2023-12-31

0108 Kreu aferojn

Se estas konsilo kiun mi ŝatus doni al ĉiuj homoj, tiu konsilo estus: kreu aferojn.

La afero povas esti io ajn. Ĝi povas esti ajna artaĵo (kiel desegnaĵo, ligna dekoraĵo), ajna fizika aĵo (malsimpla kuiraĵo, propra biero, eta vestaĵo), nefizikaj aferoj (teksto, muziko, retejo)... Kio gravas estas ke post laboro, restas io, kio ne ekzistis antaŭe. Aperas io kion oni povas montri al aliaj homoj.

Kial krei aferojn? Ĉar se oni ne kreas, oni ne ekzistas. Oni nur pasive travivas la vivon. Oni profitas de la aferoj, kiujn aliaj homoj kreis, sen krei aferojn mem. Tio ne estas malbona viva strategio, oni rajtas vivi kiel oni volas. La mondo jam plenas je aferoj, do oni povas facile konsumi jampretajn manĝaĵojn kaj filmetojn. Oni bezonas krei nenion, ĉar ĉio jam ekzistas.

Sed tio ne veras. Ne ĉio jam ekzistas. Ĉu ekzistis filmetoj pri videoludado en Esperanto? Ne, mi devis krei ilin mem. Ĉu ekzistis artikoloj pri temoj kiuj interesis min, en Esperanto? Ne multe, do mi devis krei ilin. Mi kreas aferojn, ĉar kiam mi volas ion, kaj ne trovas tion, mi scias ke aliaj homoj havos la saman problemon. Ĉiam estas homoj en la mondo kun similaj bezonoj. Mi helpas tiujn homojn per krei la aferojn kiuj devis ekzisti pli frue.

Sed vere, se estas io kion vi volas, sed vi ne trovas tion, faru ke ĝi ekzistu! Aŭ almenaŭ, ne malhelpu ĝian malaperon. Vi rajtas ricevi tion kion vi volas! Se la mondo ne kontentigas vin, ŝanĝu ĝin iomete. Kiam vi kreas aferon, vi iom puŝas la mondon je la ĝusta direkto laŭ vi. (Vi faras la mondon pli bona por la homoj kiuj bezonas la enhavon kiun vi kreis). Se vi ne kreas aferojn, vi estas pli spektanto kaj ne aktoro. La ideo ne povi iom plibonigi la mondon estas deprimiga.

Se vi ne volas krei aferojn por la aliaj homoj, faru tion almenaŭ por vi. Mi scias ke multaj homoj (interalie mi) iĝas malfeliĉaj kiam ili ne regule kreas novajn aferojn. Por mi, kreemo estas kiel sporto: bezonata de ĉiuj, sed kelkaj homoj ne sufiĉe faras.

Plie, sciu ke se vi ne kreas, vi iĝas nevidebla por aliaj homoj. Per krei aferojn, homoj ĉirkaŭ vi lernas pri la aferoj kiujn vi ŝatas. Ne nur ili vidos vian arton, sed ankaŭ tion kion vi volas esprimi per ĝi. Ĉiu kreaĵo estas reflekto de sia kreinto. Se vi volas ke homoj lernu pri vi, pri tio kio gravas al vi, vi devus krei aferojn. Kaj vi devus diskonigi kion vi kreis vaste, en la fizika mondo kaj en la interreto. Kial? Ĉar tio estas bonega maniero trovi homojn kun similaj ideoj kaj interesoj. La aferoj kiujn vi reklamas reklamas vin.

Per krei mi trovis la plimulton de miaj amikoj kaj mian koramikon. Tio ankaŭ veras por renkontiĝaj servoj kaj aplikaĵoj. Homoj kiuj kreas aferojn pli facile kaptas la atenton de homoj ol homoj kiuj nur konsumas filmojn kaj videoludojn, kio ne diras multe pri ilia personeco.

Persone, se mi ne sufiĉe konas iun homon, mi ne kuraĝas kontakti tiun homon. Kaj por mi, la plej bona maniero koni iun estas rigardi aŭ legi la aferojn kiujn tiu kreis aŭ skribis. Mia konsilo estas do: se vi volas ke homoj kontaktu vin, kreu aferojn.

2023-12-30

0107 Mia tekniko por lerni kompreni parolatan germanan

 Mi ĉiutage lernas lingvojn. Ĝi estas amuza cerbo-ekzercado kaj ĝi sentiĝas utila. Mi ŝatas la ideon povi kompreni pli da aferoj ol antaŭe.

Unu el la lingvoj kiujn mi lernas nuntempe estas la Germana. Sed mi ne studas ĝin laŭ la sama maniero kiel mi studis la aliajn lingvojn.

Unue, oni devas esti preciza pri tio kion oni volas kiam oni volas lerni lingvon. Por la germana, mi interesiĝas nur pri aŭda kompreno, ĉar

- Se mi vidas tekston en la Germana, mi povas facile uzi DeepL por ricevi kvalitan tradukon.
- Mi neniam bezonos skribi tekston en la Germana, ĉar mi povas skribi ĝin Angle aŭ Nederlande, kaj aŭtomate traduki ĝin per DeepL.
- Estas tre malgranda ŝanco ke mi bezonas paroli la Germanan (mi ne loĝas en germanparolanta lando), kaj se okazas ke mi devas paroli kun germano, mi povas multe pli facile komuniki per la Angla ol per hezitema Germana.
- Estas granda kvanto de podkastoj kaj videoj en la Germana, kiuj interesas min. Mi ŝatus aŭskulti germanajn podkastojn dum mi piediras aŭ veturas.

Lerni lingvon postulas multege da tempo, kaj se la nura celo estas povi kompreni la parolatan germanan, mi povas atingi kontentigan nivelon multe pli rapide. Mi ne bezonas studi la gramatikon por konstrui proprajn frazojn aŭ por uzi la ĝustan formon de vorto, mi nur volas kompreni kion ili diras.

Do por tio, mi rekte faras kion mi volas: aŭskulti germanaĵojn. Mi provas spekti filmeton en la Germana ĉiutage. Mi elektis spekti 10 minutojn de (Super) Easy German ĉiutage, ĉar tio estas la plej komencanto-amika materialo kiun mi trovis, kaj estas multe da kunteksto kiu helpas ligi sonojn al konceptoj.

https://www.youtube.com/watch?v=LQiHX6OY_BI&list=PLk1fjOl39-53Sy0xxIHKnQoZLHWb8rbl9

Unue, mi spektas la filmeton normale. Se estas io kion mi ne komprenas, mi legas la germanan subtekston, kaj se tio ne helpas, mi legas la anglan subtekston. Mi provas kompreni la tuton de la video.

En la sekva tago, mi denove aŭskultos tiun filmeton. Kutime mi faras tion dum mi faras ion alian (kiel ellitiĝi, prepari manĝaĵon, pisi...). Kaj post du pliaj tagoj, mi aŭskultos la filmeton por la tria fojo (ofte antaŭ ol dormi, sen spekti la ekranon).

Tio estas la ideo de spacigita ripetado. Tio helpas ne forgesi la novajn vortojn kaj esprimojn kiujn mi lernis kompreni. Per plurfoje aŭskulti la saman aferon, la frazoj "normaliĝas" kaj mi bezonas malpli da tempo aŭ atento por identigi kaj kompreni ilin.

Mi ne uzas Anki por la germana, ĉar Anki malpli taŭgas por aŭda kompreno. Teorie oni povus krei kartojn kun parolitaj germanaj frazoj, sed fari tiujn kartojn kostus tro da tempo. Plie, aŭskulti prenas tempon, kaj kiam mi uzas Anki mi ŝatas trairi la kartojn kiel eble plej rapide. Estas multe pli oportune aŭskulti ekster Anki kaj havi liberajn manojn!

2023-12-29

0106 Oni ne bezonas iri al renkontiĝoj por esti vera Esperantisto

Ĉu oni bezonas iri al renkontiĝoj por esti vera Esperantisto? Ne. Oni ne bezonas. Oni estas Esperantisto se oni parolas Esperanton, tio estas la difino de la vorto.

Renkontiĝoj estas ofte menciataj kiel grava parto de Esperanto-kulturo, sed ili ne estas tiom oftaj, kaj fakte ili ne estas tiom partoprenataj.

Vi certe ne bezonas iri al grandaj renkontiĝoj por esti Esperantisto. Kaj vi ankaŭ ne bezonas iri al lokaj renkontiĝoj por esti Esperantisto. Fakte, se lokaj renkontiĝoj ekzistas kie vi loĝas, vi estas tre bonŝanca. Se homoj de malpli ol 60 jaroj partoprenas en ĝi, vi estas eĉ pli bonŝanca. La tre granda plimulto de Esperantistoj NE havas lokajn klubojn kaj renkontiĝojn.

Kaj multege da Esperantistoj ne havas la tempon, aŭ la monon, aŭ la volon, por vojaĝi al landaj aŭ internaciaj renkontiĝoj. Tio estas lukso kiu estas disponebla por nur parto de la komunumo. Tiu parto estas videbla minoritato. Esperantistoj kiuj iras al renkontiĝoj estas minoritato.

Esperanto nun estas ĉefe uzata en la interreto. Tie okazas la granda plimulto de la legado, skribado, aŭskultado kaj parolado. Se vi partoprenas nur interrete vi jam estas sufiĉe en kontakto kun la resto de la lingvokomunumo. Fakte, Esperantistoj kiuj plej malbone konas la Esperanto-komunumon, mi ĉefe renkontis ilin en lokaj kluboj!

Ne lasu homojn diri al vi kion vi devus fari por iĝi vera Esperantisto. Se vi legas ĉi tiun artikolon, vi jam estas Esperantisto. Oni ne bezonas iri al renkontiĝoj, oni ne bezonas konstante batali por monda paco, kaj tiel plu. Tia identeca gardado estas neutila, kaj povas nur malkuraĝigi homojn de lerni aŭ uzi Esperanton. Iri al renkontiĝoj estas nur bonuso, por tiuj kiuj povas fari tion kaj volas tion.

 (Ĉu vi fakte volas scii ĉu publikaj renkontiĝoj okazas apud vi? Uzu https://eventaservo.org/)

2023-12-28

0105 Resumo de konsiloj de la kontraŭprokrastina libro Eat That Frog

 "Eat That Frog" ("Manĝu tiun ranon") estas fama libro de Brian Tracy, kie li listigas konsilojn por helpi homojn ekfari taksojn. La rano ĉi tie estas alegorio de la plej grava tasko, kaj la celo de la libro estas helpi la leganton ekfari la taskon. "Eat That Frog" estas fakte pli malpli alia maniero diri "Simple faru ĝin!"

Mi kutime ne ŝatas librojn pri persona helpo, sed tiu libro estas escepto. La libro ne enhavas tro da blablao, kaj ĝi donas konkretajn konsilojn kiujn oni povas tuj provi. Se io funkcias por oni, oni ne bezonas sciencajn fontojn. Tamen, anstataŭ aĉeti ĝin, mi konsilas spekti resumajn videojn en Youtube pri la libro, kiuj montras la konsilojn en pli rapida kaj memorebla maniero.

Ĉi tiu artikolo estas resumo de la konsiloj, sed en Esperanto. Mi forigis multe da ili ĉar ili foje estas ripetaĵoj, kaj mi provas listigi ilin laŭ pli logika ordo.

- Klare identigu viajn ĉefa(j)n celo(j)n. Por via vivo, por via jaro, por via monato, por via semajno, por via tago.
- Por atingi tiujn celojn, faru liston de eblaj taskoj. Pensu pri la pozitivaj kaj negativaj konsekvencoj de ili.
- Pensu pri la principo de Pareto: foje tasko kiu prenas 20% de la tempo donas 80% de la rezulto aŭ progreso al la celo
- En via listo, ordigu la taskojn laŭ efikeco. La plej efikaj estu supre.
- Ĉu la plej efikaj taskoj dependas de aliaj taskoj? Metu tiujn unue.
- Ĉu vi devas lerni novajn aferojn por fari taskojn pli efike? Metu tiujn ankaŭ unue. Sed lasu kelkajn taskojn de realigado ankaŭ en la komenco.

- Ĉu tasko ne estas sufiĉe konkreta aŭ ne estas farebla en unu sesio de koncentrita laboro? Disigu ĝin en plurajn taskerojn.
- Se vi bezonas pli da emo por fari taskon, disigu la taskon eĉ pli.
- Kiu farenda tasko plej timigas vin? Metu ĝin unue en vian liston. Tiel ĝi estos plej rapide farita, kaj vi ne plu bezonos timi ĝin. Vi tiel ŝparos mensan energion.
- Kreu liston de farendaĵoj por morgaŭ, bazita sur la plej supraj taskoj de via listo.
- Refaru la liston de farendaĵoj ĉiutage (ideale por la sekva tago, tiel en la sekva tago vi povas tuj komenci). Planado permesas ŝpari multe da tempo en la realigado.
- Zorgu pri sufiĉe da variado inter la taskoj, por resti kuraĝigita. Ne faru ĉiam (aŭ ĉiutage) la saman aferon, kaj ne faru nur lernadon aŭ nur kreadon aŭ nur hejmajn taskojn. (Tiu konsilo ne venas de la libro mem, sed mi konsideras ĝin vere grava.) Kunmetu taskojn kiujn vi ne tre ŝatas kun taskoj kiujn vi pli ŝatas, por kompensi ilin.
- Pretigu la laborlokon por ĉiu tasko, ĉio kion vi povus bezoni devus esti tujalirebla. Ĉio kio povus ŝteli vian atenton (manĝaĵo, poŝtelefono, specifaj retejoj...) devus esti NE-tujalirebla. Ideale estu apud koncentritaj homoj kiuj faras la saman taskon kiel vi.

La libro konsilas ankaŭ krei sistemon de urĝo kaj de premo, por senti sin devigita de fari taskon. Mi ne povas rekomendi tion al ĉiuj homoj, ĉar kvankam tio funkcias dum mallonga tempo, multaj homoj laciĝos de la premo kaj sentos la taskojn ne kiel utilaĵojn sed kiel sklavajn laboraĵojn. La plej grava afero laŭ mi estas ŝati tion kion oni faras. Se oni regule faras ion sen premo, oni oftege nature ekŝatas ilin.

2023-12-27

0104 Ni ĉiuj iĝis tre riĉaj

Homoj emas kompari sin al la aliaj. Tio estas fonto de senfina nekontentigo. Sed homoj ne sufiĉe komparas sin al homoj de la antaŭo. Ĉu vi konsiderus vin riĉa rilate al homoj de la sama regiono kiuj loĝis 50 jarojn antaŭe?

Mi konsiderus min (fakte, mi konsiderAs min) nekredeble riĉa. Per la interreto, mi havas rektan aliron al multege pli da scioj ol eblis antaŭe. Ĉu vi memoras kiam vi malkovris Vikipedion? Mia menso estis detruita per la ideo ke mi neniam povos finlegi la aferojn kiuj interesas min. Mi jam havas senpage pli da enhavo (filmetoj, videoludoj...) ol mi bezonos dum mia tuta vivo.

Ankaŭ pri sociaj rilatoj, mi sentas min nekredeble riĉa. Ĉiuj amikoj kiujn mi nun havas, mi ne povus havi ilin sen internacia tuja komunikado pere de mesaĝiloj kiel Telegram. (Mi provis sen, sed mi ne vere sukcesis pro tio ke homoj kiuj loĝas apud mi tro malsamas de mi). Kelkaj homoj plendas ke pro la interreto, homoj malkonektiĝas de la "vera mondo", sed mi male pensas ke por la plimulto de homoj, la interreto estas plia eblo konektiĝi al la vera mondo (kun kelkaj esceptoj).

Scienco kaj teknologio multe progresis en la lastaj 50 jaroj. Nun estas pli facile esti en bona sano (se oni ne falas en novajn merkatajn kaptilojn). Ekzistas novaj vakcinoj, multaj terapioj aperis aŭ iĝis malpli kostaj. Urboj estas nun pli sekuraj, ili havas pli da verdaj spacoj, aŭtoj iĝis malpli danĝeraj...

Ni preskaŭ ĉiuj iĝis pli riĉaj, almenaŭ en ebloj. Ekzistas esceptoj, ekzemple por landoj en konfliktoj aŭ la aĉetopovo de junuloj en la lastaj jaroj. Sed ni ne devas forgesi la tutan bildon pro esceptoj aŭ plurjaraj epizodoj.

Je la skalo de la tuta mondo, la progreso estas tre bona. Kompreneble, la progreso ne estas sufiĉa je kelkaj flankoj en kelkaj regionoj (tiuj esceptoj estas la novaĵoj), sed averaĝe, la progreso estas tre bona.

Por pli da informoj, mi kuraĝigas vin viziti la retejon Gapminder por havi informojn pri la progreso de la riĉeco de la homaro je monda skalo: https://www.gapminder.org/

Noto: mi ne diras ke batali kontraŭ ekonomia malegaleco estas neutile. Ĝi estas batalinda por demokratia stabileco kaj pro baza empatio. Sed oni ankaŭ ne restu blinda pri la aferoj kiujn oni jam havas. Oni ne plu vivas en la antaŭaj aĉaj vivcirkonstancoj (ekzemple manĝante panon inter la ratoj) kie la plimulto de la homaro vivis!

2023-12-26

0103 Kiel ĉiutage trovi ideon por bloga artikolo

 Se ankaŭ vi volas publikigi blogaĵon ĉiutage, vi eble timos ke en kelkaj tagoj, vi ne havos ideon kaj pro tio ne sukcesos publikigi ion.

Ne timu, la vera mondo ne estas tiom strikta kiel Duolingo-a ĉeno. Se vi ne publikigas dum 1 aŭ 2 tagoj, estas granda ŝanco ke neniu rimarkos. (Homoj ĉefe legas kaj pensas nur post ricevi sciigon.) Se en unu tago vi havas aferojn pli gravajn por fari, faru tiujn aferojn. La ideo de publikigi ĉiutage ne bezonas esti ĉiam respektita. Ne ekzistas granda diferenco inter celo respektita 100% kaj 99%.

Sed nun, kiel mi faras por ĉi tiu blogo mem? Ĉiam kiam mi havas ideon de temo pri kiu mi povus paroli dum pli ol 200 vortoj, mi notas ĝin ie. Tiel, en Telegram, mi havas grandegan liston de temoj pri kiuj mi volas paroli (kun ĉefaj argumentoj kaj priparolindaĵoj). Kiam mi ne havas inspiron de ideo je unu tago, mi nur bezonas konsulti la liston de miaj notoj. Ju pli tempo pasas, des pli tio iĝas facila ĉar la listo pligrandiĝas kaj plikompletiĝas.

Estas tre utile havi aplikaĵon kiun oni ĉiam povas aliri per poŝtelefono. (Mi persone uzas la registritajn mesaĝojn de Telegram, sed ekzistas multaj aliaj.) Tiel, kiam oni havas ideon, oni povas tuj noti ĝin antaŭ ol oni forgesas ĝin.

Fina tekniko estas antaŭskribi artikolojn. Kiam mi scias ke mi ne havos multe da tempo por skribi artikolon (ekzemple pro ferio), mi skribas ilin antaŭ tiuj tagoj. Se la celo estas publikigi novan artikolon ĉiutage, oni ne bezonas skribi novan artikolon ĉiutage! Estas utile havi rezervon de jampretaj artikoloj, kiujn oni povas publikigi kiam oni estas ekzemple malsana, aŭ for de komputilo.

Kiam blogi ĉiutage iĝas kutimo, onia atentemo al la eventoj de sia vivo iom ŝanĝiĝas. Kiam io okazas al mi, mi pli ofte demandas min: "Ĉu tio estus menciinda en artikolo?" "Ĉu indus paroli pri tiu sperto per artikolo?". En la komenco de la blogo estis malfacile trovi temojn, sed nun mi havas pli da ideoj ol mi bezonas por mia ĉiutaga celo.

2023-12-25

0102 Kial ne eblas lasi komentojn en ĉi tiu blogo mem

 Defaŭlte, sub blogaĵoj de blogoj faritaj per Blogger, eblas lasi komenton. Mi malebligis tion en mia blogo pro la sekvaj kialoj:

- Mia blogo estas nur por mia enhavo. Mi ne volas responsi pri la disponebleco de la enhavo skribita de aliaj homoj. Se iam mia blogo estas fermita (pro ajna kialo), mi ne volas ke la komentoj kiujn homoj skribis subite malaperas. La perdo de Esperanto-enhavo estas io kion mi tre malŝatas, kaj pro tio ke mi ne skribis viajn komentojn, mi ne povas libere fari sekurkopiojn de ili aliloke.
- Mi ne volas kontroli kaj moderi la komentojn. Mi ŝatas legi ilin, sed mi ne volas polici. Mi preferas konservi tempon por la skribado de novaj artikoloj.
- Jam estas sufiĉe da lokoj en la interreto kie homoj povas lasi komentojn pri ĉio. Ekzemploj estas Reddit kaj Mastodon. Kiam mi publikigas novan artikolon, mi ĉiam sendas mesaĝeton kun ligilo al ĝi en Mastodon. Eblas respondi al tiu mesaĝo. Mastodon estas la plej taŭga loko se vi volas fari mallongan komenton. Tie mi tuj povas legi ĝin, kaj aliaj homoj povas facile vidi ĝin kaj reagi al ĝi.
- Se vi volas fari longan respondon (kiu estas tro longa por Mastodon-a aŭ Reddit-a mesaĝo), mi kuraĝigas vin fari tion en propra blogo aŭ publikig-ejo, kun ligilo al la originala artikolo. Tiel oni kreas pontojn inter Esperantaĵoj tra la interreto, kio igas la Esperantan enhavon pli trovebla kaj altigas la ŝancon ke io pluvivos en la estonteco.

2023-12-24

0101 Mi denove ricevis tro da donacoj

Por ĉi tiu Kristnasko, mi denove ricevis tro da donacoj.

Mi agnoskas ke tio estas rezulto de bona intenco de mia granda familio. Mi estas kontenta pri la duono de la donacoj. Tamen, mi klare diris ke mi preferus ricevi neniun donacon, kaj ke se oni vere volas doni al mi ion, oni donu al mi ion foruzeblan kiel manĝaĵon. Mi diris tion lastjare, do mi supozas ke kelkaj el ili forgesis. Sed mi ankaŭ pensas ke kelkaj uloj ĉiuokaze ĉiam donos donacon al mi, ĉar ili ne volas esti juĝitaj kiel "la uloj kiuj ne donis donacon al mi". Estas iom bedaŭrinde ĉar neniu en mia familio estas tiumaniere juĝema (malgraŭ tio, la timo restas).

Jen la donacoj:
- ligna surfotabuleto (artaĵo) por esti ligita al ŝlosilaro (tio nur pezos en mia saketo).
- Ĉapo, ŝtrumpetoj, bankokovrilo kontraŭ malvarmo (mi jam havas!).
- USB-ŝlosilo (mi jam tro havas).
- Socia tablo ludo (mi ŝatas la ideon sed mi scias ke mi ne havos okazon uzi ĝin pro manko de amikoj kiuj povas viziti min).
- Elektra dentobroso (tion mi fakte mem mendis, estus pli bone se mi havus ĝin pli frue, sed almenaŭ tiel mi certas ke mia patro ne aĉetos ion kion mi ne bezonas, ĉar li ĉiam sentas sin devigata aĉeti ion).
- Ingrediencoj por maizkaĉo de loka butiko (mi tre ŝatis tiun donacon).

Aliflanke, ĉiuj ŝajnis kontentaj pri la nederlandaj manĝaĵoj kiujn mi alportis, kiuj ne troveblas en Francujo.

Mi ne ŝatas ricevi fizikajn aferojn. Fizikaj aferoj donas responson pri bone zorgi pri ili. Oni devas ne forgesi ilin kaj oni devas memori kie ili nun estas. Kiam oni ofte moviĝas de loĝejo al loĝejo aŭ de lando al lando, tio povas esti fonto de streso. Plie, ili okupas spacon. Mia ĉambro ĉe la parentoj jam tro plenas de donacoj, kaj mia propra domo (tre for) tro malgrandas por ili. La aĵoj ne povas facile vojaĝi kun mi en la interlandaj trajnoj.

Multaj homoj diras ke Kristnasko iĝis tro komerca. Mi ne havas ion kontraŭ komerco mem, mi trovas tion utila. Sed mi ne ŝatas komercon kiu kondukas al malŝparo. Sed tio estas ekzakte kion kristnaskdonacoj faras se oni aĉetas aferojn sen esti certa ĉu ili estas bezonataj. Eĉ io simpla kiel nebezonata pantalono signifas malŝparon de 7000 litroj da akvo. Kiam per aĉeto oni okazigas la kreadon de nova produktaĵo, tio kostas al nia medio ofte multe pli ol la prezo mem, ĉar la natura medio mem ne povas imposti la firmaojn kiuj profitas de ĝi.

Okaze de necerteco pri la bezono, mi pensas ke estas ĉiam pli bone ne aĉeti. Ĉar io neaĉetita ĉiam povas esti aĉetita poste. Sed io jamaĉetita (sed nebezonata) ne povas facile malaĉetiĝi. Estas ioma perdo de libereco. Oni ne bezonas rapide decidi pri donacoj, ĉar okazos multaj aliaj kristnasktagoj en la estonteco.

Eblas fari surprizojn sen aĉeti aferojn tamen. Bedaŭrinde, preskaŭ neniu en mia familio kreemas. Estas multe pli facile aĉeti ion en butiko.

Mi povus revendi (aŭ redoni) la aferojn kiujn mi ricevis kiujn mi ne bezonas, sed tio estas plia laboro, kio ne estas agrabla donaco.

2023-12-23

0100 La solsticoj estas festindaj tagoj por internacia kulturo

En Nederlando, ekzistas multaj "festotagoj" en Decembro. Kelkaj el ili (Sinterklaso kaj Kristnasko) estas kulture specifaj, kaj alia estas specifa al la kalendaro (la lasta tago de la jaro).

Sed la mondo estas vasta kaj la kulturo ne samas ĉie. Ankaŭ kalendaroj diversaj. Se vi estas ĉirkaŭ 2024 post la naskiĝjaro de Jesuo, vi uzas la gregorian kalendaron. Ekzistas ankaŭ la kalendaroj hebrea, budhisma, islama, ĉina, hinda, persa, etiopa...
Kiam oni parolas kun Esperantistoj, kiuj loĝas en diversaj partoj de la mondo, estas maloportune deziri bonan festtagon kiu ne estas festata de ĉiuj ĉeestantoj.

Bonŝance ekzistas ankaŭ festoj kiuj baziĝas sur kosmaj konstantoj. Kaj ni ĉiuj havas la saman kosmon. Ekzemplo estas la solsticoj, kio estas la diurnoj (24 horoj) kiam la tago (kiam estas lumo) plej longas aŭ plej mallongas. La tagoj estas malaj depende de la Tera hemisfero, sed la koncepto restas same.

La solsticoj estas bonaj kandidatoj por festotago de internacia kulturo. Kio ajn estas onia kulturo kaj kredoj, la tago estas sama kaj signifa por ĉiuj (krom por tiuj kiuj loĝas precize je la ekvatoro).

Mi aperte ŝatas kiam la vintra solstico estas atingita en la norda hemisfero, ĉar tio signifas ke la deprimiga mallumo aperos pli kaj pli malfrue en la diurno. Tio donas al mi la impreson ke mi jam travivis la plej aĉan parton de la jaro, kaj ke de tiam, la aferoj pliboniĝos.

Igi la solsticojn festotagoj ne estas artefarita ideo. Ĝi jam estas oportuno por festo en pluraj kulturoj kiuj ne rilatas al la aliaj. Por aliaj, ĝi povas esti festo por la kompreno de la universo, kaj kiel la pozicio de la Tero en la kosmo influas nin ĉiujn.

undefined

2023-12-22

0099 Krei aferojn antaŭ ol oni malsaniĝas

someone working on their computer while being sick

Mi malamas malsanojn de la tipo de malvarmumo, gripo kaj kronvirusa malsano. Ili donas al mi febron, konstantan vomemon, mi dormas aĉe, kaj rezulte, mi ne plu havas sufiĉe da tempo kaj da motivo por atingi miajn celojn. Tio frustras min.

La ekzisto de tia malsano kiun oni povas hazarde kapti iom devigas ke oni adaptiĝu al cirkonstancoj. Oni ne havu la samajn celojn en la tagoj kiam oni estas malsana kompare al la tagoj kiam oni fartas bone.

Por mi, tio signifas, ke en la tagoj kiam mi ne estas malsana, mi devas labori pli ol averaĝe. Tiel mi povas kompensi la mankon de laboro dum malsanaj tagoj. Lastatempe, mi skribis du artikolojn ĉiutage (ĉar mi baldaŭ ferios sen bona komputilo), sed mi malsaniĝis kaj hodiaŭ mi povis skribi nur unu artikolon. Tio sentiĝas aĉe, sed ne eblas batali kontraŭ la fizikaj limoj de la vera mondo.

Mi fartas tiom aĉe kiam mi estas malsana. La doloro, la konstanta naŭzo kaj la sento de malvarmo sur la tuta korpo, tio estas memorigo ke mi devus profiti kiom eble plej de la tempo kiam mi ne estas malsana. Oni profitu de la libereco krei aferojn antaŭ ol oni ne plu havas ĝin, ĉar oni neniam scias kiam transdonebla malsano venos.

2023-12-21

0098 Duŝiĝi kiom eble plej rapide por igi la sperton malpli malagrabla

A speedrunner of showering

Kiam mi estis tre juna (malpli ol 10-jaraĝa), mi tre malŝatis duŝi min. Mi ne ŝatas variadon de temperaturo sur mia korpo. (Oni provizore malvarmiĝas kiam oni forigas siajn vestaĵojn, kaj foje akvo estas tro malvarma je la komenco kaj ĝi bezonas tempon por varmiĝi... ktp)

Nun mi daŭre malŝatas duŝojn, sed mi komprenas la gravecon de perceptita higieno por interpersonaj rilatoj, do mi devigas min. La timo ke mi havus malbonan odoron kaj ke tio ĝenus homojn estas tro forta.

Duŝadon, mi ĉefe vidas kiel malŝparon de tempo. Do kiam mi estis tre juna, mi evitis ilin. Tamen, mi trovis teknikon por igi la agon pli interesa, tio estas: rekordrapidi. Mi provis duŝi min kiel eble plej rapide, kaj mi mezuris la tempon kiun mi bezonis.

Tiel, duŝiĝi iĝis ludo. Ĉiam kiam mi devis duŝi min, tio estis okazo plibonigi mian personan rekordon. Estis interese pensi pri la teknikoj por pli rapide duŝiĝi, ekzemple komenci per la korpo kaj poste la haroj, aŭ uzi sapon kiu funkcias por ambaŭ korpopartoj, aŭ ŝalti la akvon nur kiam la tuta korpo estas frotita, aŭ uzi pli grandan tukon por sekiĝi pli rapide...

Estas interese kiel "ludigi" agadon igas ĝin pli interesa. Iumaniere, tio aspektas kiel Duolingo faras pri lingvolernado. Kiam oni lernas lingvon per Duolingo, oni gajnas poentojn. Kiam oni rapide faras ion por havi rekordon, oni gajnas la antaŭĝojon je la eblo plibonigi la rekordon.

Duŝiĝi iĝis kutimo, do mi ne plu vere bezonis tiun ludigan teknikon. Nun kiam mi duŝas min, mi moviĝas aŭtomate kaj provas samtempe pensi pri la sekvaj artikoloj kiujn mi skribos, tiel mi malpli enuas kaj mi ne restas fokusita pri la malagrabla sperto donita de akvokontakto kaj temperaturovariado.

2023-12-20

0097 Malsana kaj aere transdonebla? Portu maskon.

Mi ne ŝatas esti malsana, mia familio ne ŝatas esti malsana, fakte la tuta mondo ne ŝatas esti malsana! Do kiam mi scias ke iu estas malsana, ke la malsano estas transdonebla per aero, kaj ke tiu ulo ne portas vizaĝ-maskon aŭ ne respektas distancojn, mi estas frustrita. Mi ne volas malsaniĝi, kaj mi ne volas la riskon ke miavice mi malsanigos iun alian.

La regulo estas tamen simpla: se oni havas aertransdoneblan malsanon, oni ne proksimiĝu al aliaj homoj. Se oni devas iri al oficejo, oni deklaras sin kiel nevalida por kelkaj tagoj. Se oni nepre devas iri al oficejo (aŭ al alia loko), oni portu protektilon kiel ni ĉiuj havis dum la kronvirusa pandemio. Se ĉiuj respektus tion, multaj malsanoj ne plu disvastiĝus sufiĉe kaj ili malaperus, savante la komforton kaj vivojn de multaj homoj.

Oni vere ne estu egoisma. Kelkaj homoj havas malfortan imunsistemon pro aĝo aŭ diversaj kialoj. Onia persona sinteno havas publikan efikon. Se oni ne akceptas tiun fakton kaj la ligitan responson, oni forigu sin de la publika spaco.

Multaj landoj estas tamen tre individualismaj. Multaj firmaoj devigas homojn veni labori, eĉ kiam ili estas malsanaj. Sed la problemo ne estas nur en la firmaoj, sed ankaŭ en la socio, en individuaj homoj. Kompare al aziaj landoj, homoj de eŭropaj kaj amerikaj landoj tro zorgas pri individua bildo. Ĉi tie, ili ne emas porti maskon kiam ili malsanas ĉar ili ne volas kredigi al homoj ke ili estas malsanaj kaj evitindaj!

Bonŝance, la socio iom evoluis post la plej granda parto de la kronvirusa pandemio. En Francio, en la trajnsistemo ĉirkaŭ Parizo, oni preskaŭ ĉiutage vidas homon kiu portas maskon. Tio estas parto de la ĉiutaga bildo, kaj grandega socia progreso. Bedaŭrinde, en Nederlando, mi neniam vidas tion. Individualismo kaj aspektismo ankoraŭ tro fortas ĉi tie.

Ni zorgu pri la aliaj. Porti maskon estu kutimo, eĉ por bazaj malvarmumoj. Tio ĉiam helpas. Oni uzu la maskojn kiuj restas en oniaj ŝrankoj.

2023-12-19

0096 Loĝi sole kostas tro multe. Se kunloĝado estus pli normala, tio povus helpi en kelkaj okazoj.

Se oni vidas la koston de ĉio, oni havas la impreson ke la mondo ne estas farita por homoj kiuj loĝas sole.

La plej videbla ekzemplo estas la superbazaroj. Pakaĵoj ofte ekzistas nur por "familia" aŭ "dupersona" grandeco. Se oni loĝas sole, oni povas daŭre aĉeti la grandajn pakaĵojn, sed tiam oni bezonas grandan frostujon aŭ plurfoje manĝi la samajn aferojn en sinsekvaj tagoj. Kiam unupersona pakaĵo ja ekzistas, la prezo (por unu persono) estas multe pli alta ol por dupersona grandeco. Homoj kiuj loĝas duope povas tiel facile pagi 30% malpli por ĉiu persono.

Sed, je kvanto de mono, la plej granda diferenco estas la loĝejo. Por ŝanĝi unupersonan domon al dupersona domo, oni bezonas nur aldoni dormĉambron, sed la prezo de tia domo estas multe malpli ol duobla. Plie, se oni devas pagi ĉiumonate hipotekon, oni bezonas pagi nur la duonon se oni loĝas kun iu alia.

Je ekonomia vidpunkto, estas tre maloportune ne loĝi kun iu alia. Sed kompreneble, mono ne estas la solo afero kiu decidas se oni loĝas sole aŭ ne. Taŭgaj domoj devas ekzisti, kaj taŭgaj homoj kun kiuj oni volus loĝi devas esti trovitaj. Kiam oni estas studento, estas multe pli normale loĝi kun aliaj studentoj. Sed post studado, kiam oni estas en la senfina aktiva vivo, oni konsideras privatecon kaj liberecon ene de propra hejmo multe pli gravaj. (Persone, mi ne tiom zorgas se almenaŭ mia dorm/laborĉambro estas sufiĉe granda kaj mi konservas tutan privatecon en ĝi).

Tamen, pro la ekonomia avantaĝo, mi certas ke ekzistas multaj homoj kiuj pretus vivi kun aliaj homoj, eĉ se tiuj homoj ne estas koramikoj aŭ familianoj. Se la homoj estas decaj, kaj faras la bazajn kunvivajn taskojn (ofte la samaj en oficejoj), tio devus funkcii. Ekzistas granda kultura diferenco inter landoj. Ekzemple en Nederlando, tia maniero kunloĝi preskaŭ ne videblas, sed en landoj pli sudaj en Eŭropo okazas pli ofte ke homoj kune luas hejmon por almenaŭ jaro.

La plej timiga afero pri kunloĝado estas se la alia(j) homo(j) ne respektus la bazajn kunvivajn regulojn (ekzemple purigi kuirejon kaj manĝtablon post uzo). Oni ankaŭ timas ŝteladon, do oni bezonas fidi la homon kun kiu oni loĝos. Kaj oni ankaŭ timas esti "blokita" dum jaro kun la homo kiu kunluas. Tiuj problemoj estus multe malpli grandaj se oni mem evitus havi altvalorajn fizikajn aferojn (kio pli facilas por studentoj) kaj se oni povus facile iri al alia hejmo se la kunloĝanto ne estas deca. Tiu lasta problemo estus iom solvita se kunloĝi estus pli normale en la socio. Tiam ekzistus multe pli da ebloj iri al alia kunloĝejo kaj estus multe pli facile fari tion. Retejo listigus ĉiujn eblojn, kun profilo de la kunloĝantoj kaj kiom multe ili pretas kunlabori pri la ĉiutagaj taskoj (kiel aĉetado kaj purigado).

Kunloĝado (kaj kunluado) estas socia evoluo kiu estas kuraĝiginda:
- unue ĉar ĝi permesus helpi la homojn kiuj ekonomie havas problemojn sed kiuj samtempe ne tiom estas ĝenataj pri kunloĝado.
- due ĉar kunloĝado estas efika pri spaco kaj ekologia: anstataŭ havi 2 banĉambrojn kiujn oni uzas nur 5% de la tempo, estas pli bone havi nur 1 (eble iom pli granda), kiu estas uzata 10% de la tempo.

2023-12-18

0095 Spertaj Esperantistoj ne uzas vortarojn kaj gramatikajn librojn

Komencantoj estas facile rekoneblaj per kiom ofte ili uzas vortaron. Kelkaj iom tro obsedas pri ili, kaj korektas aliajn Esperantistojn tuj kiam ili vidas uzon kiu devias de uzo priskribita en vortaro. Por tio, ili foje sendas ligilon al Vortaro.net, Reta Vortaro, aŭ Vikipedio, kiuj ili konsideras kiel fontojn de vero.

Sed krom la fakto ke korekti iun kiu ne petis tion ne estas respekteme, komencantoj bezonas lerni ke vortaroj (kaj gramatikaj libroj) ne ĉiam estas ĝustaj. Do ili ne povas simple uzi ilin kiel armilojn por ĝusta uzo de Esperanto.

(Notu ke mi konsideras Esperanton kiel la lingvon de Esperantistoj. Mi konsideras ĝustaj la lingvaĵojn kiujn Esperantistoj uzas. Tio signifas: se io estas uzata kaj komprenata, tio estas ĝusta. Objektiva priskribo de uzado, laŭ lingvoscienca maniero. Opinioj pri uzindeco (ekzemple pri neologismoj, kontraŭangla-emo kaj fundamentismo) vere ne gravas por difini kio estas ĝusta aŭ malĝusta. Uzata signifas Esperanta.)

Komencantoj, kaj pedantoj, havas ĝenerale tro grandan fidon pri vortaroj kaj gramatikaj libroj. Oni spertiĝas kiam oni rimarkas kaj akceptas la neperfektecon de ili. PIV (Vortaro.net) estas bona ekzemplo de vortaro kiu estas konata sed tamen havas kvaliton tre suban (kompare al profesie faritaj vortaroj por lingvoj kiel la Angla aŭ la France).

PIV (Vortaro.net):
- Havas multe da neologismoj kiuj ne estis uzataj. Vidu ekzemple vortoj kiel "uesto" aŭ "gadmeso". Pro la uzado de PIV populariĝis tiuj Waringhien-aj vortoj, sed ili vere sentiĝas trudataj. Simila afero okazas nun per Vikipedio, kie nomo de artikoloj estas elektitaj de komencantoj, kaj aliaj komencantoj pensas ke la nomoj estas la plej ĝustaj ĉar ili estas uzataj en Vikipedio (sed ne en la reala mondo)...
- Havas multe la subjektiveco en difinoj (multaj difinoj priskribas konceptojn per vortoj kiel "bongusta" aŭ "malbela")
- Preskaŭ ne ricevis novajn vortojn kaj difinojn en la lastaj 30 jaroj...

Bonŝance, ekde kelkaj jaroj antaŭe, PIV estas aktive plibonigata, sed plibonigi ĝin postulas multe da tempo, kaj kvalite ĝi ankoraŭ restas malpli bona ol Reta Vortaro (ĉefe pro la manko de vortoj kaj difinoj). Ankaŭ Reta Vortaro ne estas perfekta, kaj suferas de multaj subjektivaj rimarkoj kaj "(evitinde)"-notoj. Vidu ekzemple ĉi tiu paĝon: https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2k.html#paragr.0o . La vorto paragrafo kiel rekta traduko de "paragraph" (EN) kaj "paragraphe" (FR) estas markite kiel evitinda, kvankam la vorto plej ofte estas uzata kaj komprenata tiel!

Kiam oni ankoraŭ ne havas sufiĉan kaj diversaj Esperantan sperton, interreta serĉo, per retserĉilo aŭ ene de sociaj retoj, restas la plej bona maniero scii ĉu vorto aŭ Esperanto estas uzata (do Esperanta).

Kelkaj gramatikaj libroj (eĉ kursoj) pri Esperanto estas tre malbonaj (ĉefe la malnovaj). Eĉ modernaj gramatikaj libroj (aŭ retejoj) donas tro grandan gravecon al uzoj de Zamenhof kiuj estas ege strangaj (Neniu diras aŭ dirus ion kiel "Mi veturos Parizon"). Pro simila Zamenhofismo aŭ tradiciismo, ili prezentas arbitrajn malpermesojn, ekzemple pri la uzo de infinitivo post specifaj prepozicioj.

Mi uzas Esperanton ĉiutage, de multaj jaroj, en diversaj kuntekstoj kaj kun homoj de diversaj aĝoj, sociaj grupoj kaj spertonivelo. Tre ofte, mi scias ke mia sperto kaj memoro pli pravas pri uzata lingvo ol frazoj skribitaj de kelkaj hobiuloj en alia spacotempo. Do mi uzas mian sperton, por komuniki al homoj la mondon kiu estas al mi vera. Ni ne bezonas ĉiuj havi la precize samajn difinojn por vortoj. Se vi estas sufiĉe sperta Esperantisto (tio estas: se vi sufiĉe uzis Esperanton kaj pruvas tion per ĝenerale kompreneblaj frazoj), la aliaj Esperantistoj (kiuj ne estas komencantoj aŭ pedantoj) komprenos kaj akceptos la difinon de viaj vortoj.

Per ĉi tiu artikolo mi ne diras ke oni ĉesu uzi vortarojn kaj gramatikajn librojn. Vortaroj estas utilaj se oni ne havas spertajn Esperanto-parolantojn kiel amikojn al kiuj oni povas rekti demandi la signifon de vorto. Kelkaj gramatikaj libroj ankaŭ utilas se oni volas malkovri esprim-eblojn en Esperanto kiujn oni eble mistrafis. (Gramatikaj libroj kiuj prezentas nur malpermesojn sen kialoj restas evitindaj)

Ĉi tiu La artikolo diras ke oni rimarkas ke oni iĝas sperta Esperantisto kiam oni progresive ĉesas uzi ilin. Ju pli oni uzas Esperanton, des pli oni havas ideon pri normaleco kaj akceptebleco en ĝi, kaj des pli oni fidan sian internan senton kompare al retejoj subjektivaj, neperfektaj kaj malnoviĝantaj.

Mi mem uzas Esperantan vortaron unu aŭ dufoje monate, kio estas pli-malpli kiom ofte mi uzas vortaron por la aliaj lingvoj kiujn mi flue parolas.

2023-12-17

0094 La multaj avantaĝoj de havi multajn sibojn

 Tre june, mi rimarkis ke la mondo ne estas justa. Kelkaj infanoj havas multajn sibojn (gefratojn), kelkaj infanoj ne. Mi havas multajn sibojn, kaj pro tio, mi konsideras min bonŝanca. Per ili mi povis havi multajn aferojn kiujn infanoj sen sibo ne povas havi.

Ofte, mi kaj miaj siboj ludis kune per Nintendo GameCube kaj Nintendo Wii. Laŭ mi, la plej bona amuza maniero videoludi estas fari tion kun aliaj uloj en la sama ĉambro per la sama ludo. Ofte, mi aŭdis pri la aferoj kiuj okazos en la postaj jaroj (de lernejo aŭ de la vivo ĝenerale) per miaj siboj, kio iom helpis pretiĝi. Mi povis parte profiti de iliaj spertoj antaŭ ol mi spertis mem. Per ili, mi konstante ricevis diversecon de opinioj, pensoj kaj elektoj, kun videblaj lernigaj rezultoj.

Malofte mankis al mi afero, ĉar kiam tio okazas, mi povis prunti ĝin de sibo. Fakte, pro la forteco de sibaj rilatoj, mi malofte sentis la bezonon havi amikon. Miaj familianoj estis ĉefe en la sama lernejo, do ofte estis la eblo resti kaj paroli kun ili. (Kiam mi ne restis en la biblioteko). Ĝis la komenco de universitato, mi sentis min sufiĉe socie ligita.

Per la universitato ĉio iom rompiĝis, ĉar ni ĉiuj devis loĝi sole en aparta loko depende de kion ni studis. Komuna familia vivo eblis nur je kelkaj semajnfinoj monate. Subite mi devis rekonstrui tutan socian cirklon ĉirkaŭ mi (je kio mi malsukcesis) kaj kompensis ĝin per interretaj amikoj.

Se iam mi volus adopti infanojn (nun, mi ne volas, kaj ĉiuokaze mia domo tro etas por infanoj), mi pensas ke devus almenaŭ esti 2 aŭ 3 infanoj. Unika infano sonas al mi kiel tro granda malavantaĝo kaj tro granda soleco. Per 2 infanoj, ili povas helpi unun la alian, sed ankoraŭ restas la risko ke ili ne ŝatas unu la alian. 3 infanoj sonas al mi kiel sekura kvanto, per kiu la infanoj jam havas multajn avantaĝojn. Pli ol 3 estas verŝajne tro da laboro por unu el la parentoj (krom se tiu volas dediĉi sian tutan tempon al la prizorgado de la infanoj).

2023-12-16

0093 Ĉiuj lernu programi por ŝpari tempon

Profesie, mi estas programisto, sed mi komencis programi multajn jarojn antaŭ esti pagata por programi. Fakte, mi programis eĉ antaŭ ol mi studis programadon en lernejo.

Lerni programi estis al mi evidenta ago kiam aperis al mi la problemo de ripetemaj taskoj en komputilo. Foje okazas, ke mi ofte devas refari la samajn agojn en komputilo, sed tio estas tro enuiga aŭ postulas tro da tempo. Tiam, estas oportune havi programon kiu permesas aŭtomate fari tiujn agojn.

Ekzemplo de ripetema ago estas kiam oni volas krei liston de vortoj laŭ ofteco por pli facile lerni lingvon. Por fari tion, oni devas havi grandegan tekston kaj nombri la kvanton de ĉiu vorto. Tio evidente postulas multege da tempo!

Se oni estas komencanto en programado kaj oni neniam programis per Python aŭ Javascript, oni verŝajne bezonas multe da tempo por pretigi programon por montri kaj ordigi la vortojn. Sed per praktiko, tio iras pli kaj pli rapide, kaj ofte okazas ke skribi la programon pli rapidas ol mane fari la ripeteman taskon. Se oni ofte uzas la programon, oni ŝparas multege da tempo!

Tiu problemo de ripetema ago fakte okazas al ĉiuj homoj kiuj uzas komputilon. Do ĉiuj povus profiti de bazaj programaj kapabloj. Nuntempe, estas tre facile akiri tiujn bazajn kapablojn per la helpo de modernaj AI-helpiloj kiel ChatGPT. Oni simple bezonas priskribi kion oni volas fari, kaj oni ricevas proponon. Se oni ne scias kiel ekigi la kodon aŭ programon, oni povas peti helpon al la sama programo.

Fakte, ChatGPT estas ideala ilo por lerni programadon, ĉar oni povas peti al ĝi intencon kaj klarigon de ĉiu linio de kodo.