2023-12-04

0081 Neĝo

Neĝis hodiaŭ. Tio estas nova, ne okazas ĉiujare ke neĝo venas. Foje oni vidas aferojn malrapide fali de la ĉielo, sed ili tiam tuj malaperas kiam ili tuŝas la grundon.

Sed hodiaŭ, la neĝo restis, kaj nun troviĝas blanka tavolo ĉie.  La matena lumo de la suno reflektiĝas ĉie. Tio estas interesa vido, kio voligas min iri ekstere. Mi povas sperti la medion kiun mi jam konas alimaniere.

Kiam la neĝo estas freŝa kaj ke neniu ankoraŭ piediris sur ĝi, tio estas la plej bona momento por piediri. Post kelkaj horoj, la neĝo de multaj vojoj jam estos premita sub la ŝuoj, kaj iĝos bruna pro koto. Post iom da tempo, estas risko ke la likva akvo kreita per la premo de ŝuoj kaj radoj denove solidiĝas, kaj igas vojoj glitigaj. Tial mi piediras sur freŝa neĝo, kiam mi povas.

Mi tre ŝatas vidi neĝon, sed mi ne ŝatas se tiam mi devas iri al oficejo. Tiam, mi havas du eblojn: aŭ piediri kaj riski gliti kaj fali (se akvo denove solidiĝi), aŭ mi povas bicikli, sed tiam la metalo de mia biciklo povas rustiĝi pro la salo kiu estis aldonita al la stratoj.

Kutime, mi preferas piediri, por pli bone profiti de la neĝa medio, sed tiam, mi piediras malpli rapide ol kutime.

Kiam mi estis juna infano, mi tre ŝatis neĝon. Neĝo donas multajn eblojn kiuj ne ekzistas normale, kiel fari neĝpilkojn, neĝhomojn, neĝdomon, neĝĉion. Mi tre ŝatis gliti sur ĝi sidante sur plasta sako. Eblas skribi ĉie, kaj krei aferojn ĉie. La mondo iĝas kiel blanka strando, eta Minecraft.

Tiam ne estis problemo por mi, ĉar lernejo ne estis tro for. Sed kiam mi iĝis pli maljuna, neĝo ĉefe signifis veturproblemojn por busoj kaj trajnoj, nuligitaj veturoj, kaj longe atendi horojn, aŭ devi reveni hejmen per piediri dum horoj en malvarmo. Kaj mi malŝatas kiam neĝo iras en miajn okulojn kiam mi biciklas.

Mi ne malŝatas neĝon mem, sed miaj novaj vivkondiĉoj igas min malŝati kiam neĝas, ĉar neĝo alportas nebezonatajn problemojn. Kaj la avantaĝoj de neĝo ne plu estas atingeblaj, ĉar homoj konsideras ilin por "infanoj". Kaj mi konas neniun kun kiu mi povus fari neĝbatalon. Ĉiuokaze, kiam mi finas labori, jam estas tro mallume por tio.

Mi supozas ke la situacio eĉ pli aĉas por maljunaj homoj kiuj riskas gliti, fali kaj rompi oston. Rompo de osto kondukas al multe pli malagrabla vivo kaj al pli frua morto. Kiam neĝas, mi ne vidas maljunulojn ekstere. Eble ili spertas tion kiel blankan prizonon. Mi esperas ke mi neniam spertos ĝin tiel. Nu, mi fakte certas pri tio, kiam mi estos maljuna, estos tro varme, kaj neĝo ne plu ekzistos ĉi tie. Do mi profitu de ĝi dum ĝi ankoraŭ ekzistas.

Ekstere estas tro bele por resti apud komputilo skribante artikolon. Ĝis poste.