Vi tre verŝajne iam manĝis insektojn en iu formo aŭ en alia formo. Eble ili akcidente ĉeestis en la faruno kiun via bakisto uzis, aŭ en la malbelaj fruktoj kiujn la manĝaĵo-industrio uzas por siaj supoj.
Ekzistas multe da kulturoj kie insektoj estas intence manĝataj. Por ili, tio estas tre oportuna: insektoj ne bezonas multe da spaco, kaj ili enhavas multe da proteinoj kompare al viando. Sed en la tielnomataj "okcidentaj" kulturoj, oni malofte intence uzas insektojn.
Sed ekzistas grandega escepto: koĉenilo. Koĉenilo estas insekto. Pli precize, ĝi estas koĉo, kiu estas genro de etaj hemipteroj.
Kôceniloj vivas sur kaktoj kie ili formas blankajn makulojn. Farmistoj balaas la kaktojn por rikolti la etajn insektojn. Kaj poste, farmistoj kunpremas ilin por ekhavi intensan ruĝan likvon.
La koloro de tiu insektosuko ne venas de sango, sed de karmino, kiu estas molekulo produktita de koĉeniloj, origine kun la celo protekti ilin de predantoj.
Karmino estas uzata kiel ruĝa koloraĵo de multaj jarcentoj. Majaoj konis ĝin, kaj ĝi eĉ troviĝas en multaj famaj pentraĵoj. Hodiaŭ, ĝi ankoraŭ estas unu el la plej uzataj ruĝaj koloraĵoj. Ekzistas multe da farmoj en Peruo dediĉitaj nur al la produktado de tiu koloraĵo.
Karmino estas amase uzata de la manĝaĵo-industrio. Ĝi permesas facile doni ruĝecajn, rozecan, aŭ brunecan koloron al multege da manĝaĵoj. Ekzemploj estas: sukeraĵoj, jahurtoj, kukoj, glaciaĵoj... Karmino ofte estas uzata por kredigi ke manĝaĵo enhavas pli da fruktoj ol ĝi efektive havas.
La nomo "Karmino" ne ĉiam estas indikita sur la pakaĵoj de produktoj kiuj uzas ĝin. Foje, ĝi estas simple nomata "E120". Se oni manĝas vegane aŭ oni estas alergia al karmino, utilas memori tiun nombron.