2024-01-20

0128 Kiel informiĝi pri nutrado por havi pli sanan vivon

Konoj pri nutrado (tio kion oni devas manĝi por resti en bona sano) estas la konoj kiuj plej facile plibonigas onian vivon. Per ĝuste elekti kion oni aĉetas en superbazaro, oni povas draste malaltigi la riskon je multaj malsanoj, ekzemple troalta sangopremo, infarkto (de koro aŭ cerbo), diabeto kaj multaj kanceroj.

Do kie trovi tiujn konojn? Se vi havis kurseton pri nutrado en lernejo, vi bonŝancas, sed eĉ tie ili trosimpligas la aferojn por ke homoj sentu sin kontentaj, kaj ankaŭ por kontentigi landajn industriojn.

(En Francio, pro lobiadoj de la laktoindustrio, oni ĉiutage aŭdis ke oni devus manĝi 3 laktoproduktojn ĉiutage, kio pruviĝis tute malvera.)

Ĝeneralaj gazetoj malofte parolas pri nutrado, sed sciencaj gazetoj faras tion foje. Sed la plej bona fonto (kaj verdire la sola vera fonto de fideblaj konoj) estas la sciencaj esploroj.

Notu ke la granda plimulto de tiuj sciencaj esploroj ne pruvas kaŭzon (afero x faras ke y aperu), sed pruvas rilaton (x kaj y aperas samtempe).

Por pruvi kaŭzon, oni devas havi du similajn grupojn sufiĉe larĝajn, kaj al unu grupo oni donus ion (ekzemple brokolon) kaj al la alia ne. Poste oni komparas la grupojn. Organizi tian "eksperimentan" esploron (kie oni aktive donas ion al grupo de homoj) estas multe malpli facile ol fari esploron kie oni demandas al homoj kion ili manĝis.

Korelacio (rilato) ne estas kaŭzado. Se priskriba esploro montras rilaton inter manĝi nuksojn kaj longa vivo, tio povas ankaŭ veni de la fakto ke homoj kiuj manĝas nuksojn estas kutime pli riĉaj, kaj malrekte tiu riĉeco povas klarigi kial homoj vivas pli longe. (Eble ĉar riĉuloj havas pli bonan aliron al modernaj terapioj?)

Tamen, la diferencoj (ekzemple je dikeco) inter sufiĉe larĝaj homaj grupoj ja devas veni de io. Esploristoj provas uzi kiom eble plej similaj grupoj, kaj kiam tio ne eblas ili matematike korektas la rezultojn. Ofte, oni simple ne povas esti certa, sed oni tamen havas gvidajn informojn.

En kelkaj okazoj, kiam la nombro de observitaj homoj estas malgranda (< 50, tiu nombro estas nomata la "n"-nombro), la malcerteco restas grandega kaj oni devas havi certan nivelon de religieca fido por aserti ion kiel "flava akvomelono helpas kontraŭ erektiĝaj problemoj"
(https://www.youtube.com/watch?v=fMLiOPgyLik)

Tamen restas oftege multe malpli kosta kaj malpli danĝera ol ĉiuj formoj de pseŭdoscienco (homeopatio, gemologio ktp). Kaj estas bona okazo provi novajn manĝaĵojn.

Bedaŭrinde, malmulte da homoj kapablas trovi kaj interpreti sciencajn artikolojn. Bonŝance ekzistas grupo de homoj kiuj tralegas la sciencajn paperojn pri nutrado kaj faras resumojn por ni.

Ekzemple, mi tre ŝatas tiun, kiu estas tre alirebla por sciencaj komencantoj:

https://nutritionfacts.org/
https://www.youtube.com/@NutritionFactsOrg

Generated by DALL·E