2024-02-02

0141 Utiloj de malhumidigilo

 En mia domo, mi havas aparaton kiu plurfoje helpis min el tre ĝenaj situacioj.

Ĝi estas ĉambra malhumidigilo, de la marko ProBreeze. Ĝi estas elektra aparato kiu malaltigas la humidecon en ĉambro. Horo kutime sufiĉas por ŝanĝi la elcenton de humideco de 10, kaj pli se la aparato funkcias pli longe.

https://eu.probreeze.com/products/12l-low-energy-dehumidifier-with-built-in-humidistat

En ĉiu somero, mia domo havas problemon de humideco: varma aero povas sorbi pli da akvo, kaj pluvas multe. Rezulte, la humideco ofte superas 65%, kio estas konsiderata ĉi tie (Nederlando) kiel la maksimuma supera limo. Mia domo troviĝas je la teretaĝo, kaj ne eblas malfermi la fenestrojn de multe.

La plej granda problemo estis en mia dormĉambro en vintro. Ĝi estas tre eta, kaj kiam mi vekiĝas matene, ĝi ofte havas 20 gradojn pliajn je humideco (kaj tio nur pro mia spirado!). En malvarma vintro, tio okazigas akvan kondensiĝon sur la vitro, kiu falas por akumuliĝi sur la mastiko (kie la vitro estas ligila al la resto). Tiu loko estis bona kreskejo por fungoj. Sed la problemo preskaŭ malaperis kiam mi ekuzis la malhumidigilon en vesperoj kiam la humideco jam altas.

Mia koramiko rimarkis ke la aparato tre utilas por sekigi vestaĵojn. Kiam la maŝino estas aktiva apud la malsekaj vestaĵoj (post lavado), la tempo kiun ili bezonas por sekiĝi estas pli ol duonigita!

Sed lastatempe, la maŝino savis eble milojn da eŭroj al mi. Mia kuirejo estis kovrita de gipso (kiu kovras multajn truojn faritajn por konduki elektron kaj akvon). La gipso devis rapide sekiĝi antaŭ ol la novaj mebloj por la kuirejo estos instalitaj. Se la gipso ne sufiĉe sekiĝis, mi devus malfruigi la venon de la instalistoj, kio kostus multe da mono. Mi do senĉese ventumis la kuirejon, kaj senĉese lasis la malhumidigilon aktiva je maksimuma forteco. Mi ne certas ĉu la gipso estus sufiĉe seka sen la helpo de la maŝino!