2024-05-15

0240 Regulaj antaŭĝojeblaj eventoj por ne tro pensi pri stresiga laboro

Sento kiun mi ne ŝatas estas kiam mi havas la impreson ke ĉiuj tagoj estas la samaj. Tiam, mi sentas ke mi travivas nur por labori. Tiam, mi pensas nur pri la posta tago (kiu verŝajne estas labortago), kaj mi deprimiĝas ke mi vivas nur por mia firmao ol por la aferoj kiuj persone kaj intense gravas al mi.

Mi pensas tro ofte pri mia firmaa laboro ekster labora tempo. Tio donas la impreson ke ĝi invadas mian personan spacon. (Dum laboro mi pensas pri laboro, ekster laboro mi pensas pri laboro...). Tio malhelpas min ripozi. Mi provas kiom eble plej ne pensi pri laboro, sed tio estas tre malfacila kiam miaj tagoj estas similaj enuigaj. La streso de eblaj venontaj problemoj je la laboro estas tro forta emocio kaj okupas mian atenton.

Mi serĉis kiel rompi tiun sintenon de "ruminado" (troe kaj ade pensi pri stresiga(j) afero(j)). Mi pensas ke mi trovis ion (sed kion mi ankoraŭ ne sufiĉe provis): regule organizi specialajn kaj novaj eventojn por mi, kiujn mi povas forte antaŭĝoji.

Ekzemple, hodiaŭ, je la fino de la tago, mi aĉetos la ludon Crypt of the NecroDancer kaj ludos ĝin. Mi ne aĉetas ĝin tuj, ĉar mi bezonas la antaŭĝojon. Nun, kiam mia atento estas libera, mi ne pensas pri la laboro de la posta tago, sed pri la bona ludo kiun mi povos provi vespere. Samtempe, mi iĝas pli feliĉa ke tempo pasas.

Tiel mi provas meti regulajn antaŭĝojeblajn eventojn en mia kalendaro. Simile, mi decidis ke venontdimanĉe, mi iros al bestoĝardeno. Tiam, kiam sabate estos finita, mi ne pensos "fek, restas nur 1 ripoztago antaŭ lundo", sed "jes, tre tre baldaŭ mi vidos maloftajn bestojn realvive!".

Nuntempe, mi provas fari ion novan ĉiudimanĉe. Mi provas ankaŭ fari ion novan ĉiumerkrede, tiel mi malpli suferas pro la komenco de la laborsemajno.