2023-11-06

0053 Kial mi aŭskultas horojn de podkastoj ĉiutage

 Mi aŭskultas multege da podkastoj, eble dum pli ol 3 horoj ĉiutage averaĝe.

Mi tre ŝatas aŭskulti podkastojn, ĉar ili permesas plenigi ĉiujn truojn de la tago.

Per podkastoj, mia cerbo estas ĉiam okupata, do mi ne havas tempon por enui.

Ekzemple, kiam mi iras al la necesejo, mi povas rapide ŝalti podkaston.

Tiel mi havas la impreson ke mi gajnas tempon.

Tio estas formo de "multtaskado", sed kiu vere funkcias.

Mi aŭskultas podkastojn en 5 lingvoj, kiujn mi povas facile kompreni: la Nederlanda, la Franca, la Angla, Esperanto kaj la Hispana.

Mi timas ke mi forgesos kelkajn de tiuj lingvoj, do podkastoj estas facila metodo regule retrejni mian cerbon al la aŭskultado de lingvoj.

La Franca estas mia unua lingvo, sed mi havas la impreson ke mi iomete mallernas ĝin pro la neeblo uzi ĝin ĉiutage.

Aŭskulti podkastojn en la Franca permesas iom malrapidigi tiun proceson.

Inter la 5 lingvoj kiujn mi menciis, la Hispana estas la lingvo kiun mi komprenas malplej bone.

Sed mi komprenas ĝin sufiĉe bone por ĝui simplajn podkastojn kiel "Curiosamente" kaj "Easy Spanish".

Mi esperas ke per aŭskulti iom da Hispana ĉiutage, mi progresive povos aŭskulti pli kompleksajn podkastojn, kie homoj parolas pli rapide, aŭ uzas pli da esprimoj, per akĉentoj malpli oftaj.

La sola podkasto kiun mi regule aŭskultas en Esperanto estas kern.punkto, per duobla rapideco.

Mi ŝatus aŭskulti pli da podkastoj en Esperanto, bedaŭrinde ili apenaŭ ekzistas pri temoj kiuj interesas min.

Mi ĉefe ŝatas aŭskulti pri scienco kaj teknologio.

Mi ankaŭ ŝatas aŭskulti pri novaĵoj, sed ili ne temas pri milito, politiko aŭ sporto.

Mi ŝatas ekscii pri novaj aferoj, kaj mi ŝatas kompreni novajn aferojn pri la mondo.

Mi ankaŭ ŝatas analizi kiel homoj parolas kaj kiujn vortojn ili uzas.

Mi regule atente aŭskultas por skribi interesajn vortojn aŭ esprimojn kiujn mi aŭdas.

Poste, mi aldonas tiujn notojn al Anki, kun la ideo ke tiel, mi iom ŝanĝos mian propran parolmanieron.

Tiel mi lernas paroli koncize, aŭ profesie, aŭ ŝerce, aŭ kun ajna etoso kiun mi volas meti en konversacion.