2023-11-02

0049 Voĉdoni en onia datreveno anstataŭ ĉiuj en la sama tago

 Hodiaŭ mi volas prezenti ideon de alia maniero voĉdoni por landaj decidoj.

En plej multaj landoj, oni voĉdonas dum specifa tago.

La nova ideo estus ke anstataŭ tio, oni voĉdonus dum onia naskiĝtago.

Ekzemple, se mi naskiĝis en la tria de februaro, mi rajtus voĉdoni nur dum tiu tago.

Tio signifas ke ne plu ekzistas tagoj specife por voĉdonado, sed la voĉdonado okazus dum la tuta jaro.

Tiu sistemo havas klarajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

Avantaĝo unu, la kandidatoj kaj partioj devus konvinki homojn dum la tuta jaro.

Do ili ne povas regi aĉe dum 4 jaroj, kaj poste investi multe en propagando en la monatoj antaŭ voĉdonado.

Avantaĝo du, la socio estus pli trankvila ĉar ne plu ekzistus "voĉdona sezono" kiu regas la amaskomunikilojn kaj igas homojn batali kontraŭ aliaj.

Ankaŭ la rezultoj de voĉdonado estus multe pli sendependa de furoroj aŭ de fortaj sed mallongaj eventoj kiel katastrofo aŭ terorisma atako.

Oni tiel povus pensi ke homoj havus pli da tempo por voĉdoni pli racie pri longtempaj problemoj.

Sed la plej klara malavantaĝo de tiu sistemo estas la organizado.

Se voĉdonejo devas esti malfermita dum tuta jaro, kie oni garantias ke la voĉdonoj estos bone konservitaj ĝis la tago de malfermo, kio povas okazi post jaro?

Tio kostus multe da mono kaj da spaco!

Alia eblo estas voĉdoni elektronike.

Sed elektronika voĉdonado estas ofte vidata kiel malpli sekura ol papere surloka.

Mi pensas ke tiu nova voĉdonsistemo estas provinda por aferoj malpli gravaj ol elekti registaron.

Tiel oni povas testi kaj plibonigi la sekurecon de la sistemo, ĝis kiam ĝi pruviĝis pli fidebla kaj oportuna ol papera voĉdonado.