2024-05-06

0235 Ekzistas mondo en Esperanto en VRChat

Ĉu vi volas esti en Esperantujo, sed eventoj okazas tro for? Ĉu vi volas fari aferojn kun aliaj Esperantistoj, sed tamen volas havi la impreson esti en la sama loko?

Por tio ekzistas... Minecraft! Aliĝu al Espero Nova! https://esperonova.net/
Sed, se vi volas pli realisman mondon, kie eblas komuniki voĉe, kaj kiu subtenas specialajn okulvitrojn por havi la impreson ke oni vere estas en alia mondo... ekzistas VRChat.

Kelkaj el vi ankoraŭ memoras Second Life, kiu preskaŭ ne plu estas ludata. Nun, novaj generacioj ludas VRChat. La ludo estas multe pli alirebla (per Steam) kaj estas multe pli facile disponigi grandajn mondojn.

Fakte, ekzistas pluraj mondoj en Esperanto en VRChat, sed ĉi tie mi parolos nur pri la plej granda kaj prilaborita: Babilturo. Ĝi estas ia lernejo, kaj apud ĉiu aĵo de la mondo estas la vorto skribita en multaj lingvoj (angla, Esperanto, indonezia, japana, rusa, tokipona, ĉina...). Tiel oni povas lerni multe da vortoj en kunteksto.x

La mondo estas ofte vizitata de japanoj kiuj ŝatas planlingvojn. Estas granda tabulo kie aperas la tagoj kaj horoj de la sekvaj eventoj kiuj okazos en la mondo. Ili ankaŭ havas dediĉitan Discord-servilon kie eblas paroli kun aliaj homoj kiam neniu estas konektita en la VRChat-a mondo.

Mi planas partopreni al la Esperanto-babilsesio de post kelkaj tagoj. Estos interesa sperto paroli en grupo kie ĉefe estas japanaj Esperantistoj.