2023-11-03

0050 NaNoWriMo devigas skribi tro rapide por esti interesa

 NaNoWriMo, de la angla "National Novel Writing Month" estas internacia defio de skribi romanon de 50 000 vortoj dum Novembro.

Tio signifas skribi averaĝe pli ol 1 600 vortojn ĉiutage.

Tio signifus skribi dum almenaŭ 2 horoj ĉiutage se oni volas skribi ion kio havas sufiĉe da senco kaj kohereco.

Sed kial tiom da reguloj?

Nu, la ideo de defio estas pruvi al si aŭ al aliaj homoj ke oni kapablas fari malfacilan taskon.

Kaj fari la defion dum specifa monato permesas fari ĝin samtempe kiel aliaj homoj.

Sed ĉu vere indas elspezi pli ol 60 horojn de onia vivo tiel?

Laŭ la retejo de NaNoWriMo, la defio utilas por ekhavi malneton, kiun oni povus post la defio poluri por havi bonan romanon.

Mi provis dufoje por havi pli ĝustan opinion pri la defio.

Sed mi rapide ĉesis, ĉar mi ne komprenas kial mi devigus min fari malbonkvalitan laboron.

La defio sentiĝis kiel fingra vomado, oni ne povas prepari sufiĉe, kaj la rezulto estas apenaŭ pli valora ol aŭtomate generita teksto.

Se oni volas fari malneton por romano, tio estas tre malbona maniero.

Mi preferas fari koncizajn notojn (ekzemple pri roluloj), kiujn mi povas pli rapide relegi.

Kaj ne ŝatas havi unu-dimensian dokumenton, mi preferas kiam informoj estas ligitaj al aliaj informoj laŭ specifaj direktoj, tiel oni havas pli koheran tuton.

Laŭ aliaj homoj, NaNoWriMo estas ĉefe socia evento, por paroli kun aliaj homoj kiuj ŝatas skribi.

Tiu argumento estus konvinka se oni efektive ne devus jam perdi 2 horojn por skribi.

Tiam oni ne plu havas multe da tempo por sociumi!

Sed la ideo de la defio estas interesa, sed la reguloj ne:

Mi proponas la jenan alternativon:

- 10 000 vortoj en Esperanto, ene de 30 tagoj

- oni rajtas komenci kiam oni volas

50 000 simple estis tro.

10 000 vortoj estas multe pli atingebla, kaj tio igas la defion farebla por homoj kiuj ne havas multe da libera tempo.

Tio signifas 333 vortoj ĉiutage averaĝe, celo kiun mi povas atingi en 20 minutoj, sed malpli sperta Esperantisto povas fari tion en horo.

Oni rajtas komenci kiam oni volas, ĉar oni eble ne estas libera dum tuta specifa monato.

Mi scias ke tiu celo estas multe pli facila kaj ĝuebla.

Fakte, se oni konsideras la artikolojn kiujn mi skribas, mi jam sukcesis je tiu defio plurfoje!