2024-03-03

0171 Nuĝoj: etaj ŝanĝoj por influi sintenon

Nuĝi ("to nudge" angle) estas la ideo fari etajn ŝanĝojn por influi la sintenon de homoj. Tiuj ŝanĝoj povas esti tiom etaj, ke la plimulto de homoj ne konscias ke ili ekzistas.

Nuĝi estas tre utile por vendejoj kaj por registaraj instancoj kiuj volas ke homoj havu specifajn sintenojn. Ekzemple por aĉeti pli da aferoj aŭ por elekti pli sanajn decidojn.

Fama ekzemplo de nuĝo estas estigi bildon de muŝo en la fono de pisujo. Laŭdire tio altigas la precizeco de pisantoj, kio faras ke la pisejo bezonas malpli ofte esti purigata.

Lastatempe, oni desegnis multe da blankaj cirkloj kaj linioj sur grundo por kuraĝigi homojn respekti minimuman distancon por malaltigi la ŝancon de transdono de malsanoj.

Nuĝoj estas vaste uzataj en superbazaroj, kie la produktoj kiujn la bazaro volas plej ofte vendi troviĝas je la nivelo de la okuloj. (Kaj malpli alte kiam temas pri sukeraĵo por infanoj.) La ĉeesto de sukeraĵoj apud la kasejoj estas ankaŭ por profiti de la manko de pacienco de aĉetantoj.

Nuĝoj povas ankaŭ esti uzataj por onia persona vivo. La plej simpla metodo estas kaŝi en ŝrankojn la aferojn kiujn oni ne volas manĝi, tiel manĝi ilin malpli ofte venas al la atento.

Alia tekniko kiun mi trovis estas malebligi la kolorojn en oniaj ekranoj (poŝtelefono, komputilo ktp). Tio ne estas tre malagrabla, sed por la cerbo, tio igas la sperton de uzi ekranon multe malpli interesa, do oni malpli ofte faras tion.

animals are queueing in a shop, they stand on white circles, there is some distance between each circle, furry cartoon style

2024-03-02

0170 Oni parolu kaj pretiĝu pli ofte pri morto

Ni ĉiuj mortos, tio estas fakto konata de ĉiuj. Ĝi estas la plej normala afero, tamen la temo de morto estas tabua por multege da homoj. Paroli pri tio alportus malagrablajn emociojn aŭ alportus malbonan sorton.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar la tempo por paroli pri morto kun aliaj familianoj estas tempo bone investita, ĉar tio povas preventi multajn negativajn sentojn.

Mi havas la impreson ke granda parto de la doloro kiam iu mortas estas la necerteco pri la aferoj kiuj okazos. Oni ne scias ĉu oni povas rehavi aŭ kompensi la aferojn, kiujn oni perdis.

Tamen, paroli pri la eblo de morto mem permesas pensi pri tiuj eblaj mankoj. Diskuti pri tio kun aliaj homoj permesas racie konsciiĝi pri la eblaj problemoj. Oni tiam povas kompreni ke la problemoj ne estos tiom grandaj, aŭ ke ĉiam estos homoj por helpi onin trairi tiujn problemojn. Multaj "problemoj" estas solveblaj antaŭ ol morto okazas.

Momentoj antaŭ kaj tuj post morto estas tre stresaj. Oni devas zorgi pri ĉiuj administraj, familiaj kaj hospitalaj aferoj rilate al morto, kaj oni devas organizi aferojn pri la entombigo aŭ cindrigo (aŭ io alia). Ĉiuj aferoj kiuj estas pridiskutataj kaj prizorgataj antaŭ tiuj momentoj estas pli da libera spaco por onia atento. Tio helpas travivi la teruran eventon.

Utilas paroli kun la mortontoj pri iliaj opinioj pri morto. Tio permesas scii kion ili ŝatus ke okazus post ilia morto. Ekzemplo estas religiaj ceremonioj, loko kaj maniero de entombiĝo, kio estus en la ĉerko ktp ktp.

Ankaŭ utilas komuniki por scii teknikajn aferojn, kiel ekzemple ĉu iu volas donaci siajn organojn. Tio estas flanka temo pri kia oni ne plu havas tempon atenti kiam la morto efektive venas.

2024-03-01

0169 Amikiĝi per tabulludoj

Tabulludoj estas tre bonaj por ekhavi novajn amikojn.

Por homo kiu malfacile amikiĝas kun aliaj homoj per simpla parolado, tabulludo donas komunan kuntekston inter ludantoj. Tio helpas trovi kialojn por paroli (ekzemple se oni devas kunlabori en teamo). Ĉiuj rajtas havi tempon por paroli pri la elementoj de la ludo (ekzemple por diri ke oni elektas tiun aŭ tiun karton/lokon/ludanton).

Tabulludi estas demokratia maniero komenci socian rilaton kun aliaj homoj, eĉ kiam oni ne estas parolema, aŭ kiam iu en la grupo estas tro parolema.

Mi ankaŭ pensas ke oni lernas multe per ludi kun aliaj homoj en la sama loko. La maniero kiel homo ludas povas diri multe pri riaj pensoj, pri ria maniero pensi, riaj mensaj kapabloj kaj kiel ri rilatas kun aliaj homoj (prefero konkurenci aŭ kunlabori, ktp.)

Per koni homojn "de interne", sub la tavoloj de memelektita parolado, oni havas pli bonan komprenon de homoj. Tio helpas senti ĉu oni povas fidi iun kaj konsideri tiun kiel amikon.

Mi organizis Esperanto-eventojn kun ĉefa celo tabulludi. Eĉ komencantoj kiuj povis diri preskaŭ nenion en Esperanto ŝatis ilin. Multaj tabulludoj kiel puzlaj ludoj ne postulas paroladon, sed la kuna ludado sufiĉas por krei senton de komunuma aparteno, kio kuraĝigas komencantojn reveni al postaj Esperanto-eventoj.

(La plej bona maniero lerni Esperanto estas per ne ĉesi uzi ĝin, kaj por ne ĉesi uzi ĝin, plej efike estas havi Esperanto-amikojn.)

several moice playing a board game together, furry style

2024-02-29

0168 Elekti emociojn per elekti pri kio atenti

Emocioj estas grandparte memelektitaj.

Multaj emocioj, kiel feliĉeco, malfeliĉeco, kolero, deziro... estas la rezulto de tio kion oni havas en sia atento. Pensi pri specifaj okazaĵoj produktas specifajn emociojn.

Ekzemple: se oni spektas timigan filmon, oni timas. Se oni spektas malfeliĉan filmon, oni iĝas (momente) malfeliĉa.

Onia ĉiutaga vivo plenas je tia filmo. Ekzemple oni rimarkas ke ne plu estas la afero kiun oni volas aĉeti. Oni vidas en ĵurnalo ke katastrofo okazis en iu lando. Oni eklernas ke amiko havis veturan akcidenton...

Oni ne povas tute elekti la tipon de informo kiu alvenas al onia atento. (Sed oni povas grandparte influi tion per meti sin en bona kunteksto). Tamen estas io kion oni facile povas fari: eviti pensi plurfoje al la okazaĵoj kiuj produktas nedeziratajn emociojn. Pensi pri la morto de kato utilas je la unua fojo (pro la informo), sed pensi pri tio dufoje, ne!

Ĉiam kiam oni parolas pri okazaĵo al iu alia, oni devas denove pensi pri ĝi. (Kaj oni metas tiun okazaĵon en la atenton de iu alia, kiu ankaŭ povas sperti la emocion.)

Tial:
- Kiam pozitiva okazaĵo okazis, mi provas diskonigi ĝin al homoj
- Kiam negativa okazaĵo okazis, mi provas ne diskonigi ĝin (krom se mi bezonas diskonigi aŭ akiri informojn)

En mia sperto, malfeliĉeco (kaj streso) ĉefe okazas pro la senĉesa ripetado de ĝenaj pensoj. Tio okazas pro du ĉefaj kialoj:

- Mi timas forgesi ion gravan. Tiam, utilas elskribi la penson sur paperon (aŭ komputilan dokumenton). Post tio mia cerbo pensas ke ĝi rajtas forgesi kaj lasi spacon por io alia.
- Mia cerbo enuas, kaj tial decidas repensi pri malfeliĉiga afero. Tiam, utilas plenigi ĝin de novaj informoj, ekzemple per aŭskulti podkaston aŭ videojn kun alta rapideco.

Ambaŭ teknikoj (ĉefe diskuti aferojn kiuj ne malfeliĉigas, kaj ne lasi liberan atenton al ĝenaj aferoj) multe helpas min travivi terurajn eventojn multe pli facile ol averaĝaj homoj.

a cartoon cat in a sweater in the middle of a metro, every cat around is gray, tired or sad, the main character (the cartoon cat in a sweeter) seems happy

2024-02-28