2024-01-11

0119 Konstrui per tero

Dum longa tempo (kaj ankoraŭ en kelkaj regionoj de la mondo) tero estas la ĉefa materialo uzata por konstrui domon. Ĝi estas interesa materialo, kiu havas grandajn avantaĝojn, sed ankaŭ malavantaĝojn.

Tero estas disponebla preskaŭ ĉie. Oni ne bezonas alporti materialon de tro fora loko. Sed la enhavo de tero iom varias depende de la loko. Tio estas ĝena, ĉar tio postulas devi adaptigi siajn konstruajn planojn. Tio malsamas de betono, kiu estas tre normigita, sed kiu ankaŭ postulas specifan sablon, kiun oni devas alporti de fora loko.

Tero povas esti fortika materialo kiam premita per fortaj maŝinoj. Per tia bloko, oni povas konstrui domon kun plia etaĝo. Sed tio restas multe malpli fortika ol "fortigita" betono. Sed la fortikeco de tero sufiĉas por grandega plimulto de domoj en la plimulto de landoj.

Tero ankaŭ bone varme izoligas, kio igas la materialon taŭga en loko kiel Aŭstralio.

Sed malavantaĝo de tero estas ke oni bezonas regule prizorgi ĝin kontraŭ vetero. Oni devas plenigi fendojn tiel ke akvo ne eniru ĝin, kio igus ĝin malpli fortika. Sed esploro montris ke eblas miksi teron kun bovofekaĵo por igi ĝin multege pli akvo-rezista.

Pro fonto de materialo, konstrui per tero estas tre ekologie respekta. Oni povas uzi lokajn rimedojn kaj stimuli lokan ekonomion. Oni povas teorie konstrui tre ekologie kaj amase per tero, sed tio estas limigita per la nuna stato de la konstrua industrio.

Provoj postulas tempon, same kiel la pligrandigo de la skalo de produktado. Oni bezonas konvinki homojn ke tero povas esti bona ideo, kaj batali kontraŭ la konkurenco de aliaj materialoj.

Tero ne estas la sola interesa ekologia materialo. Kelkaj plantodevenaj kaj fungodevenaj ankaŭ estas interesaj. Por bone elekti materialon (aŭ kombinon de ili), oni ĉiam konsideru kio plej taŭgas kie la konstruaĵo estos konstruata (lokaj naturaj rimedoj kaj vetero).

a modern house made from compressed earth