2023-12-31

0108 Kreu aferojn

Se estas konsilo kiun mi ŝatus doni al ĉiuj homoj, tiu konsilo estus: kreu aferojn.

La afero povas esti io ajn. Ĝi povas esti ajna artaĵo (kiel desegnaĵo, ligna dekoraĵo), ajna fizika aĵo (malsimpla kuiraĵo, propra biero, eta vestaĵo), nefizikaj aferoj (teksto, muziko, retejo)... Kio gravas estas ke post laboro, restas io, kio ne ekzistis antaŭe. Aperas io kion oni povas montri al aliaj homoj.

Kial krei aferojn? Ĉar se oni ne kreas, oni ne ekzistas. Oni nur pasive travivas la vivon. Oni profitas de la aferoj, kiujn aliaj homoj kreis, sen krei aferojn mem. Tio ne estas malbona viva strategio, oni rajtas vivi kiel oni volas. La mondo jam plenas je aferoj, do oni povas facile konsumi jampretajn manĝaĵojn kaj filmetojn. Oni bezonas krei nenion, ĉar ĉio jam ekzistas.

Sed tio ne veras. Ne ĉio jam ekzistas. Ĉu ekzistis filmetoj pri videoludado en Esperanto? Ne, mi devis krei ilin mem. Ĉu ekzistis artikoloj pri temoj kiuj interesis min, en Esperanto? Ne multe, do mi devis krei ilin. Mi kreas aferojn, ĉar kiam mi volas ion, kaj ne trovas tion, mi scias ke aliaj homoj havos la saman problemon. Ĉiam estas homoj en la mondo kun similaj bezonoj. Mi helpas tiujn homojn per krei la aferojn kiuj devis ekzisti pli frue.

Sed vere, se estas io kion vi volas, sed vi ne trovas tion, faru ke ĝi ekzistu! Aŭ almenaŭ, ne malhelpu ĝian malaperon. Vi rajtas ricevi tion kion vi volas! Se la mondo ne kontentigas vin, ŝanĝu ĝin iomete. Kiam vi kreas aferon, vi iom puŝas la mondon je la ĝusta direkto laŭ vi. (Vi faras la mondon pli bona por la homoj kiuj bezonas la enhavon kiun vi kreis). Se vi ne kreas aferojn, vi estas pli spektanto kaj ne aktoro. La ideo ne povi iom plibonigi la mondon estas deprimiga.

Se vi ne volas krei aferojn por la aliaj homoj, faru tion almenaŭ por vi. Mi scias ke multaj homoj (interalie mi) iĝas malfeliĉaj kiam ili ne regule kreas novajn aferojn. Por mi, kreemo estas kiel sporto: bezonata de ĉiuj, sed kelkaj homoj ne sufiĉe faras.

Plie, sciu ke se vi ne kreas, vi iĝas nevidebla por aliaj homoj. Per krei aferojn, homoj ĉirkaŭ vi lernas pri la aferoj kiujn vi ŝatas. Ne nur ili vidos vian arton, sed ankaŭ tion kion vi volas esprimi per ĝi. Ĉiu kreaĵo estas reflekto de sia kreinto. Se vi volas ke homoj lernu pri vi, pri tio kio gravas al vi, vi devus krei aferojn. Kaj vi devus diskonigi kion vi kreis vaste, en la fizika mondo kaj en la interreto. Kial? Ĉar tio estas bonega maniero trovi homojn kun similaj ideoj kaj interesoj. La aferoj kiujn vi reklamas reklamas vin.

Per krei mi trovis la plimulton de miaj amikoj kaj mian koramikon. Tio ankaŭ veras por renkontiĝaj servoj kaj aplikaĵoj. Homoj kiuj kreas aferojn pli facile kaptas la atenton de homoj ol homoj kiuj nur konsumas filmojn kaj videoludojn, kio ne diras multe pri ilia personeco.

Persone, se mi ne sufiĉe konas iun homon, mi ne kuraĝas kontakti tiun homon. Kaj por mi, la plej bona maniero koni iun estas rigardi aŭ legi la aferojn kiujn tiu kreis aŭ skribis. Mia konsilo estas do: se vi volas ke homoj kontaktu vin, kreu aferojn.