas al Kristnasko, kie oni tradicie ankaŭ skribas poemojn.)

Per ChatGPT kaj poste iom redakti la rezulton, mi ŝparis plurajn horojn.

Tio estas tempo kiun mi nun povas uzi por multe pli utilaj aferoj.

Ankaŭ dum mia laboro kiel programisto mi ofte uzas ChatGPT.

Mi preferas fari simplan kaj klaran demandon al ChatGPT anstataŭ iri al 10 retejoj.

ChatGPT faras sintezon de la informoj de pluraj paĝoj, kaj adaptas ĝin al mia programo.

Mi trovas tion strange ke miaj kolegoj ankoraŭ ne uzas ChatGPT.

Ili certe povus ŝpari multe da tempo, pli ol 10 minutoj ĉiutage averaĝe.

Verŝajne ili ne sufiĉe provis ĝin, do ili ankoraŭ ne konscias pri tio, kion ili perdas.

Kontraŭe al ofta mito de homoj kiuj ne provis ĝin, ChatGPT ne anstataŭigas cerbon kaj ĝi ne kondukas al malpli bona laboro.

ChatGPT aŭtomatigas la tedajn kaj ripetemajn taskojn kiel serĉi informon aŭ memori la precizan manieron kiel fari ion.

Ĝi estas ankaŭ tre utila por lingvolernado, mi povas ekzemple demandi al ĝi ĉu esprimo kiun mi tajpas sonas nature en iu lingvo, kaj kiel mi povus diri la saman aferon, sed per malpli da vortoj/silaboj.

Pri ĉio mi povas trovi uzon de ChatGPT.

Do mi pensas ke estas tre bedaŭrinde ke multaj homoj ankoraŭ ne uzas ĝin (aŭ similan programon).

Estas nekredeble ke io tiom simpla povas havi tiom grandan efikon sur onia uzo de tempo.

Se mi estus en Francio, mi tuj montrus al miaj parentoj kiel uzi ĝin, kaj kiel ili povus profiti de ĝi.

Honeste, ankoraŭ estas malfacile por mi akcepti ke "oni povas simple demandi al ChatGPT", kaj ke ĝi funkcias tiom bone.

AI iĝis tiom multe pli utila lastatempe, kaj ĝia pliboniĝo ŝajne ne malrapidiĝos.

Mi iom timas ke homoj, kiuj ne zorgas pri lerni kiel uzi ĝin, rapide estos ekskompetentaj.

Oni ne devas ĉesi lerni kiam oni foriris de lernejo, la mondo evoluas kaj se oni ne adaptiĝas, oni iĝas malpli produktiva kompare al ĉiuj.

Simile al la maljunuloj kiuj ne lernis kiel uzi poŝtelefonon kaj pro tio ne plu povas konektiĝi al retejoj de la registaro, aperos teknologia abismo inter tiuj kiuj lernis uzi la AI-programojn kiel ChatGPT kaj tiuj kiuj ne.

Sed verŝajne produktiveco ne gravas por multaj homoj, se ili ricevas sufiĉe bonan salajron aŭ vivon.

Tamen, mi vidas produktivecon kiel ilon por pli bona vivo: se mi estas pli produktiva, mi bezonas malpli da tempo por fari la saman laboron, tiam mi havas pli da libera tempo, kiun mi povas uzi por la aferoj kiuj gravas al mi persone, tiel mi iĝas pli feliĉa.

2023-11-28

0075 Mi ŝategas bestojn

 Por mi, bestoj estas senfina fonto de miro.

Ĉie en la mondo, troviĝas bestoj kiuj devis adaptiĝi al diversaj vivkondiĉoj.

Kompreni kiel bestoj funkcias, vidi kiel ili unikas, kaj kiel ili adaptiĝis al siaj vivkondiĉoj, estas pasio por mi.

La ekvilibro kaj konkurenco inter bestoj estas ankaŭ fonto de senfina akcidenta kreemo.

Kaj estas fonto de senfina scivolemo:

"Kiel kelkaj birdoj ekkomencis trinki sangon?"

"Kiel polpoj povas ŝanĝi sian koloron tiom rapide?"

Verdire, mi interesiĝas pri ĉio kio vivas.

Sed bestojn interesas min pli ol la aliaj vivformoj.

Unue ĉar mi ŝatas aferojn kiuj moviĝas kaj povas sufiĉe rapide adaptiĝi al sia medio.

Tio pli facilas kaptas mian atenton, kaj mi memoras ilin pli bone.

Due, ĉar ekzistas natura ĉarmeco en bestoj, kion mi ne povas facile klarigi.

Eble estas instinkto trovi bestojn belaj kaj interesaj, ĉefe la junajn.

Sed pro tio, mi miras ke ne pli da homoj interesiĝas pri bestoj.

Informoj pri bestoj ofte estas konsiderataj por infanoj, sed laŭ mi tio ne justas.

Bestoj lernigas pri biologio kaj pri ekologio, kio estas ne nur tre interesa, sed ankaŭ tre grava por kompreni la mondon kie oni estas.

Ekzemple, tro da homoj ne komprenas la gravecon de lupo por reguligi la sintenon kaj kvanton de cervoj kaj aproj.

Mi vere ŝatus se homoj interesiĝus pli pri bestoj.

Mi povus paroli pri ili al pli da homoj.

La naturo prenis centojn da milionoj da jaroj por krei tiom da miraĵoj.

Ni vivas sur la sama planedo, biologio estas komunaĵo por ĉiuj homoj.

Paroli pri homaj kulturaĵoj (kiel filmoj aŭ muzikoj) estas multe malpli interesa por mi, unue ĉar senfine aperos novaj kulturaĵoj do mankas la sento de unikeco, sed ankaŭ ĉar ili estas tro specifaj al specifaj kulturaj grupoj.

Dum bestoj kaj nia loko en ekologio ligas nin ĉiuj.

2023-11-27

0074 Alkoholo la drogo kiu parazitas la homaron

 Lastatempe, mi legis sciencajn artikolojn pri la efiko de drinkado je la sano de beboj.

Evidentiĝis, ke kiam patro drinkas, la ŝanco ke bebo naskiĝas kun misformoj estas pli granda. (https://jamanetwork.com/journals/jamapediatrics/fullarticle/2778779)

Do ambaŭ parentoj ne drinku se ili volas ricevi sanajn infanojn.

Tio estas nur unu el la multaj malbonaj efikoj de la plej populara veneno: alkoholo.

Ni ĉiuj scias ke homo kiu subite multe drinkas povas morti je ĝi, havi problemojn memori, ekhavi fortajn kapdolorojn.

Homoj kiuj drinkas, eĉ malmulte sed regule, havas pli grandan ŝancon je diversaj formoj de kancero, ili havas problemojn je vaskuloj kio kaŭzas korproblemojn.

Por la homoj kiuj interesiĝas pri tio, alkoholiĉoj havas pli malbonan seksan vivon.

Ili pli malfacile erektiĝas kaj havas malpli da sentoj pro la nervaj damaĝoj.

Sufiĉus ĉesi drinki por eviti tiom multe da problemoj, sed alkoholo estas drogo, do eĉ tiuj kiuj volas ĉesi ne povas facile fari tion.

Tial oni devus fari ĉion por eviti ke la dependeco ne aperu, interalie per ne komenci drinki.

Mi havis plurajn amikojn, kiuj pensis ke ili neniam dependiĝos al alkoholo, sed ili dependiĝis, kaj ilia vivo aĉiĝis.

Jes, homoj rajtas havi la personan vivon, kiun ili volas, sed la problemoj de alkoholo ne estas nur personaj.

Estas multe da efiko ĉirkaŭ la alkoholuloj.

Alkoholuloj kaŭzas veturajn akcidentojn kaj ili havas multe pli grandan riskon agi perforte al aliaj homoj.

Alkoholo kaŭzas psikajn problemojn, kion neniu volas.

Oni loĝas en socio, kaj la damaĝo de alkoholo povas ankaŭ esti dramo por onia tuta familio.

Homoj, kiuj tro drinkas sed ne serĉas solvojn, esence vivas egoisme.

Kio faras ke alkoholo estas tiom dependiga estas ankaŭ la socia aspekto de ĝi.

En multaj kulturoj, estas normale drinki (bedaŭrinde), kaj multaj homoj ne kapablas rezisti la premon fari kiel la aliaj.

Mi ne volas kaŝi, ke mi havas malbonan opinion pri homoj kiuj trinkas alkoholon dum sociaj eventoj.

Kiam iu drinkas "socie", tiu kreas premon kiu puŝas homojn al ekdrinkado aŭ al pludrinkado.

La argumenton de la "gusto", mi trovas ekstreme malforta kompare al la danĝero por si kaj la aliaj.

Bonŝance estas pli kaj pli facile trovi senalkoholajn alternativojn en drinkejoj, aŭ dum misgustaj festoj.

La argumenton de la "kulturo" por daŭre drinki, mi trovas stulta, ĉar kulturo ne estas regulo, sed rezulto de tio kion oni faras.

Estas multaj kulturoj kiel drinki estas malbone vidita, kaj ankaŭ eblas evoluigi kulturon.

Ĝenerale, mi evitas drinkejojn kaj festojn kun alkoholo.

Mi ne havas altan estimon pri homoj kiuj uzas tiujn kontraŭsociajn eventojn por sociumi.

2023-11-26

0073 Mi vere ŝatus se estus pli da provlegado en Globasa

Mi volas ke pli da homoj lernu la planlingvon Globasa.

Mi trovas la gramatikon kaj la fonton de vortoj idealaj por tutmonda internacia planlingvo.

La ĉefa problemo kiun ĝi nun havas estas la manko de enhavo en ĝi.

Ĉar oni povas bone paroli lingvon nur per legi kaj aŭdi sufiĉe da "materialo" en ĝi.

Do mi amase kreis enhavon en ĝi, ĉefe per traduki parton de la artikoloj, kiujn mi skribas ĉiutage.

Plie, mi laŭtlegas ilin, kaj alŝutas ilin videe en Youtube, tiel ke homoj povus kutimiĝi kun aŭdado (kaj ankaŭ por iom helpi je trovebleco).

Sed miaj tradukoj ne estas perfektaj, ĉar mi ne estas la kreanto de la lingvo, kaj mi ankoraŭ bezonas kutimiĝi al la malsamoj je signifo de vortoj.

Eĉ Zamenhof faris erarojn en Esperanto, do mi bezonas atendi la provlegadon de aliaj antaŭ ol publiki miajn artikolojn en Globasa.

Bedaŭrinde, tie estas la problemo.

Mankas provlegantoj, kaj tio estas laŭ mi la ĉefa afero kiu malrapidigas la disvolviĝon de la lingvo.

La gramatiko kaj vortoj de Globasa estas tiom "unikaj" pro la tutmonda fonto, ke malfacilas scii ĉu oni ĝuste uzis ilin sen koni lingvojn de malsamaj mondpartoj.

Rezulte, multaj homoj ne kuraĝas korekti, ĉar neniu pretendas esti spertuloj de tiom da diversaj lingvoj samtempe.

Homoj kiuj uzas planlingvon kiu baziĝas sur eŭropaj lingvoj ne havas tiun problemon tiom multe, ĉar okaze de necerteco, ofte sufiĉas imiti onian denaskan eŭropan lingvon.

Tiel, homoj povas pli rapide senti ke ili posedas la lingvon, kaj tiel pli rapide emas krei kaj korekti enhavon.

Sed ili ankaŭ (intence aŭ neintence) alportas la malfacilajn malregulaĵojn de la naturaj lingvoj al la planlingvo, kio estas tre evitinda.

Mi ŝatus se estus pli da homoj kompetentaj en Globasa por korekti (kaj ankaŭ pli da kreantoj de enhavo.)

Nuntempe, mi konsideras tekston en Globasa korektita nur kiam mi havis la pruvon ke la originala kreanto de Globasa legis ilin.

Bedaŭrinde, ri estas tre okupata pro personaj aferoj, sed ankaŭ pri aliaj aferoj pri la lingvo.

Por kelkaj tekstoj, mi devis atendi plurajn monatojn, kaj tio estis tre malkuraĝiga por mi.

Mi kutime havas multege da pacienco, sed la problemo kiam temas pri lingvo, estas ke oni denove faros la saman eraron ĝis la alveno de korekto.

Kaj pro tiuj ripetemaj eraroj, mi ne emas traduki aliajn tekstojn en Globasa.

Mi ne volas malŝpari la tempon de homoj per neutilaj eraroj.

La nuna situacio estas iom deprimiga al mi, ĉar mi pensas ke la disvolviĝo de la lingvo pli gravas ol la eraretoj kiuj povus de tempo al tempo resti en teksto.

Do kion mi faros por la venontaj artikoloj estas: post 2 monatoj ekde publikigo de mia artikolo en la korektejo, mi publike aldonos ĝin al Youtube, kun korektaĵoj (se ili ekzistas) aŭ ne.

Mi daŭre akceptos malfruajn korektaĵojn por miaj artikoloj en Github, sed por la videoj, tio estas tro malfrue, ĉar video publikigita en Youtube ne estas redaktebla.

Mi vere sentas ke mi devas meti tian limdaton, se ne, mi ne havos la kuraĝon publikigi novan aferon.

(Eble mi ŝanĝu la limdaton al 3 monatoj, sed verŝajne tio jam estas tro malfrue kiam artikolo iom temas pri lastatempaj eventoj.)

2023-11-25

0072 AI-arto ne estas ŝtelado

Multaj homoj pensas ke AI-desegnaĵoj devus esti malpermesitaj, ĉar AI-modeloj "ŝtelus" la arton kaj la monon de homaj artistoj.

Tiuj du punktoj (arto kaj mono) estas absolute debateblaj, kaj ekzistas bonaj argumentoj kontraŭ ili.

Mi konsideras la vorton "ŝteli" absolute malĝusta kaj misgvida kiam temas pri la trejnado de AI-modeloj.

Tiu proceso estas esence egala al tio, kion homoj faras kiam ili rigardas kaj inspiriĝas de aliaj artistoj.

Artistoj ne perdis la desegnaĵojn kiujn ili jam faris, do oni ne povas paroli pri ŝtelado.

Kio povas esti ĝena estas kiam AI-modelo uzas desegnaĵojn (komprenu "lernas per") sen la permeso de la originala aŭtoro.

Estas malfacile scii kian permeson estas bezonata kiam oni trejnas AI-modelon.

Verdire, artistoj devus komenci bone etikedi siajn kreaĵojn por eksplicite diri tion kion ili permesas, kaj tio kion ili ne permesas.

(Eble Creative Commons havu ĝisdatigon kiu permesas al homoj indiki ĉu kreaĵo estu uzata por trejni AI-modelon)

Antaŭ ol ekzistas pli da konsentoj pri kio estas permesita aŭ ne, mi opinias ke oni ne uzu kreaĵojn kiuj ne eksplicite permesas reuzon.

Sed eĉ tiel, jam ekzistas multaj desegnaĵoj kiuj permesas reuzon, kaj oni povas trejni AI-modelon per ili.

Nur sufiĉas bone elekti la fonton de kono de la AI-modelo.

Rezulte, oni ne povas diri ke ĉia AI-arto estas ŝtelo.

Kaj en la estonteco, estas granda ŝanco ke homoj ne ĉiam kapablos vidi diferencon inter AI-desegnaĵo farita de AI-modelo kiu uzis nur "liberajn" desegnaĵojn, kaj tiuj, kiuj ne.

Mi ankaŭ antaŭvidas ke multaj artistoj donos siajn proprajn kreaĵojn al AI-modeloj por pli rapide produkti similan arton kio estas ripetema.

Do tute malpermesi AI-arton estas ankaŭ maljuste: ĝi povas esti ilo de artisto por krei siajn proprajn artaĵojn.

Mi komprenas ke artistoj timas ŝanĝon kaŭzita de teknologia progreso.

Sed tiel la mondo iras.

Kaj mi pensas ke estas malbone malpermesi teknologion kiu donas aliron al ĉiuj al kontentiga arto.

Laŭ mi, artistoj kiuj timas AI-modelojn, ili komprenu la teknologion, kaj ekuzu ĝin por sia laboro.

Por ĉiuj ripetemaj taskoj, ekzemple fari novan version de jam ekzistanta desegnaĵo por kliento, ili povas rapide uzi AI-modelon.

Tiel, ili povas multe pli fokusiĝi sur la kreado de originala enhavo (kion AI-modelo ne povas fari).

AI-modelo ĉiam bezonos freŝajn homajn desegnaĵojn por lerni.

Do, nunaj artistoj estas tiuj kiuj povas plej bone instrui AI-modelon, kaj helpe de ĝi, ili povas ĉion kion ili volas, kaj pli rapide.

2023-11-24

0071 Fek al la Nigra Vendredo

 Hodiaŭ estas la nigra vendredo (Black Friday).

Tago kie vendejoj reklamas per plej grandaj rabatoj.

Ĝi ĉefe temas pri elektronikaĵoj kaj vestaĵoj.

Multaj homoj atendas tiun tagon por aĉeti multe da aferoj.

Sed laŭ mi, estas bona tago por aĉeti absolute nenion.

La nigra vendredo alportas multe da problemoj.

Pro tio, ĝi estas neniel festinda.

Ĝi estas merkata truko por ke homoj aĉetu pli.

Homoj pensas ŝpari monon, sed fakte ili perdas monon pro aĉeti aferon kiun ili ne bezonas.

Plia rezulto estas multego da malŝparo.

La fakto ke ĝi okazas en nur unu tago aŭ semajno havas la celon stresigi homojn.

Ili stresas, ke se ili ne aĉetas hodiaŭ, ili devos atendi tutan jaron por havi similan rabaton.

Homoj aĉetas aferojn, kiujn ili ne bezonas, pro la timo ke ili bezonos ĝin en alia tago.

Sed oftege, tiu bezono ne venas.

La kredo ke simila rabato neniam venos ankaŭ estas malvera.

Vendejoj kutime altigas prezojn antaŭ la nigra vendredo por altigi la kontraston de prezo.

Esence, tio estas trompo.

Antaŭ ol aĉeti, oni devus kompari la prezon de aĵo kun la tuta jaro.

Sed ankaŭ, oni ne tiom pensu pri la prezo.

Oni pensu ĉefe pri tio, kion oni bezonas nun (aŭ certe bezonos), tiel oni evitas malŝparon.

Vestaĵoj kaj elektronikaĵoj kostas multege al la socio, ĉefe pro akvo kaj minejoj.

Se vi ne partoprenas al la nigra vendredo, vi eble malŝparus iom da mono, sed vi ne kontribuos al la detruado de la mondo.

2023-11-23

0070 Paĝoskriptoj por rapide fari ion en retpaĝo

 Antaŭ iom da tempo, mi parolis pri uzantoskriptoj, por aŭtomatigi agojn en la interreto.

Hodiaŭ mi volas paroli pri io malpli potenca, sed multe pli simpla, ĉar tio ne postulas instali retumilan aldonaĵon.

Unue, oni devas scii ke en interretaj retumiloj (kiel Chrome, Firefox ktp), ekzistas io kio nomiĝas la "programista konzolo".

Tie oni povas tajpi skriptojn en Javascript, kio permesas fari ĉion en la retpaĝo.

Ekzemple, la jena skripto plirapidigas ĉiujn videojn de la paĝo kie vi estas per 50%: (vidu videon)

Sed ekzistas maniero por ekigi tian skripton pli rapide, sen bezoni malfermi la programistan konzolon.

Vi verŝajne konas la paĝosignojn (bookmarks).

Eblâs fari paĝosignojn por skriptoj (bookmarklets)!

Klaki sur tian paĝosignon tuj ekigas la skripton.

Mi nomas tian skripton "paĝoskriptoj".

Anstataŭ ligilo, oni havas tekston kiu komenciĝas per "javascript:".

Kion oni devas meti iom dependas de la retumilo.

Sed la plej simpla bona metodo estas peti al ChatGPT retumilan skripton, kaj poste traduki ĝin al paĝoskripto.

ChatGPT povas fari por vi paĝoskripton por io ajn, kio ne postulas iri al alia paĝo.

Se oni bezonas skripton kiu iras tra pluraj paĝoj, oni tiam devas havi plurajn paĝoskriptojn: unu por ĉiu paĝo.

Do se esta io kio ĝenas vin en retejo (ekzemple reklamojn), aŭ kio estas ripetema ago (ekzemple formularoj), ne perdu tempon kaj petu al ChatGPT fari paĝoskripton por vi.

2023-11-22

0069 La voĉa transskribilo de DeepL

 Saluton al ĉiuj, hodiaŭ mi volas paroli al vi pri nova funkcio de la retejo DeepL. DeepL estas retejo por traduki per artefarita inteligenteco lingvojn en aliajn lingvojn. Ĝi estas la plej bona retejo por tio, multe pli bona ol Google Translate. Ĉi tiu retejo ĵus aldonis la funkcion de voĉa transskribo. Tio signifas, ke mi povas uzi mian mikrofonon por paroli kaj la retejo aŭtomate transskribos tion, kion mi diras, en tekston.

Mi parolas al vi pri ĉi tiu funkcio, ĉar ĝi estas la plej bona voĉa transskribilo, kiun mi povis trovi senpage en interreto. Mia ideo estas uzi ĉi tiun ilon por paroli en la franca pri tio, kion mi volas diri, kaj poste aŭtomate transskribi ĝin en kompletan malneton.

Mi nur devas ordigi kaj rearanĝi la ideojn, korekti la tekston kaj aldoni fontojn. Tio devus helpi min pli rapide verki artikolojn pri temoj, kiuj interesas min.

La artikolo de hodiaŭ estas provo. Unue, mi parolas en la franca al DeepL, kaj poste mi uzos ChatGPT kun ESPDIC por aŭtomate transformi ĉi tiun tekston en Esperanton. Poste, mi korektos la erarojn de la aŭtomata tradukilo.

Mi estas vere tre surprizita pri la efikeco de DeepL por voĉa transskribo. Mi pensas, ke tio povas esti utila por multaj homoj, kiuj ekzemple aŭdas aferojn en lingvo, kiujn ili ne konas aŭ ne sufiĉe konas. Ili aŭtomate havas transskribon, kiun ili poste povas legi aŭ transformi en alian lingvon.

Ideale, oni povus uzi API de DeepL por registri per mikrofono sur sia maldekstra orelo ĉion, kion oni aŭdas, kaj poste aŭtomate aŭdi tradukon sur la dekstra orelo.

La plej granda nuna limigo en la voĉa transskribilo de DeepL estas, ke oni devas registri tutan tekston antaŭ ol ricevi tradukon. DeepL ne donas tradukon realtempe. Do ĝi ankoraŭ ne estas ideala ilo por rekta interaga komunikado.

Sed la ilo jam estas tre efika por notado. Mi provos uzi ĝin kiam mi bezonas rapide fari notojn. Sed mi ankoraŭ ne scias ĉu la funkcio disponeblas poŝtelefone.

Mi tre ŝatus havi ĉi tiun ilon, kiam mi estis studento, ĉar per ĝi mi povas aŭtomate registri kaj transskribi ĉion, kion la instruisto diras. Tiel mi povas koncentriĝi sur la enhavo de la kurso anstataŭ skribi tion, kion mi aŭdas.

Posta redakto: mi fakte multe pli preferas uzi nur tekston. La devigata rapideco de parolado tro malhelpas pripensadon.

2023-11-21

0068 Oni lernu lingvon per komprenebla enigo

 Mi pensas ke la plej bona maniero lerni lingvon estas per komprenebla enigo (Comprehensible Input) (CI).

Tio estas lerni per ricevi kiom eble plej da informoj en la lingvo kiujn oni povas kompreni.

Anstataŭ fokusiĝi pri aktiva lernado de gramatikaj reguloj, oni lernas pasive per aŭskultado, per provi kompreni kion oni legas aŭ aŭdas.

Tiu metodo ne estas populara en lernejoj, eble pro tio ke ĝi postulas multege pli da tempo.

Sed mi pensas ke tio estas la sola maniero por bone lerni lingvon.

En lingvo estas multege pli da gramatiko ol estas diritaj en gramatikaj klasoj.

Gramatiko mem estas artefarita koncepto, kaj ekzistas miloj da esceptoj kies ekzisteco estas nedubinda pro la fakto ke naturaj lingvoj evoluas kaj ŝanĝiĝas.

La sola maniero lerni tiujn estas per aŭdado kaj aŭdado, legado kaj legado.

Nur per sufiĉe da ripetado la cerbo povas memori ilin.

Tio simple estas kiel memorado funkcias.

Se oni vidas tion tiel, oni komprenas ke studi gramatikon estas tre malefika uzo de tempo.

Gramatikajn regulojn oni mem nekonscie lernas kiam la cerbo rimarkas aferojn kiuj ripetiĝas.

La plej granda argumento favore al la lernado de lingvo per komprenebla enigo estas ke ĝi similas al kiel homoj lernas sian unuan lingvon.

Ili ne sekvis kurson por povi komuniki, ili nur aŭdis multege, kaj poste ili imitis kion ili aŭdis, ĝis kiam ili sentas ke ili povas komuniki je sufiĉe bona nivelo.

Mi pli-malpli provis sekvi tiun teknikon por la Nederlanda, kaj mi pensas ke ĝi bone funkciis.

Sed por plirapidigi la procezon, mi kontrolis gramatikan retejon de tempo al tempo, sed nur kiam mi ne povis diveni mem la regulojn per nura observado.

Mi ankaŭ uzis DeepL kaj Anki por enmemorigi la signifon de vortoj kaj esprimoj pli rapide.

Sed ĉiuokaze, mi ĉefe lernis kiam mi uzis la Nederlandan por io alia ol studi.

Ju pli frue oni uzas la lingvon por io alia ol studi (ekzemple por ĝui simplajn videojn en Youtube), des pli rapide oni efektive lernas.

Ĉar tiel, onia cerbo ligas la sonojn kaj esprimojn al emocioj kaj kuntekstoj.

La vera mondo estas plena je emocioj kaj kuntekstoj.

Tiuj aferoj helpas memori la vortojn kiam oni bezonas ilin.

Estas grave kompreni kion oni aŭdas, ĉar ne eblas memori ion kion oni ne komprenas.

Mi foje legas ke oni bezonas kompreni nur 90% de la vortoj por povi ĝui filmeton.

Kunteksto povas bone plenigi la truojn de kompreno.

Por la plej grandaj lingvoj, ekzistas multe da videoj por komencantoj kiuj celas helpi atingi tiun 90% de aŭda komprenado.

Oni ankaŭ povas provi videojn, kiuj estas faritaj por infanoj.

Estas ankaŭ grave uzi videojn kaj podkastojn kiujn oni ŝatas, ĉar se ne, la cerbo enuas.

Tiam la atento foriras kaj la ligoj inter vortoj kaj kuntekstoj ne povas esti farita.

2023-11-20

0067 Podkastoj kiujn mi nuntempe aŭskultas (2023)

 Hodiaŭ mi donas al vi liston de podkastoj kiujn mi nuntempe aŭskultas.

Mi provos fari similan liston post kelkaj jaroj por povi sekvi la evoluon de miaj interesoj.

De Grote Podcastlas: podkasto en la nederlanda pri la landoj de la mondo.

Ĉiu epizodo daŭras ĉirkaŭ horon kaj diras la gravajn aferojn pri lando, ĝia historio, kulturo, manĝaĵoj.

Kaj de tempo al tempo amuzaj faktoj, kiujn oni povas facile ripeti dum sociaj eventoj.

Tre interesa kaj tre lerniga.

Wetenschap Vandaag: ĉiutaga podkasto de ĉirkaŭ 5 minutoj pri la lastaj sciencaj malkovroj kaj esploroj.

Kennis & Co: ĉiusemajna podkasto de ĉirkaŭ 20 minutoj pri la lastaj sciencaj malkovroj kaj esploroj.

Duono de la podkasto estas pliprofundigo pri specifa temo.

Focus (de NTR): ĉiusemajna, enketoj pri specifaj sciencaj temoj.

Enketo kutime estas pluraj epizodoj de 30 minutoj.

Onbehaarde Apen: ĉiusemajna, detala diskuto de 40 minutoj pri specifa temo.

Origine ĉefe pri scienco, sed ili nun pli kaj pli ofte parolas pri historio kaj kulturo, kion mi trovas malpli interesa.

De Correspondent: dum labortagoj.

La kanalo ĉefe parolas pri problemoj pli gravaj ol novaj.

Ili faras multe por doni informojn pri temo por pli bone interpreti novaĵojn.

De Technoloog: hora diskuto ĉiusemajna.

Pri la impakto de novaj teknologioj sur la socio.

Mi ŝatas ke ili ĉefe parolas pri teknologio kaj rilataj sciencaj fakoj, sen doni atenton al merkataj gadĝetoj.

Malkiel "teknologiaj" kanaloj, ili ne provas vendi aferojn, sed ĉiam parolas kun spertuloj pri fako.

Nerdland maandoverzicht: monata podkasto de 2 horoj.

Ĝi estas amikaro kiu parolas pri sciencaj kaj teknologiaj progresoj.

Ŝercema amikara podkasto ne estas io kion mi kutime ŝatas, sed mi tre ŝatas la temojn pri kiuj ili parolas.

Easy Spanish: ĉiusemajna podkasto en la hispana.

Facila je sekvi, ĝi helpas min konservi mian nivelon en la aŭda hispana, kaj eble malrapide pliboniĝi.

La science, CQFD: la plej bona podkasto kiun mi konas.

Ĝi estas la sola podkasto en la franca kiun mi ankoraŭ aŭskultas.

Nun mi ĉefe aŭskultas aferojn en la Nederlando por pli rapide enmiksiĝi kun la lingvo, sed tiu podkasto estas tro bona por ĉesi aŭskulti.

Estas nova epizodo de horo je ĉiu labortago.

Ili iras profunde en sciencan temon kun spertulo de la temo.

Ĝi estas la podkasto kiun mi kutime aŭskultas kiam mi devas uzi trajnon dum multaj horoj, ekzemple kiam mi iras al alia lando.

2023-11-19

0066 Malfacilas ĝui aferojn kiuj estas nur por la nuna momento

 Estas por mi malfacile ĝui fari nenion.

Tempo libera kion mi ne uzas por specifa celo sentiĝas kiel tempo perdita.

Eĉ kiam mi jam faris ĉiujn taskojn, kiujn mi donis al mi en tago, mi ne povas simple esti kontenta.

Mi tiam tuj serĉas aliajn taskojn kiujn mi aldonu al mia taga tasklisto.

Se mi serĉas sufiĉe, mi ĉiam trovas.

Ekzemple, purigi la plankojn, purigi mian labortablon, daŭrigi sociajn rilatojn...

Ĉiam estas plia laboro kaŝita ie.

Iumaniere, estas kiel libera tempo ne vere ekzistas.

Libera tempo estas la tempo serĉi kaŝitajn laborojn, kiuj ne estas ĉiutagaj.

Kiel zorgi pri administraj aferoj, aŭ fari sekurkopiojn de ĉiuj gravaj dosieroj.

Neniam mi donas al mi tempon por fari ion kio estas utila nur por la momento mem.

Ekzemple, mi ne ludis ludon de longa tempo, kaj kiam mi faros tion, estas maksimume dum 30 minutoj.

Eĉ kiam mi rigardas la filmojn, la ĉefa praviga kialo estas plibonigi miajn lingvajn kapablojn.

Sed mi legis esploron laŭ kiu regule ludi videoludon estus bona por la cerbo...

Do eble mi preskribu al mi mem 30 minutojn de videoludado ĉiutage.

Mi ankoraŭ ne scias kie mi trovus tiun tempon.

Kaj mi eĉ ne certas ĉu mi ĝuos tiujn 30 minutojn, ĉar mi eble ĉiam pensos "estus pli bone se vi farus ion pli utilan" dum la ludado.

2023-11-18

0065 Mi tre ŝatas superbazarojn

 

Mi tre ŝatas viziti superbazarojn.

Multaj aliaj homoj pensas tion, sed ili ne diras tion pro banaleco.

Sed gravas diri tion.

Superbazaroj estas bonegaĵoj.

Ili havas preskaŭ ĉion kion oni bezonas, oportune prezentitaj al oni.

Superbazaroj estas muzeo de kio estas disponebla en lando.

Ĉiuj landoj havas produktojn en superbazaroj, kiuj ne ekzistas en aliaj landoj.

Kiam mi vizitas alian landon, la unua afero kiun mi volas viziti estas superbazaro.

La produktoj disponeblaj ankaŭ dependas de la vendejoĉeno.

Ekzemple, en Nederlando, ekzistas multe pli da veganaj viandalternativoj ol en Francio, kaj ĉiu granda vendejoĉeno havas siajn proprajn.

La prezo kaj la kvalito de produktoj ankaŭ multe varias depende de la ĉeno.

Pro tio, kiam mi aĉetas aferojn por semajno, mi vizitas plurajn superbazarojn.

Mi ankaŭ ŝatas eksterajn merkatojn kun standoj, sed malpli pro tio ke estas pli da movo kaj bruo, ne eblas bone rigardi la vendataĵojn sen ke iu ekparolas al oni, kaj aĉeti ĉion kion oni volas tie postulas multe pli da tempo.

Ĉiusemajne estas novaj produktoj en superbazaroj.

Kiam oniaj tagoj tre similas al la aliaj, superbazaro estas bona fonto de ŝanĝo kaj de diverseco.

Kiam mi ne scias kion kuiri kaj mi volas provi ion novan, mi rigardas kiuj produktoj havas rabaton kaj mi provas elpensi recepton el ili.

Kie mi loĝas, mi povas atingi superbazaron en malpli ol 10 minutoj.

Se mi piediras 20 minutojn, mi povas atingi pli ol 5.

Tio vere estas ideala distanco, ĉar tio helpas min fari sufiĉe da sporto ĉiutage.

La situacio malsamas al Francio, kie superbazaroj estas pli for de kie homoj loĝas, kaj malfacile atingeblaj sen uzi aŭton.

En Nederlando, estas tre kutime iri al superbazaro ĉiutage aŭ ĉiudutage.

En multaj superbazaraj ĉenoj, oni eĉ ne bezonas paroli al homoj por aĉeti produktojn.

Entute, mia sperto de superbazaroj estas tre bona.

La anticipo de malkovri novajn produktojn plibonigas miajn semajnojn.

Tio igas min pli facile akcepti la fakton ke tempo pasas.

2023-11-17

0064 La monatoj apud nacia voĉdonado estas aĉaj

 En la monatoj antaŭ grava landa voĉdonado, ĉio temas pri tio.

Voĉdonu por X, voĉdonu por Y.

Se vi ne estas por A, vi estas por B.

Elektu opiniaron, pri kiu vi ne tute konsentas.

Voĉdonu, por lasi partiojn decidi anstataŭ vi.

Kvazaŭ normalaj homoj ne havas tempon por demokratio.

La tuta socio iĝas grandega batalkampo.

Ne eblas ŝalti televidon aŭ radion, sen aŭdi reklamon por politika partio.

Ĵurnalistoj pensas ke tio ne sufiĉas, kaj abunde elsendas pri ili, kredante ke ili informas.

Dum tiuj monatoj, la nombro de interesaj podkastoj draste malgrandiĝas.

Sano? Edukado? Helpi homojn kiuj havas problemojn?

Ŝajne ne estas la tempo paroli pri tio, ĉar okazas voĉdonado.

Homoj ne volas paroli pri problemoj veraj, sed pri problemetoj novaj.

Ŝajne, estas multe pli grave paroli pri la danĝereco de aliaj homoj.

Kaj kiel oni povas ŝteli monon el nia estonteco.

Ankaŭ la nombro de spektindaj videoj grande malaltiĝas.

Jam estas pli ol sufiĉe da informoj disponeblaj por inteligente voĉdoni, sed por partioj kaj amaskomunikiloj, tio neniam sufiĉas.

La celo ne plu estas informi, sed manipuli, kredigi ke ili estas kompetentaj aŭ seriozaj per kiom multe homoj parolas pri ili.

Neutilaj skandaloj obliĝas, forprenante la atenton de homoj de tio kio vere gravas.

Konfliktoj estas kreataj, por ke homoj sentu sin devigataj elekti flankon kreitan por ili.

Eĉ kiam oni malŝaltas ĉian elektran aparaton, oni sentas la streĉon je homoj.

Politika propagando eĉ invadas la realan mondon, uzante afiŝojn ekster la permesataj lokoj.

Eĉ grafitioj apud trajno-stacioj.

Tiuj aferoj nur igas min malami partiojn kiuj ruinigas trankvilecon.

Sed ne eblas voĉdoni kontraŭ partio.

Do... mi fokusiĝu pli profunde en planlingvoj, kie diskutado ne estas tiom malpurigata de naciaj egoismaĵoj.

2023-11-16

0063 Preventi demencon

 La afero kiun mi plej timas estas verŝajne demenco.

Dum mia tuta vivo mi lernas aferojn kiujn mi pensas utilaj, kaj mi tute ne ŝatas la ideon forgesi ĉion kio gravas al mi.

Mi ne volas forgesi la aferojn kiujn mi ŝatas, kaj mi ne volas forgesi la homojn, kiuj ŝatas min.

Mi volas resti sendependa kaj ne esti problemo por la homoj kiuj konas min, kiuj sentus sin devigataj zorgi pri mi.

La ideo havi demencon kaj pro ĝi vivi aĉe dum multaj jaroj, sen espero de pliboniĝo, teruregas min.

Mi timus tion malpli se mi havus grandan familion, kion mi ne havas kie mi loĝas, kaj kion mi verŝajne ne havos.

Mi ne havas bonan opinion pri la lokoj kiuj celas zorgi pri demenculoj, kaj la ideo loĝi kun nur maljunuloj ne plaĉas al mi.

Bonŝance en Nederlando ekzistas eŭtanazio, do homoj havas pli da rajtoj kiam temas pri ĉesi suferi.

Mi esperas ke la leĝoj estos sufiĉe post 50 jaroj liberaj kiam mi (espereble) ankoraŭ havos sufiĉe da rezonkapablo.

Antaŭ tiam, mi faras ĉion kion mi povas por malrapidigi la disvolviĝon de demenco (kio okazas en ni ĉiuj).

Pro tio ke demenco estas socia problemego, okazis multaj sciencaj esploroj kiuj montras kiel oni povus malrapidigi ĝin.

Tri aferoj helpas: mensa aktiveco, fizika aktiveco kaj dieto.

Pri mensa aktiveco, povi paroli plurajn lingvoj helpas.

Mi parolas 5 lingvojn, aŭskultas multajn lingvoj kaj uzas Anki ĉiutage.

Pri tiu punkto, mi ne povas fari pli.

Ŝajne ludi muzikilon ankaŭ helpas.

Daŭre labori per onia cerbo eĉ kiam oni estas maljuna helpas.

Espereble, mi ankoraŭ programos kiam mi havos 70 jarojn.

Pri fizika sporto, esploroj montras ke ju pli oni estas aktiva, des pli oni estas protektita.

Sporto helpas la bonan fluon de sango en la cerbo, kio malrapidigas demencon kaŭzita de vaskula damaĝo.

Mi esperas ke miaj 8000 paŝoj ĉiutage sufiĉe helpas je tio.

Pri dieto: ne drinki, ne esti tro peza, ne havi tro da kolesterolo helpas.

Do pri ĉiuj tiuj aferoj, mi faras bone.

Sed bedaŭrinde, malsanoj foje estas kaŭzitaj de malbonŝanco.

Eble miaj genoj ne bonas, eble kancero decidos disvolviĝi kie ĝi ne devus...

Sed statistike, se sufiĉe da homoj sekvas la samajn konsilojn, kelkaj certe ne ekhavos demencon.

Do mi esperas ke aliaj homoj sekvos tiujn konsilojn, ĉar demenco estas dramo por tuta familio.

(Kaj se vi pagas por impostoj aŭ sanasekuro, grandega ŝanco ke parto de tiu mono estas prenita por zorgi pri homoj kun demenco.)

2023-11-15

0062 Flustritaj ASMR-oj por pli facile dormi

 Ĉu vi konas la ASMR-filmetojn?

Ili estas videoj faritaj por helpi trankviliĝi.

La ritmo de ili estas intence malrapida.

ASMR-videoj konsistas en ripetado de specifaj sonoj, kiuj estas konsiderataj plaĉaj por multaj homoj.

Tiuj sonoj estas nomataj ŝaltiloj "triggers", kaj la plej populara estas flustrado.

Ekzistas multege da ŝaltiloj, kelkaj ŝaltiloj estas ĝenaj por kelkaj, sed agrablaj por aliaj.

Aliaj ekzemploj estas sonoj de pluvo, de brosado, de kameno, de klavartajpado...

Mia plej ŝatata estas flustrado, ĉar tiel mi povas aŭskulti, kaj tio helpas min ĉesi pensi pri aliaj aferoj.

Mi aŭskultas malsamajn ASMR-ojn en malsamaj situacioj.

Kiam mi laboras sed mi enuas, mi aŭskultas ASMR-ojn kun bruoj (sen voĉoj), kiam mi ne plu havas volon aŭskulti muzikon.

Tiel, mi povas malpli enui, sed samtempe konservi sufiĉe da atento por la tasko kiun mi devas fari.

Kiam estas tempo por dormi, mi aŭskultas flustritajn ASMR-ojn en lito.

Tiel, ili ŝtelas la atenton de mi, kaj permesas al mi malrapidigi mian pensrapidecon, kaj tiel mi povas pli rapide dormi.

Mi ne faras tion ĉiutage, sed ofte, 20 minutoj antaŭ la horo kiam mi volas efektive ekdormi.

Kiam mi aŭskultas ASMR-ojn, mi neniam rigardas la ekranon de mia poŝtelefono, ĉar ekranoj malhelpas dormi.

Mi kutime elektas ASMR-ojn en lingvoj kiujn mi lernas, tiel mi duoble profitas de la tempo de aŭskultado.

Pro tio ke ASMR-oj estas malrapidaj, estas tre facile sekvi.

ASMR-artistoj ofte faras videoblogojn, en kiuj ili parolas pri sia vivo, kaj tiel oni povas lerni normalan lingvaĵon, kiun oni ne kutime aŭdas en filmoj faritaj por televido.

2023-11-14

0061 Alternativaj klavararanĝoj por tajpi pli rapide kaj komforte

 La defaŭltaj klavaranĝoj de komputiloj estas malbonaj.

La pozicio de literoj en la QWERTY kaj AZERTY-klavaroj ne sekvas ideojn de efikeco.

Se la loko de la literoj sur la klavaro estus pli bone elektita, homoj povus tajpi pli rapide kaj pli efike.

Se la plej oftaj literoj troviĝas en la centra linio, oni devas movi multe malpli la fingrojn por tajpi ilin.

Laŭ tiu principo, ekzistas la iom fama klavaro Dvorak, kreita por tajpi la Anglan.

Ĝi havas preskaŭ 100 jarojn, sed estas pli fama ol efika.

Nun, estas pli bone lerni klavaron kiel Colemak aŭ BÉPO.

Lerni tajpi per tia alternativa klavaro ne estas rapide, sed se oni lernas inteligente, oni povas multe profiti.

Mi lernis la klavaron BÉPO, kiu estis farita por la Franca, sed ĝi ankaŭ estas la plej bona klavaro por homoj kiuj tajpas en multaj eŭropaj lingvoj (kiel Esperanto).

Ĝi eĉ estas pli bona ol AZERTY/QWERTY por programistoj, kiuj devas ofte uzi specialajn signojn.

Por lerni, mi uzis la retejon 10fastfingers, en kiu oni devas tajpi kiom multe da vortoj de listo ene de minuto.

Samtempe, mi lernis tajpi la klavojn per la ĝustaj fingroj.

Per provi 10 foje ĉiutage, mi povis vidi kiom rapide mia rapideco progresis.

Averaĝe, mi povis tajpi 1 aŭ 2 vortojn por minuto pli ĉiutage.

Post 3 monatoj, mi jam superis la rapidecon kiun mi havis per la klavaro AZERTY.

Kaj mi jam povis senti ke miaj fingroj malpli doloras.

Mi investis nur 10 minutojn ĉiutage por lerni ĝin!

Oftega eraro de lernanto estas uzi nur unu klavararanĝon.

Ne! Oni povas daŭre uzi AZERTY/QWERTY paralele, same kiel oni povas paroli plurajn lingvojn.

Se vi lernas klavararanĝon, uzu ĝin nur kiam vi lernas ĝin, ĝis kiam vi sentas vin sufiĉe komforta per ĝi.

La klavararanĝoj Colemak kaj BÉPO havas la avantaĝon ke ili estas famaj, do oni povas facile instali ilin en Windows, Linux kaj Mac.

Mi konsilas lerni faman alternativan klavararanĝon antaŭ ol provi krei propran klavararanĝon (se ne, oni ne bone komprenas kion oni povas plibonigi).

Mi eklernis tajpi per BÉPO antaŭ pli ol 10 jaroj.

Mi faris tion ĉar mi sciis ke mi uzos klavaron dum longa tempo de mia vivo.

Kaj mi volis ŝpari tempon por tajpi pli rapide.

Mi estas tre kontenta ke mi prenis tiun decidon, kaj ke mi ne malkuraĝiĝis.

Mi nun ĉiutage ŝparas multe da tempo, almenaŭ minuton ĉiutage kompare al kiam mi uzis AZERTY.

La ideo de alternativa klavararanĝo multe similas al la ideo de konstruita lingvo.

La defaŭlta opcio ofte ne estas la plej bona por atingi la celon kiun oni volas.

Homoj kutime ne kuraĝas serĉi aŭ lerni alternativon, sed ĉio en mia vivo montris ke valoras esplori kaj provi la eblojn kiuj ekzistas.

Ĉar estus domaĝe uzi malbonan ilon dum onia tuta vivo.

Ju pli frue oni uzas bonan ilon, des pli multe oni povas profiti de ĝi.

Do mi konsilas al vi lerni alternativan klavararanĝon.

Kiom eble plej frue.

Krom se vi neniam uzas klavaron, aŭ se vi pensas ke vi mortos en la 6 sekvaj monatoj.

Tiam investi multe al via ne-tuja estonteco eble ne sufiĉe valoras.

2023-11-13

0060 Uzantoskriptoj por uzi la interreton pli bone

 Ni uzas retumilojn kiel Firefox, Chrome, Edge kaj Safari ĉiutage por trairi la interreton.

Kaj mi trovas grave kompreni la mondon en kiu oni estas.

Tial, mi pensas ke estas utile kompreni kiel retumilojn funkcias.

Kiel retejo decidas pri la aferoj kiujn oni vidas en sia ekrano.

Mi estas retejprogramisto, do mi bone scias kiel tio funkcias.

Esence, retejoj funkcias per kombino de tri lingvoj: HTML por la ĝenerala strukturo, CSS por la aspekto, kaj JS por la logiko de funkcio.

Se oni scias programi per ili, oni povas decidi kion oni vidas kiam oni vizitas retejon.

Kaj se estas io kion oni ne ŝatas en retejo, ekzemple ĝenaj reklamoj aŭ uzantoj, oni povas programi iomete por kaŝi ilin.

Oni nomas tiujn etajn programojn "uzantoskriptoj" (userscripts).

Eble fari ĉion per ili, ekzemple mi faris skripton kiu aŭtomate sendas min al retejo kiun mi ŝatas se mi akcidente iras al retejo kiun mi ne plu volas uzi.

Ankaŭ eblas bloki aliron al specifaj retejoj post specifa tempo.

Uzantoskriptoj estas ĉefe en JS, kaj oni povas uzi ilin rekte en retumilo per alglui ilin en la "Developer Console" de la retumilo.

Sed por faciligi la uzon de ili, ankaŭ ekzistas retumilaj aldonaĵoj.

Mi persone uzas ŝatas la aldonaĵon Tampermonkey.

Ekzistaj retejoj kie oni povas publikigi kaj diskonigi siajn uzantoskriptojn.

Antaŭ kelkaj jaroj, mi trovis iun kiu plibonigas la retejon de Duolingo.

Sed ne uzu uzantoskriptojn de aliaj homoj se vi ne fidas ilin (aŭ se vi ne povas kontroli la kodon)!

Ĉar uzantoskripto povas vere fari ĉion en retumilo, ekzemple ŝteli la pasvortojn kiujn vi tajpas.

Do pro tio estas utile havi bazajn konojn pri HTML kaj JS.

Scii skribi uzantoskriptojn estas utile por sekureco:

Retumilaj aldonaĵoj estas malsekuraj: ili povas fari ĉion en onia retumilo, sed ili ankaŭ povas aŭtomate aldoni novan kodon pro la aŭtomataj ĝisdatiĝoj.

Ofte okazas ke piratoj aĉetas retumilajn aldonaĵojn por aldoni kodon, kiu donas aliron al virusoj kaj piratoj al onia komputilo.

(Forĵetu la retumilajn aldonaĵojn kiujn vi ne absolute bezonas!)

Aliflanke, memskribitaj uzantoskriptoj estas absolute sekuraj: vi scias kion ili faras!

Mi ne plu bezonas aldonaĵon kiu blokas retejojn, ĉar mi skribis mian propran uzantoskripton kiu faras tion, kaj eĉ pli bone!

Kaj en 2023, estas tre facile skribi uzantoskriptojn per la helpo de ChatGPT kaj Bing Chat.

Provu skribu simplan uzantoskripton, kiu ekzemple ŝanĝas la tiparon de retejo!

Tio estas bona enkonduko al kompreni kiel retejoj funkcias.

2023-11-12

0059 Esperantistoj ne parolas sufiĉe rapide

 Foje sub miaj videoj, mi ricevas la jenan komenton:

"Bonvolu paroli malpli rapide."

Al tiuj homoj, mi respondas: simple malrapidigu la videon.

Mi ne volas malbonigi miajn videojn por la komencantoj kiuj ankoraŭ ne sufiĉe studis.

Se mi parolas malpli rapide, tio signifas ke mi komunikas malpli, kaj ke rezulte, mia enhavo estas pli enuiga por aliaj homoj.

La atento de homoj povas pli facile forflugi de la video se okazas malpli da aferoj.

Tio fakte estas io kion mi riproĉas al la plimulto de Esperanto-enhavo.

Ili ne estas enuigaj pro la enhavo mem, sed pro la parolmaniero de Esperantistoj.

Ĝenerale mankas emocioj, sed pli granda problemo estas ke mankas rapideco.

Kiam mi aŭskultas podkastojn en naturaj lingvoj, mi kutime aŭskultas ilin per rapideco 1,25.

Sed por Esperantistaj podkastoj, mi tre ofte uzas rapidecon 2,0.

Mi ne vidas bonan kialon por Esperantistoj paroli tiom malrapide.

Verŝajne tio estas pro kutimo aŭdi enhavon por komencantoj, sed tio ne bezonas esti tiel.

Oni donas tro da graveco al komencantoj, kaj ne sufiĉe al homoj kiuj jam sufiĉe bone komprenas la parolatan lingvon.

Ne estas sufiĉe da fokuso sur la Esperantistoj kiuj jam ekzistas.

Kaj multaj Esperantistoj ĉesas uzi Esperanton simple pro tio ke ili enuiĝas: ne estas sufiĉe da aferoj kiujn ili ŝatas fari per la lingvo.

Tio ĝenas min.

La nombro de Esperantistoj estas kiel akvo en sitelo.

Antaŭ ol pli rapide aldoni novan akvon (komencantoj), oni unue fermu la truojn en la fono de la sitelo (per interesa enhavo por komencintoj).

Kaj parto de la solvo estas paroli pli rapide, kiam la publiko ne estas nur komencantoj.

2023-11-11

0058 Ne legu ĝeneralajn gazetojn ili ne informas kaj malfeliĉigas

 Interrete aŭ papere, ĝeneralaj gazetoj plenas je malfeliĉigaj novaĵoj.

Per "ĝeneralaj gazetoj", mi parolas ĉefe pri la plej popularaj revuoj kiuj aperas ĉiutage en landoj.

La plimulto de artikoloj en tiuj gazetoj fokusiĝas pri problemoj, mortoj kaj militoj.

Mi ne ŝatas tiun manieron "informi", ĉar ili decidas montri problemojn sen la solvoj.

Plie, problemoj prezentataj en ĝeneralaj gazetoj malofte rilaton kun oni propra vivo.

Bedaŭrinde, la malfeliĉeco en tiuj gazetoj havas influon sur homoj.

Mi mem estas tre sentema, kaj legi (aŭ spekti) tian gazeton malbonigas la kvaliton de mia vivo.

Sed ne ĉiuj gazetoj havas tiun efikon sur mi.

Lokaj gazetoj, ekzemple, malofte enhavas tian malfeliĉigan artikolon, simple pro tio ke la problemoj ne okazas ĉi tie.

Kaj tiuj gazetoj enhavas informojn kiuj estas multe pli relevantaj por onia ĉiutaga vivo.

En la interreto, mi spektis videon laŭ kiu, gazetoj favoras enhavon ŝokan kaj timigan, ĉar tio plialtigas la aĉetojn de paperaj gazetoj, kaj interrete altigas la ŝancon de klako sur artikolon (kio donas monon pro la reklamoj).

Mi ne ŝatas esti ŝokita kaj timigata.

Do mi ne volas legi gazetojn kiuj intence montras pli da tia enhavo.

Bona alternativo kiun mi trovis en Nederlando estas De Correspondent.

Ĝi estas pagenda interreta revuo, kaj ili ne ricevas monon per reklamoj.

Pro tio, ili devas kontentigi la legantojn, kaj ili malpli emas intence ŝoki.

Se mi trovas ke ilia enhavo ne plu estas utila kaj kompreniga, mi ĉesos pagi.

Tio estas puŝo al kvalito, kiun senpagaj interretaj gazetoj ne havas.

Por mia feliĉeco, mi decidis ĉesi legi ĝeneralajn gazetojn, kiuj ricevas monon per reklamoj.

La plejmulto de la aferoj kiuj gravas en vivo ne estas "novaĵoj", sed aferoj kiuj malrapide okazas.

Tamen, se io vere grava ekokazas, kaj ĝeneralaj gazetoj decidas paroli pri ĝi, mi tre verŝajne aŭdos pri ĝi per la homoj ĉirkaŭ mi.

Pri gravaj landaj aŭ urbaj aferoj, mi ricevos dediĉitajn paperojn en la leterkesto, kiel tio okazis por la kronviruso aŭ por voĉdonadoj.

Resume, jen konsiloj por via feliĉeco:

- Evitu ĝeneralajn gazetojn (interrete aŭ papere).

- Preferu lokajn kaj pagendajn gazetojn, kiuj ne dependas de reklamoj.

(Do ili ne batalos por via atento, kaj ili ne emos intence ŝoki vin aŭ krei artefaritajn konfliktojn inter homaj grupoj, en kiuj oni devus elekti kampon.)

- Legu malpli da novaĵoj ĝenerale.

(Homoj vere ne legas gazetojn por informiĝi, ili faras tion por distriĝi.)

- Parolu pli kun homoj ĉirkaŭ vi, kun viaj amikoj, kun via familio.

La novaĵoj de ili estas pli gravaj ol tiuj de gazetoj.

2023-11-10

0057 Pikselarto la plej komencanto-amika grafika arto

 Dum longa tempo, mi provis lerni desegni.

Mi volis povi desegni aferojn en la stilo de Kirby.

Mi elspezis pli ol 100 horojn por tio, sen kontentiga rezulto.

Mi ŝatas la ideon igi pensojn bildoj, sed verŝajne tio estas tro malfacila por mi por atingi ion bilde plaĉa.

Sed mi trovis alternativon, kiu multe plaĉis al mi kiam mi estis pli juna.

Tio estas pikselarto.

Ĝi estas surkomputila desegnado, sed per grandaj pikseloj ("rastrumeroj" en pli nekomprenebla lingvo).

Estas iom kiel en malnovaj videoludoj, kie rolulo havis la grandecon de 16x16 pikseloj, aŭ malpli.

Tiam, oni ne havis multe da pikseloj kaj koloroj, do oni devis bone elekti ilin.

Mi trovas ke devi pensi pri pikselo post pikselo estas multe pli facile ol pensi pri tuta bildo samtempe.

Mi ankaŭ ŝatas ĝin pro mia ĝenerala ŝato pri minimalismo.

Esprimi multe per malmulte, multaj rezultoj per malmulta ago, pikselarto kongruas kun mia vivstilo.

La limigoj de pikselarto (nombro de pikseloj kaj koloroj) kreas kreemon, ĉar oni serĉas teknikojn por kompensi ilin.

Ekzemple, estas la tekniko de "dithering", kiu konsistas alterni pikselojn de du koloroj por doni la impreson ke en la loko de la pikselalternado troviĝas meza koloro.

Estas multaj teknikoj kiujn oni povas lerni, kaj ili donas bonan senton de progreso.

Rigardi pikselartaĵojn faritajn de aliaj homoj estas interese por mi, ĉar mi povas trovi novajn teknikojn, kaj mi volas scii kiel ili faras por desegni kompleksaj aferoj nun per pikseloj.

Mi komencis pikselarton kiam mi uzis RPG Maker por krei videoludetojn.

RPG Maker havas multe da bildetoj (kutime 16x16), sed rapide ili ne sufiĉas por la ludoj kiujn oni volas fari.

Tiam, oni devas aldoni proprajn bildetojn, kaj tio kion mi faris, estas redakti la ekzistantajn bildetojn per Paint por ŝanĝi la koloron de pikseloj.

Foje, mi eĉ ŝanĝas la formon, ekzemple per plilongigi glavon, aŭ por aldoni specialajn dekoraĵojn.

Poste, mi malkovris Aseprite, kiu enhavas multajn ilojn por faciligi pikselarton, kaj kiu permesas fari animaciaĵojn.

Tio esence estas pluraj bildetoj unu post la alia, kiu donas iluzion de movon.

Per Aseprite, mi povis rapide fari multajn bazajn animaciaĵojn, kiujn mi bezonis por la ludetoj kiujn mi kreis.

Mi ne plu faras pikselarton de longa tempo ĉar mi nuntempe okupiĝas pri aferoj pli utilaj (malpli nurartaj), sed mi havas nur bonajn memorojn pri tiu arto.

Mi rekomendas ĝin, pikselarto estas la plej komencanto-amika grafika arto kiun mi konas!

2023-11-09

0056 Uzu reklamblokilon por igi la interreton pli bona

 Se vi ne uzas reklamblokilon kiel uBlock Origin en via retumilo, vi devus!

La interreto estas plena de reklamoj.

Ĉie, ili provas kapti vian atenton... tio estas ekzemple en flankoj de retejoj, kaj ene de videoj.

Ili malrapidigas aŭ malŝparas energion de viaj aparatojn.

Simple bloku ilin, tiel, vi ŝparos tempon kaj atenton.

Oni bezonus nur kelkajn minutojn por aktivigi blokilon, tiujn minutojn oni rehavas tre rapide!

Ankaŭ en poŝtelefonoj ekzistas manieroj bloki reklamojn.

Kiel poŝtelefenan retumilon, mi uzas Firefox Focus, kiu efektive blokas ĉiujn reklamojn, inter aliaj tiuj de Youtube.

Eble vi pensas "ne valoras la penon aktivigi blokilon".

Sed sciu, ke tio ne estas nur por vi.

Se vi blokas reklamojn, vi igos la sperton de ĉiuj en la interreto pli bona.

Kial? Ĉar se vi rigardas reklamojn, vi subtenas la kolektadon de privataj informoj.

La firmaoj kiuj metas la reklamojn volas montri al vi la reklamojn kiujn havas la plej altaj ŝancoj okazigi vendon.

Por tio, ili kolektas privatajn informojn pri vi.

Ekzemple, kiujn retejojn vi vizitis, kion vi aĉetis, kion vi ŝatas spekti...

Tiuj informoj povas poste esti uzataj kontraŭ vi, ekzemple por vendi al vi ion, kion vi ne bezonas, aŭ por politike manipuli vin.

Ŝtatoj povas eĉ devigi tiujn firmaojn transdoni al ili ĉion kion ili scias pri vi.

Plie, kiam retejo gajnas monon per kiom da reklamoj vi vidas, la retejo ofte klopodas ke vi ne iru al aliaj retejoj.

Do anstataŭ montri la enhavon la plej interesan por vi, la retejo montros al vi la enhavon kiu plej kaptos vian atenton.

Tio povas esti filmetoj amuzaj, sed ofte, tio estas enhavo ŝoka aŭ pri sociaj konfliktoj, kiun oni ne ŝatas spekti sed oni sentas sin devigata.

Do, ni rehavu regon pri nia uzo de la interreto, ni ĉiuj uzu reklamblokilon.

Kaj se oni ŝatas ion en la interreto, oni donu monon rekte al tiu kiu kreas tiujn aferojn.

Retejaj reklamoj estas la plej aĉa maniero pagi kreanton de enhavo.

Unue, ĉar nur eta parto de la mono iras al la kreanto mem,

Due, ĉar reklamoj mem ŝtelas la atenton el la enhavo de la kreanto!

Do ne kredu retejojn kiuj volas ke vi malaktivigu reklamblokilojn, ĉefe se la retejo (Youtube/Google) ne estas poseditaj de la kreantoj de enhavo mem (la Youtube-istoj).

2023-11-08

0055 Kalimbo la trankviliga muzikinstrumento

 Mi volas povi ludi muzikinstrumenton.

Mi ŝatas la ideon akiri kapablon kun aŭdebla rezulto.

Mi do decidis aĉeti kalimbon, kaj tio pro pluraj kialoj.

Unue, kio estas Kalimbo?

Ĝi estas afrikdevena instrumento, kiu konsistaj el metalaj lameloj.

Vidu ksilofonon, sed anstataŭ uzi du batilojn, oni uzas siajn du dikfingrojn.

Kaj la alteco de la notoj kreskas al ambaŭ direkt alterne, je la formo de la litero V.

Mi elektis lerni kalimbon pro pluraj kialoj.

Unue, ĝi faras la plej trankviligan sonon, kiun mi konas.

Ĝi sonas bona por ludi trankvilajn muzikojn.

Kaj estas multe da ili en Youtube, kiujn mi povas imiti.

Due, ĝi aspektas al mi facila, ĉar oni bezonas uzi nur du fingrojn.

Antaŭe, mi provis ludi pianon, sed mi plurfoje rezignis je la momento kiam mi devis uzi plurajn fingrojn de pluraj manoj samtempe.

Trie, ĝi estas malmultekosta kaj facile transportebla.

Do kiam mi ludos kalimbon pli bone, mi povos facile aŭdigi tion al aliaj homoj.

Mia kalimbo havas skatolon, kaj mi povas facile meti ĝin en mian dorsosakon.

Mi povus ludi kalimbon en parko kun aliaj homoj, aŭ eble eĉ dum mi malrapide promenas.

Kvare, mi pensas ke ludi kalimbon estas malrapida aktivaĵo por la cerbo, kio povus helpi min je ekdormado vespere.

Sed pri tio, mi bezonas pluan eksperimentadon por certiĝi pri la efikeco.

Mi fakte havas mian kalimbon de pluraj jaroj, sed ne emis trejniĝi regule dum longa tempo.

Hodiaŭ mi komencis denove, kaj lernis la muzikon de "Happy Birthday To You".

Mi esperas ke morgaŭ, mi povos fari ĝin denove, sed pli rapide kaj kun malpli da eraroj.

Mi nun sentas ke mi povas iom pli kontribui al la datrevenoj de miaj amikoj!

https://www.youtube.com/watch?v=ArgrAqbAENE

2023-11-07

0054 Infektaj malsanoj kiujn ni malaperigis

 Mi havas grandan intereson pri medicino.

Estas fako en kiu oni klare vidas progreson por la homaro.

Ĉiuj homoj ne ŝatas esti malsanaj, do helpi pri sano estas simpla maniero helpi la homaron.

La progreso facile vidiĝas en la malkreskoj de mortoj pro infektaj malsanoj.

En Eŭropo en la 18-a jarcento, 400 000 homoj mortis pro la variolo.

Nun, neniu, la malsano malaperis, ĉar la viruso kiu kaŭzas ĝin malaperis en la naturo.

Tio okazis pro la efikeco de grandaj vakcinaj projektoj, kiuj tiom bone funkciis ke oni eĉ ne bezonas vakciniĝi kontraŭ ĝi.

Pri alia malsano, poliomjelito, estas multege da progreso.

Multaj formoj de ĝi malaperis, kaj la formo kiuj travivas estas nur en kelkaj partoj de la mondo kie estas malfacile atingi homojn pro militoj aŭ malfacila atingebleco.

Alia ekzemplo estas la gvinevermozo, kiu estas kaŭzita de parazita vermo.

Antaŭ 50 jaroj, pli ol miliono da homoj estis infektitaj, sed lastjare (2022), nur 13 infektiĝis!

Foje, ne estas vakcinado kiu plej helpas, sed higienaj rimedoj kiel ne trinki sen akvofiltrilo aŭ bone kuiri fiŝojn.

Espereble ni havos tiom bonan progreson pri la malsanoj kiuj nuntempe forte malbonigas multajn vivojn, kiel tuberkulozo kaj malario.

Mi estas tre optimisma, ĉar ĉiujare aperas novaj vakcinoj kontraŭ diversaj malsanoj, ekzemple lastatempe pri malario.

Nun, kun la disvolviĝo de la uzo de mesaĝa RNA en vakcinoj, la apero de novaj efikaj vakcinoj iĝas eĉ pli rapida!

2023-11-06

0053 Kial mi aŭskultas horojn de podkastoj ĉiutage

 Mi aŭskultas multege da podkastoj, eble dum pli ol 3 horoj ĉiutage averaĝe.

Mi tre ŝatas aŭskulti podkastojn, ĉar ili permesas plenigi ĉiujn truojn de la tago.

Per podkastoj, mia cerbo estas ĉiam okupata, do mi ne havas tempon por enui.

Ekzemple, kiam mi iras al la necesejo, mi povas rapide ŝalti podkaston.

Tiel mi havas la impreson ke mi gajnas tempon.

Tio estas formo de "multtaskado", sed kiu vere funkcias.

Mi aŭskultas podkastojn en 5 lingvoj, kiujn mi povas facile kompreni: la Nederlanda, la Franca, la Angla, Esperanto kaj la Hispana.

Mi timas ke mi forgesos kelkajn de tiuj lingvoj, do podkastoj estas facila metodo regule retrejni mian cerbon al la aŭskultado de lingvoj.

La Franca estas mia unua lingvo, sed mi havas la impreson ke mi iomete mallernas ĝin pro la neeblo uzi ĝin ĉiutage.

Aŭskulti podkastojn en la Franca permesas iom malrapidigi tiun proceson.

Inter la 5 lingvoj kiujn mi menciis, la Hispana estas la lingvo kiun mi komprenas malplej bone.

Sed mi komprenas ĝin sufiĉe bone por ĝui simplajn podkastojn kiel "Curiosamente" kaj "Easy Spanish".

Mi esperas ke per aŭskulti iom da Hispana ĉiutage, mi progresive povos aŭskulti pli kompleksajn podkastojn, kie homoj parolas pli rapide, aŭ uzas pli da esprimoj, per akĉentoj malpli oftaj.

La sola podkasto kiun mi regule aŭskultas en Esperanto estas kern.punkto, per duobla rapideco.

Mi ŝatus aŭskulti pli da podkastoj en Esperanto, bedaŭrinde ili apenaŭ ekzistas pri temoj kiuj interesas min.

Mi ĉefe ŝatas aŭskulti pri scienco kaj teknologio.

Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti pri novaĵoj, sed ili ne temas pri milito, politiko aŭ sporto.

Mi ŝatas ekscii pri novaj aferoj, kaj mi ŝatas kompreni novajn aferojn pri la mondo.

Mi ankaŭ ŝatas analizi kiel homoj parolas kaj kiujn vortojn ili uzas.

Mi regule atente aŭskultas por skribi interesajn vortojn aŭ esprimojn kiujn mi aŭdas.

Poste, mi aldonas tiujn notojn al Anki, kun la ideo ke tiel, mi iom ŝanĝos mian propran parolmanieron.

Tiel mi lernas paroli koncize, aŭ profesie, aŭ ŝerce, aŭ kun ajna etoso kiun mi volas meti en konversacion.

2023-11-05

0052 La batalludo Super Smash Bros Ultimate tre bonas por amuziĝi kaj sociumi

 Mi tre ŝatas la ludon Super Smash Bros Ultimate.

Ĝi estas ludo por la ludilo Nintendo Switch.

Ĝi estas batalludo, kie ĉiu ludanto devas elekti rolulon kaj uzi ĝin kontraŭ la roluloj de aliaj ludantoj.

La roluloj venas de famaj videoludserioj, kiel Mario, Link kaj Pikachu.

La celo estas ludi pli bone ol la aliaj ludantoj, per puŝi iliajn rolulojn el ŝvebanta insuleto uzante diversajn atakojn.

Estas tre amuza ludo, estas amuze provi diveni kion la kontraŭuloj volos fari kaj adaptiĝi al tio por fari neatenditajn atakojn.

Ĉiu ludanto havas sian propran stilon de ludado, eĉ se ili elektas la samajn rolulojn.

Estas interese spekti aliajn ludantojn ludi kontraŭ aliaj.

Nur per spekti, oni havas ideon pri kiel ili pensas.

La ludo estas facila por novaj ludantoj, eĉ se oni neniam ludis ĝin antaŭe, oni kapablas sufiĉe bone ludi por amuziĝi.

La ludo estas tre utila en salono, ĝi permesas al homoj kiuj ne tre emas parolas tamen sociumi per interagi kun aliaj homoj sed per alia maniero.

Oni eĉ povas uzi la ludon por ekhavi novajn amikojn:

En Usono, Japanio kaj okcidenteŭropo, turniroj de Super Smash Bros Ultimate estas regule organizataj.

Tie oni povas ludi kontraŭ aliaj homoj por scii kiu estas la plej bona en la ludo, sed ofte oni ankoraŭ povas libere ludi kontraŭ aliaj.

Per diskonigi teknikojn kaj spertojn pri la diversaj roluloj, oni povas tre facile komuniki kun aliaj partoprenantoj.

La ludo donas bonan kialon por paroli, kaj donas materialojn por diskutoj.

Ekzemple, se vi ĉefe ludas specifan rolulon (ekzemple Bowser), kaj vi estas sufiĉe bona kun tiu rolulo, ĉiuj homoj kiuj volos trejniĝi kontraŭ Bowser volos ludi kontraŭ vi, kaj volos diskuti kun vi.

Estas tre facile iĝi parto de la komunumo de ludantoj de Ultimate.

Ĉiu membro de tiu komunumo aŭtomate havas valoron en la okuloj de aliaj ludantoj.

Se vi interesiĝas pri turniroj de Super Smash Bros Ultimate, nepre serĉu en la interreto.

La plej bona loko por tio estas verŝajne Discord, kie ludantoj regule voĉe komunikas dum ili ludas.

Tie vi povus ekhavi amikojn, kiujn vi povos renkonti dum turniroj!

2023-11-04

0051 Kiel pruvi ke iu parolas Esperanton kaj ne estas iu alia

 La nombroj pri la nombro de Esperanto-parolantoj, kiujn oni vidas en la interreto, ofte estas malĝustaj.

Tio ne estas nur problemo de difino de kio estas "Esperanto-parolanto".

Problemo ĉefe venas de la metodo uzata por mezuri.

Esperantistoj estas disaj en la mondo kaj en la interreto, kaj la metodoj ĉiam forgesas grandan parton de la geografia aŭ interreta mondo.

Kelkaj Esperanto-malamantoj, pesimismuloj, aŭ Esperantistoj kiuj tro timas erari, emas elekti la plej malaltajn nombrojn.

Kelkaj propagandantoj emas uzi la plej altajn nombrojn, kun la ideo ke alta nombro konvinkus homojn lerni la lingvon.

Persone, mi ne interesiĝas pri la nombro de homoj kiuj parolas Esperanton, fakte, ĉar mi trovas la lingvon utila sendepende de kiom da homoj parolas ĝin.

Sed mi ja interesiĝas pri la metodo por ekscii ĉu iu estas Esperanto-parolanto.

Kaj mi ŝatas la ideon povi pruvi ke oni estas Esperantisto, en la plej objektiva maniero.

Por tio, mi havas la jenan ideon:

Retejo kie homoj povas pruvi ke ili parolas Esperanton.

En la retejo, oni havus konton kun nomo, kaj oni enmetus tekstojn en Esperanto kiujn oni mem skribis.

Verŝajne 1000 vortoj estas sufiĉe.

Tio povas esti ajna teksto, ekzemple mesaĝojn en sociaj retoj, ktp.

La teksto estus publike videbla, tiel ke ĉiuj homoj povas kontroli ĉu la teksto estas vere originala.

Kaj homoj ankaŭ povus taski la Esperanto-nivelon de la teksto, tiel oni povas mem decidi ĉu la ulo kiu metis la tekston vere estas Esperanto-parolanto aŭ ne laŭ onia propra difino pri kompetenteco.

Vi verŝajne pensas "sed homoj povus uzi tekston de alia ulo, aŭ uzi roboton por krei la tekston, kaj tiel ŝajnigi ke ili meme parolas la lingvon!"

Sed bonŝance, oni povas kontroli tion per AI (kaj tio iĝos nur pli facila en la estonto).

Ekzemple, per la retejo Hive Moderation, oni povas kontroli ĉu teksto estis skribita per ChatGPT.

Tial la retejo kiu celas pruvi ke iu estas Esperantisto postulus 1000 vortojn: tio estus sufiĉe da datumo por ke AI-programo kapablus identigi unikaĵojn en skribostilo.

Tiu skriboprofilo funkcius kiel unika identigilo.

Ĉiu Esperantisto skribas malsimile, ekzemple ni ne ĉiuj uzas la samajn vortojn, ni ne ĉiuj emas uzi la samajn gramatikajn eblojn, kelkaj emas fari specifajn erarojn, kaj kelkaj emas uzi lingvajn novaĵojn.

Per mezuri kiom da skribostiloj ekzistas en larĝa kunteksto, oni povas mezuri kiom da unikaj homoj uzis Esperanton!

Fakte, eble oni eĉ ne bezonas specifan retejon por enmeti tekston sub nomoj.

Eble se oni libere startas programon kiu legos la tutan interreton, ĝi kapablos mem mezuri kiom da unikaj skribostiloj ekzistas kaj tiel oni havos bonan taskon de la nombro de Esperantistoj kun sufiĉe da publike disponebla enhavo.

Tia retejo aŭ programo estus ankaŭ tre utilaj por etaj planlingvoj, ĉar por ili, pruvi ke ili estas uzataj (kaj kiom multe) estas tre grave por akiri novajn interesatojn.

2023-11-03

0050 NaNoWriMo devigas skribi tro rapide por esti interesa

 NaNoWriMo, de la angla "National Novel Writing Month" estas internacia defio de skribi romanon de 50 000 vortoj dum Novembro.

Tio signifas skribi averaĝe pli ol 1 600 vortojn ĉiutage.

Tio signifus skribi dum almenaŭ 2 horoj ĉiutage se oni volas skribi ion kio havas sufiĉe da senco kaj kohereco.

Sed kial tiom da reguloj?

Nu, la ideo de defio estas pruvi al si aŭ al aliaj homoj ke oni kapablas fari malfacilan taskon.

Kaj fari la defion dum specifa monato permesas fari ĝin samtempe kiel aliaj homoj.

Sed ĉu vere indas elspezi pli ol 60 horojn de onia vivo tiel?

Laŭ la retejo de NaNoWriMo, la defio utilas por ekhavi malneton, kiun oni povus post la defio poluri por havi bonan romanon.

Mi provis dufoje por havi pli ĝustan opinion pri la defio.

Sed mi rapide ĉesis, ĉar mi ne komprenas kial mi devigus min fari malbonkvalitan laboron.

La defio sentiĝis kiel fingra vomado, oni ne povas prepari sufiĉe, kaj la rezulto estas apenaŭ pli valora ol aŭtomate generita teksto.

Se oni volas fari malneton por romano, tio estas tre malbona maniero.

Mi preferas fari koncizajn notojn (ekzemple pri roluloj), kiujn mi povas pli rapide relegi.

Kaj ne ŝatas havi unu-dimensian dokumenton, mi preferas kiam informoj estas ligitaj al aliaj informoj laŭ specifaj direktoj, tiel oni havas pli koheran tuton.

Laŭ aliaj homoj, NaNoWriMo estas ĉefe socia evento, por paroli kun aliaj homoj kiuj ŝatas skribi.

Tiu argumento estus konvinka se oni efektive ne devus jam perdi 2 horojn por skribi.

Tiam oni ne plu havas multe da tempo por sociumi!

Sed la ideo de la defio estas interesa, sed la reguloj ne:

Mi proponas la jenan alternativon:

- 10 000 vortoj en Esperanto, ene de 30 tagoj

- oni rajtas komenci kiam oni volas

50 000 simple estis tro.

10 000 vortoj estas multe pli atingebla, kaj tio igas la defion farebla por homoj kiuj ne havas multe da libera tempo.

Tio signifas 333 vortoj ĉiutage averaĝe, celo kiun mi povas atingi en 20 minutoj, sed malpli sperta Esperantisto povas fari tion en horo.

Oni rajtas komenci kiam oni volas, ĉar oni eble ne estas libera dum tuta specifa monato.

Mi scias ke tiu celo estas multe pli facila kaj ĝuebla.

Fakte, se oni konsideras la artikolojn kiujn mi skribas, mi jam sukcesis je tiu defio plurfoje!

2023-11-02

0049 Voĉdoni en onia datreveno anstataŭ ĉiuj en la sama tago

 Hodiaŭ mi volas prezenti ideon de alia maniero voĉdoni por landaj decidoj.

En plej multaj landoj, oni voĉdonas dum specifa tago.

La nova ideo estus ke anstataŭ tio, oni voĉdonus dum onia naskiĝtago.

Ekzemple, se mi naskiĝis en la tria de februaro, mi rajtus voĉdoni nur dum tiu tago.

Tio signifas ke ne plu ekzistas tagoj specife por voĉdonado, sed la voĉdonado okazus dum la tuta jaro.

Tiu sistemo havas klarajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

Avantaĝo unu, la kandidatoj kaj partioj devus konvinki homojn dum la tuta jaro.

Do ili ne povas regi aĉe dum 4 jaroj, kaj poste investi multe en propagando en la monatoj antaŭ voĉdonado.

Avantaĝo du, la socio estus pli trankvila ĉar ne plu ekzistus "voĉdona sezono" kiu regas la amaskomunikilojn kaj igas homojn batali kontraŭ aliaj.

Ankaŭ la rezultoj de voĉdonado estus multe pli sendependa de furoroj aŭ de fortaj sed mallongaj eventoj kiel katastrofo aŭ terorisma atako.

Oni tiel povus pensi ke homoj havus pli da tempo por voĉdoni pli racie pri longtempaj problemoj.

Sed la plej klara malavantaĝo de tiu sistemo estas la organizado.

Se voĉdonejo devas esti malfermita dum tuta jaro, kie oni garantias ke la voĉdonoj estos bone konservitaj ĝis la tago de malfermo, kio povas okazi post jaro?

Tio kostus multe da mono kaj da spaco!

Alia eblo estas voĉdoni elektronike.

Sed elektronika voĉdonado estas ofte vidata kiel malpli sekura ol papere surloka.

Mi pensas ke tiu nova voĉdonsistemo estas provinda por aferoj malpli gravaj ol elekti registaron.

Tiel oni povas testi kaj plibonigi la sekurecon de la sistemo, ĝis kiam ĝi pruviĝis pli fidebla kaj oportuna ol papera voĉdonado.

2023-11-01

0048 La du-minuta regulo por produktiveco

 Hodiaŭ mi volas diskonigi al vi teknikon, kiu mi trovas tre utila por komenci taskon kaj tiel ĉesi malfruigi ĝin.

Ĝi nomiĝas la du-minuta regulo.

Jen kiel ĝi funkcias:

Kiam tasko estas malfacila aŭ kiam oni timas fari ĝin, oni devas disigi tiun taskon en kiom eble plej etaj taskeroj.

La ideo estas havi taskeron kiun oni povas fari ene de 2 minutoj.

Ekzemple, se oni devas purigi domon ĉar oni baldaŭ organizos feston, oni eble pensas:

"Ho ne, mi bezonus du horojn por purigi ĉion! Mi purigos poste!"

La ideo ne estas pensi pri la tuta tasko, sed nur pri la sekva (la unua) taskero:

Ekzemple, tiu taskero estus forigi la aĵojn kiuj troviĝas sur tablo kiun oni volas purigi.

Tiu taskero estas multe pli facila kaj rapida ol la tuta tasko, pro tio, la ŝanco komenci ĝin estas multe pli granda.

Kaj por homoj kiuj timas ke tasko prenus tro da tempo, ili povas pensi "ho, tio daŭros nur 2 minutojn, do eĉ se la tasko estas malagrabla, mi povos travivi ĝin".

Kaj tiel oni komencas la taskeron, sed dum la taskero oni rimarkas ke la tasko ne estas tiom malfacila, kaj oni eniras "laboran reĝimon", kaj post la 2 minutoj, estas granda ŝanco ke oni daŭre volas labori pri la sekva taskero.

Tiel mi fakte skribis tiun artikolon.

Mi volis skribi artikolon pri la du-minuta regulo, kaj mia unua du-minuta taskero estis spekti videon pri ĝi por reinformiĝi.

https://www.youtube.com/watch?v=0CmtDk-joT4

Krom la realigado de la tuta tasko, la du-minuta regulo havas ankaŭ alian bonan efikon:

Ĝi helpas la kreadon de bonaj kutimoj.

La homa cerbo tre ŝatas kutimojn: se oni faras ion ĉiutage, oni altigas la ŝancon fari la saman taskon en la sekva tago.

Kaj por la kreado de kutimoj, la daŭro de la tasko multe malpli gravas.

Kio multe pli gravas estas fakte komenci la taskon.

Do tiu du-minuta regulo estas tre bona por atingi tiun efikon de kutimiĝo, kun minimuma investo.

Mi foje uzas ĝin kiam mi studas konstruitajn lingvojn, mi pensas: mi studos Globasa aŭ Elefen per Anki dum 2 minutoj dum manĝo kuiriĝas.

Sed ofte, mi forgesas la tempon kaj studas dum pli ol 10 minutoj.

La du-minuta regulo povas ankaŭ esti uzata por "pretigi la situacon".

La homa sinteno estas tre dependa de la situacio en kiu ĝi troviĝas.

Ekzemple, estas multe pli facile fokusiĝi pri laboro en laborejo ol en ludejo.

Do oni povas elekti ke en du minutoj, oni devas malŝalti sian poŝtelefonon, iri en la ĝustan ĉambro, pretigi apud si akvon, kaj malfermi nur la ĝustajn retpaĝojn.

Tiel oni komencas produktivan laborsesion!