2023-12-12

0089 Memori vortojn pli facile per memorteknikoj kaj aŭtomate generi ilin per ChatGPT

"Memortekniko" (ankaŭ nomata "memortruko" aŭ "mnemotekniko") estas maniero memori vorton per ligi ĝin al aliaj vortoj aŭ konceptoj, kiujn oni jam memoris.

Jen du ekzemploj en la Angla kiuj estas iom konataj:

- La unuaj ciferoj de la nombro π: "May I have a large container of coffee?"

Se oni nombras la literojn de ĉiu vorto, oni ekhavas 31415926. π mem estas 3,1415926...

- La ordo de planedoj ekde la suno: "My Very Educated Mother Just Served Us Nachos"

La nomoj de la planedoj de la Suno en la Angla estas: Mercury, Venus, Earth, Mars, Jupiter, Saturn, Uranus, Neptune

Estus utile havi similan frazon en Esperanto. Mi provis krei tian frazon, kaj jen kion mi sukcesis fari: "Mia Vivo Teruras. Mi Jarcente Suferas. Utilas Nenio." (Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno)
(Mi ne estas tute kontenta pri mia frazo ĉar estas tro facile mismemori la ordon de la du lastaj.)

Fakte, ekzistas iu mnemotekniko en Esperanto kiu estas iom konata: Picasso. Rigardu la vokalojn de tiu vorto: I A O (pIcAssO). Tio helpas memori ke por la pasinteco, oni uzas -Is, kaj poste -As kaj -Os. Verŝajne tiu mnemotekniko funkcias malpli bone se oni kreskiĝis en kulturo kie la paso de tempo ne estas reprezentita de maldekstro al dekstro.

Pli ĝenerale, por lerni vortojn, ekzistas retejoj kiuj listigas memorteknikojn. En kelkaj eblas eĉ diskonigi oniajn proprajn.

Eblas ankaŭ uzi ChatGPT por rapide trovi similajn vortojn en la lingvoj kiujn oni konas. Ekzemple, oni povas demandi "kio estas la plej oftaj verboj en Esperanto, kaj apud ĉiu vorto, aldonu memorteknikon". Ne ĉiuj sugestoj estas utilaj (la plimulto estas evidenta), sed foje ChatGPT montras interesan ligon de konceptoj.