2024-02-18

0157 Tekniko por pli facile memori kiuj verboj estas transitivaj aŭ ne

En Esperanto oni konsideras ke verboj havas fortan valenton: aŭ verbo estas transitiva (ĝi povas ricevi rektan objekton) aŭ ĝi estas netransitiva. Tiu transitiveco aŭ netransitiveco estas nomata "valento" kaj ĝi estas skribita en Esperanto-vortaroj per la signoj "(tr)" (por transitiva) kaj "(ntr)" por netransitiva.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Valento_(lingvistiko)

En la komenco de Esperanto, homoj ne vere zorgis pri la valento de verboj: ili uzis verbojn tiel kiel la rezulto sonas flue al ili, en maniero kiu permesas diri multe per malmulte da afiksoj. Sed pro la influo de latinidaj lingvoj (ĉefe), verboj ekhavis fortan valenton kaj homoj ekemis korekti homojn kiuj uzas verbon laŭ nekutima aŭ netradicia valento. Tia uzo laŭ "forta" (deviga) valento solidiĝis per la apero de "(tr)" kaj "(ntr)" en vortaroj (eĉ apud verboj kie la valento ne vere solidiĝis en la ĉiutaga uzo).

Sed tio okazis dum longa tempo, kaj nun se oni lernas Esperanton oni devas samtempe lerni la valenton de ĉiu verbo, almenaŭ por ne erari meti rektan objekton. Tio estas malfacileco por komencantoj de nelatinidaj lingvoj kies verboj foje havas malsaman valenton.

Por helpi memori la valenton de verboj, mi havas teknikon: anstataŭigi la finaĵon de netransitivaj infinitivoj per y:

Ekzemple:

- kreski (kiu estas netransitiva): kresky
- movi (kiu estas transitiva): movi
- bruli (kiu estas netransitiva): bruly
- bruligi (kiu estas transitiva): bruligi

Tiu -y tekniko ne estas reformo (la lingvo neniel ŝanĝiĝis), sed esence estas maniero fari personajn notojn pli rapide. Kiam oni faras notojn (kiam oni lernas lingvon ekzemple), estas pli rapide skribi "kresky" ol "kreski (ntr)". La avantaĝo uzi "kresky" estas ke ĉiam kiam oni relegas siajn notojn, oni havas plian okazon memori la norman transitivecon de verbo.

Ĉu estus bona ideo publike skribi Esperanton tiel? Mi ne certas. Mi pensas ke tio certe helpos legantojn memori la valenton de veroj pli rapide, sed samtempe mi ne ŝatas la ideon de ligi valenton al verboj. Tio estas tre idealisma, sed mi preferas la verban uzadon en la tekstoj en tre juna Esperanto, kiam homoj multe pli kreeme kaj libere uzis verbojn.

Ekzistas kelkaj okazoj kie la forta valento de verbo skribita en vortaro ne ĉiam kongruas kun la vera uzo: "ori" kiu en la vera ĉiutaga Esperanto estas uzata kaj transitive (kovri per oro) KAJ netransitive (havi orkoloron, simile al la verbo "ruĝi" aŭ al la verbigo de ajna adjektivo).

Mi trovas la valenton de verboj en Esperanto tro strikta en multaj okazoj. Tio kreas multajn eblojn erari kiam la valento malkongruas kun la natura lingvo de lernanto. Eĉ en okazoj kie strikta valento ne utilas kaj estas sufiĉe da kunteksto (aŭ kie la ĉeesto de rekta objekto estas sufiĉa indiko ke verbo estas uzata transitive).

Pri valento, la Angla ofte estas pli facila ol Esperanto, vidu ekzemple:

- I burn. (Mi brulas)
- I burn the book. (Mi bruligas la libron)

- I move. (Mi moviĝas)
- I move the chair. (Mi movas la seĝon)

Ideale, oni povus diri "Mi brulas" kaj "Mi brulas libron" (kiel fakte en pli modernaj planlingvoj kiel Globasa). La lingvo estus pli facila se oni ne bezonas memori la internan valenton de ĉiuj verbaj radikoj antaŭ ol oni povas senerare esprimi sin.