2023-12-13

0090 Mi publikigas nun ankaŭ en Blogger

La plej simpla maniero por mi por disponigi tekston al la mondo estas GitHub. Github permesas tre facile sinkronigi la version de teksto en mia komputilo kun la versio en la interreto.

Tie troviĝas mia GitHub-deponejo: https://github.com/Vanege/Arkivo
Mi ŝatas la ideon centrigi ĉion kion mi skribas en Esperanto en unu lokon. En mia komputilo, per programo nomita VSCode, mi povas facile serĉi en ĉio kion mi iam skribis. Tio helpas ne ripetiĝi, kaj tio helpas trovi dismetitajn ideojn kaj kunmeti ilin en netan artikolon.

GitHub havas ankaŭ aliajn avantaĝojn, kiel la eblo facile elŝuti (kaj kopii) tutan enhavon, kaj aŭtomate funkciigi programon sur ĝi. La facila reuzado de tekstoj (fare de mi aŭ de aliaj homoj) estas io grava por mi, ĉar mi volas kiom eble plej kontribui al la produktado de Esperanto-enhavo. Per disponigi tekstojn en Publika Domajno, homoj rajtas reuzi la tekstojn por aliaj projektoj, ekzemple por instrui robotojn laŭtlegi Esperanton (https://commonvoice.mozilla.org) aŭ kiel ekzemplaj frazoj en retaj vortaroj.

Sed GitHub havas grandan malavantaĝon: ĝi ne estas farita por legi artikolojn. Oni povas uzi ĝin tiel (https://github.com/Vanege/Arkivo/blob/658f1279415d497f415364bad52905c5f3368d38/Esperanto/filmoskriptoj/88%20Kiel%20mi%20pasive%20lernis%20la%20Anglan.md), sed oni tiam devas klaki sur multajn ligilojn se oni volas iri de artikolo al artikolo, kio estas maloportuna (kaj neprogramistoj facile perdiĝas en GitHub).

Do mi serĉis alternativon por facile publikigi tekstojn kiu donas sufiĉe da komforto por legantoj. En la pasinteco mi uzis Medium, kiu estis tre bona en la pasinteco, sed nun estas tute malrekomendinda. (Ĝi preskaŭ ĉiam devigas pagmuron por legantoj, kaj por skribantoj ĝi multe kompleksiĝis.)

Wordpress ne taŭgis por mi. Ĝi estas tro malrapida kaj kompleksa por tio kio mi volas. Se oni devas publikigi artikolon ĉiutage, oni ne volas perdi pli ol minuto en menuoj kaj agordoj.

Mi malkovris Blogger, kaj ĝi montriĝis sufiĉe bona al mi.

Jen la avantaĝoj de Blogger:
- Ĝi estas la plej simpla blog-sistemo kiun mi trovis. Mi bezonis malpli ol horo por krei mian blogon kaj agordi ĝin. Kiam mi volas aldoni kaj publikigi artikolon, mi bezonas premi nur 4 butonojn.
- Ĝi estas produkto de Google (Alphabet), kio signifas ke la Blogger-blogoj estas facile trovebla de homoj kiuj uzas Google. (Nu, pri tio mi fakte ne certas, sed Google metas reklamojn en la Blogger-blogoj, do estus logike ke Google emus ligi al la blogoj.)
- Ĝi aŭtomate disponigas "Atom RSS Feed", kio estas maniero aŭtomate ekhavi sciigon pri novaj artikoloj. Tre utila por homoj kiuj volas "aboni" la blogon, aŭ volas aŭtomate diskonigi novajn artikolojn.
- Per uzi Blogger, mi montras al aliaj Esperantistoj facilan manieron blogi. Tiel mi kuraĝigas la produkton de Esperanto-enhavo fare de aliaj. Notu ke Blogger jam sufiĉe uzata de Esperantistoj: http://esperantaretradio.blogspot.com/

Jen la malavantaĝoj de Blogger:
- Ĝi estas produkto de Google, kaj Google emas mortigi produktojn (pro manko de profito aŭ manko de kapablo). Tamen Google akiris Blogger en 2003 kaj ĝi ankoraŭ vivas. Do mi aŭdacas pensi ke Blogger estas bona loko se oni volas meti enhavon kiu restos disponebla dum pli longa tempo ol en la aliaj blogaj alternativoj.
- En la agordoj, oni devas elekti lingvon. Ĝi estas tre baza listo kun nur la plej popularaj lingvoj de la mondo. Kompreneble Esperanto ne estas en la listo. La problemo de tiu listo estas ke la lingvo elektita estas la lingvo de la metadatumoj. Mi elektis "Angla", kaj rezulte la datoj estas en la Angla. Esperanta Retradio (http://esperantaretradio.blogspot.com/) elektis la Germanan, kaj rezulte kiam mi iras al la blogo, mi ricevas la eblon eltraduki la germanan tekston (kiu ne ekzistas). Mi ankaŭ pensas ke la lingvo elektita limigas la videblecon en la serĉoj de Google mem. Se vi elektis ke Google montru nur la paĝojn en Esperanto, vi neniam vidos mian blogon ĉar Google kredas ke mia blogo estas en la Angla. Tiu problemo estas ekstreme stulta. Anstataŭ devigi elekti eraran lingvon, Blogger eĉ povis decidi fari nenion kaj lasi retumilojn kaj retserĉilojn mem analizi kaj eltrovi la lingvon de la enhavo.

Bonŝance mi komencis uzi Blogger antaŭ mia 100-a artikolo. Mi havos tempon por kopii miajn antaŭajn artikolojn de GitHub al Blogger. Iom ĝenas min havi du versiojn de artikolo samtempe en la interreto, ĉar se mi devas korekti tekston en Github, kaj ankaŭ devos fari tion en Blogger. Por etaj mistajpoj kaj detaloj, kiuj ne havas impakton sur la intencita mesaĝo, mi verŝajne ne zorgos korekti en Blogger. Do se vi vere volas la plej aktualan version (ekzemple se vi volas reuzi miajn tekstojn), sciu ke mia GitHub-deponejo (https://github.com/Vanege/Arkivo) estas la plej fidebla fonto.