Efikeco estas kiom da rezultoj oni ekhavas dividita per kiom da tempo oni elspezis por ekhavi ili.
Mi estas iom obsedita pri efikeco. Tre rapide, post lerni fari ion (ekzemple fari kukon), mi volas lerni kiel esti efika je tio. Ju pli ofte mi faros agon, des pli forta estas la obsedo.
La obsedo mem estas tre utila: per esti pli efika, mi povas atingi miajn celojn per malpli da tempo. Tiel mi havas pli da libera tempo por aliaj celoj. Ju pli frue oni lernas esti etika, des pli rapide oni povas gajni tempon. Estus tre domaĝe lerni tempŝparigan teknikon nur post 100 faroj!
La problemo de tiu obsedo estas ke foje, mi elspezas multe da tempo por lerni kiel esti efika je ago, sen sufiĉe scii kiom ofte mi faros la agon en la estonteco. Ekzemplo estas lerni skribi per mia maldekstra mano (mi skribas normale per mia dekstra): sonas amuze, sed kiom ofte mi bezonos skribi per mia maldekstra mano? Laŭmemore, mi bezonis fari tion nur dufoje en mia vivo (por brakproblemo). Kaj verŝajne en la estonteco, mi simple bezonos paroli kaj mia poŝtelefono bone transkribos.
Sed se oni amuziĝas, malefikeco ne vere estas problemo, ĉu ne?
Nu, problemo por mi estas ke efikeco mem estas fonto de plezuro por mi. Mi ŝategas sentis ke mi kapablas fari ion pli rapide ol mi povis antaŭe.
Tamen ekzistas granda avantaĝo pri tiu obsedo (krom la ŝparo de tempo): oni povas igi preskaŭ ĉion ajn ludo. Ĉio povas iĝi "speedrun" (rapidfarado). Mi ne ŝatas uzi pulvosuĉilon, sed mi ŝatas ekscii ĉu mi kapablas pulvosuĉi pli rapide ol en la antaŭaj fojoj.
Bedaŭrinde, tiu tekniko ne funkcias por interpersonaj rilatoj. Oni ne povas rapide sociumi sen malaltigi la kvaliton de la rilato (almenaŭ por la plimulto de homoj).