2024-01-10

0118 Mi deziras mondon kie bestoĝardenoj ne plu estas bezonataj

En ĉi tiu artikolo, per la vorto "bestoĝardeno" mi parolas pri fermita ejo, kiu enhavas diversajn bestojn, kiuj ne nature loĝas en la regiono kie la bestoĝardeno troviĝas. Oni kutime devas pagi por eniri tian bestoĝardenon.

La ideo de "homoĝardeno" (ankaŭ nomata "antropologiaj zooj" aŭ "etnologiaj ekspozicioj"), kie homoj devas loĝi laŭ karikatura maniero, je konstanta publika vido, eble ŝokas vin. Bonŝance, ili ne plu ekzistas. Hodiaŭ, homoj kiuj volas informiĝi pri aliaj homoj kaj kulturoj povas fari tion multe pli respekte kaj oportune per spekti videojn aŭ per vojaĝi.

Tamen, tia ekspluatado ankoraŭ ekzistas por bestoj. Oni elprenas ilin el siaj naturaj medioj kaj devigas ilin loĝi en malpli trankvilaj kaj limigitaj spacoj. Tia ekspluatado estas tamen multe malpli terura ol en bestobredado por produkti viandon.

Oni povus kontraŭargumenti ke "kelkaj bonaj bestoĝardenoj bone zorgas pri la bestoj". Kio povas esti vera iugrade kelkloke. Homoj kiuj laboras en bestoĝardenoj kutime amas bestojn, kaj volas la bonfarton de la bestoj. Sed neniam eblas esti certa ĉu bestoj estas tute kontentaj ĉar ne eblas bone komuniki kun ili.

Eble estas akcepteble se la bestoj de la bestoĝardeno estas rifuĝintoj aŭ ĉiam vivis en bestoĝardeno, tiel ke ili kutimiĝis (kaj ne estus etike meti ilin en naturon kie ili ne povus travivi).

Por la homa socio, bestoĝardenoj estas utilaj je socia kaj scienca flankoj. Ili helpas interesigi homojn pri bestoj, kaj ili helpas sciencistojn lerni pli pri bestoj. Tiuj scioj povas helpi homojn bone zorgi pri bestoj en natura medio. Plie, ekzistas specioj kiuj pluvivas nur danke al bestoĝardenoj, ĉar ili malaperis en naturo pro homa influo.

Sed ideale, homoj ne malaperigus speciojn. Sciencistoj ne bezonus iri al bestoĝardenoj por povi lerni pri bestoj. Ili lernus pli bone pri bestoj kiam ili vivas en sia natura medio. Homoj interesiĝu pri naturo kaj bestoj pro tio ke ili loĝas en mondo kie lokaj diversecoj estas protektataj, kaj tiel ne bezonus insulon de diverseco en dezerto de betono, stratoj kaj farmoj.

draw a zoo where animals are in cages