2024-02-29

0168 Elekti emociojn per elekti pri kio atenti

Emocioj estas grandparte memelektitaj.

Multaj emocioj, kiel feliĉeco, malfeliĉeco, kolero, deziro... estas la rezulto de tio kion oni havas en sia atento. Pensi pri specifaj okazaĵoj produktas specifajn emociojn.

Ekzemple: se oni spektas timigan filmon, oni timas. Se oni spektas malfeliĉan filmon, oni iĝas (momente) malfeliĉa.

Onia ĉiutaga vivo plenas je tia filmo. Ekzemple oni rimarkas ke ne plu estas la afero kiun oni volas aĉeti. Oni vidas en ĵurnalo ke katastrofo okazis en iu lando. Oni eklernas ke amiko havis veturan akcidenton...

Oni ne povas tute elekti la tipon de informo kiu alvenas al onia atento. (Sed oni povas grandparte influi tion per meti sin en bona kunteksto). Tamen estas io kion oni facile povas fari: eviti pensi plurfoje al la okazaĵoj kiuj produktas nedeziratajn emociojn. Pensi pri la morto de kato utilas je la unua fojo (pro la informo), sed pensi pri tio dufoje, ne!

Ĉiam kiam oni parolas pri okazaĵo al iu alia, oni devas denove pensi pri ĝi. (Kaj oni metas tiun okazaĵon en la atenton de iu alia, kiu ankaŭ povas sperti la emocion.)

Tial:
- Kiam pozitiva okazaĵo okazis, mi provas diskonigi ĝin al homoj
- Kiam negativa okazaĵo okazis, mi provas ne diskonigi ĝin (krom se mi bezonas diskonigi aŭ akiri informojn)

En mia sperto, malfeliĉeco (kaj streso) ĉefe okazas pro la senĉesa ripetado de ĝenaj pensoj. Tio okazas pro du ĉefaj kialoj:

- Mi timas forgesi ion gravan. Tiam, utilas elskribi la penson sur paperon (aŭ komputilan dokumenton). Post tio mia cerbo pensas ke ĝi rajtas forgesi kaj lasi spacon por io alia.
- Mia cerbo enuas, kaj tial decidas repensi pri malfeliĉiga afero. Tiam, utilas plenigi ĝin de novaj informoj, ekzemple per aŭskulti podkaston aŭ videojn kun alta rapideco.

Ambaŭ teknikoj (ĉefe diskuti aferojn kiuj ne malfeliĉigas, kaj ne lasi liberan atenton al ĝenaj aferoj) multe helpas min travivi terurajn eventojn multe pli facile ol averaĝaj homoj.

a cartoon cat in a sweater in the middle of a metro, every cat around is gray, tired or sad, the main character (the cartoon cat in a sweeter) seems happy

2024-02-28

0167 Mi provis industrian kombuĉon

Hodiaŭ, mi surpriziĝis trovi kombuĉon en kelkaj superbazaroj de mia urbo.

Kombuĉo estas trinkaĵo farita el fermentita teo. Ĝi kutime ne havas alkoholon (aŭ tre malmulte). Nigra teo estas fermentita per kolonio de specifaj bakterioj kaj fungoj, kiuj "manĝas" la sukeron aldonitan al teo, kaj transformas la guston al malforta acideco kaj unika gusto.

Tiu trinkaĵo estas tre malmulte konata, do mi surpriziĝas vidi ĝin vendita en normala superbazaro. Origine, la trinkaĵo venas de Ĉinio, kaj mi konis ĝin nur per Youtube-aj videoj kie ĝi estas produktata de hobiuloj.

Sed ŝajne ekzistas rapide kreskanta industrio en Nederlando. Kutime estas la samaj firmaoj kiuj produktas bierojn. (Kio sonas logika ĉar ili povas reuzi multajn aparatojn.)

Tamen la industria formo de kombuĉo estas tre malsama de la originala kombuĉo:
- la mikroorganismoj (de la kolonio) estas foje filtritaj, foje ne
- plej ofte varmo estas uzata por sekureco (pasteŭrizo), sed la rezulto estas produkto malsama ol la originalaĵo
- multe da aferoj estas aldonitaj (gustoj, karbona acido, sukeraj anstataŭaĵoj), verŝajne por igi la produkton malpli fremda al la konsumantoj kiuj tute ne konas la koncepton de kombuĉo

Por provi, mi aĉetis tian industrian kombuĉon. Ĉi tie ili estis disponeblaj nur en normaj ladskatoletoj. Mi provis BATU Kombucha pasifrukta gusto. Mi tre ŝatis la guston (mi vere ŝatas ĉion kio estas iom acida) kvankam la gusto de stevio (malvera sukero) estis tro forta. Bedaŭrinde mi ne povis trovi kombuĉon sen tia malvera sukero en la normalaj superbazaroj.

Kiam mi povos, mi iros al "naturbutiko" kiu havas multe da malofte konataj trinkaĵoj. Mi antaŭvidas ke mi trovos tie kombuĉon kiu pli bone respektas la originalan produktmanieron. Tio pli interesan min, ĉar mi volas sperti guston kiu pli malsamas de tio, kion mi jam konas.

Ĉiuokaze, mi feliĉiĝas pri la populariĝo de kombuĉo. Ĉia alternativo al alkohol-enhava trinkaĵo bonas. Mi nun scias kion peti en restoracio/trinkejo sen aspekti tro malmojosa.