2023-09-23

0009 Kio estas la malantaŭĉambroj

La malantaŭĉambroj estas fikciaj lokoj, kun multaj ĉambroj kaj koridoroj, sed neniu fenestro.

Estas stranga loko, kiu aspektas kiel io kion oni konas, sed kiu evidente havas problemon.

Ĝi estas loko kie oni sentas sin sola kaj perdita.

La malantaŭĉambroj povas havi diversajn aspektojn, sed plej ofte, ĝi aspektas kiel malnova oficejo, hotelo aŭ fabriko.

Ili ofte havas malnovan flavan murpaperon, flavan tapiŝon, kaj fortajn lampojn kiu donas etoson de nenormaleco.

La tuto aspektas kiel malkomforta loko.

Oni havas la impreson ke devus esti homoj kaj aĵoj ĉi tie, sed ĉio estas malplenaj, kvazaŭ ĉio malaperis.

Kaj la manko de fenestro donas la impreson, ke oni estas blokita, enfermita.

La senfinaj koridoroj donas la impreson ke oni ne povas scii kie oni estas.

En la interreto, homoj ŝatas skribi kaj diskonigi rakontojn pri la malantaŭĉambroj, kaj kio estus en ili.

En tiuj rakontoj, ulo akcidente "falas" en ilin.

Tio okazas kvazaŭ la mondo estus komputila programo, sed la programo ekhavas cimon, kio faras ke oni trairas muron aŭ grundon.

Ekde kiam oni estas en la malantaŭĉambroj, ne plu eblas eskapi.

Interreto ne plu funkcias kaj ne eblas voki ion ajn.

Oni senfine piediras en ĝi, serĉante aliajn homojn, sed oni trovas nenion.

Sed iam oni rimarkas ke oni ne estas tute sola ĉar ankoraŭ estas monstro en ĝi.

Kaj la monstro provas ĉasi onin!

Iumaniere, la malantaŭĉambroj estas moderna versio de fama greka mito: la labirinto de Dedalo.

En tiu labirinto, oni estas perdita kaj en ĝi troviĝas la monstro Minotaŭro.

Kio okazas kiam la monstro trovas onin estas mistero, sed pro tio ke la videoj pri la malantaŭĉambroj ofte enhavas kriojn de timo kaj doloro, mi pensas ke tio ne estas agrabla.