2023-11-01

0048 La du-minuta regulo por produktiveco

 Hodiaŭ mi volas diskonigi al vi teknikon, kiu mi trovas tre utila por komenci taskon kaj tiel ĉesi malfruigi ĝin.

Ĝi nomiĝas la du-minuta regulo.

Jen kiel ĝi funkcias:

Kiam tasko estas malfacila aŭ kiam oni timas fari ĝin, oni devas disigi tiun taskon en kiom eble plej etaj taskeroj.

La ideo estas havi taskeron kiun oni povas fari ene de 2 minutoj.

Ekzemple, se oni devas purigi domon ĉar oni baldaŭ organizos feston, oni eble pensas:

"Ho ne, mi bezonus du horojn por purigi ĉion! Mi purigos poste!"

La ideo ne estas pensi pri la tuta tasko, sed nur pri la sekva (la unua) taskero:

Ekzemple, tiu taskero estus forigi la aĵojn kiuj troviĝas sur tablo kiun oni volas purigi.

Tiu taskero estas multe pli facila kaj rapida ol la tuta tasko, pro tio, la ŝanco komenci ĝin estas multe pli granda.

Kaj por homoj kiuj timas ke tasko prenus tro da tempo, ili povas pensi "ho, tio daŭros nur 2 minutojn, do eĉ se la tasko estas malagrabla, mi povos travivi ĝin".

Kaj tiel oni komencas la taskeron, sed dum la taskero oni rimarkas ke la tasko ne estas tiom malfacila, kaj oni eniras "laboran reĝimon", kaj post la 2 minutoj, estas granda ŝanco ke oni daŭre volas labori pri la sekva taskero.

Tiel mi fakte skribis tiun artikolon.

Mi volis skribi artikolon pri la du-minuta regulo, kaj mia unua du-minuta taskero estis spekti videon pri ĝi por reinformiĝi.

https://www.youtube.com/watch?v=0CmtDk-joT4

Krom la realigado de la tuta tasko, la du-minuta regulo havas ankaŭ alian bonan efikon:

Ĝi helpas la kreadon de bonaj kutimoj.

La homa cerbo tre ŝatas kutimojn: se oni faras ion ĉiutage, oni altigas la ŝancon fari la saman taskon en la sekva tago.

Kaj por la kreado de kutimoj, la daŭro de la tasko multe malpli gravas.

Kio multe pli gravas estas fakte komenci la taskon.

Do tiu du-minuta regulo estas tre bona por atingi tiun efikon de kutimiĝo, kun minimuma investo.

Mi foje uzas ĝin kiam mi studas konstruitajn lingvojn, mi pensas: mi studos Globasa aŭ Elefen per Anki dum 2 minutoj dum manĝo kuiriĝas.

Sed ofte, mi forgesas la tempon kaj studas dum pli ol 10 minutoj.

La du-minuta regulo povas ankaŭ esti uzata por "pretigi la situacon".

La homa sinteno estas tre dependa de la situacio en kiu ĝi troviĝas.

Ekzemple, estas multe pli facile fokusiĝi pri laboro en laborejo ol en ludejo.

Do oni povas elekti ke en du minutoj, oni devas malŝalti sian poŝtelefonon, iri en la ĝustan ĉambro, pretigi apud si akvon, kaj malfermi nur la ĝustajn retpaĝojn.

Tiel oni komencas produktivan laborsesion!