2024-04-30

0229 Fek al saĝdentoj

Ĉu vi konas tiujn dentojn en la fono de la buŝo? Jes, tiuj dentoj kiuj ekzistas nur por doloregi.

Preskaŭ ĉiuj homoj kiujn mi konas havis problemon pro ili. Ofte pro inflamo, ofte ĉar ĝi ĝenas la aliajn dentojn. Al mi oni forigis du el ili ĉar ili iel ĝenis. Mi ne memoras kiel ili ĝenis, sed mi ankoraŭ memoras la ĝenegan senton de la kontraŭdolora produkto kiun la buŝkirurgo injektis apud la dentoj.

Kaj honeste, saĝdentoj estas neutilaj. Eblas vivi sen ili tute bone. Ili nur estas eksplodontaj bomboj. Ideale ili tute ne plu kresku en la buŝo de homoj, tiel estos malpli da problemoj.

Fakte, dentoj ĝenerale alportas multe da problemoj kompare al ilia utileco. Oni devas labori ĉiutage pri ili (brosi, dentofadeni...), oni devas ofte iri al kuracisto kiu ekzistas nur por ili, kaj ili povas ekhavi multajn problemojn kiel truojn ktp ktp.

Kompreneble, dentoj estas utilaj por pretigi manĝaĵon por esti glutata. Sed mi demandas min ĉu ili sufiĉe valoros post 200 jaroj. Eble tiam denta teknologio estos multe pli bona. Por sama kvanto de manĝa plezuro, oni havus malpli da problemoj kaj kostoj per artefaritaj dentoj ol per la naturaj (la naturaj ĉiuokaze ne havis tempon por kutimiĝi al niaj novaj manĝkutimoj).

2024-04-29

0228 Mi tre ŝatas badmintonon

Mi tre ŝatas badmintonon.

En lernejo, mi ne estis bona en sportoj kompare al aliaj. Mi donas al genetiko la tutan kulpon. Tamen, estis sporto kie mi estis pli bona ol preskaŭ ĉiuj aliaj: badmintono.

En tiu sporto, mi ne sentis min tro limigita per mia muskola forto. Per rapide reagi, kaj per frapi la volanon per inteligentaj movoj, mi sukcesis superi preskaŭ ĉiujn kontraŭulojn. La ludo igis min tre kontenta pri mi.

Post la altlernejo, mi ne vere havis okazon ludi badmintonon denove. Ne eblis ludi kie mi loĝis, kaj ĉiuokaze mi havis nek volon nek tempon en tiu periodo de mia vivo. (Studo kaj streso okupis min tro.)

Sed nun mi ne plu bezonas studi, kaj mi loĝas en urbo kie troviĝas multaj herbaj spacoj. Do kiam antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis en Action (vendejo de malmultekostaj varoj) 2 raketojn + 2 volanojn por nur 7 eŭroj, mi ne hezitis aĉeti. Tio kuraĝigos min fari pli da ekstera agado, kaj espereble tio puŝos mian koramikon fari pli da sporto.

En la vendejo estis multaj malmultekostaj iloj por sportumi, sed badmintono plej interesis min, kaj ne nur pro la ludo mem:
- volano povas multe malpli facile forruliĝi ol pilko, do oni ne bezonas timi ke la volano troviĝos tra fenestro, en lago, aŭ inter aŭtoj.
- badmintono permesas sportumi la supran parton de la korpo (la suban parton mi jam trejnas per multe piediri).
- la risko fali estas multe malpli alta ol por aliaj sportoj.

Mi ne havas badminton-reton, kaj tio ne ĝenas min nun. La nivelo de mia koramiko ne vere permesas "agreseman" ludadon (sed nur amikajn transdonojn), kaj mi certas ĉu oni rajtas instali reton en la publikaj herbejoj.

Ĉiuokaze, kiam mia koramiko ludos pli bone, mi volos ludi "Crossminton", kio estas versio de badmintono sen reto.

2024-04-28

0227 Ĉiutage novaj ideoj el la ĉiujaraj internaciaj celebroj

Jen maniero trovi novan hazardan ideon ĉiutage: uzi liston de la ĉiujaraj internaciaj celebroj.

Kio estas ĉiujara internacia celebro? Ekzemploj estas:
- La internacia tago de naturo (la 3-a de marto)
- La internacia tago de bestoj (la 4-a de oktobro)
kaj tiel plu...

Ĉi tiuj retejoj tre bonas por havi liston de ili:
- https://www.daysoftheyear.com/
- https://www.internationaldays.co/

En Esperantujo, ili ricevis tre malmultan atenton. Krom la celebroj specifaj al Esperanto, nur la internacia parenta lingvo ricevas iom da atento (je la 21-a de februaro).

Estas iom bedaŭrinde, ĉar estas multaj temoj kiuj meritas ricevi pli da atento, kaj tio povas esti farita per la uzo de Esperanto.

La listo de celebroj povas ankaŭ esti fonto de inspiro por fari ion novan ĉiutage. Ekzemple povas esti tago por speciala recepto (kuiri tipon de pastaĵo...), aŭ por speciala ago (salti samtempe kun amikoj...).

Tio povas esti bona fonto de konversacioj en interretaj kaj viandmondaj komunumoj. Trovi paroltemon por komenci konversacion ja estas "problemeto" en lokaj Esperantistaj kluboj.

Okazas pluraj internaciaj celebroj samtempe, do se je unu jaro oni donis multe da atento al iu celebro, oni povas doni pli da atento al la alia celebro je la posta jaro.

Se en sociaj situacioj vi ofte stresas pro la penso "kio se mi ne plu trovas ion por diri kaj ekestas silento kiu povas esti perceptata kiel ĝena?", tiam sciu ke listo de la ĉiujaraj celebroj ĉiam estas disponebla en via poŝtelefono por helpi vin el babila malsekureco.

2024-04-27

0226 Suno AI (AI-faritaj muzikoj el homaj tekstoj) multe pliboniĝis por Esperanto

Mi ĵus denove provis Suno AI, kaj mi estas ŝokita de ĝia pliboniĝo.

Ĉefe impresaj estas ĝia elparolo de Esperanto kaj ŝajne ĝia kompreno de emocioj ligitaj al vortoj. Kompreneble, ĝi ankoraŭ ne estas perfekta (foje ĝi diras "mja" anstataŭ "mia" do mi skribis "mi'a" en la teksto por eviti tiun riskon) sed ĝi tre rapide proksimiĝas al perfekteco.

Sed sufiĉe skribita. Jen la teksto kiun mi donis al ĝi:

```

Suno, la programo por fari muzikon,
havis lastatempe multan progreson.
Per ĉi ti'u teksto, mi volas montri,
kiom bona la rezulto povas esti.

La elparolo de Esperanto estas pli bona.
La kreado de muziko estas tre rapida.
Ne plu estas ĉiutaga limo de kvin kreoj.
Kaj kantoj tuj havas longon de du minutoj.

Nun, ĉi'uj teksto povas esti kantitaj.
Bonaj muzikoj povas esti faritaj.
Nova vivo alvenas por Esperanto-teksto.
Por ili estas eble nova publiko.

Profesiaj Esperanto-muzikistoj apenaŭas.
Do konkureco fare de programo ne eblas.
Mi persone tre ŝatas tiun programon.
Ti'o estas plia maniero ĝui la lingvon.

``` 

(Mi skribis la tekston tre rapide por provi, tio ne estis serioza provo fari bonan kanton. Mi certas ke la rezulto estus multe pli bona kun pli prilaborita teksto, kun etoso pli bone konservata en la longo de la teksto.)

Klaku sur la ligilon je la fino de la artikolo por aŭdi la rezulton.

https://suno.com/song/b8fde528-6f34-4c81-8028-6295ffc6f987



2024-04-26

0225 Interreta voĉbabilado pli facila kaj natura per VRChat

 Hieraŭ mi babilis kun homoj per VRChat. Estis stranga sed interesa sperto.

VRChat estas virtualaj spacoj, kie eblas vidi kaj paroli kun aliaj "ludantoj". Esence, VRChat permesas imiti realvivajn renkontiĝojn, sed anstataŭ porti homan korpon, oni povas elekti propran avataron.

Komunikado okazas voĉe, kaj kiam oni estas proksima de homo, oni aŭdas tiun homon pli laŭte. Tio sentiĝas surprize nature. Ju pli bone oni volas aŭdi iun, des pli oni proksimiĝu, kaj la aliaj homoj povas vidi tion.

Kompare al interreta voĉbabilejo (kiel en Discord), paroli en VRChat havas plurajn avantaĝojn:
- Oni facilas vidas kiu parolas al kiu (per la pozicio de avataroj kaj kiuj ili rigardas). Tio helpas preventi miskomprenojn.
- Oni povas facile "salti" de homgrupo al homgrupo per movi onian avataron, kaj limigi "kiom for" oni povas aŭdi. Tiel oni ne estas devigata aŭdi plurajn konversaciojn samtempe (kio ofte okazas en Discord kaj kion mi trovas tre malagrabla).
- Oni povas partopreni en socia grupo sen paroli. Simple per ĉeesti en la virtuala spaco, oni montras ke oni ekzistas kaj ke oni volas sociumi. Kelkaj virtualaj spacoj eĉ permesas interagi kun aliaj "ludantoj" sen bezoni paroli.

VRChat sonas al mi tre interesa por homoj kiuj volas trejniĝi paroli kun nekonatoj. Malkiel Discord kie oni bezonas ensalti voĉan babilejon (kaj ĉiuj partoprenantoj aŭdas tion), oni povas en VRChat malrapide proksimiĝi al homoj depende de kiom komforta oni sentas sin.

Mi tamen malrekomendas paroli kun hazarduloj en hazardaj spacoj. Ili ofte estas infanoj sen multe da pacienco. Mi pli rekomendus trovi unue interesan grupon en la interreto, kaj poste renkonti ilin en VRChat. (Sed ne tro fidu miajn konsilojn, mia sperto de VRChat estas tre eta.)

Grava noto: oni ne bezonas aparaton de virtuala realeco por povi ludi VRChat!

2024-04-25

0224 Por ke via projekto sukcesu faru ĝin kun alia homo

Projektoj faritaj sole malofte sukcesas.

Kiam oni faras projekton sole, okazas tagoj kiam oni ne havas emon aŭ atenton. Tiam estas neniu alia kiu ĉeestas por kuraĝigi onin aŭ memorigi onin. Tiam oni ne laboras, oni rompas kutimon, kaj estas granda ŝanco ke la projekto ne plu progresas.

Trovi iun kiu pretas kunlabori en la sama projekto ankaŭ estas pruvo ke la projekto valoras laŭ almenaŭ unu alia homo. Tiel oni havas pli fortan konvinkon ke la projekto valoras, kaj tiam oni havas pli fortan emon daŭrigi ĝin.

Labori kun iu alia kreas ian neeksplicitan kontrakton, kie homoj helpas unu la alian. Por multaj homoj, la ideo "mi devas helpi mian kunlaboranton" estas pli kuraĝiga ol "mi devas denove labori pri la projekto...".

Labori kun iu alia donas multajn avantaĝojn por la projekto mem:

- La vidpunkto de du homoj estas pli valora ol la vidpunkto de unu homo. Kiam malsamaj homoj komunikas, ili rimarkas kiuj ideoj sencas kaj kiuj ne sencas. Ili tiam trovas vojon al sukceso kiu estas pli probabla. Pluraj homoj signifas pli da spertoj. Se oni ne estas kompetenta je parto de projekto, estas ŝanco ke la alia homo estas.

- Plie, per du homaj fortoj, oni progresas pli rapide. Estas kontentige vidi ke projekto progresas rapide.

- La projekto estas pli interesa, ĉar sociaj interagoj havas "neantaŭvideblan" parton, kio donas diversecon al la laboro.

- Oni individue malpli stresas se oni scias ke estas iu alia kiu havas la samajn celojn, bezonojn kaj problemojn.

Labori kun iu alia donas multajn avantaĝojn ankaŭ al oni. Estas bona maniero interŝanĝi kapablojn, lerni pri aliaj homoj kaj sociumi.

Do, krom se la projekto estas persona aŭ farebla nur per vi (ekzemple lerni lingvon), provu trovi kunlaboranton por viaj projektoj!

2024-04-24

0223 Cirkla ekonomio

 Tradicia ekonomio pri varoj estas linia:

La linio komenciĝas je la prenado de aferoj el la naturo, kaj la linio finiĝas je la ĵetado de aferoj al la naturo.

Ekzemplo estas borado por elpreni nafton, transformi ĝin al plasto, kiu poste estas uzata en multe pli kompleksaj produktoj. Je la fino la produktoj estas "eluzitaj" kaj forĵetitaj. Se oni malbonŝancas, la plasto troviĝas en la naturo kaj poluas ĝin, se oni malpli bonŝancas ĝi estas bruligita kaj ĝi nun poluas la aeron.

Ĉiu produkto sekvas similan linion: la minado por metaloj por poŝtelefonoj, la farado de manĝaĵo (kio prenas nutraĵojn el la grundo), ktp ktp.

Tiu linia ekonomio kaŭzas du problemojn:
- La natura medio iĝas pli kaj pli malriĉa
- Rubaĵoj (produktoj kiuj ne plu havas uzon, je la fino de la linio) akumuliĝas

La solvo estas zorgi ke la linio neniam finiĝu. Esence: anstataŭ havi rektan linion, oni havu cirklon, kie la fina produkto povu esti uzata por io alia.

Oni nomas tion recikligo. Ekzemplo de tio estas uzi manĝaĵajn restaĵojn kiel kompoŝton (kio nutras teron), aŭ purigi kaj reuzi metalon de la kovriloj de potoj. (Tial oni devas apartigi rubaĵojn: tio parte helpas recikligon.)

Per ekonomio kiu estus tute cirkla, oni povus senĉese konsumi produktojn. La naturo ne estos detruita kaj ni ne estos dronigitaj sub restaĵoj. Bedaŭrinde pri multaj varoj la "cirklo ne estas fermita", tial oni evitu aĉeti aferojn kiujn ne estas recikligeblaj (aŭ ne estas recikligataj).

La beleco de cirkla ekonomio estas ke nenio estas rubaĵo: ĉio havas valoron kaj ĉio povas esti forprenita kaj uzata de iu alia. Tiel aperas novaj profesioj kiuj specialiĝas pri disigi produktojn por recikligi ilin. Granda sukceso okazas kiam recikligi estas ekonomie pli valore ol daŭre preni aferojn de la natura medio.

Estas grave zorgi ke nia ekonomio de varoj iĝu pli kaj pli cirkla, ĉar tio donas sendependecon pri la natura medio. Se okazas klimata katastrofo (kio nun okazas) aŭ geopolitika milito, per cirkla ekonomio oni havas pli da ŝanco povi daŭre produkti la gravajn varojn kaj servojn.

La rakonto de varoj (subtekstoj en Esperanto disponeblaj): https://www.youtube.com/watch?v=9GorqroigqM

2024-04-23

0222 Montru la lastan foton de via poŝtelefono

Montru la lastan foton de via poŝtelofono.

Mi ne petas tion vere, vi ĉiuokaze ne sukcesos respondi bilde al ĉi tiu artikolo (depende de kie ĝi estas publikigita).

Ĉi tiu frazo (Montru la lastan foton de via poŝtelefono) estas mia plej ŝatata tekniko por igi babilejon aktiva. Do en Telegram grupo, Diskorda kanalo, ... ajna komunumo kie oni rajtas paroli pri iom ĉio ..., tiu frazo povas esti uzata.

Fakte, ĉi tiu peto estas mia plej ŝatata el mia listo de "Demando de la tago" (artikolo 0132). Oni povas regule sendi tiun peton, kaj homoj povas facile respondi al ĝi (krom se oni ne havas poŝtelefonon), kaj la respondo ĉiam estas malsama.

Homoj faras fotojn de la aferoj kiuj interesas ilin. Per la peto, oni malrekte permesas al homoj paroli pri la aferoj kiuj gravas al ili. Tio faras ke oni rapide lernas pri homoj, pri tio kion ili faras, kaj pri tio kion ili ŝatas.

Kaj la fotoj kiujn homoj sendas ofte estas tre diversaj, do oni neniam enuas pri temo. Se iu foto ne interesas onin, oni povas komenti pri alia foto kaj tiel eble komenci konversacion. Mi kutime ŝatas reagi al preskaŭ ĉiuj fotoj por doni iom da atentoj al ĉiuj.

Ne vere estas regulo ke la foto vere estu la lasta en la poŝtelefono. (Tio estas evidenta al mi, sed eble kelkaj membroj de la grupo bezonas kompreni tion.) Homoj ĉiam povu diskonigi kion ili ŝatas.

Kompreneble ne diskonigu privatajn informojn publike en la interreto.

Eble mi kreu roboton por aŭtomate sendi tiun frazon ĉiusemajne en ĝenerala babilejo. Mi pensas ke tio povas esti tre sukcesa, simile al la sukceso kiun roboto "Demando de la tago" kutime ricevas.

2024-04-22

0221 Esperanto pli komprenebla en bruaj lokoj

Iu menciis ke Esperanto povas esti malfacile aŭdebla en bruaj lokoj pro tio ke kelkaj gravaj informoj estas esprimataj per diferenco de nur unu sono. Eĉ ekster brua loko, ekzista risko de miselparolo aŭ de misaŭdo.

Oni povus altigi la "komunikan fideblecon" de Esperanto per aldoni pli da redundeco. Eblas fari tion sen tro malsimpligi la lingvojn (do sen genroj kaj sen kompleksaj verbaj fleksioj).

Ĉio estas memvola kaj nedevigita, simile al kiel kelkaj Esperantistoj diras "sepen" anstataŭ "sep" por ke estu pli da diferenco kun "ses" (kiun ili foje elparolas kiel "sis").

Jen kelkaj simplaj ideoj kiuj ne postulas multe da memorado:

- Por la pasinta tempo (-is), oni povus uzi "-ist" anstataŭe. Tio estas aldono de unu sono, do tio restus kompreneble por homoj kiuj ne konas tiun alternativon. Tio kreus pli grandan diferencon kun "-i", "-as" kaj "-os".

- Por la pronomoj, oni povus ripeti konsonanton. Ekzemple "mi" estus "mim", "vi" estus "viv", "li" estus "lil" ktp.

Do, se oni estus en brua loko, kaj oni volas esti pli bone komprenata, oni povus diri "Mim parolist kun lil" anstataŭ "Mi parolis kun li".

(Tiu solvo ne estas uzebla por posedaj pronomoj, kaj nur parte uzebla por la akuzativa formo, sed tio estas pli bona ol nenio, kaj tio ne devigas memori apartan vokalon por ĉiu pronomo.)

Homoj kiuj timas ke tia komunika helpilo detruos Esperanton ne paniku. Ĉio de Esperanto estas konservata. Tio nur estas aldona ŝanco, kiu neniam bezonas esti skribata.

2024-04-21

0220 Lingvospecifaj memeoj

 Amuza afero kiam oni lernas lingvon estas malkovri la memeojn kiuj ekzistas nur en tiu lingvo. Ne nur ili estas amuzaj, sed ili ankaŭ instruas parton de la kulturo kiu estas diskonigata per tiu lingvo.

Ekzemplo de tia memeo estas la apotekaj ŝildoj kun tekno-muziko:
En Francio, apotekoj oftege havas tian ŝildon kiu estas kruco kun verdaj LED-lampoj. Tiuj lampoj montras kompleksajn animaciojn, kiuj verŝajne celas altiri kiom eble plej da atento de la preterpasantoj. Tio estas tiel de longega tempo, kaj ĉiuj loĝantoj de Francio kutimiĝis al ili. Tamen, en aliaj landoj oni multe malpli ofte uzas tian ŝildon. Fari filmeton de tia ŝildo kaj aldoni tekno-muzikon igas (re)konscii pri tiu apartaĵo. https://www.youtube.com/watch?v=xeN4A_Pr2SU

Ankaŭ ekzistas multe da memeoj kiuj estas malpli profundaj: ekzemple ripetado de famaj citaĵoj el franclingvaj filmoj. Sed pli amuze estas kiam la citaĵoj venas de hazardaj filmetoj, kiuj populariĝis nur pro la ridigeco de ili. Ekzemplo estas "il est tombé" (li falis). https://www.youtube.com/watch?v=pCd905wqB1w

Foje memeo ne venas de filmeto sed de simpla amuza bildo. Bona ekzemplo en la Franca estas la citaĵo "tema la taille du rat" ("rigardu la grandecon de ĉi tiu rato"), kiu venas de bildo en kiu ulo tenas grandegan raton. Mi ŝatas ĉi tiun memeon ĉar ĝi temas pri besto, sed la citaĵo ankaŭ estas uzebla por paroli pri homoj kiuj estas malpuraj aŭ egoismaj. Tiam "Tema la taille du rat!" signifas ion kiel "Rigardu kiom egoisma tiu ulo estas!". Interesa fakto: la vorto "tema" estas silaboinversa versio de la slanga vorto "mate" (de la verbo "mater" kiu signifas "rigardi").

2024-04-20

0219 Mi ŝatas legi tekston kiun mi ne tute komprenas

Kiam mi ne komprenas ĉiujn vortojn en teksto, mi ŝatas tion. Mi vidas tion kiel ludon: la ludo estas diveni kion la nekonataj vortoj (aŭ esprimoj) signifas. Tio estas defio kiun mi volonte akceptas se mi iom enuas. Mi sentas min kiel detektivo kiu devas uzi la kuntekston kaj aliajn elementojn de la teksto por kompreni la misterajn partojn.

Fakte, kiam mi legas tekston por plezuro (kiam kompreni ĉion ne estas absolute grave), mi ŝatas elekti lingvon en kiu mi ŝatus rekoni pli da vortoj. Tial, mi evitas legi aferojn en la Franca kaj la Angla se ekzistas Nederlanda aŭ Germana versio. (En la Franca kaj la Angla, la probableco ke mi komprenos absolute ĉion estas tro granda). Tio igas la legadon pli amuza kaj "utila" al mi. Lastatempe mi iom faris tion per ludi videoludon (kiun mi jam konas) germanlingve.

Granda defio por mi estis kiam mi komencis lerni la Nederlandan: tiam mi devis memori multege da ĝermanaj vortoj antaŭ ol komenci kompreni iomete. Sed ju pli defio estas malfacila, des pli ĝi interesas min. Pro tio, mi ankaŭ tre interesiĝus pri lerni legi la Indonezian (se mi ne estus nun okupata pro la Germana). La Indonezia ne estas hindeŭropa lingvo, do la vortoj aspektas tre malsame ĝenerale. Mi ankaŭ ŝatus povi legi la ĉinan skribon, sed tiu skribmaniero malpli interesas min ĉar ĝi ne helpos min povi aŭskulti podkastojn en la estonteco (komparu al la Indonezia kiu estas fonetika skribita).

Mi legas tekston en Globasa de tempo al tempo (kutime por provlegi aŭ por sekvi la konversaciojn en la Globasa-Discord-servilo). Globasa estas konstruita lingvo kun vortoj el multaj lingvofamilioj. Lerni rekoni la vortojn nehindeŭropajn estas granda plezuro por mi, kaj tio sentiĝas tre utila ĉar ili helpos min rekoni vortojn de la lingvoj kiujn mi poste studos.

2024-04-19

0218 Foje mi ne sukcesas dormi kaj mi ne scias kial

 Hodiaŭ, mi tre mallonge dormis. Mi estis en lito dum 9 horoj, sed mi certe ne dormis pli ol 4 horojn. Inter 23:30 kaj 01:30 mi dormis. Inter 01:30 kaj 05:30, mi restis sendorma surlite.

Se oni ne sukcesas dormi dum pli ol 30 minutoj, mi lernis ke estas malbona ideo daŭrigi. La provado dormi kaj ne sukcesi kreas frustriĝon kiu plie malhelpas dormi.

Mi do provis legi sciencan revuon. Post 30 minutoj, mi ankoraŭ ne sentis min sufiĉe laca por povi sukcesi ekdormi. Post 60 minutoj, mi ankoraŭ ne povis ekdormi kaj mi laciĝis de legi.

Mi pensas ke mi elĉerpis ĉiujn teknikojn por bone dormi. Mi jam parolis pri ili: vidi sunon frue en la mateno, fari sufiĉe da sporto dum la tago, ne uzi ekranon dum la lasta horo antaŭ ol provi dormi, fari notojn por elcerbigi la pensojn kiuj restas tro longe...

Mi havas neniun ideon kial mi ne bone dormis hodiaŭ.

Mi ne komprenas kial dormado estas malfacila arto por mi. Verŝajne ekzistas genetika kialo kiu faras ke dormi estas malfacila afero por mi. Mia patro havis la saman problemon kaj regule tre malmulte dormas.

Sed nu, tia terura nokto okazis nur unufoje al mi en la lastaj 6 semajnoj. Verŝajne tio estas sufiĉa malofta frekvenco, kaj mi devus konsideri min relative sukcesa kompare al multaj homoj.

Pro nur 4 horoj de dormo, mi fartis iom aĉe hodiaŭ. Tuj post la vekiĝo estis la plej terura momento. Mi sentis min naŭza, kaj estis malfacile fokusiĝi pri pluraj aferoj samtempe (kio estus iom danĝera sur biciklo).

Tamen, mi sukcesis labori multe kaj bone hodiaŭ. La fakto ke estis malmulte da homoj en la oficejo helpis ne tro malŝpari la malmulto da energio kiun mi havis.

Mi ankaŭ pensas ke mi ne aspektis (tro) laca. Mi sentis min laca interne, sed mi ne devis konstante oscedi.

Fine, mi travivis la tagon multe pli bone ol pensis ke mi povus. Eble tio okazis ĉar mi sufiĉe dormis en la lastaj tagoj, kio kreis rezervon de energio, iel.

Mi devus pli ofte akcepti ke mi ne ĉiutage dormos bone.

2024-04-18

0217 Ĝisdatigo pri miaj progresoj en aŭskultata Germana | podkastoj en malrapida germana kun subtekstoj

 Antaŭ pli ol 100 tagoj, mi parolis pri tekniko kiun mi uzas por rapide povi kompreni parolatan lingvon. (Artikolo 0107 | https://vanege.medium.com/0107-mia-tekniko-por-lerni-kompreni-parolatan-germanan-df605a068c93). Mi ankaŭ diris ke mi uzas tiun teknikon por la Germana.

Kompare al 100 tagoj antaŭe, mi faris multe da progreso. Antaŭe, mi povis kompreni tre malmulte da parolata Germanaĵo, sed nun mi kapablas multe pli. (Ankoraŭ tre nesufiĉe por sekvi konversacion, sed mi trovas la diferencon grandega por nur 100 tagoj).

Unue, mi trovis tre bonan podkaston kun baznivela Germana: "Slow German Listening Experience" (https://podtail.com/en/podcast/slow-german-listening-experience/). La vortoj estas tre bazaj, kaj pro mia bona kono de la Nederlanda, estas nur inter 2 kaj 5 vortoj kiujn mi ne lege komprenas en la teksto de ĉiu epizodo.

Mi legis la tekston de ĉiuj epizodoj, mi kontrolis la signifon de ĉiuj vortoj/esprimoj kiujn mi ne komprenis (per DeepL), kaj mi aŭskultis ĉiujn epizodojn plurfoje.

Mi pensas ke tio okazigis la plej grandan parton de mia progreso (aŭskulti tiun podkaston estas tio kion mi ĉefe faris). Estas tre facile aktivigi la podkaston kiam mi leviĝas aŭ kiam mi devas piediri. Kiam mi jam aŭskultis epizodon, mi povas facile reaŭskulti ĝin je rapideco x2. Tio trejnas min je rapide rekoni vortojn.

Bedaŭrinde ne plu restas epizodoj kiujn mi ankoraŭ ne aŭskultis, kaj mi rimarkis ke la vortoj restas tro bazaj. Plie, la podkastisto foje parolas Angle por klarigi malsimplajn vortojn (tio estas iom da perdo de tempo por mi). Estas tempo ekuzi pli altnivelan podkaston, kiu ankaŭ disponigas subtekstojn. (Subteksto estas ege grava, ĉar mi volas certiĝi ke mi povas kompreni ĉion de podkasto antaŭ ol mi aŭskultas ĝin. Oni ne efike lernas se oni ne komprenas.)

Kaj mi trovis tian podkaston: Slow German mit Annik Rubens (https://slowgerman.com/). La epizodoj estas pli multaj (pli ol 260), kaj la teksto estas pli altnivela (pli simila al normala Germana) kaj ŝajne ankaŭ pli interesa. Mi jam legis kaj aŭskultis epizodon, kaj mi tre ĝuis.

Post 100 tagoj, mi provos fari novan ĝisdatigan artikolon. Mi esperas ke tiam, mi legis kaj aŭskultis almenaŭ 100 epizodojn de la podkasto. Mi antaŭvidas multe da progreso en legado kaj aŭda komprenado.

(Pri "Easy German", la Youtube-kanalo kiun mi menciis en la unua artikolo, mi ĉesis uzi ĝin regule ĉar ĝi havas grandan problemon: la videoj ne ekzistas en podkasta formo, do mi ne povas facile trejniĝi per reaŭskulti ilin (nu, eblas uzi Youtube Playlist, sed tio ne estas oportuna). Ili ja havas podkaston, sed la enhavo estas tute malsama, kaj ankoraŭ tro altnivela por mi. Se mi ne povas sufiĉe kompreni, la sperto ne estas ĝuebla.)

2024-04-17

0216 Vilaĝoj sur Tero kiujn oni devas havi antaŭ Luna vilaĝo

 Vi eble aŭdis pri la planoj krei vilaĝon sur Luno, por havi daŭran homan ĉeeston en alia loko ol la Tero. Tio helpus la homaron travivi se absolute ĉio en Tero estus detruita. (Kio estas tre malverŝajna, verŝajne ĉiam restos eta loko en Tero kiu ankoraŭ estas travivebla).

Sed antaŭ tio, ekzistas paŝoj kiuj estas pli atingeblaj, sed kiuj ankaŭ helpos la homaron adaptiĝi al malfacilaj vivkondiĉoj. Absolute ĉio en la kosmo (kaj sur la Luno) povas mortigi onin, kaj mi ne multe kredas ke eblas havi bone funkciantan Lunan vilaĝon antaŭ ol oni bone pretiĝis en medio malpli mortigema.

Oni povas lerni adaptiĝi al la manko de lumo, al la manko de spaco, kaj al la manko de duoksigeno. Sed se oni devas samtempe adaptiĝi al la risko de kosmaj radioj, al la manko de gravito, kaj al la Luna pulmo-detruanta polvo, oni igas la lernadon malpli rapida kaj facila.

Do jen "vilaĝoj" kiujn oni devus unue fari por akumuli sciojn. Ili flankefike altigos nian ŝancon travivi sur la Tero mem.

- Vilaĝo sur la maro

Granda vilaĝo kiu flosas sur la oceanoj. La vilaĝo povus moviĝi por eskapi problemojn kiuj okazus en kelkaj mondpartoj. Esence, tio estus iom kiel moderna ŝipo, sed ĝi ne estus dependa de la "tero" por moviĝo kaj provizado de manĝaĵo. La elektro venus de suno aŭ vento, kaj homoj ĉefe manĝos aferojn kiujn venas de akvo. Algoj estus baza manĝaĵo por homoj kiuj loĝas tie. Eble ili ankaŭ kultivus fruktojn kaj legomojn se ili havas sufiĉe da spaco por instali efikajn plantodomojn (forcejojn).

- Vilaĝo sub la maro

La tuta vilaĝo estus sub akvo. Eble vitro protektus la tutan vilaĝon de la akvo kiu troviĝas supre. (Eble nur la gravajn konstruaĵojn). Proksime de la surfaco estas pli facile, tiam estas pli da lumo kaj malpli da premo. Tia vilaĝo estus utila por lerni kiel izoligi grandan surfacon de premodiferenco. Tia vilaĝo devigas al ni multe lerni pri tre efika uzo de spaco.

- Vilaĝo tute sub la tera surfaco

Sur Luno, homoj devus loĝi sub la grundo por esti protektita de kosmaj radioj. Tio signifas ke homoj devas lerni vivi en tuta manko de natura lumo. Eblas trejniĝi pri tio en la Tero mem. Se tia vilaĝo kapablas travivi dum longa tempo sen ajna kontakto kun la surfaco, tio multege altigas la ŝancon ke la homaro travivos longan tempon. Se okazas nuklea konflikto, meteorŝtona kolizio, aŭ danĝerega malsano surface, la vilaĝo povus dumtempe fermiĝi kaj poste malfermiĝi kiam la risko malaperis.

2024-04-16

0215 Plantoj por purigi aeron

Plantoj estas vivaj. Ili ne simple ĉeestas, sed ili ankaŭ spiras. Ili prenas aferojn el la aero kaj elĵetas aferojn al la aero. Preskaŭ ĉiuj lernis ke granda parto de plantoj enprenas CO2 kaj ellasas O2 kiam estas lumo. (Sed malmultaj scias ke dum la nokto, plantoj povas preni pli el la aero da O2 ol ili produktas, do estas malbona ideo dormi en loko kun multaj plantoj kun fermitaj fenestroj.)

Sed plantoj kapablas preni multe pli da aliaj aferoj el la aero. Ili ekzemple povas filtri poluaĵojn kiel vaporiĝemajn organikajn kombinaĵojn, formaldehidon kaj benzenon.

Tion oni fakte scias de esploroj de NASA. Kiam oni devas loĝi dum longa tempo en fermita spaco (kiel kosmoŝipo), estas utile scii kiuj poluaĵoj estas en la areo, kaj kiel malaltigi la kvanton de ili.

Oni tamen konsciu ke la efiko de plantoj estas tre neglektebla kompare al simple ventumi. Do oni pensu fari tion ĉiutage. La ekstera aero preskaŭ ĉiam estas pli pura ol la interna aero. La aero en domo estas konstante poluata per la laborado de maŝinoj (dum la kuirado de manĝaĵo) kaj la enaerigado de materialoj uzataj por pritrakti meblojn kaj surfacojn (ekzemple formaldehido kaj benzeno).

Tamen la ideo ke oni povas (tre iomete) purigi aeron per plantoj estas bona merkatika argumento por vendi plantojn. Eĉ estas firmao kiu genetike selektas plantojn por ekhavi plantojn kiuj maksimume filtras poluaĵojn.

Ĉiuokaze, oni bezonas ventumi. Plantoj ne povas helpi kontraŭ troa humideco.

https://en.wikipedia.org/wiki/NASA_Clean_Air_Study

2024-04-15

0214 Kion oni faru kun mia korpo se mi mortas

(Ne zorgu pri mia mensa bonfarto, mi planas morti kiom eble plej malfrue. Mi estas feliĉa pri mia vivo kaj mi estas optimisma pri la estonto. :D)

Mi pensas ke estas bone informi aliajn homojn pri la aferoj kiuj devas okazi okaze de onia morto. Esti preta ĉiam pli bonas ol esti nepreta. Post morto, estas tro malfrue por pretiĝi, kaj bedaŭrinde, oni povas morti iam ajn subite.

Do jen, ĉi tie mi donas la "grandajn liniojn" (rapide kaj malprecize) por miaj amikoj kaj familianoj. Tio ne estas oficiala dokumento, kaj mi eĉ dubas ke familianoj legos ĝin (ili legas nek Esperanton nek mian blogon), sed tio ne multe gravas. Se okazas ke ili faros ion kio ne estas en ĉi tiu dokumento, tio ankaŭ ne vere gravas. Mi estos tro morta por zorgi.

(La koncepto de "mi" eĉ ne plu ekzistos, do mi ne tro volas pretendi havi specialajn rajtojn pri la estonto de la kadavro.)

- Donu kiom eble plej multe de la kadavro al tiuj kiuj bezonas ĝin. Almenaŭ tiel ĝi estas utila. Precipe, pensu al homoj kiuj bezonas organojn. Mi jam indikis ke mi volas doni miajn organojn en ĉiuj taŭgoj lokoj kiuj ekzistas. Do se tiu eblo ekzistu, ĝi okazu. Plie, se sciencistoj volas parton de la kadavro (por studo de specifaj malsanoj aŭ por genetika banko) aŭ por io ajn utila por la disvolviĝo de scioj, tio ankaŭ okazu.

- Konservu vian monon. Mono estas por vivantoj. Se vi estas devigata aĉeti ion, aĉetu la plej malmultekostan. Uzu vian monon por vi, eble organizu feston kiuj povas helpi vin pensi pri bonaj kaj utilaj aferoj. Se vi vere volas elspezi monon "por mi", vi povas donaci ĝin al Esperanto-asocioj (aŭ al la tiama plej populara helplingvo) por helpi homojn kiuj laboras kontraŭ la lingva problemo.

- Mi ne volas esti entombigita, tio estas malŝparo de spaco.

- Mi ne ŝatas esti ligita al specifa fizika loko. Tio estas ĝena ĉar tio kreas avantaĝon aŭ malavantaĝon al tiuj kiuj povas viziti la lokon. Homoj kiuj ŝatas min povas troviĝi ĉie en la mondo. Ideale restos nenio videbla de mi (neniu tombo, neniu urno...), tiel mi ne povas esti ligita al loko. Mi ankoraŭ ne konas la plej taŭgan metodon... ĉiuj popularaj metodoj kiel forĵeti cindrojn en maron havas multajn ĝenajn leĝajn regulojn... Verŝajne estas pli bone atendi la lastan momenton por decidi pri tio, aŭ lasi la decidon al la familio.

- Zorgu bone pri la familio. La proksima familio kaj la tuta homa familio.

- Mi ŝatus se vi helpus zorgi ke ĉiuj miaj kreaĵoj en Esperanto (kaj en aliaj planlingvoj) restu kiom eble plej longe atingeblaj kaj uzeblaj de ĉiuj. Ekzemple per regule fari sekurkopiojn de ĉiuj miaj artikoloj kaj disponigi ilin en diversaj serviloj disaj. Mia Esperantaĵaro estas mia ĉefa kontribuo kontraŭ la lingva problemo. Per pli da Esperantaĵoj, estas pli facile disvastigi Esperanton, kaj Esperanto helpis kaj helpos multajn homojn.

- Mi ne volas religian ceremonion. Mi ne ŝatas religiojn ĉar ili (preskaŭ ĉiuj) puŝas homojn kredi aferojn sen kritika pensado kaj sen sekvi la sciencan metodon. Mi ne volas ke mia morto estu kialo por fari religian aferon.  

- Krom pri la eblo donaci organojn, mi vere malmulte zorgas pri tio kio okazos pri la kadavro. Ne stresu pri decidoj kiujn vi devos fari. Faru tion kio helpas vin sperti la eventon pli bone.

2024-04-14

0213 Diskonigi memeojn por aktivigi komunumon

Estas malfacile aktivigi socian grupon en la interreto. La plimulto de ili estas "mortaj": neniu sendas mesaĝon en ili, kaj neniu antaŭvidas ke estos mesaĝi en ili. Do malpli kaj malpli da homoj venas rigardi.

Tio aĉas kiam la komunumo estas valora. Ekzemple se la komunumo estas la sola loko kie eblas komuniki kun proksimaj homoj, aŭ se la komunumo estas la sola loko kie specifa planlingvo estas uzata, aŭ se la komunumo estas la sola grupo en la interreto kie homoj kiuj interesiĝas pri specifa tipo de arto povas renkontiĝi.

Antaŭe, mi diskonigis teknikon por aktivigi komunumon: la demando de la tago (artikolo 0132). Hodiaŭ, mi diskonigas alian teknikon: havi lokon por memeoj kaj diskonigi memeojn en ĝi.

Memeoj estas amuzaj aferoj en la interreto kiujn oni trovas kaj diskonigas en aliaj lokoj. Diskonigi memeojn ofte ne estas labori: plej ofte, la memeoj trovas onin. Oni simple ne forgesu diskonigi ilin kiam ili temas pri afero kiu eble interesas onian komunumon aŭ amikojn.

Se oni parolas pri la Esperanto-komunumo, preskaŭ ĉiuj memeoj povas esti taŭgaj: sufiĉas traduki memeon kiun oni ŝatas al Esperanto, kaj jen: plia facila Esperantaĵo!

Memeoj vere utilas por "komencantoj" de komunumo. Memeoj estas simplaj mesaĝoj kiuj donas bonan indikon pri la etoso de la komunumo. Por novaj membroj, tio ankaŭ estas plia maniero partopreni en la komunumo (per diskonigi aŭ krei novajn memeojn).

Homoj ŝatas amuziĝi. Se homoj amuziĝas per la memeoj kiuj estas diskonigataj en onia komunumo, estas pli granda ŝanco ke ili restos en la komunumo. Tamen, oni provu ne esti ĝena: kelkaj homoj ne ŝatas memeojn, do estas bone publikigi ilin en maniero kiu ne devigas ĉiujn homojn vidi ilin.

Oni ankaŭ zorgu ke memeoj estu "inkluzivaj", tio signifas ke ili ne donu la impreson ke ili estas kompreneblaj (aŭ destinataj) por nur eta parto de la komunumo. Se homo sentas sin nereprezentita en komunumo, tiu homo foriros. Ekzemple, sendi politikajn (aŭ ĝenerale polusigajn) memeojn estas eraro en ĉiuj komunumoj kiuj pretendas permesi al ĉiuj homoj esprimi sin. Se oni volas komunumon kiu kreskas, la komforto de la tuta komunumo estas prioritato.

2024-04-13

0212 La plej bonaj homomanĝantoj

Ĉu interesas vin scii kiuj estas la plej bonaj homomanĝantoj? Tio certe interesas min.

Do hodiaŭ, mi prezentos al vi kelkajn de la plej bonaj. "Plej bona" ĉi tie signifas plej multe. Kiuj individuoj (de nehomaj bestoj manĝis la plej altan kvanton de homoj?

Antaŭnoto: ĉi tie temas nur pri "registritaj" homomanĝantoj. La homaro havas longan historion antaŭ la invento de skribado. Tre verŝajne ekzistis okazoj de besto kiu manĝis multe pli da homoj, sed la informo ne alvenis al ni. Antaŭe ekzistis multe pli da grandaj danĝeraj specioj (kiel Smilodonto) kiuj vivis en la sama loko kiel homoj (antaŭ ol homoj estingis ilin).

- La tigro de Ĉampavato (loko en Hindio apud Nepalo)

Ĝi estas ina bengala tigro kiu laŭdire mortigis 436 homojn inter la 19-a kaj 20-a jarcento. Laŭ la homo kiu mortigis ŝin, ŝi havis damaĝojn al dentoj kio faris ke ŝi ne povis mortigi sian naturan predon.

- La leopardo de Panaro (en la nordo de Hindio)

Ĝi estas iĉa leopardo kiu laŭdiris mortigis almenaŭ 400 homojn. Li estis mortigita de la sama ulo kiu mortigis la tigron de Ĉampavato.

- Gustave, la krokodilo

Naskita en 1955, li laŭdire mortigis inter 200 kaj 300 homojn laŭ la rivero Ruzizi en Burundo. Li ne estis vidita de pli ol 10 jaroj do verŝajne li mortis. Mi ne sciis ke krokodiloj vivas tiom longe.

- La besto de Gévaudan

Gévaudan estas provinco en suda Francio. Inter 1764 kaj 1767, la monstro (kiu laŭdire aspektis kiel lupo sed netute) mortigis pli ol 100 homoj kaj parte manĝis 98 de la viktimoj. La reĝo de Francio decidis "persone" solvi la problemon kaj sendis ĉasistojn. La ĉasistoj mortigis kelkajn lupojn, kaj ili pretendis sukceson. Sed post iom da tempo la atakoj revenis kaj la reĝo volis ke neniu legu pri ili ĉar tio ne estus bona por lia reputacio. Tre verŝajne la "monstro" estis grupo de lupoj, kaj eble unu el ili havis genetikan misformon.
 

2024-04-12

0211 Lerni paŭzigi taskojn

 Kiam mi voke petas ion al iu, mi volas rapidan respondon. Akcepteblaj respondoj estas "mi venas" aŭ "mi venos post X tempo" (aŭ "Mi ne povas veni"). Manko de respondo signifas "mi ne aŭdis". Tiam mi kontrolas ĉu la homo povas aŭdi aŭ mi ripetas mian peton.

La tempo de homo estas valora, do la tempo kiam oni aktive atendas respondon, tio estas tempo perdita. Afablaj homoj respondas rapide al vokoj. Kompreneble, oni petu voke nur se la bezono de respondo estas urĝa aŭ estas pli facila tiel, se ne, oni preferu skribe por lasi la liberecon al la homo respondi kiam tio plej taŭgas.

Sed ekzistas homoj al kiuj vokaj petoj ne bone funkcias. Se oni petas tian homon voke "ĉu vi volas kafon?" la kafopaŭzo estas finita antaŭ ol oni havas respondon. Tiuj homoj, kiam ili estas koncentritaj, lasas neniun atenton por aliaj homoj. Ŝajne estas tro malfacile por ili respondi "mi ne scias" aŭ "mi respondos post minuto". Ili similas komputiloj kies aktiva memoro estas tute uzata.

Kutime, mi rapide rekonas tiujn homojn, kaj evitas alparoli voke al ili kiam ili ŝajnas fokusitaj. Sed tamen, ili devus montri iom pli da respekto al homoj kiuj vokas ilin. Neniu ekparolas al fokusuloj nur por ĝeni ilin, kaj kiam oni vokas iun, tio kutime estas por io grava, kun manko de bona alternativo.

Mi iomete havis tiun problemon de kontraŭsocia koncentriĝo kiam mi estis infano. Sed iel mi solvis ĝin. Mi ne memoras kiel... sed ĉiuokaze, mi scias ke ĝi estas lernebla kapablo.

Ekzemple, se mi estas meze de kompleksa programa algoritmo, kaj iu petas atenton, mi petas 10 sekundojn de nerespondado. Dum tiuj 10 sekundoj, mi skribas la gravajn informojn (kiuj estas en mia aktiva memoro) aŭ metas indikojn al ili, tiel ke post respondi al la peto, mi povas facile restartigi la laboron pri la algoritmo.

Skribi la taskojn kiujn oni volas fari kaj la gravajn detalojn ĉiam estas bona ideo. Oni tiel ne timas perdi gravan informon kiu ekzistas nur en onia aktiva memoro. Homoj povas interrompi onin, kaj oni ne perdos ion tro gravan.

Ĉiuokaze, paŭzigi taskojn estas grave, eĉ kiam tio ne estas pro homoj. Se oni devas labori iomete pri multaj taskoj, estas utile uzi tempomezurilon por certigi ke oni iom laboris pri ĉiuj taskoj. Sed tio devigas lerni haltigi taskon kiam la tempomezurilo sonoras.

Tiam oni memoru ke oni ne bezonas fini taskojn en unu fojo. Ke paŭzoj gravas (por la cerbo kaj por kreemaj solvoj), kaj ke tempo estas investinda ankaŭ por aliaj aferoj. Aĉas estas aktiva je nur unu afero en unu tago.

2024-04-11

0210 Eblas instrui lingvon al roboto. Kiel maloftaj lingvoj povus profiti?

 La Kalamanga estas lingvo de Okcidenta Nov-Gvineo kun malpli ol 200 parolantoj. Estas preskaŭ nenio en ĝi en la interreto, krom gramatiklibro kaj vortaro/frazaro angla-kalamanga.

Gemini 1.5 Pro estas lingva modelo (artefarita intelekto). Esence, ĝi estas la ChatGPT de Google. Sed granda diferenco kun ChatGPT estas ke Gemini 1.5 Pro havas tre grandan "kuntekstan spacon", tio signifas ke oni povas doni multe pli da informoj al la roboto por helpi la roboton doni ĝustan respondon.

La uzebla kunteksta spaco de Gemini 1.5 Pro estas 1 miliono da ĵetonoj, kio estas pli ol 700 000 vortoj. (Sed Google havas ankaŭ version kiu subtenas 10 milionoj, sed tio estas en la tago de hodiaŭ nur por scienca esplorado).

Google anoncis ke ili instruis la Kalamangan al Gemini 1.5 Pro. Ili sukcesis je tio per doni la gramatiklibron, vortaron kaj frazaron al la kunteksta spaco. Laŭ Google, la kvalito de la traduko de Gemini de teksto de la Angla al Kalamanga estas simila al la kvalito de la laboro de homa tradukisto kiu trejniĝis per la samaj materialoj. (Kio ne nepre signifas ke la kvalito estas bona.)

Estus interese fari la eksperimenton denove per pli da materialoj (kiam ili ekzistos, aŭ per alia lingvo), por vidi ĉu la rezulto estas lingve simila al tio de denaskaj parolantoj.

Se tio bone funkcias, la roboto povas esti bona ilo por praktiki lingvon kiam ne eblas trovi homan alternativon.

Mi pensas ke tio povas esti interesa metodo por konservi maloftajn lingvojn: instrui robotojn, kiuj siavice povas interagi per la lingvo. La denaskaj parolantoj povas paroli al tiuj robotoj. Kiam la robotoj faras eraron, la denaskaj parolantoj korektas (ĉiuj korektoj estus aldonitaj al komuna dosiero en la kunteksta spaco). La robotoj mem "eltrovos" la gramatikon post sufiĉe da komunikado. Tiu maniero konservi lingvon ŝajnas al mi multe pli realisma ol peti normalulojn skribi gramatikajn librojn aŭ vortarojn.

Mi ankaŭ vidas multe da utileco por la disvolviĝo de planlingvoj: per provi instrui planlingvon al roboto, oni povas facile vidi kie mankas detaloj en la gramatiko aŭ en vortaroj (per la eraroj kaj la duboj de la roboto). Kaj kiam la roboto kapablas doni sufiĉe bonajn rezultojn en la planlingvoj, eblas aŭtomatigi grandan parton de la kreado de enhavo (kompreneble oni ĉiam provlegu). Manko je enhavo estas laŭ mi la ĉefa kialo kial planlingvoj ne populariĝas.

https://twitter.com/jeffdean/status/1758149033473020081

https://blog.google/technology/ai/google-gemini-next-generation-model-february-2024/

2024-04-10

0209 Fek la manĝaĵo estas denove pika

Mi tre malŝatas manĝaĵojn kun pika gusto. Per "pika", mi intencas la akran guston kiun kelkaj spicoj havas. Pli precize, mi parolas pri la gusto de kapsikino, kiun akraj kapsiketoj havas. (La gusto de piperino, kiun pipro havas, ne multe ĝenas min.)

Kiam mi ekmanĝas pikan manĝaĵon, mia nazo ekploras. Mi havas la impreson ke mia buŝo kaj gorĝo ekbrulas. Mi absolute ne plu povas ĝui la manĝaĵon, ĉar mia tuta atento estas koncentrita je provi toleri la pikecon. Tio sentiĝas al mi kiel malŝparo de la gusto de la manĝaĵo. Aŭ eble aldoni pikajn spicojn simple estas tekniko por kaŝi ke manĝaĵo mem ne havas sufiĉe da gusto.

En mia Francia familio, neniu ŝatas pikajn manĝaĵojn (kun unu escepto). Tio simple ne estas normala gusto ĉe ni (nek en la granda plimulto de Francio). Pro tio ke mi neniam manĝis pike, mia cerbo neniam povis kutimiĝi. Kaj mi ankaŭ scias ke la mikrobiomo neniam povis kutimiĝi, ĉar mia ventro foje doloras post manĝi ion pikan.

Nederlando estas lando kie homoj manĝas relative pike. "Pika" en Nederlanda restoracio estas multe pli "pika" ol en Francia restoracio. Verŝajne pro la influo de Indonezia kuirarto. Kaj al tradicia nederlanda manĝaĵo mankas gusto, do pikeco verŝajne estas aldonita por kaŝi tion.

La Nederlanda manĝaĵo-industrio ŝatas aldoni pikecon al iom ĉio. Se io devas esti varmigita per forno, granda ŝanco ke ĝi havos pikecon. Tio aparte veras por "veganaj anstataŭaĵoj".

Mi pensas ke mi tamen kutimiĝos al pika manĝaĵo. Mia korpo estas devigata adaptiĝi pro tio ke mi regule devas iri al restoracioj kun kolegoj, familianoj aŭ aliuloj. Kaj veganaj manĝaĵoj en restoracioj estas oftege pikaj.

2024-04-09

0208 Kial Esperanto ĉiam estos lernata eĉ se la lingva problemo estas solvita

Imagu, la lingva problemo ne plu ekzistas. Homoj povas facile komuniki kun ĉiuj, kaj neniu sentas sin limigita pro nesufiĉaj lingvaj kapabloj. Ĉiuj povas esprimi sin je la sama nivelo kaj ne ekzistas avantaĝo al grupo de homoj pro ilia denaska lingvo.

Se la lingva problemo ne estus solvita per Esperanto, ĉu Esperanto mortus? Ĉu Esperanto estus tiam tute eksmoda aŭ tute neutila?

En antaŭa artikolo, mi parolis pri tio ke aŭtomataj tradukiloj (ekzemple tiuj kiuj uzas AI) ne povas tute anstataŭi paroli realvive la saman lingvon (Artikolo 0206). Krom se aŭtomataj tradukiloj ekpovas legi pensojn, ili ne kapablos komuniki tiom bone kiom homoj povas per uzi la saman lingvon.

Hodiaŭ, mi parolas pri tio ke Esperanto ĉiam estos lernata. Eĉ se la lingva problemo ne plu ekzistas, eĉ se ĉiuj homoj bone regas la saman lingvon. Jen miaj argumentoj:

1) Oni povas senti ke oni esprimas sin pli bone per lingvo ol per iu alia, eĉ se oni bone regas ambaŭ lingvojn. Tio facile povas okazi por regulaj planlingvoj. Laŭ mi la plej konvinka argumento, ĉar mia denaska lingvo estas la franca sed mi tamen preferas uzi Esperanton pro la libereco kaj esprimpovo donitaj de ĝia strukturo kaj gramatiko. Mi sentas min plibonigita per povi uzi Esperanton.

2) Lerni lingvon mem estas interese kaj amuze. Estas absolute interese kompreni kiel lingvo funkcias, kaj malkovri kiel vorto estas konstruita. La sento de progreso kiam oni rimarkas ke oni povas kompreni multe pli ol antaŭe estas absolute ĝuinda. Kiel ĉiuj lingvoj, Esperanto donas tiujn sentojn, sed laŭ mi, Esperanto donas ilin pli. Por la cerbo, povi paroli plurajn lingvojn estas tre grave: paroli plurajn lingvoj malrapidigas la aperon de demenco!

3) Oni iĝas parto de komunumo. Povi paroli Esperanton estas forta signo de identeco. Tio pruvas ke oni havas specifajn interesojn aŭ idealojn, kaj ke oni kapablas labori por ili. Oni sentas sin membro de familio, kaj kiam oni hazarde malkovras Esperantiston, oni tre emas paroli al tiu. Tiun senton oni ne havas kiam oni ne estas originala, kiam oni estas nur 1 anstataŭebla ulo el miliardoj, en komunumoj kiuj postulas tre malmulte da investado por esti en ili. En Esperantujo, oni tuj havas valoron en la okuloj de aliaj Esperantistoj, ĉar ni preskaŭ ĉiuj volas ke estu pli da Esperantistoj.

4) Oni povas pli profunde ĝui Esperantajn originalaĵojn per Esperanto. Ene de ĉiuj lingvoj kiuj ekzistas (pli ol 5000), Esperanto estas granda lingvo kun pli da originalaĵoj ol oni havas tempon por profiti dum onia tuta vivo (ĉu vi legis ĉiujn miajn artikolojn?). Simile al homoj kiuj preferas legi librojn en ilia originala lingvo (aŭ spekti videojn en la originala lingvo) malgraŭ la ekzisto de profesie faritaj tradukoj. Kiom longe ekzistos Esperantaĵoj tiom longe ekzistos homoj kiuj lernos Esperanton.

Fakte, estas stulte pensi ke homoj ĉesos lerni lingvojn. Rezulte, estas stulte pensi ke homoj ĉesos lerni helplingvojn kiel Esperanton.

2024-04-08

0207 Twitter? Uĥ. Venu uzi Esperanton en Mastodon

Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi provis ĉiutage sendi mesaĝon en Twitter (oni nomas tion "pepi"). Tio estas servo de mikroblogado, kie oni povas skribi mesaĝojn de 280 signoj (antaŭe 140). Tio estis facila maniero por uzi Esperanton ĉiutage. Twitter estis bona loko por trovi Esperantistojn kiuj ne estas tro maljunaj kaj kiuj ŝatas interesajn aferojn.

Sed Twitter iĝis tre aĉa. Esperantaj mesaĝoj iĝis tre malfacile troveblaj pro la algoritmo kiu preferas pli parolatajn lingvojn. Novaj pepaĵoj ne plu aperas en la rezultoj de serĉiloj (kiel Google). Kaj la uzantaro de la retejo multe aĉiĝis.

Sed ekzistas alia servo kie oni povas trovi la originalan etoson de Twitter, Twitter kiam ĝi ne estis ilo por reklami kaj propagandi. Tiu servo nomiĝas Mastodon. Ĝi estas senpaga, senprofitcela servo. Esence, ĝi estas libera programo kiun ĉiuj povas uzi por krei propran servilon (ĉiu servilo estas propra komunumo).

Mastodon mem estas esence kopio de Twitter, sed ĝi disponigas bonajn moderigajn ilojn al administrantoj. Se iu ĝenas, oni povas forbari tiun de servilo. Oni ankaŭ bezonas esti akceptita en servilo. Tiel Mastodon-serviloj havas multe pli bonan etoson ol Twitter. Kaj se oni ne ŝatas la etoson en iu servilo, oni povas provi iun alian.

Ekzistas servilo kie oni devas uzi Esperanton: https://esperanto.masto.host
Provu ĝin, la komunumo estas bona kaj trankvila. Mi regule legas la mesaĝojn tie, kaj foje mem skribas.

Twitter verŝajne ankoraŭ havas pli da Esperantistoj ol Mastodon, sed en Mastodon la Esperantistoj estas multe pli facile troveblaj. (Vidu ekzemple la lokan tempolinion: https://esperanto.masto.host/deck/public/local). Esperantaĵoj tie ne estas inunditaj pro spamo, polusigaj memeoj kaj politikaj mesaĝoj. https://esperanto.masto.host estas vera Esperanto-komunumo, kaj Twitter ne plu havas tion.

2024-04-07

0206 Tradukiloj ne povas tute anstataŭi paroli realvive la saman lingvon

Iu asertis en helplingva servilo ke kiam AI estos sufiĉe bona, homoj ne plu lernos helplingvojn.

Mi klare ne konsentis pri tio. La utilo de helplingvo ne povas esti reduktita al eviti la bezonon traduki (ankaŭ ekzistas la sinesprima, distra kaj kultura aspektoj...).

Sed se oni parolas nur pri tradukiloj, eĉ se la nunaj (DeepL kaj ChatGPT) estas tre bonaj, ili ne estas facile uzeblaj en realvivaj konversacioj. Elparoli frazon, kaj atendi ke la tradukilo tradukas ĝin prenas tro da tempo. Tio estas ĝena ĉar la alia devas atendi. Plie, la neeblo certiĝi ke la tradukilo bone tradukis donas malagrablan senton.

Lingvoj povas esti tre malsamaj: kelkaj lingvoj preferas meti informon je la komenco de frazo, dum aliaj je la fino (simple rigardu la pozicion de verboj en la nederlanda kaj germana). Ĉu aŭskultantoj pretas atendi la tutan daŭron de frazo antaŭ ol povi aŭdi/legi aŭtomate tradukitan frazon kiu estas sufiĉe fidinda? (Naturaj lingvoj malofte havas liberan vortordon kiel Esperanto kie oni povas konstrui frazon vorto post vorto laŭ la ordo de kiam informo venas al onia cerbo.)

Mi jam ĉeestis plurlingvan diskuton pere de tradukistoj en la sidejo de UNESKO, mi povas diri ke tio ne estis tute glata. Estas relative multe da atendado. Mi ne imagas ke homoj volos fari tion dum longa tempo, kaj certe ne en ilia libera tempo.

Lingvoj ankaŭ malsamas de aliaj manieroj kie tradukiloj ne povas helpi: kelkaj lingvoj devigas informojn kiuj ne estas devigataj en aliaj (ekzemple: la genro de la homo kiun oni priskribas). Se oni tradukas de lingvo kiu devigas tiun informon je adjektivoj al lingvo kiu ne devigas, kiel la tradukilo povas scii ĉu la genra informo estas grava aŭ ne?

Ankoraŭ estas for la tempoj kiam tradukiloj povos rekte (kaj sufiĉe bone) legi kuntekstojn kaj intencojn kaj antaŭvidi frazojn el la cerbo de homoj.

En pli posta artikolo, mi skribos kial ankoraŭ indas lerni helplingvon kiel Esperanton EĈ se aŭtomataj tradukiloj tradukos rapide kaj perfekte.

2024-04-06

0205 Klarigi frazojn per indikiloj de intenco

Por klara teksta komunikado, povas esti utile aldoni pliajn informojn al oniaj frazoj. Ofte, oni faras tion per emoĝioj. Tio permesas vidi diferencon inter:

Mi ploras 😢 (pro malfeliĉo)

kaj

Mi ploras 😂 (pro ridado)

(Tiu ekzemplo funkcias multe pli bone angle: "I'm crying").

Antaŭe, emoĝioj ne estis popularaj (aŭ simple ne estis haveblaj). Tiam oni uzis aliajn teknikojn.

Unu de tiuj teknikoj estas "tone indicators", kiun mi tradukus al Esperanto per "indikiloj de intenco". Ili havas diversajn formojn. Ĉi tie, mi parolos nur pri tiuj kiuj komenciĝas per la signo "/".

Kelkaj ankoraŭ estas uzataj hodiaŭ (en la interreto)
- /j (joking = mi ŝercas) aŭ /jk (just kidding = mi nur ŝercas). Tio signifas ke la skribinto ne kredas honeste kion ri skribis, sed tamen skribis ĝin por ridiga intenco.
- /s (sarcasm = sarkasmo). Nu, tio estas sarkasmo.

Ekzistas multaj aliaj indikiloj de intencoj. Iom kiel novaj vortoj, ili estas provataj. Plejofte ili ne populariĝas aŭ ili ne restas uzataj.

Sed kelkaj estas utilaj. Kaj ili estas aparte utilaj en komunumo kie estas multe da aŭtismuloj kiuj malfacile komprenas aliajn homojn, aŭ en komunumo kun multe da kultura diverseco. (kompreneble, oni ne rekte prenu ilin de la angla se la vortoj en Esperanto komenciĝas per aliaj literoj).

Jen anglalingva listo: https://toneindicators.carrd.co/#masterlist

La tre granda plimulto ŝajnas al mi neutila. Anstataŭ uzi strangan kodon kiel "/srs", oni estas multe pli klara se oni komencas frazon per "Seriously, " (serioze). En Esperanto, la bezono de tiuj indikiloj de intenco estas eĉ pli malgranda pro la facileco je krei kaj aldoni adverbojn.

Sed mi tamen ŝatas /nsx (nesekse intencita), ĉar tio estas relative rapide tajpebla kompare al la plenvortaj alternativoj.

2024-04-05

0204 Finfine lumo

Ekde aprilo estas la somera eŭropa tempo. Finfine! Mi povas profiti de plia horo de lumo dum mia tago (antaŭe, tio okazis dum mia dormo, do tio estis malŝparo).

Fakte, mi sentas min pli feliĉa ekde la komenco de aprilo. Mi ŝatas piediri ekstere, kaj fari tion estas pli agrable kiam estas lumo. Per lumo oni povas vidi pli da aferoj, kio igas piediradon pli interesa. Ankaŭ okazas pli da "vivo" ĉar ankaŭ aliaj homoj profitas de la plia horo de lumo por aktiviĝi ekstere.

Mi tre ŝatas iom piediri post la vespermanĝo. Mi havas la impreson ke tio helpas min ekdormi, kaj ke tio helpas malplenigi min de la gasoj de digestado.

Antaŭ monatoj, mi ekhavis personan celon esti ekstere sub sunlumo dum almenaŭ 90 minutoj ĉiutage. Mi atingis tiun celon nur je la duono de tagoj. (Ĉefe pro la neeblo labori kaj esti ekstere samtempe, kaj sunolumo ne restas dum longa tempo post laborhoroj). Sed mi sentas ke la celo nun estas multe pli atingebla.

2024-04-04

0203 Mi devis krei konton en Facebook

Mi malamas Facebook. Nu, pli precize Meta, la firmao malantaŭ Facebook. Tiu firmao gajnas monon per akumuli kiom eble plej da informoj pri ni. Per tiuj informoj, ili povas precize montri reklamojn al tiuj, kiuj havas pli grandan ŝancon aĉeti produkton aŭ servon.

Mi trovas tiun firmaon tre malmorala. Ĝi esence estas spionado, kaj je la fino ĝi ŝtelas onian atenton (kaj monon). Eĉ ekster Facebook (kaj Instagram kaj Whatsapp), ĝi akumulas informojn pri ni, pri niaj sociaj rilatoj, pri ĉio fakte. Facebook ekzemple scias en kiuj retejoj oni estis per integritaj elementoj. Se oni zorgas pri siaj amikoj, oni devus ne uzi Facebook. (Memoru, uzu uBlockOrigin, Mozilla Facebook Container, ktp)

Mi kapablis tre bone vivi sen Facebook dum longa tempo. Sed mi iam devis krei konton kiam mi estis en universitato, ĉar tio estis la sola maniero por informiĝi pri la aferoj kiuj okazas. Ekzemple, kiam kurso estis nuligita, tio estis oficiale dirita per simpla papero sur tabulo. Esti en la Facebook-grupo de la studantoj multege altigis la ŝancon ekscii pri la nuligo antaŭ ol longe veturi al la universitato.

Post la universitato, mi forigis mian konton. Poste, mi denove kreis konton, sed tiufoje nur por reklami Esperantaĵojn. Mi konservis ĝin dum nur 1 aŭ 2 jaroj. Sed antaŭ kelkaj tagoj, mi denove kreis konton. Kial ĉifoje?

Ĉar mi trovis neniun alternativan manieron por informiĝi pri la veganoj ĉirkaŭ mi kaj pri la veganaj eventoj kiuj okazas ĉirkaŭ mi. Kaj mi volas pli ofte partopreni al sociaj eventoj.

Esperantujo estas bonŝanca komunumo, ĉar ni emas uzi liberajn ilojn (kiuj ne estas "fermitaj ĝardenoj"). Por komuniki, ni ofte uzas Telegram, kio estas multe pli simpla kaj malpli invada ol Messenger, Whatsapp (Telegram ne montras onian telefonnumeron al ĉiuj) ktp ktp. Ekzistas kelkaj Esperanto-grupoj en Facebook sed ili ne estas tiom gravaj.

Facebook ne estas venkebla kiam temas pri trovi lokajn eventojn pri specifa intereso. Eĉ inter veganoj, kie estas multaj idealismaj homoj, ne ekzistas bona alternativo.

Do jen, mi devis krei konton.

Sed kompreneble, mi ne uzis mian veran nomon, kaj mi mensogas pri ĉiuj aliaj informoj. Mi tamen zorgis ke mia profilo estu sufiĉe realisma por esti akceptita en privataj veganaj grupoj.

Tio ankaŭ estas maniero batali kontraŭ Facebook: doni al ĝi malverajn informojn. Tio malvalorigas ĝian datumbazon, kio igas ĝin malpli interesa por vendantoj de reklamoj.

Kaj se Facebook forbaras min (ĝi kompreneble ne ŝatas homojn kiuj mensogas), mi simple kreos novan konton. Mi ne havas tiom multe por perdi, ĉar mi uzas mian konton nur por rigardi kiuj eventoj okazas.

Mi ne planas uzi Facebook dum pli ol 1 horo ĉiumonate. Fakte, mi eĉ ne certas ĉu mi ankoraŭ uzos ĝin post kelkaj monatoj. Tio dependas ĉu mi estas sukcesa (aŭ ne) je trovi interesajn sociajn eventojn per ĝi.

2024-04-03

0202 Focumon: retludo por resti fokusita pri taskoj

En la lastaj tagoj mi provis retludon kiu nomiĝas "Focumon". Estas ludo kie oni kolektas monstrojn (iom kiel Pokémon), sed por plifortigi ilin, oni devas labori.

Sed oni ne devas labori en la ludo mem, sed en la vera mondo. Oni donas al la ludo liston de taskoj kiujn oni volas fari en la vera mondo. Kiam oni komencas labori, oni premas butonon, kaj kiam oni finas labori, oni premas butonon.

La ideo de la ludo estas igi homojn pli motivigitaj je labori, per ligi al laboro virtulan rekompencon.

La ludo ankaŭ havas socian aspekton: eblas inviti amikojn, kaj ili povas vidi kiam ili laboras, kaj kion ili laboras. Tiel oni povas uzi la potencon de "socia premo", sed je tre malgranda nivelo.

Ekzistas pluraj retludoj kun simila koncepto. La plimulto de ili uzas la teknikon de "pomodoro", kie oni laboras per cikloj de 25 minutoj de laborado + 5 minutoj de ripozado.

Mi ne multe ŝatas la teknikon de pomodoro, ĉar ĝi devigas min haltigi taskojn je preciza momento (la fino de ciklo), eĉ kiam mi ankoraŭ estas motivigita. Kaj poste mi devas retrovi motivon por komenci novan ciklon

Focumon uzas pli inteligentan teknikon: la tekniko de la triona tempo: se oni laboras dum 3 minutoj, oni rajtas ripozi dum 1 minuto. Se oni laboras dum 30 minutoj, oni rajtas ripozi dum 10 minutoj. Se oni laboras dum 60 minutoj, oni rajtas ripozi dum 20 minutoj. Tiu tekniko havas multajn avantaĝojn: oni ne bezonas ĉesi kiam oni estas motivigita kaj oni povas labori dum la vera daŭro de tasko. Sed foje oni laboras tro longe, do oni devas mem memori regule profiti de la gajnita tempo por ripozi.

Focumon estas iom amuza. Ĝi funkcias bone en la unuaj tagoj, kiam oni volas malkovri la aplikaĵon. Tamen mi iom ĉesis uzis ĝin:
- Mi ne vere bezonas "ripozan" tempon: kiam mi ripozas mi kutime faras alian taskon (kiel malplenigi lavmaŝinon). Mi alternas sidajn (komputilajn) taskojn kun staraj taskoj. Tiel mi ne vere bezonas "ripoztempon".
- Iom ĝenas min ĉiam devi iri al retejo por klaki butonon por diri ke mi komencas aŭ ĉesigas paŭzon. Tio iom sentiĝas kiel malŝparo de tempo.

Sed mi devas konfesi ke mi jam estas tre serioza kaj laborema persono do tia aplikaĵo ne povas multe helpi min. Sed eble ĝi povas interesi vin: https://www.focumon.com/

2024-04-02

0201 Primoj kaj cikadoj

 Matematiko estas abstrakta. Oni ne ĉiam vidas tujan rilaton inter matematika aĵo kaj la reala mondo.

Unu el tiuj abstraktaj aĵoj estas "primoj". Primo estas pozitiva entjero, kiu ne estas produto de du aliaj pozitivaj entjeroj. 8 ne estas primo ĉar oni ekhavas 8 per 4 x 2. 7 estas primo ĉar ne eblas ekhavi 7 per obligi 2 aŭ 3 aŭ 4 aŭ 5 aŭ 6 per 2 aŭ 3 aŭ 4 aŭ 5 aŭ 6.

Jen la unuaj primoj: 2 3 5 7 11 13 17 19 23 29 31 37 41 43 47 ...

Oni povus pensi ke tiuj nombroj estas ege arbitraj, kiuj aperas nur pro homfarita difino. Pro tiu arbitreco, estus malverŝajne ke tiuj nombroj iel aperus en la naturo.

Tamen ekzistas cikadoj, pli precize la periodaj cikadoj. Estas insektoj kiuj restas dum tre tre longa daŭro en la grundo en la stadio de nimfo. En kelkaj semajnoj, ili ĉiuj samtempe foriras de la grundo, manĝas amase, reproduktiĝas amase, metas ovojn en la grundon, kaj mortas.

Dum kiom da tempo ili restas en la grundo? 13 aŭ 17 jaroj. Tio estas surprize longa, kaj ankaŭ... tiuj nombroj estas primoj!

Kial tiom longe? Tio eble estas tekniko por eviti predantojn. Se predanto havas reproduktan ciklon de 2 jaroj, ne aperi dum tiuj 2 jaroj permesas eviti ke la nombro de predantoj altiĝas (pro la manĝado de cikadoj).

Do... ju pli longe, des pli bone? Nu, oni ankaŭ devas konsideri ke predantoj ofte ankaŭ funkcias laŭ cikloj. En unu momento de la ciklo, la predantoj plej ĉasas. Tiam estas utile zorgi ke la momento de foriro de la grundo ne estu en la momento de ĉasado.

Kaj la plej bona maniero fari tion estas resti en la grundo dum prima nombro de jaroj. Se oni restas en la grundo dum 12 jaroj, oni riskas eliri kiam predantoj kiuj ĉasas ĉiujn 2-jarojn, 3-jarojn, 4-jarojn, 6-jarojn aŭ 12-jarojn ĉasas. Sed se oni eliras de la grundo ĉiujn 13-jarojn, la ŝanco ke tiuj samaj predantoj ĉeestas estas multe malpli alta. (Foje la predantoj ĉeestos, sed foje ili ne ĉeestos, kio permesas realtigi la nombron de cikadoj).

Periodaj cikadoj ne kapablas nombri. Ili simple estas tiel pro la natura selektado. Dividebleco kaj nedividebleco gravas kiam temas eviti la ritmon de ĉasado fare de aliaj specioj.

Pli detala klarigo troviĝas tie: https://medium.com/@nmdanial/mystery-of-the-prime-number-cicadas-b4a76aedd09a

2024-04-01

0200 Mi iĝis Esperantisto antaŭ 10 jaroj, kio ŝanĝiĝis en Esperantujo?

La unua aprilo de 2014, mi komencis serioze studi Esperanton.

Kio ŝanĝiĝis por mi? Ne multe, post 6 monatoj mi jam povis paroli Esperanton flue, kaj post jaro, mi jam havis la impreson ke mi preskaŭ atingis ian tegmenton. Mi studis iom tro serioze, tiom ke mi lernis per Anki ĉiujn vortojn de ESPDIC.

En la komenco de mia Esperanta vivo, mi estis tre aktiva. Mi reklamis ĉie la plej utilajn Esperanto-projektojn. Mi helpis grandajn Esperanto-projektojn aperi. Poste mi faris multege da videoj en Youtube. Poste mi kreis multegege da memeoj. Kaj nun mi skribas artikolojn ĉiutage.

Kiam mi rigardas miajn mesaĝojn antaŭ 10 jaroj, mi vidas ke mi ĉefe komunikis kun homoj kiuj hodiaŭ ne plu estas aktivaj. Ili Esperante mortis. Verŝajne multe da ili ankoraŭ kapablas legi Esperanton, sed je lingva vidpunkto ili mortis. La perdo de aktivaj Esperantistoj ankoraŭ estas la ĉefa problemo de Esperantujo.

Sed kio ŝanĝiĝis en Esperantujo? Ne multe. (Sed tio estis en nur 10 jaroj. Se oni supozas ke estos la sama ritmo de ŝanĝoj en 100, tiam estos multe da ŝanĝoj.)

- Duolingo ekhavis kurso(j)n por Esperanto. Tiam Duolingo estis multe pli bona. La lecionoj estis pli instruaj (estis gramatikaj notoj), kaj ĉiu frazo havis komentejon. Homoj povis helpi unu la alian. Per la ĉeesto en la listo de kursoj de Duolingo, multege da homoj ekaŭdis pri Esperanto. Esperanto ankaŭ iĝis "serioza" lingvo ene de la lingvolernaj aplikaĵoj, kaj multe malpli da homoj pensas ke Esperanto "mortis". Pro Duolingo, multege da komencantoj alvenis, sed tre malmulte da ili iĝis spertaj aktivaj uzantoj. Esperanto ankaŭ multe angliĝis je la maniero uzi vortojn. (Ekzemple, nun multe da homoj uzas "ami" kun la signifo de "tre ŝati".)

- Nova versio de Lernu, kun multe pli bona kurso (kaj ne fortimiga retejo). Antaŭ 10 jaroj, Lernu estis multe pli grava. Nun, malmulte da homoj zorgas pri ĝi. Ĝi ĉiuokaze estas tre malmulte uzata kompare al Duolingo. Antaŭe, ĝi havis iom aktivan forumon (sed aĉe moderigita), sed nun Esperantistoj preferas uzi Telegram.

- Telegram estas la loko kie vi devas esti se vi volas partopreni en modernaj Esperanto-eventoj. Ĉiu granda Esperanto-evento havas dediĉitan Telegram-grupon.

- Esperantistoj ĉesis uzi Twitter en la lastaj jaroj, kaj nun iom uzas Mastodon kaj Discord.

- Multe da maljunaj Esperantistoj mortis, sed ankaŭ multe da junaj Esperantistoj alvenis. Ankoraŭ estas truo de Esperantistoj inter 35 jaroj kaj 65 jaroj.

- Ni havas Eventa Servo. Finfine ni havas bonan centrigitan servon pri ĉiuj eventoj en Esperanto. La retejo multe helpas trovi Esperanto-eventojn kiuj ne troviĝas tro for.

- Kaj en la lasta jaro, GPT-4 kapablas bone kompreni Esperanton, kaj Suno AI eĉ kapablas fari kantojn en Esperanto. ChatGPT estas multe pli kompetenta aŭtomata tradukilo ol Google Translate.