2026-06-13

La bonaj efikoj de Esperantomaksado (angle Esperantomaxxing)


Kio estas maksado?

En la lastaj jaroj, vortoj kiel "dormomaksado" (angle Sleepmaxxing) kaj "fibromaksado" (angle Fibermaxxing) iĝis furoraj en sociaj retoj. Ili respektive signifas "provadi plibonigi onian dormadon" kaj "manĝi kiom eble plej da fibro-riĉaj manĝoj celante bonsanon". Tiuj "maksado"-vortoj akompanas filmetojn kun konsiloj por atingi tiujn celojn.

La angla sufikso "-maxxing" permesas krei multajn utilajn vortojn kiuj esprimas provadon plibonigi ion maksimumigante ion. Tial mi proponas la verbon "maksi". "Maksi" havas la signifon de la maloportune longaj verboj "maksimumigi" kaj "optimumigi". Tiel oni povas krei la vorton "Esperantomaksado", koncepto kiu espereble iĝos furoro en Esperantujo.


Kio estas Esperantomaksado?

Esperantomaksado estas maksimumigi la uzon de Esperanto ene de tempo-periodo. Kiam oni Esperantomaksas, oni aktive provas altigi la nombron de minutoj de Esperanto-uzado en sia ĉiutaga vivo.

Jen manieroj Esperantomaksi:
- aŭskulti podkaston en Esperanto kiam oni promenas.
- legi artikolojn en Esperanto kiam oni estas en trajno.
- agordi onian retumilon por vidi Vikipedion en Esperanto unue.
- kiam oni havas demandon, pli ofte demandi ĝin al Esperanto-amikoj.
- diskonigi aferojn kaj komenti ilin en sociaj retoj en Esperanto.
- organizi kaj partopreni renkontiĝojn.

Esence, Esperantomaksado estas tre simpla: se oni faras ion en lingvo kiu ne estas Esperanto, oni provu fari ĝin en Esperanto anstataŭe. Ne ĉio eblas ĉar ekzistas malpli da aferoj en Esperanto kompare al grandaj lingvoj, sed estas surprize pli da aferoj ol oni pensas.


La bonaj efikoj de Esperantomaksado

Por komencanto, la bona efiko estas evidenta: ju pli oni uzas Esperanton, des pli bona oni iĝas en la lingvo. Oni lernas utilajn esprimojn kaj oni memoras tion kio estas normala uzado de la lingvo. Fakte, lingvomaksado estas bazo de efika lingvolernado. Eĉ spertulo profitas ĉar oni neniam vere finas lerni lingvon.

Sed estas ankaŭ kialo maksi Esperanton kompare al alia lingvo: Esperanto havas propran kulturon pro la kontribuado de homoj de tre diversaj mondopartoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Kiam oni Esperantomaksas, oni iĝas pli malsimila (mi dirus "interesa") kompare al la averaĝa homo en la sama urbo aŭ lando.

Estas ankaŭ bona efiko por Esperantujo mem: la stimulado de kreado. Kiam oni konsumas Esperantaĵon, oni altigas statistikaĵon, kiu povas esti nombro de paĝo-vizitantoj, nombro de spektantoj, nombro de partoprenantoj, ktp. Tiuj nombroj kuraĝigas Esperantistojn krei pli da aferoj en Esperanto. Kiam multe da homoj uzas kion oni faras, oni sentas sin pli utila. Plie, kiam oni aĉetas pli da Esperanto-libroj kaj revuoj, oni mone subtenas la laboron de Esperantistoj.

Kaŝita bona efiko estas: ju pli oni konsumas Esperantaĵojn, des pli granda estas la ŝanco ke oni trovas ion interesan kaj ke oni diskonigas ĝin. Tio helpas interkonekti Esperantaĵojn, kaj tio helpas al pli da homoj trovi Esperantaĵojn. Fakte, tio estas kiel retserĉiloj tradicie funkcias: ju pli paĝo estas menciita, des pli ofte ĝi estas montrata. En alia artikolo, mi menciis ke diskonigi Esperantaĵojn ofte estas la plej efika maniero helpi Esperantujon: https://vanege.medium.com/vi-povas-helpi-esperantujon-nun-fbf5775528e1


Kie oni trovas la Esperantaĵojn?

Bonŝance ekzistas multe da utilaj listoj pri Esperantaĵoj. (Ne hezitu komenti ĉi tiun artikolon kun pli da ili).

- Eventoj: https://eventaservo.org/
- Youtube-kanaloj: https://mallonge.net/youtube
- Revuoj: https://bitarkivo.org/
- Blogoj: https://blogoj.gemelo.org/
- Podkastoj: https://esperanto.net/en/esperanto-broadcasts/
- Literaturo (romanoj, noveloj, poemoj): http://literaturo.esperanto.net/index.html
- Kantoj: https://kantaro.ikso.net
- Pri ĉio: https://www.reddit.com/r/Esperanto/

Por trovi novajn Esperantaĵojn, oni serĉu kaj sekvu kontojn kaj kanalojn en sociaj retoj. La nunaj ĉefaj sociaj retoj por Esperanto estas Youtube, Facebook, Telegram (https://telegramo.org/) kaj Mastodon (https://esperanto.masto.host/). Tiel oni restas informata pri novaj Esperantaĵoj.

Estas ankaŭ utile aliĝi al tiuj sociaj retoj por diskonigi la Esperantaĵojn kiujn oni ŝatas, kaj por paroli pri ili. Tiel oni helpas alporti la Esperantaĵojn al la Esperantistoj. Per la sociaj retoj oni ankaŭ povas ekhavi Esperanto-amikojn, kaj paroli kun amikoj estas senfina fonto de Esperanto-uzado! Tio estas bezonata se oni volas uzi Esperanton ĉiutage, kaj ne nur dum renkontiĝoj.


Kio se mankas bonaj aŭ interesaj Esperantaĵoj?

Kompreneble oni ne antaŭvidu trovi ĉion en Esperanto. Esperanto estas malgranda kompare al naciaj lingvoj kun konstanta televida elsendo. Sed ekzistas pli da aferoj ol oni kredas (ĉar la Esperantistoj ne sufiĉe reklamas la Esperantaĵojn). Tamen, Esperanto jam estas sufiĉe granda ke certe ekzistas ie io kion oni ŝategus se oni malkovrus ĝin.

Esperantomaksado ne signifas uzi nur Esperanton. Tio estus freneza (kaj la familio ne ŝatus). Ekzemple, informiĝi pri la lastaj sciencaj malkovroj kaj pri la lastaj teknikaj novaĵoj ne ĉiam eblas en Esperanto, krom se oni havas multe da pacienco. Sed estas bone malrapidigi la mondon. Oni ne bezonas lerni pri ĉiuj novaj aferoj, ĉar preskaŭ ĉiuj el ili ne plu estos gravaj post iom da tempo.

Esperantistoj ĉefe estas hobiuloj, do ili ne produktas Esperantaĵojn kun la plej modernaj atento-kaptaj teknikoj. Nuntempe, oni devas akcepti tion. La malmulto de Esperantaĵoj ofte estas ekster oniaj kutimaj interesoj. Sed oni vidu tion kiel okazon provi aliajn aferojn. Bonŝance la cerbo kutimiĝas per la tempo kaj lernas ŝati novajn aferojn.

Sed oni ne ĉiam pensu kiel konsumanto. Ankaŭ eblas krei mem aferojn! Fakte, procento de la tempo de Esperantomaksado estu dediĉita al kreado. Mi skribis pri kreado de Esperanto-aferoj ĉi tie: https://vanege.medium.com/0108-kreu-aferojn-b382154010e2


Konsumado kondukas al kreado

Kiam oni konsumas Esperantaĵojn, oni aŭtomate volas krei Esperantaĵojn:
- Kiam oni komentas sub artikolo, oni kreas Esperanto-enhavon (la komenton).
- Kiam oni partoprenas en diskuto, oni kreas Esperanto-enhavon (legaĵojn por la kundiskutantoj).
- Kiam oni legas Esperanto-libron kiun oni ne ŝatas, oni povas pensi "eĉ mi povas skribi libron pli bonan!" Tial mi skribis "Juna amserĉado per Esperanto" post legi "Fajron Sentas Mi Interne".
- Kiam oni partoprenas en Esperanto-evento, oni volas fari fotojn aŭ filmi ĝin por havi memoraĵon. Tial mi faras videan raporton post ĉiu evento de la Nederlanda Esperanto-Junularo en mia Youtube-kanalo: https://www.youtube.com/channel/UC9066vQdSPlAgsbFkBi0GoA

Oni povas senfine krei aferojn en Esperanto. Do manko en Esperantujo estas oportuno esti la unua kiu plenigas truon. Oni estu la ŝanĝo kiun oni volas vidi en la mondo, do oni kreu la aferojn kiujn oni volas vidi en Esperantujo. Kaj oni ne haltigu sin pro perfektemo, ĉar kvalito venas aŭtomate post sufiĉ-kvanta kreado.


Resume

Dum fibromaksado povas esti bona por la korpo-sano, Esperantomaksado estas bona por la Esperanto-sano. Oni plifortigas la kreemon de Esperantistoj. Oni kunligas la Esperantaĵojn kun la Esperantistoj.

Do oni rigardu la ligilojn pri Esperantaĵoj kiujn mi diskonigis pli supre. Certe estas aferoj tie kiujn oni ankoraŭ ne konas. Oni provu kelkajn, kaj se oni ŝatas ilin, oni diskonigu ilin per la sociaj retoj!

Kaj vi, kiel vi Esperantomaksas?