2023-09-30

0016 Kial Zelda TOTK estas bonega ludo

 Kial Zelda ToTK estas bonega ludo:

Zelda Tears of the Kingdom estas malfermitmonda aventurludo por Nintendo Switch.

En ĝi, oni povas esplori la grandegan mondon de Hyrule kaj apudaj regionoj.

Oni povas ankaŭ esplori la ĉielon, kaj la subteron.

Kaj tiu mondo estas plena je kreemo, je surprizoj, je objektivoj.

Ekzemple, estas temploj kie oni devas solvi puzlojn.

Estas misioj kiujn oni povas solvi.

Oni povas provi atingi lokon, kiu estas malfacile atingebla.

Oni povas fari ĉion kion oni volas, kiam oni volas.

Pro tiu libereco, oni neniam sentas sin vere blokita.

Se io estas tro malfacila, oni povas fari ion alian, kaj provi denove poste.

Tiel la malfacileco estas ĉiam memelektita.

Oni faras nur kion oni volas fari.

Kiam oni volas fari unu aferon, oni samtempe malkovras kvin aliajn aferojn, kiujn oni povas fari!

Kaj kiam estas defio, la ludo ofte donas multajn manierojn solvi ilin.

Tio okazas ĉar la ludo uzas realisman fizikan motoron, kie gravito, fortoj, vento, varmo, tempo, materialoj... ĉio gravas.

Oni povas kombini aĵojn de la ludo por konstrui ion ajn.

Ofte, oni povas solvi enigmon en maniero kiun la farantoj de la ludo verŝajne ne pensis!

Oni sentas sin tre inteligenta kiam oni ludas la ludon, ĉar kiam oni elpensas novan aferon, oni preskaŭ ĉiam estas rekompencita.

Kiam ideo ŝajnas havi sencon, tiu ideo verŝajne funkcios.

Por resumi, mi diros tiel:

Zelda TOTK estas bonega ludo, ĉar la ludo senfine donas objektivojn, kiujn oni povas libere elekti, kaj oni povas atingi la objektivojn per la manieroj kiujn oni volas.

2023-09-29

0015 Bonaj manĝetoj inter la manĝoj

 Imagu, vi malsatas, sed la ĉefa manĝo okazos nur post horoj.

Vi volas manĝi ion simplan, kiun vi povas manĝi dum vi samtempe faras ion alian kiel komputilumi.

Sed vi ne volas manĝaĵon kio malbonas por la sano!

Do ne pensu pri frititaĵoj aŭ biskvitoj.

Kio do estas bonaj manĝetoj, kiuj ankaŭ bongustas?

Hodiaŭ, mi prezentos al vi kelkajn, kiujn mi ŝatas!

1) Pufitaj rizkukoj!

Ili estas rizgrenoj grandigitaj per speciala kuirtekniko, simile al krevmaizo.

La volumo de ili donas impreson al la korpo ke oni manĝis multe pli oni fakte manĝas.

Ofte eblas aĉeti ilin kiel kunmetitajn cirklojn.

Ili enhavas multe malpli da kalorioj ol ĉipsoj.

Kaj eblas ŝmiri ion kion oni ŝatas sur ilin.

2) Alia eblo estas fari krevmaizon.

Se oni ne aldonas salon aŭ oleon, ili estas bonaj por la sano kaj satigaj!

Mi rekomendas aldoni al ili "nutradan levuron", kio donas fromaĝecan guston.

3) Tre nutra kaj malmultekosta manĝeto estas karoto.

Mi ŝategas la krakecon de ili.

Sed ili ne estas tiom simplaj je manĝi,

ĉar oni bezonas purigi ilin, kaj ili povas lasi oranĝkolorajn makulojn.

4) Nuksoj!

Nutradaj spertuloj rekomendas manĝi iom da nuksoj ĉiutage.

Mi pensas ke la plej bona momento por manĝi ilin estas kiel manĝetojn.

Ili estas riĉa en energio, sed ili estas tre satigaj, do oni ne sentas la bezonon manĝi multe.

5) Ajna frukto, kio ne estas sekigita.

Ekzemple, manĝu mandarinojn!

Tio estas multe pli bona ol trinki oranĝsukon, ĉar la fibro donos la impreson ke vi sufiĉe manĝis, por frakcio de kalorioj!

6) Por fini, mia plej ŝatata manĝeto: tomatoj.

Tomatoj havas unikan guston, malmulte da kalorio kaj multe da akvo.

Ili povas resti dum longa tempo en fridujo.

En somero, nenio estas pli agrabla ol manĝi freŝan tomaton de tempo al tempo!


2023-09-28

0014 Kial vi devus loĝi en Nederlando

 Saluton, hodiaŭ mi donos al vi 4 kialojn por veni vivi en Nederlando.

Mi mem translokiĝis tien.

Per la video, mi prezentos al vi miajn ĉefajn kialojn.

Unua kialo: homoj tie estas pli feliĉaj.

Laŭ la World Happiness Report de 2023, Nederlando havas la 5-a rangon.

Nederlandanoj estas feliĉaj pro multaj kialoj, interalie:

la kvalito de publikaj servoj, la libereco, kaj la helpo al malriĉuloj.

Translokiĝi al Nederlando ne signifas ke oni aŭtomate iĝas pli feliĉa.

Sed vivi apud homoj kiuj estas feliĉaj, helpas esti pli feliĉa.

Dua kialo: Homoj tie ne laboras tro.

Nederlando estas lando kun tre flekseblaj laborkontraktoj.

Estas ofte labori dum nur 4 tagoj semajne, aŭ dum nur "parto" de la normala daŭro.

Mi ŝatas tion, ĉar laŭ mi, havi pli da libera tempo estas pli bona ol havi pli da mono ol sufiĉe.

Tria kialo: La infrastrukturo estas tre bona.

Tio validas por trajnoj kaj por bicikloj.

Oni povas bicikli longajn distancojn sen troa danĝero per la granda reto de biciklaj vojoj.

Per biciklo oni povas iri ĉien.

Tio donas grandegan senton de libereco.

Oni neniam estas tro for de supermerkato aŭ de trajnstacio.

Oni tiel sentas sin multe malpli izolita.

Do tre bona por homoj kiuj trovas aŭtojn danĝerajn por la homoj kaj la natura medio.

Bicikli estas multe pli agrable kaj bona por la sano, ĉiuokaze.

Kvara kialo: Nederlando havas grandan akceptemon je diverseco.

Ekzemple, Nederlando estas unu el la eŭropaj landoj kie GLATuloj ricevas malpli da atakoj.

Tial, mi sentas min multe pli sekura ĉi tie.

Mi malpli timas ke homoj ekscias aferojn pri mi.

Do, tio estis miaj ĉefaj kialoj.

Mi havas multajn aliajn kialojn, sed se mi donas ilin ĉiujn, la video estus tro longa.

Alia grava afero por tiuj kiuj volus translokiĝi:

Nederlandanoj tre bone parolas la Anglan!

Eblas bone vivi sen lerni alian lingvon se oni loĝas en la oriento de la lando.

Sed lerni la lokan lingvon estas grave por senti sin pli bone integrita.

https://en.wikipedia.org/wiki/World_Happiness_Report

https://fra.europa.eu/sites/default/files/fra-eu-lgbt-survey-main-results_tk3113640enc_1.pdf


2023-09-27

0013 Kiom da paŝoj por vive sane kaj longe

 Analizo de 15 sciencaj esploroj kun preskaŭ 50 000 homoj indikas kio estus la ideala kvanto de paŝoj por bona sano kaj longa vivo.

Por homoj kiuj havas pli ol 60 jaroj, la risko de frua morto estas la plej malalta kun ĉirkaŭ 6 000 ĝis 8 000 paŝoj ĉiutage.

Por homoj kiuj havas malpli ol 60 jaroj, la risko de frua morto estas minimuma ĉirkaŭ 8 000 ĝis 10 000 paŝoj.

Pli da paŝoj ol tio ne estas plie reduktas la risko de frua morto.

Kiel mezuri kiom da paŝoj oni faris en unu tago?

Ekzistaj multaj bonaj aplikaĵoj por poŝtelefonoj.

Se vi havas iPhone, vi jam havas tian aplikaĵon (ĝi nomiĝas health).

Kio estas la efikoj sur la sano?

Piediri malaltigas la sangopremon, kio malaltigas la riskon de infarkto de koro aŭ cerbo.

Ĝi helpas reguligi la nivelon de sukero en la sango, kaj helpas ne trodikiĝi.

Ĝi plifortigas muskolojn kaj ostojn, kio estas tre utila por maljunaj homoj, ĉar tio helpas ilin ne fali kaj rompi oston.

Paŝi ankaŭ tre bonas por la psiko!

Homoj kiuj regule paŝas spertas malpli da streso kaj havas malpli da simptomoj de depresio.

La risko de demenco povas esti malaltigita de 50%!

Aliaj tipoj de sporto ankaŭ helpas por la sano, sed paŝi estas io kion preskaŭ ĉiuj povas fari.

Kaj oni povas paŝi kaj fari alian aferon samtempe, do oni ne vere perdas tempon, oni nur gajnas!

Ekzemple, oni povas piediri al butiko, dum oni aŭskultas bonan podkaston en Esperanto.

Esence, paŝi estas la plej facila sporto por tiuj, kiuj ne ŝatas sportumi, sed kiuj tamen volas resti en bona sano.

https://www.umass.edu/news/article/meta-analysis-15-studies-reports-new-findings-how-many-daily-walking-steps-needed

https://www.health.harvard.edu/mind-and-mood/walking-linked-to-lower-dementia-risk

2023-09-26

0012 Plasto en via teo

 Post longa tago de laboro, nenio estas pli bona ol taso da teo.

Nenio estas pli natura ol teo ĉu ne?

Sed ĉu vi iam demandis vin kiel estas farita la saketo de teo?

Vi pensas verŝajne ke ĝi estas farita el ia papero, tiel akvo facile trairas ĝin.

Sed kion homoj ne scias estas ke la plimulto de tiuj teo-saketoj estas fakte faritaj el plasto!

Tiel ili povas esti faritaj por malpli alta kosto.

Sed ĉu tio estas sekura por la sano?

Ĉu la varmo de la teo ne igas la plaston liberiĝi en la akvo?

Laŭ esploro de la McGill University en Usono (ligilo en la priskribo) (https://pubs.acs.org/doi/abs/10.1021/acs.est.9b02540), saketo de teo en akvo de 95°C povas liberigi pli ol 11 miliardoj da mikroplastaĵoj.

Ne estas klare kio estas la efiko de tio sur la mensa sano.

Sed kio estas certa estas ke tiuj saketoj kaj mikroplastaĵoj ne povas nature tute rompiĝi.

Tiuj plastaj saketoj do kontribuas al la malpurigo de la medio kie sovaĝaj bestoj kaj homoj vivas.

Kion fari kontraŭ tiu problemo?

Eblas aĉeti teosaketojn kiuj ne enhavas plaston.

Ekzemple kie mi loĝas, ekzistas la markoj Clipper kaj Piramide, kiuj uzas paperon.

Ankaŭ Twinings estas sen plasto, sed ne ĉiam, do kontrolu la pakaĵojn.

Alia solvo estas uzi teon kiu ne troviĝas en saketo.

Oni povas ofte aĉeti teon en formo de sekaj folioj, kiujn oni povas meti en filtrilon.

Tio estas pli da laboro, sed tio helpas malŝpari malpli da materialo.

2023-09-25

0011 InstantPot mia plej utila kuirmaŝino

 Antaŭ multaj monatoj, mi aĉetis Instant Pot.

Instant Pot estas kuirmaŝino, kiu kuiras per varmigita akvo sub premo.

La versio kiun mi havas estas Instant Pot Duo 3L Mini, ĝi estas la plej eta versio.

Mi volas paroli pri ĝi, ĉar ĝi estas la plej utila maŝino kiun mi havas en mia kuirejo.

Ĝi kostis nur 100 eŭrojn, kaj ĝi savas multe da tempo al mi.

Ĝi enhavas kuirpoton, en kiun oni metas ingrediencojn, kaj iom da akvo.

Poste, oni fermas la maŝinon, kaj elektas daŭron.

Poste, la maŝino aŭtomate komencas kuiri.

Dum la kuirado, oni povas fari ion alian samtempe.

La maŝino estas fermita, do oni ne bezonas kontroli ĉu akvo foriras.

Kiam la manĝaĵo estas preta, la kuirado aŭtomate ĉesas.

La Instant Pot estas tre utila por pretigi manĝaĵon por homoj kiuj ne havas multe da tempo.

Kion mi kutime faras estas enmeti pastaĵojn kaj saketojn de legomoj.

Tiel, mi ĉiudutage preparas supon.

Ankaŭ eblas friti per oleo kvazaŭ oni uzas paton per la "Sauté"-reĝimo.

Tiel oni bezonas purigi malpli da aferoj post kuiri, ĉar oni reuzas la saman poton por diversaj funkcioj.

La maŝino funkcias per elektro sed ĝi uzas malpli da elektro ol aliaj metodoj.

Kaj la maŝino kostas malpli ol tradicia kuirplato.

Mi multe rekomendas al homoj aĉeti Instant Pot.

Mi ankaŭ provis similan maŝinon kiu nomiĝas Moulinex Cookeo, sed Cookeo estas multe pli kosta, tro granda, malpli facila je uzi kaj ĝi rompiĝas rapide.

En la interreto, oni povas trovi multege da videoj pri Instant Pot kun konsiloj kaj receptoj.

Resume, la Instant Pot estas ideala donaco por homoj kiuj volas pli facile kuiri kaj ankaŭ kiuj volas ŝpari monon.

2023-09-23

0009 Kio estas la malantaŭĉambroj

La malantaŭĉambroj estas fikciaj lokoj, kun multaj ĉambroj kaj koridoroj, sed neniu fenestro.

Estas stranga loko, kiu aspektas kiel io kion oni konas, sed kiu evidente havas problemon.

Ĝi estas loko kie oni sentas sin sola kaj perdita.

La malantaŭĉambroj povas havi diversajn aspektojn, sed plej ofte, ĝi aspektas kiel malnova oficejo, hotelo aŭ fabriko.

Ili ofte havas malnovan flavan murpaperon, flavan tapiŝon, kaj fortajn lampojn kiu donas etoson de nenormaleco.

La tuto aspektas kiel malkomforta loko.

Oni havas la impreson ke devus esti homoj kaj aĵoj ĉi tie, sed ĉio estas malplenaj, kvazaŭ ĉio malaperis.

Kaj la manko de fenestro donas la impreson, ke oni estas blokita, enfermita.

La senfinaj koridoroj donas la impreson ke oni ne povas scii kie oni estas.

En la interreto, homoj ŝatas skribi kaj diskonigi rakontojn pri la malantaŭĉambroj, kaj kio estus en ili.

En tiuj rakontoj, ulo akcidente "falas" en ilin.

Tio okazas kvazaŭ la mondo estus komputila programo, sed la programo ekhavas cimon, kio faras ke oni trairas muron aŭ grundon.

Ekde kiam oni estas en la malantaŭĉambroj, ne plu eblas eskapi.

Interreto ne plu funkcias kaj ne eblas voki ion ajn.

Oni senfine piediras en ĝi, serĉante aliajn homojn, sed oni trovas nenion.

Sed iam oni rimarkas ke oni ne estas tute sola ĉar ankoraŭ estas monstro en ĝi.

Kaj la monstro provas ĉasi onin!

Iumaniere, la malantaŭĉambroj estas moderna versio de fama greka mito: la labirinto de Dedalo.

En tiu labirinto, oni estas perdita kaj en ĝi troviĝas la monstro Minotaŭro.

Kio okazas kiam la monstro trovas onin estas mistero, sed pro tio ke la videoj pri la malantaŭĉambroj ofte enhavas kriojn de timo kaj doloro, mi pensas ke tio ne estas agrabla.
 

2023-09-22

0008 La plej belaj katorasoj

 Bonvenon al mia listo de la plej belaj rasoj de kato.

En la sesan lokon, mi metas la Siberian.

Tiu kato havas multajn longajn harojn.

La blankaj aspektas kiel molaj neĝbuloj!

Kiam mi vidas ilin, mi havas la impreson ke mi vidas legendan beston!

En la kvinan lokon estas la Singapura.

Rigardu tiun rondan kapon!

Ili havas amuzan aspekton, kvazaŭ ili parte estas simio.

La vizaĝo donas la impreson ke ili estas ĉiam surprizataj.

En kvara pozicio troviĝas la Egyptian Mau.

Rigardu la felon:

Blanka kun multaj nigraj punktoj.

Ili havas tre unikan aspekton.

En la tria pozicio, la Ragdoll.

Ili aspektas kiel brakuminda bulo de amo.

Sed, ili ankaŭ lasis sin esti prenitaj tre facile.

En la dua pozicio, estas la Bengal.

Tiu kato aspektas kiel eta leopardo!

Tiu kato estas tre inteligenta kaj havas multe da energio!

Mi ŝategas spekti ilin.

Kaj en la unua pozicio, mia plej ŝatata, Thai!

Ili estas la plej belaj, kun nigraj piedoj kiuj aspektas kiel ŝtrumpetoj.

Ili havas nigran nazon, kio igas iliajn ĉielbluajn okulojn tre videblaj.

Ili multe miaŭas kaj tre ŝatas interagi kun homoj!

Tio estis la listo, espereble vi ŝatis ĝin!

Malgraŭ mia listo, mi ne adoptus katon pro la raso, sed por helpi la katon kiu plej bezonas hejmon.

2023-09-21

0007 (AI) Faktoj pri marlutroj

(La malneto de ĉi tiu artikolo estis skribita per ChatGPT)

Saluton al ĉiuj kaj bonvenon al ĉi tiu epizodo pri bestaj faktoj. Hodiaŭ ni lernos kelkajn aferojn pri unu el la plej ĉarmaj bestoj de la Pacifika oceano: marlutroj. Marlutroj estas mamuloj kiuj vivas laŭ la marbordoj je la nordo de la Pacifika oceano. Ili estas de la familio de musteloj, do ili havas furojn kaj melojn kiel familianojn. Sed malgraŭ tio, marlutroj havas kelkajn unikajn ecojn kiujn mi prezentos en ĉi tiu video.

[FAKTO 1]
Marlutroj havas la plej densan pelon el ajna specio, tio estas la plej alta kvanto de haro por ĉiu kvadrata centimetro. La pelo estas tiel dika kaj longa, ke ĝi kaptas multajn bobelojn de aero kio funkcias kiel varma izoliĝo. Tiel lutroj povas travivi en la malvarmaj akvoj de la nordo de la Pacifiko!

[FAKTO 2]
Marlutroj estas unu el la malmultaj bestoj kiuj povas uzi ilojn. Ili ekzemple uzas rokojn por rompi ŝelojn de maraj ŝelobestoj por manĝi ilin. Tiel, ili ofte manĝas mitulojn, krabojn kaj ekinojn. Marlutro havas poŝon sub sia brako kie ri povas konservi sian plej ŝatatan ilon kiam ri ne uzas ĝin.

[FAKTO 3]
Marlutroj estas socia besto kiu loĝas en komunumo. Ili multe komunikas inter si. Ili flosas sur akvo sur sia dorso kun foje centoj da aliaj marlutroj. Por ne forflui, ili ofte tenas unu la alian, kaj foje infanoj ripozas sur la ventro de alia marlutro. Vi malfacile trovos pli ĉarman bildon!

Jen. Tio estis nur kelkaj faktoj pri marlutroj, sed vi nun havas bonan ideon kial tiuj bestoj estas tiom interesaj kaj ŝatataj. Ili havas gravegan rolon en la loka ekosistemo, ĉar per manĝi ekinojn, ili protektas algoarbarojn, kie loĝas multaj aliaj bestoj. Bedaŭrinde, ili estis multe ĉasitaj en la pasinteco. Nun, la specio estas protektita, kaj tio estas tute komprenebla!

2023-09-20

0006 Kiel facile krei videon

 Kiel facile krei videon

1) Skribu skripton pri iu temo, kiun vi ŝatas.

Vi povas uzi ChatGPT se vi bezonas inspiron, sed tiam bone provlegu kaj korektu. (https://chat.openai.com/chat)

La paga versio (kiu uzas GPT-4) havas multe pli bonan Esperanton.

2) Registru vian skripton.

Per telefono, vi povas sendi voĉmesaĝon al vi mem per ekzemple Telegram.

Per Windows, se vi havas mikrofonon, vi povas uzi Audacity.

Je la fino, vi havas dosieron en la formato .mp3.

3) Trovu bildojn.

Vi bezonas bildon por ĉiu alineo de via skripto.

Por tio, vi povas uzi Pexels kaj Pixabay.

Vi ankaŭ povas krei bildojn per Bing Image Creator.

4) Muntu la videon.

Simplega programo por munti estas Olive Video Editor versio 0.1.

Bona alternativo estas Shotcut.

Metu la dosierojn en la projekton.

Metu la sonregistraĵon en la tempolinion.

Kaj metu la bildojn je la ĝusta momento, kaj atentu ke ili estas sufiĉe grandaj.

Kiam ĉio aspektas bona, eksportu.

Via video estas preta.

5) Pliaĵoj.

- Se vi volas filmi vian ekranon, OBS estas tre bona programo.

- Se vi uzas Linux, Simple Screen Recorder estas tre simpla kaj tre rapide uzebla.

2023-09-19

0005 (AI) Vulpoj belaj kaj ruzaj

(La malneto de ĉi tiu artikolo estis skribita per ChatGPT)

Saluton kaj bonvenon al la video-prezento pri vulpoj!

Vulpoj estas malfacile misrekoneblaj bestoj. Ili regas siajn vivmediojn kaj povas adaptiĝi al multaj diversaj medioj. Ekzemple, vulpoj povas vivi en arbaro, dezertoj kaj eĉ en grandaj urboj.

Vulpoj estas ankaŭ konataj pro sia inteligenteco. Ili havas tre altan nivelon de pensaj kapabloj, kaj povas solvi multajn problemojn, kiel en serĉado de manĝo kaj en konstruado de nestoj.

Krom tio, vulpoj estas tre belaj bestoj. Ili ofte havas longajn ruĝajn harojn kaj belajn okulojn. Ili estas ankaŭ tre lertaj kaj rapidaj, kaj povas moviĝi tre facile kaj gracie.

Laŭ legendo, vulpoj estas konataj pro siaj ruzaĵoj. Ili povas trompi siajn predojn por ricevi manĝon. Ekzemple, vulpoj povas ŝajni mortaj por trompi siajn predojn, por ke ili alproksimiĝu, kaj pŝup... ili mortas.

Fine, estas grave scii ke vulpoj estas tre gravaj por ekosistemoj. Ili helpas reguligi la kvanton de aliaj bestoj, kaj ili estas tre gravaj al nia biodiverseco.

Tio estas la video-prezento pri vulpoj. Mi esperas ke vi ĝuis lerni pli pri tiuj belaj kaj interesaj bestoj. Dankon pro la spektado!

2023-09-18

0004 Kiel komenci fari taskon

 Imagu, vi havas taskon, kaj vi devas fari ĝin.

La tasko povas esti ajna afero.

Ekzemple, iri al la superbazaro, voki iun por rendevui, fari ion por lernejo aŭ por oficejo.

Sed la tasko estas eble malfacila. La tasko estas eble malsimpla.

Eble vi neniam faris la taskon, kaj vi ne scias bone kiel fari ĝin.

Kaj vi timas ekhavi problemon, kie vi estus blokita je la realigado de la tasko.

Sed plejofte, la problemo ne estas la tasko, sed via menso.

Vi timas la taskon, kaj vi ne komencas ĝin.

Kvankam, vi bezonas fari ĝin!

Tio estas tiom domaĝa!

Eble fari la taskon estas agrable!

La ĉefa afero kiun multaj homoj faras estas ne fari tion kion ili devas fari.

Kaj ofte, la problemo, ĉefe, estas komenci.

Post iom fari, oni rapide rimarkas ke la tasko ne estas tiom malklara, ke ĝi ne estas tiom malfacila, ke ĝi ne estas tiom timiga.

Post komenci, aferoj nur plifaciliĝas.

Do, kiel komenci?

Multaj homoj diras "Just do it" (Simple faru ĝin), sen doni konkretajn konsilojn.

Mi donos al vi konkretajn konsilojn. Do jen.

UNUE, aŭskultu muzikon.

(Aŭ faru alian aferon kiu bezonas nur parton de via atento.)

Muziko helpas ne tro pensi pri la tasko mem, ĉar ĝi okupas iomete la cerbon.

Kelkaj homoj ne kuraĝas komenci taskon ĉar ili trovas la taskon timiga.

Sed se ili malpli pensas pri la tasko pro la muziko, ili malpli timos, kaj havos pli grandan ŝancon komenci.

DUE, zorgu ke estu kiom eble plej facile fari la unuan paŝon de via tasko.

Vi devas fari ĉion por ke komenci labori estu pli facile.

Ekzemple, ĉuu vi devas legi libron?

Metu la libron videblan apud vi.

Formetu la aferojn kiuj povus distri vin, kiel ludojn, telefonojn kaj rubaĵojn ĝenerale.

Alia ekzemplo, Ĉu vi devas voki iun?

Serĉu la telefonnumeron, kaj aldonu ĝin al viaj kontaktoj.

Tiel, kiam vi havos kuraĝon por voki, vi bezonos premi nur unu butonon.

Kaj metu paperon kaj skribilon apud via telefono!

Trie, uzu tempumilon.

Se vi pensas ke la tasko estas malagrabla, faru tion:

Aktivigu tempumilon por post 5 minutoj, kaj komencu labori.

Post 5 minutoj, la tempumilo sonoros, kaj vi povos ĉesi labori pri la tasko.

Per la tempumilo, vi pensos "ho, mi suferos nur dum 5 minutoj". Kaj per tiu pensmaniero, vi havos pli grandan ŝancon komenci la taskon.

5 minutoj verŝajne ne estas sufiĉa por fini la taskon, sed tio ne gravas.

La plej grava afero estas komenci.

Post la 5 minutoj, estas granda ŝanco ke vi volos daŭrigi labori iom pli.

Kaj eble ankoraŭ iom pli, kaj ankoraŭ iom pli.

Kaj sen rimarki tion, vi laboris dum horo, kaj la tasko estas finita.

Se la tasko ne estas finita, vi povas daŭrigi ĝin morgaŭ.

Kaj tiel, tago post tago, vi malpli timos komenci la taskon, ĉar vi pli bone scias kiel plenumi ĝin.

Kvar: Kvalito estas rezulto de kvanto.

Multaj homoj timas fari ion ĉar ili timas ne fari bonkvalitan laboron.

La laboro povas esti skribaĵo por lernejo, retmesaĝo aŭ artikolo.

Tiuj homoj estas paralizitaj pro perfektemo.

Ili timas fari ion kio estus malpli bona ol tio kion ili volas fari.

Kontraŭ tiu timo, memoru:

Kvalito estas rezulto de kvanto.

Se oni faras sufiĉe da io, iom de tio kion oni faras estas bona.

Mi skribis multe da artikoloj, sed mi publikigis nur trionon de ili, la trionon kiun mi konsideras sufiĉe bona.

Produktu, kaj poste selektu.

Skribaĉu, kaj poste plibonigu.

Tiel mi faras por la skriptoj de ĉi tiuj videoj.

Mi skribas ilin rapide, kaj ĉiam kiam mi relegas ilin aŭ tradukas ilin, mi plibonigas ilin iomete.

Kvalito estas rezulto de kvanto.

Tio estas la sola maniero kiel tio funkcias.

Tio ankaŭ estas kiel oni spertiĝas.

Tial multaj homoj diras "simple faru ĝin".

Ĉar estas LA AGO kiu gravas, ne la rezulto.

Se vi ankoraŭ ne komencis taskon, la rezulto ne gravas, vi fokusiĝu pri komenci.

Do, aktivigu kapaŭskultilojn, pretigu vian labortablon, ŝaltu tempumilon, kaj ek!

Ju pli ofte vi faros tiel, des pli ofte vi ŝatos fari viajn taskojn kaj ŝatos la rezultojn el ili.

Ĉio estas pli agrabla kaj trankvila kiam oni ne faras taskon haste ĉar oni atendis la lastan momenton.

2023-09-17

0003 ChatGPT iĝis eĉ pli bona

 Ĉu vi konas ChatGPT?

Ĝi estas roboto farita de la firmao OpenAI.

Per ChatGPT, oni povas tajpi ajnan demandon, kaj la roboto respondas.

Sed vere, oni povas tajpi AJNAN demandon.

La roboto legis multege de la interreto, kaj ofte (ne ĉiam) povas doni bonan respondon.

Sed ĝi povas ne nur respondi al demandoj, ĝi ankaŭ povas respondi al ajna peto.

Ekzemple, mi povas demandi al ChatGPT kion mi devus fari se mi renkontas eksterteranon.

Kaj mi havos respondon!

La roboto vere povas respondi al ĉio, kaj ĝi jam estas tre utila ilo por homoj kiuj devas krei multe da teksto.

Sed grava informo por la cetero de la video: ChatGPT nun uzas modelon nomitan GPT-3.5.

Modelo estas maniero kiel la roboto estas trejnita por respondi al petoj.

OpenAI ĵus enkondukis novan modelon: GPT-4.

Tiu modelo estas multe pli bona ol GPT-3.5, kaj ĝi jam estas uzebla.

Ĝi jam estas uzebla por la homoj kiuj uzas la pagan version de ChatGPT.

Per la modelo, ChatGPT pli ofte donas ĝustajn kaj taŭgajn respondojn.

Ĝi nun ankaŭ kapablas rekoni la enhavon de bildoj!

Por montri ekzemplon kiel GPT-4 pli bonas ol antaŭaj versioj, jen oficialaj datumoj

https://cdn.openai.com/papers/gpt-4.pdf
p10

La alteco estas kiom probable la respondo estas ĝusta.

La bluaj estas ChatGPT uzante diversajn versiojn de GPT-3.5.

La verda estas per GPT-4.

La respondoj estas multe pli ofte ĝustaj!

https://cdn.openai.com/papers/gpt-4.pdf
p5

Tie estas la rezultoj por diversaj ekzamenoj en Usono.

Alta nombro estas bona.

GPT-4 havas tiom bonajn rezultojn.

Ĝi eĉ trapasas multe de tiuj ekzamenoj!

Kaj la ekzamenoj temas diversajn aferojn, kiel matematikon, biologion kaj leĝon!

Rezulte, oni povas demandi sin:

"Kial mi memoru multe da aferoj por ekzameno?"

"Kial ne mi simple uzu ChatGPT anstataŭ labori?"

Sed, kara spektanto, kion vi pensas?

Ĉu vi pensas ke ChatGPT ŝanĝos viajn studojn aŭ oficon?

Bonvolu lasi komenton sub la video.

Kaj bonvolu ne uzi ChatGPT por fari la komenton!

2023-09-16

0002 Mia plej ŝatata trinkaĵo

 Mia plej ŝatata trinkaĵo estas hibiska teo.

Ĝi ankaŭ estas konata kiel "hibiska teo" en Eŭropo kaj "bisap" en partoj de Afriko.

Por fari ĉi tiun trinkaĵon, oni metas petalojn de hibisko en varmega akvo.

Tiel la akvo akiras intensruĝan koloron.

La gusto similas al tiu de oksikoko, sed malpli forta.

Ĝi ankaŭ estas acida. Kaj mi ŝatas acidan guston.

Mi ankaŭ ofte aldonas du sukerkubojn, ĉar mi ŝatas la kombinaĵon de acida kaj sukera.

Do kiam mi devas elekti ion por trinki, mi ofte elektas hibiskan teon.

Por mi, ĝi estas pli bona ol teo aŭ kafo, ĉar mi ne ŝatas kafeinon.

Kaj ĝia gusto estas multe pli interesa ol la gusto de aliaj herbaj teoj.

Mi kutime aĉetas ilin en saketojn, tiel mi povas alporti ilin al laborejo aŭ al domo de aliaj familianoj.

Hibiska teo ankaŭ estas konata pro ĝia bona efiko sur la sano.

Sed pro ĝia acideco, ĝi ankaŭ povas esti malbona por la dentoj.

Pro tio, estas konsilate trinki iom da akvo post trinki hibiskan teon.

Kaj ne brosu viajn dentojn en la du horoj post trinko!

Interesa fakto: la koloro de la trinkaĵo ŝanĝiĝas depende de la nivelo de acideco.

Se la likvo iĝas malpli acida, ekzemple per aldono de akvo aŭ de lakto, ĝi flaviĝas!

2023-09-15

0001 Spekulacopasto

 Hodiaŭ mi volas montri ion al vi.

Tio estas spekulacopasto.

Mi aĉetis ĝin en nederlando.

Mi scias ke ĝi estas ankaŭ aĉetebla en Belgio,

Sed mi ne scias ĉu tio ekzistas en aliaj landoj.

Ĝi estas bazita sur biskvito kiu nomiĝas speculaas.

Tiu biskvito estas ŝanĝita al pasto por esti facile metebla sur pano.

Sed, la produkto ne estas bona por la sano

Ĝi havas la literon E je nutra skoro, kio estas malbona!

Litero A estas la plej bona.

Sed, litero E estas la plej malbona.

Ĝi havas tro da oleo kaj tro da sukero.

Kaj la tipo de oleo uzata estas eĉ pli malbona por la sano.

Mi ne volas iĝi malsana.

Sed spekulacopasto vere estas bongusta, laŭ mi.

Malgraŭ tio, mi uzas ĝin malofte.

Sed kiam mi uzas ĝin, mi metas ĝin sur panon.