2024-01-31

0139 La manko de ideala retejo por blogo

En antaŭa artikolo, mi parolis pri tio ke mi komencis uzi Blogger. https://vanege-esperanto.blogspot.com/2023/12/0090-mi-publikigas-nun-ankau-en-blogger.html

Mi tre ŝatas Blogger. Publikigi artikolon estas ege facile kaj rapide. Mi ne planas ĉesi uzi ĝin. Ĝi estas tre purigita retejo, sen reklamo, kiu bone montras la artikolojn de la plej nova al la plej malnova, bone en komputiloj kaj poŝtelefonoj. (Kun eta problemo: la enbloga serĉilo ne aperas poŝtelefone.)

Bedaŭrinde, Blogger ŝajne havas grandan problemon: ĝia SEO "Search Engine Optimisation" (Videbleco per interretaj serĉiloj) ne estas bona. Kiam oni tajpas "vanege blogger" en Google, mi ne trovas la blogon en la rezulton! Miaj artikoloj neniam aperas en Google. Mi ricevas pli ol 100 vidojn ĉiutage, sed neniu el ili venas de Google. Mi serĉis solvon al tio dum longa tempo, sed mi ne trovis. Mi ne ŝatas tion, ĉar mi volas ke mia enhavo estu malferma al novaj publikoj.

Male, Medium havas tre bonan SEO. Iu Esperantisto diris ke ri trovis mian blogon, sed ri fakte trovis mian Medium kie mi publikigis nur kelkajn artikolojn en la lastaj jaroj. La artikolo en Medium estis trovita per Google.

Se mi volas havis ĉiujn avantaĝojn de Blogger + bona SEO + kelkaj utilaj funkcioj, mi devas krei mian propran retejon. Mi teknike kapablas fari tion, sed tio prenas tempon (kaj mi ne ŝatas la ideon devi zorgi pri propra servilo).  

La konkludo estas ke ne ekzistas ideala retejo por blogo. Ĉiu platformo havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

Sed mi konsciiĝis ke mi ne bezonas elekti nur unu platformon kaj forĵeti la aliajn. Mi povas publikigi samtempe en pluraj platformoj (en Blogger KAJ Medium). Antaŭe mi timis ke tio prenus tro da tempo al mi, sed intertempe, mi konsciiĝis pri la terureco de la SEO de Blogger. (Tio vere ne devis okazi, eble pro tio ke mia blogo estas en Esperanto?)

Do mi publikigos denove en Medium. (https://medium.com/@vanege) (Nu, mi provos ĉar mi antaŭvidas longdaŭran laboron).
Mia blogo en Medium estas malfrua de 139 artikolojn. Ekde morgaŭ mi publikigos du malnovajn artikolojn ĉiutage en Medium (mi komencos per numero 1), tiel ke Medium kaj Blogger estos je la sama nivelo post 140 tagoj.
 
blogger logo lost in a labyrinth 

2024-01-30

0138 Konsiloj por maldikiĝi

Se mi havus amikon kiu provas maldikiĝi kaj pretas ricevi konsilojn, mi donus tiujn:

- Ne provu kompensi manĝaĵon per pli da sporto. Mi neniam trovis bonan pruvon ke tio funkcias. Post sportumi, oni ankaŭ pli malsatas, kio faras ke homoj manĝas pli. Notu ke Mars-stango enhavas la kvanton de energio de kurado dum 38 minutoj. Kompensi per sporto estas malbona strategio, kaj se vi ne ŝatas la sporton mem, vi ne plu faros post kelkaj tagoj.
- Dietoj kiuj konsistas je ne plu manĝi specifajn aferojn tre malofte sukcesas. Se homoj bezonas aktivan energion por ne manĝi ion, ili ne plu sukcesos post iom da tempo.
- Dietoj kiuj konsistas je manĝi pli da specifaj aferoj pli ofte sukcesas. Anstataŭ havi negativan penson "mi ne plu rajtas tion", la pozitiva penso "mi rajtas manĝi tion kiom multe mi volas" estas pli facile tenebla dum longa tempo. Oni ne pensu "mi ne plu rajtas manĝi grasan aferon", sed "mi rajtas manĝi kiom multe da fruktoj kaj legomoj kiom mi volas!". Per manĝi pli da io kio ne havas multe da kalorio, oni aŭtomate kaj nekonscie manĝas malpli da io kio havas multe da kalorio.
- La korpo nature ĉesas voli manĝi kiam la stomako estas plena. Do bona tekniko estas komenci tagon per granda glaso da akvo, kaj trinki glason da akvo antaŭ ĉiu manĝo.
- Ne hezitu manĝi inter manĝoj aferojn kiuj plenas je fibroj (kiel fruktoj kaj legomoj), tio helpas rapide atingi saton. Dikaj akvoplenaj aferoj estas idealaj (kiel tomatoj, kukumoj, karotoj).
- Lasu tiujn bonsanajn manĝaĵojn en tre videblaj kaj atingeblaj lokoj. Kaŝu kion vi ne volas manĝi. (Kaj ideale ne aĉetu ilin.)
- Aĉetu pli etajn telerojn. Homoj emas meti malpli da manĝaĵo sur etajn telerojn. https://www.journals.uchicago.edu/doi/abs/10.1086/684441

digital drawing of a fat cat trying to lose weight

2024-01-29

0137 Palworld ne estas Pokémon-ludo (sed estas multe pli bona)

En la lastaj tagoj, la plej populara videoludo estis Palworld. Nova ludo kiu aperis en "Early Access" (esence pagenda beta-versio). La ludo ricevis multe da atento pro tio ke ĝi enhavas multajn monstrojn kiuj aspektas kiel Pokémon-oj, sed kiuj ankaŭ povas porti pafilojn, kaj oni povas pafi ilin. (Kio absolute ne eblas en Pokémon-ludo kiu provas esti "infanamika").

Mi aĉetis la ludon (kontraŭ 30 eŭroj), kaj mi tuj povas diri al vi ke la ludo absolute ne ludiĝas kiel Pokémon. Ĝi certe ne povas reduktiĝi al "Pokémon kun pafiloj". La plej simila ludo estas Ark Survival Evolved, kie oni devas iom travivi (manĝi) (iom kiel Minecraft) kaj konstrui sian kampon por protekti sin kontraŭ atakoj.

Fakte, la ludo tre similas al Cookie Clicker (sed en 3D-a mondo) kie la ludplezuro venas de pli kaj pli efika aŭtomatigado de taskoj. Ekzemple, por konstrui preskaŭ ĉion, oni bezonas lignon. Per manoj, oni ne ricevas multe da ligno, oni do kreas hakilon. Poste, oni kaptas Pal-on (monstron de la ludo) kiu povas haki por oni. Poste oni zorgas ke onia kampo iĝas pli bona por ke la Pal-oj en ĝi povus labori pli rapide kaj efike.

Por pli kaj pli efike aŭtomatigi, oni iras pli kaj pli for de la kampo por trovi Pal-ojn kiuj povas fari aliajn taskojn, kiel protekti la kampon, kreskigi nutraĵojn por aliaj Pal-oj ktp.

Kie en Pokémon la progreso ĉefe fariĝas per spertpoentoj kaj niveloj, en Palworld ĝi ĉefe estas per kiom efike oni aŭtomatigis taskojn por pli facile atingi pli potencajn ilojn kaj Pal-ojn.

Sed onia maniero ludi en la ludo estas sufiĉe libera. Por homoj kiuj ne ŝatas konstrui grandajn kaj efikajn fabrikojn kun multaj sklavaj Pal-oj (noto: oni ankaŭ rajtas trakti ilin bone) oni bone povas ludi la ludon per simpla esplorado, malkovro de ĉiuj Pal-oj kaj provi kapti ilin ĉiujn.

Vere estas eraro pensi ke Palworld estas kopio de Pokémon. Nur la aspekto de kelkaj Pal-oj (la monstroj en la ludo) aspektas tre inspiritaj de kelkaj Pokémon-oj, sed neniam oni povas paroli pri rekta kopio. Laŭ mi pli temas pri sekura nivelo de inspiriĝo, kio rezultiĝas en aspektoj kutime pli ĉarmaj ol Pokémon-oj mem.

Kaj vere, oni forgesu iom Pokémon. Palworld estas propra ludo, kun propraj ludmanieroj. Kaj ankaŭ ekzistas grandega diferenco inter Palworld kaj la lastaj Pokémon-ludoj: Palworld estas bona kaj ne estas seninspira kopio de antaŭaj ludoj.

a cat in the world of palworld

2024-01-28

0136 Konservi privatan sekurkopion

Ĉu vi havas gravajn dokumentojn? Vi devus havi sekurkopiojn de ili. Povas okazi ke via komputilo mortos kun la pasvortoj kiujn vi bezonas por aliri gravajn retejojn. Se via lando ne estas moderna, vi verŝajne bezonas memori apartan pasvorton por ĉiu servo de la registaro, kaj mi dubegas ke vi kapablas memori ilin ĉiujn (se viaj pasvortoj estas sufiĉe bonaj).

(Fakte por tia pasvorto, mi konsilas skribi ilin paperen. (Jes, la malo de tio kion homoj ĝenerale rekomendis 20 jarojn antaŭe). Ŝtelisto multe malpli facile atingos vian domon kaj vian kaŝlokon ol vian komputilon. Ideale, skribu la pasvorton "ekster ĝia kuntesto", tiel ke se ŝtelisto trovas ĝin, ri ne povas kompreni ke temas pri la pasvorto de specifa retejo.)

Papere aŭ ciferece, vi bezonas sekurkopiojn. Estas multaj dokumentoj vi bezonos pli poste (ekzemple por pruvi ke vi loĝas kie vi loĝas).

Do kio estas bona loko por sekurkopio? Se la informo ne estas tro privata, vi povas uzi interretan servon kiel Google Cloud. Tio estas tre oportuna por aliri la dokumentojn rapide kaj ĉie.

Sed se vi malofte bezonas aliri la dokumentojn, kaj vi volas multe pli da sekureco ke la dokumentoj ne estos ŝtelitaj de aliaj homoj, ne uzu la interreton. Mi persone konsilas zipi kun pasvorto, kaj meti la zip-dosieron en USB-ŝlosilon.

La problemo de USB-ŝlosilo estas ke ĝi povas ĉesi funkcii. Tio ne estas granda problemo, ĉar se vi regule faras sekurkopion (minimume unufoje jare), tio signifas ke vi ĉiujare kontrolos ĉu via USB-ŝlosilo ankoraŭ funkcias. Se ne, vi simple bezonas uzi novan USB-ŝlosilon.

La risko estas kiam via komputilo ne plu funkcias, kaj kiam vi kontrolas vian USB-ŝlosilon, vi ekscias ke ĝi ĉesis funkcii. Por eviti tiun riskon, mi metas mian sekurkopion en almenaŭ 2 USB-ŝlosilojn, kiujn mi metas en malsamajn lokojn (por limigi la riskon de perdo pro fajro aŭ la riskon de neatingebleco pro vojaĝo).

Tiu metodo estas multe malpli kosta (kaj pli simpla) ol uzi eksteran diskaparaton.

Sed nun imagu ke vi bezonos uzi vian sekurkopion kiam vi estos tre maljuna (kaj malpli kapabla pri komputiloj) aŭ ke membroj de via familio bezonos uzi vian sekurkopion. Tiam kontroli ĉiujare ĉu la sekurkopio funkcias estas malpli facile. Al tiu problemo mi ne konas solvon, krom havi fidindan familianon al kiu oni indikis la lokon de la USB-ŝlosilo kaj donis la pasvorton de la ĉifrita zip-dosiero.

a minimalistic fox holding a USB-stick in his mouth

2024-01-27

0135 Recenzo de la ludo Sea of Stars (7,5/10)

Sea of Stars estas esplora laŭvica rolludo, inspirita de la ludo Chrono Trigger. Ĝi estas farita de Sabotage Studio kaj estis financita per Kickstarter. (Ili ricevis pli ol miliono da usonaj dolaroj en Kickstarter). Mi plenumis la ludon kun preskaŭ ĉiuj flankmisioj post 25 horoj de ludado.

https://store.steampowered.com/app/1244090/Sea_of_Stars/

En la ludo, oni esence trairas nivelojn, kaj oni regule eniras batalojn kie oni devas strategie elekti kiun magion uzi kontraŭ kiu malamiko.

Kompare al Chrono Trigger (ludo larĝe konsiderata kiel la pinto de la ĝenro):
- La nivela dezajno (Level Design) de Sea of Stars estas malpli bona. La niveloj estas esence tuneloj kiuj malofte havas pli ol 2 branĉoj. Oni povas facile sekvi direkton sen timi forgesi ion. Sed tio ankaŭ signifas ke oni ne havas bonan kialon reviziti nivelojn. Sea of Stars havas multe da etaj puzloj, sed ili estas tro facilaj (nur unufoje mi bezonis ĉesi moviĝi por pripensi).
- La esplorado de la mondo restas fermita ĝis la fino de la ludo. Oni ekhavas liberecon je fari flankmisiojn nur je la fino de la ludo, kio estas multe tro malfrue. Ĉiuokaze, ne estas multe da flankmisioj kompare al Chrono Trigger.
- La pikselarto de la ludo estas tre bona. Kelkaj mapoj estas mirindaj. Sed tio estas la sola afero kiun Sea of Stars faras pli bone ol Chrono Trigger.
- La amuziĝo en la mapoj (ekster batalo) ĉefe estas je la evitado de monstroj. (Tre simila al Chrono Trigger).
- La batalsistemo de Sea of Stars estas malpli profunda ol Chrono Trigger. La pozicio de malamikoj estas malpli grava ol en Chrono Trigger. Chrono Trigger pli ofte devigas originalajn teknikojn por venki monstregojn. En Sea of Stars, se oni trovas teknikon, oni povas uzi la saman kontraŭ ĉiuj monstregoj.
- La muzikoj estas ĝenerale bonaj, sed ili certe ne estas memorindaj kiel kelkaj de Chrono Trigger.
- Nur 2 (aŭ 3) el la 6 ĉefaj roluloj estas fakte interesaj.
- La rakonto de la ludo estas tre meha. Eble eĉ malbona. Post 30% de la ludo la ĉefa intereso de la intrigo estas detruita kaj oni ne scias kial oni plu ludas. Post 70% okazas io kio havas neniun bonan rilaton kun la resto de la rakonto.
- Por havi la veran vivon de la ludo, kiu havas grandan impakton je la rakonto, oni devas 100% plenumi la ludon. Tio implicas kolekti 60 aferojn, kaj estas ege facile maltrafi unu el ili. Tiu kondiĉo pli malpli devigas homojn ludi kun la helpo de interreta gvidilo, kio malofte estas kontentiga sperto.

Malgraŭ ĉiuj tiuj malavantaĝoj kompare al Chrono Trigger, mi donas la noton de 7,5. La ludo restas simpla kaj amuza. Oni povas facile ludi ĝin post longa tago de laboro sen bezoni pli pensi. La beleco de la mondo estas pli interesa ol la ludmaniero mem. La ludo estas facile ludebla por homoj kiuj ne kutimas al la ĝenro kaj ne volas malsimplan rakonton.

Ĝi nun kostas 34 eŭroj en Steam (Eŭropo). Multekosta por tio kio ĝi estas kompare al aliaj ludoj. (Mi kutime ne ŝatas pagi pli ol 1 eŭro por ĉiu horo de ludado.)
Prefere aĉetu Chrono Trigger, kiu estas pli bona ludo, pli longa, kaj kostas nur 15 eŭroj.

A cat in the game Sea of Stars

2024-01-26

0134 La Franca estas tre efika lingvo

Kvankam ĝi estas mia denaska lingvo, mi neniam ŝatis la Francan. Mi vidas ĝin kiel amason da malregulaĵoj, kiuj estas konservataj nur por krei formon de elitismo inter homoj kiuj kapablas respekti la arbitrajn regulojn (kaj volas respekti ilin) kaj la aliaj. Mi ĉefe vidis ĝin kiel ilon por socia diskriminacio.

Sed se oni konsideru nur la Francan kiel parolatan lingvon, ignorante ĝian aĉan skriban formon, kaj ignorante la korektemon kaj la kastismo de multe de ĝiaj parolantoj, ĝi estas tute respektinda lingvo. Ĝi ne estas aparte malfacila aŭ facila, kaj ne aparte bela kaj malbela kompare al la aliaj eŭropaj lingvoj.

Sed en la kelkaj lastaj jaroj, mi ekŝatis la Francan. Ĉar mi rimarkis ke ĝi estas tre efika lingvo.

Per "efika" mi volas diri ke per la Franca, oni povas esprimi multe per malmulte da silaboj. La lingvo estas aparte taŭga por homoj kiuj volas esprimi multe da aferoj rapide, aŭ kiuj ne havas multe da pacienco.

Homoj kiuj studis nur per Duolingo ne scias tion: kiam oni parolas la Francan, oni povas forlasi la vokalon de multaj etaj vortoj, kaj prononci la restantan konsonanto kun la sekva silabo. Tio temas pri vortoj kiel "mi" (je), "min" (me), "vi" (tu), "de" (de) ktp.

Kelkaj ekzemploj de frazo por montri kion konciza la Franca estas:

EO: Mi vokos vin morgaŭ (6 silaboj)
NL: Ik bel je morgen (5 silaboj)
EN: I (will) call you tomorrow (7 aŭ 6 silaboj)
FR: Je t'appelle demain (5 silaboj (Ĵə-ta-pèl-də-mĩ) aŭ 4 silaboj (Ĵta-pèl-də-mĩ))

EO: Kion vi faras? (5 silaboj)
NL: Wat doe je? (3 silaboj)
EN: What do you do? (4 silaboj)
FR: Tu fais quoi? (3 silaboj (Tü-fè-kwa) aŭ 2 silaboj (Tfè-kwa))

Averaĝe, je nombro de vokaloj en frazoj, la ordo estas tiel: FR (plej konciza) < EN < NL < EO (malplej konciza).

Mi preskaŭ certas, ke kompare al ĉiuj aliaj latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj kiuj estas multe parolataj, la Franca havas la plej mallongajn vortojn je nombro de silaboj. Nur la Angla kapablas konkurenci je la longeco de vortoj, sed mankas al la Angla la supre-menciita kapablo.

Esperanto tiurilate estas relative malefika lingvo. Oni devas kompensi tion per paroli pli rapide por komuniki sen enuigi la aŭskultanton. Bonŝance la gramatiko de Esperanto permesas parte kompensi tiun problemon per kreema uzo de finaĵoj. La finaĵo -e ekzemple ofte permesas anstataŭigi prepozicion aŭ longan liston de vortoj.

Mi pensas ke la Franca havas ankaŭ alian avantaĝon kompare al multaj lingvoj: ĉiuj silaboj havas la saman longecon, kaj la longeco de vokalo ne havas influon sur la signifo. Tiu signifas ke oni povas facile plirapidigi onian paroladon depende de tio kiom oni volas diri, sen ke tio havus influon sur la komprenebleco. (Mi povas facile imagi (sed mi ne havas pruvon pri tio) ke en lingvo kie la daŭreco de vokalo gravas, oni ne povas bone aŭdi diferencon se oni parolas tre rapide).

Estas konata fakto ke homoj parolas la Hispanan tre rapide. Mi pensas ke tio okazas ĉar la vortoj en la Hispana estas tre longaj kompare al la Franca. Mi ne scias ĉu facilas por ili paroli multe pli rapide ol ili jam faras.

La Franca estas samtempe tre konciza je nombro de silaboj, kaj oni povas facile paroli pli rapide ol oni normale parolas ĝin. Tiel mi konkludas ke la Franca estas tre efika lingvo.

Eble mi uzu ĝin pli ofte.

dessin d'un chat furry disant des mots français très vite

2024-01-25

0133 Alternativaj plibonaj skribmanieroj por la Angla

Ni ĉiuj scias ke la Angla ne estas lingvo kiu estas bone skribita. La maniero elparoli la vortojn ofte ne estas antaŭvidebla per la maniero kiel oni skribas ilin. Do eĉ kiam oni memoris la formon de vorto, oni bezonas plie memori la elparolon de la vorto.

Tiu plia laboro ne estas dezirinda en la plej studata lingvo, ĉar tio estas multege da perdita tempo. Plie, mi pensas ke se la Angla estus bone skribita, multaj nedenaskuloj elparolus la Anglan pli bone, ĉar ili ne estus misgvidataj per la skriba formo. Per regule skribita angla, oni tuj scius ke oni neniam elparolas la "b" en la vorto "debt". La rezulto estas homoj kiuj evitas uzi la lingvon ĉar ili scias ke ili iom mise elparolas ĝin, kaj ne volas esti juĝataj per tio.

Ankaŭ por denaskuloj pli bona skribsistemo estus tre utila, ĉar tio helpus la lernadon de legado kaj skribado. Kelkaj elcentoj de homoj ne kapablas legi (kaj ne nur infanoj). Ili suferas pro tio, kaj malmultaj homoj konscias pri tiu problemo ĉar la koncernataj homoj malfacile povas komuniki pri ĝi!

La avantaĝoj de pli regula skribsistemo, kun elparolo sufiĉe antaŭvidebla per la maniero skribi, estas tiom evidentaj. Multaj lingvoj estas tiel sufiĉe bone skribitaj (kiel la Hispana kaj la Nederlanda), kaj estas neniu teknika kialo por ke tio ne eblus por la Angla.

Kontraŭargumento kiu ĉiam revenas estas ke la malklareco de la angla skribmaniero estas konservinda ĉar ĝi estas la sola komunaĵo inter ĉiuj landaj variantoj de la Angla. Mi konsideras tiun argumenton malbona ĉar ĉiuj landoj rajtas elparoli la grupojn de literoj laŭ sia propra kutimo. Ekzemple, por la Nederlanda, oni ne elparolas la vokalojn per la sama maniero en Nederlando kaj Belgio, sed oni skribas la vortojn de la sama maniero. Oni ne bezonas skribi per literoj de la internacia fonetika alfabeto, kvazaŭ la elparolo neniam ŝanĝiĝos.

Alia kontraŭargumento kiu ĉiam revenas estas la "nefarebleco" de ĝi. Ke la tuta projekto malsukcesus se ne ĉiuj landoj samtempe ekuzus la novan sistemon anstataŭ la malnovan. Kaj la ŝanco ke unu el la multaj landoj kiuj havas la Anglan kiel oficialan lingvon ne akceptus estas tro granda. Tiu argumento estas tipa "ĉio aŭ nenio"-pensmaniero. Saman argumenton uzas homoj kiuj nomas Esperanton neutila kaj fiaskinta pro tio ke ne ĉiuj homoj tuj ekparolis ĝin. Estas stulte diri ke tuta projekto ne valoras ĉar iu arbitre decidas taksi ĝin nur laŭ nerealismaj celoj aŭ misaj kriterioj!

La vero estas ke oni ne bezonas zorgi pri la agoj de aliaj homoj (nek de registaroj) por komenci ekuzi alternativan skribmanieron por la Angla. Per lerni iun, oni samtempe ekzamenas la elparolon de la Angla, kio estas tre utila por homoj kiuj ne denaske parolas la Anglan. Oni ne bezonas ŝanĝi la tutan mondon, sed oni povas ŝanĝi sian. Oni povas uzi alternativan skribmanieron por persona uzo, sed ankaŭ kun komunumo kiu ŝatas ĝin, simile al la komunumoj kiuj parolas planlingvojn.

En la komenco, komunumoj de homoj kiuj uzas alternativajn skribmanierojn estas malgrandaj, sed se la skribsistemo estas profitdona, ĝi iom post iom grandiĝos. La plej populara alternativa skribsistemo tiel evidentiĝos. Fakte, tiu "desuba" subteno kaj uzado estas necesa paŝo se iam oni volus konvinki potenculojn instrui ĝin paralele al la malnova skribsistemo lerneje (unue por nedenaskuloj). Ĉio povas esti farita progresive, kaj se io estas profitdona por ia grupo de homoj, tio progresos.

2024-01-24

0132 Demando de la tago por aktivigi komunumon

La malaktiveco de komunumo ofte estas problemo. Tiu problemo okazas oftege kun planlingvoj. Homoj volas uzi planlingvojn, sed ili ne scias kiel. Rezulte, ekzistas multe da Esperantaj grupoj kiuj estas grandegaj, sed tamen estas etaj je aktiveco. Mi trovis teknikon por parte solvi tiun problemon: la demando de la tago.

La tekniko estas ĉiutage sendi mesaĝon en la komunumo, kiun homoj povas respondi. La demando estas kutime tre simpla kaj ne postulas tro da pripensado. Tiel, eĉ komencantoj kaj homoj kiuj ne havas multe da tempo povas respondi. Tio samtempe estas bonega maniero altigi la aktivecon en unu komunumo, kaj ankaŭ helpi homojn lerni planlingvon pro la ĉiutaga uzado.

Mi scias ke la tekniko funkcias, ĉar mi uzis ĝin en du planlingvaj Discord-serviloj, kaj la kanalo de la demando de la tago estas la plej populara kanalo.

Trovi demandojn mem ne estas malfacile. La interreto enhavas multege de tia listo (kutime en la Angla, kion oni povas traduki). ChatGPT ankaŭ tre bone kapablas krei tian demandon, kiun oni devas traduki aŭ kontroli.

Provu tion en via komunumo (Telegrama-grupo, Discorda-servilo, ie ajn...), kaj se la ideo montriĝas populara, vi povus serĉi roboton por afiŝi novan demandon ĉiutage aŭtomate.

a group of cats and foxes thinking around a table, furry style

2024-01-23

0131 Kiel resti fokusita sur iu tasko

Ĉi tie mi listigas teknikojn kiujn mi uzas por sufiĉe longe labori. Mi uzas tiujn teknikojn ofte kiam mi ekzemple devas programi dum 8 horoj hejme en unu tago.

- Regule fari paŭzojn. Tio estas bezonata. La cerbo bezonas paŭzojn por povi fokusiĝi. Mi kutime faras paŭzon kiam mi ne plu sukcesas koncentriĝi aŭ kiam pli ol horo pasis. Tiam mi provas pensi pri io tuta alia, aŭ pri nenio dum 10 minutoj. Estas grave ne preni tro longan paŭzon, ĉar estas risko ke oni tute perdas volon denove labori.

- Aŭskulti samtempe senvoĉan muzikon se oni enuas. Se oni tro enuas, la cerbo aŭtomate puŝos onin fari ion alian. Do se oni devas fari enuigan taskon, estas bone aŭskulti muzikon samtempe kiu ne forprenas tro da atento.

- Aŭskulti trankvilajn bruojn se oni estas laca. (Por tio mi kutime uzas ASMR-on) Tio helpas mian cerbon resti aktiva kaj ne tro endormiĝi.

- Esti apud homoj kiuj estas fokusitaj pri simila tasko. En Twitch ekzistas homoj kiuj faras rektan elsendon de si laboranta. Mi ne scias ĉu tio funkcias por pli longe labori.

- Disigi kaj klarigi taskojn. Per eksplicite skribi ĉiujn etapetojn de etapo, oni kreas klaran pensvojon, kaj tio helpas ne devojiĝi de ĝi.

- Manĝi aferojn kiuj ne havas rapidajn sukerojn. La korpo devas esti kontenta por ke la cerbo povu fokusiĝi pri la taskoj. Manĝoj kun rapidaj sukeroj rapide kreas novan bezonon manĝi. Labori kaj manĝi samtempe povas helpi tralabori enuigan taskon.

- Esti en kiom eble plej trankvila loko, kiu ne ŝtelas atenton. Ne havi hazardajn aferojn kiuj povas okazi en onia vidkampo aŭ aŭdkampo.

- Esti en loko kiu estas kiom eble plej dediĉita al laboro. Kunteksto pli influas niajn agojn ol propra volo.

- Komenci labori kiom eble plej frue en la mateno. Estas en la mateno ke oni havas la plej fortan kapablon komenci taskon kiun oni iom timas aŭ malŝatas. Kaj post komenci estas pli facile resti fokusita.

- Ne tuŝi socian reton antaŭ la fino de la tago. Se oni ekkomencas legi konversacion/grupon, onia cerbo ĉiam atakas onin por ke oni kontrolu ĉu io aperis. Ĉia aplikaĵo aŭ retejo kie afero povas aperi dum la tago (ekzemple novaĵretejo) devas esti konsiderata kiel socia reto kaj devas esti uzata nur post laboro estas finita. Se oni havas truon de tempo, oni plenigu ĝin per podkasto aŭ libro, aŭ io ajn stabila kun relative antaŭvidebla kvanto de enhavo, kiun oni povas ĉesi kiam ajn oni volas.

- Poŝtelefono kaj libertemp-komputilo estu kiom eble plej for. (Sama tekniko kiam oni volas dormi.)

a cat very focused on his work

2024-01-22

0130 La neeblo de ĝusta sida korpopozicio (ni iĝas salikokoj)

Dorsodoloro koncernas duonon de la Francia loĝantaro ĉiujare. Tio estas terura sed tio ne estas surpriza kiam oni konsideras la daŭron kaj manieron de sidado.

Oni plurfoje instruis al mi, ke kiam oni sidas, devas esti anguloj de 90° gradoj inter la postakruro kaj la antaŭkruro, 90° gradoj inter antaŭkruro kaj la dorso, kaj la dorso devas esti rekta kaj vertikala, kun kranio kiu rigardas rekte antaŭ si.

Tio estas malfacilega. Oni devas havi seĝon je la ĝusta alteco, tablon je la ĝusta alteco, ekranon je la ĝusta alteco, ion por subteni la brakojn, bonajn okulvitrojn ktp ktp.

Fakte, mi havas la impreson ke neniu sidas ĝuste. La rekomendita korpopozicio estas nek komforta, nek natura al mi. Mi nature ekhavas teniĝon kie mia dorso pli bone ripozas malantaŭe sur la seĝodorso, kun kapo kiu proksimiĝas antaŭen al la ekrano por pli bone vidi (la tiel nomata "salikoka pozicio"). La sola maniero por mi konservi bonan pozicion estas ligi min al mia seĝo per kordoj, kion mi ne aŭdacas fari en oficejo.

Mi trovis bonan alternativon: stari. Oficeje mi havas labortablon kiu povas leviĝi, tiel ke mi povas labori kaj stari samtempe. Mi laboras tiel dum kelkaj horoj ĉiutage tie (kutime inter 1 kaj 3 horoj). Bedaŭrinde, stara senmova pozicio estas laciga, kaj mi ne certas ĉu stari dum longa tempo estas bona por la sano (por mi tio rapide iĝas malkomforta je genuoj).

Honeste, mi ne scias kion fari por plibonigi mian sidan pozicion. Kial estas tiom malfacile? Kaj kial laboroj devigas nin iom malsaniĝi per tiom longe sidi (aŭ stari) antaŭ komputilo?

a shrimp sitting on a chair in front of a computer

2024-01-21

0129 Efikaj medikamentoj kontraŭ trodikeco

En la kelkaj lastaj jaroj okazis revolucio en medicino. Tio temas pri novaj medikamentoj kontraŭ trodikeco kiu samtempe bone funkcias kaj donas malmulte da flankefikoj. Homoj kiuj uzas ĝin kutime perdas 15% de sia pezo.

Vi eble aŭdis pri Wegovy aŭ Ozempic. Ili estas injektoj kiuj enhavas la molekulon "semaglutide". Semaglutido jam estis aprobita kontraŭ diabeto, sed ĝi montriĝis tre bona kontraŭ trodikeco (homoj malpli emas manĝi). Nun ĝi ankaŭ estas aprobita kontraŭ trodikeco.[1]

Trodikeco estas grandega problemo. Ĝi altigas la ŝancon de morto pro vaskulaj malsanoj (komprenu interalie koratakon kaj cerbatakon). Trodikeco ankaŭ ĝenerale malbonigas bonfarton. Trodikeco koncernas grandan elcenton de la homaro. Semaglutido reprezentas do ŝancon por multege da homoj, kiuj ne sukcesis resaniĝi per dietaj ŝanĝoj (aŭ kiuj ne volas ŝanĝi siajn manĝkutimojn).

Oni devas konscii ke Semaglutido ne solvas trodikecon por ĉiam. Se oni ne adaptas sian vivmanieron, oni reekhavas la pezon kiun oni perdis rapide post ĉesi uzi la medikamenton.

Por Semaglutido ekzistas do grandega merkato. La firmao kiu produktas la medikamentojn, la dana firmao Novo Nordisk, iĝis unu el la plej riĉaj firmaoj de Eŭropo. Ĝia merkata valoro superis la malnetan enlandan produkton (angle GDP) de Danio en 2023. Ĝi ankaŭ superis la svisan Nestlé (kiu, ironie, helpas homojn trodikiĝi).

Konkurencaj medikamentaj firmaoj vidis tion kaj volas "parton de la kuko". Ekzistas nova generacio de molekuloj en esplorado kiuj apartenas al la sama familio de Semaglutido. Ekzemple, la molekulo "Retatrutide" montriĝis eĉ pli efika ol Semaglutido je perdo de pezo. Firmaoj ankaŭ esploras aliajn vojojn de korpa enigo, ekzemple tra buŝo.[2]

Grava esploro montris rektan rilaton inter uzo de Wegovy ĉe trodikaj homoj kaj pliboniĝo de sano. Grupo kun kaj sen Wegovy estis sekvata dum pli ol 3 jaroj. La grupo kun Wegovy havas malpli altan riskon je vaskula problemo, kaj rezulte vivas pli longe.[3]

La plej granda problemo de la medikamento nun estas la prezo (pli ol 1000 usonaj dolaroj ĉiumonate). Sed pro la skalo de produktado, pro la preza premo de konkurenco, kaj pro la eksiĝo de patentoj (normale 20 jaroj post eltrovo), oni povas bone esperi ke la prezo malaltiĝos. Tiam la profito en publika sano povas esti tiom granda (pro malpliigo de hospitalaj kostoj) ke tia medikamento estus senpaga en riĉaj landoj (krom Usono) post montro de medicina preskribo.

[1]: https://erictopol.substack.com/p/the-new-obesity-breakthrough-drugs
[2]: https://erictopol.substack.com/p/when-the-breakthrough-g-agonists
[3]: https://erictopol.substack.com/p/the-big-trial-of-a-glp-1-drug-wegovy

Semaglutido