2024-03-23

0191 Testado de medikamentoj sur bestoj: vegana aŭ ne?

Por la testado de medikamentoj, bestoj estas ofte uzataj. Ekzemple por ekscii ĉu medikamento estas nedanĝera en ne-homa organismo antaŭ ol provi en homa organismo. Ekzistas grandaj diferencoj inter specioj, sed oni povas facile diri ke se medikamento estas toksa por besto, la ŝanco ke ĝi estas toksa por homo estas tre granda.

Veganoj, kiuj estas kontraŭ la ekspluatado kaj suferado de bestoj, estas kontraŭ la uzado de bestoj. Test-bestoj ne konsentis al ricevi ebledanĝerajn medikamentojn, kaj plej ofte la bestoj estas mortigitaj post la testoj.

Do ĉu testado sur bestoj estu tute malpermesita? Mi (kaj multaj veganoj) pensas ke ne. Besto-testado devas esti draste reduktita. Multaj bestoj suferas por la vendado de produktoj kiuj ne multe utilas al deca vivo. Multaj testoj povus esti anstataŭigataj per aliaj metodoj, ekzemple per testi sur "organoidoj" kiuj imitas homajn organojn ekster korpo.

Sed ne eblas forigi ĉiujn besto-testadojn se oni volas havi seriozan sciencan komparan esploron pri la efikoj de medikamento en reala organismo.

Bestoj estis tre utilaj por pruvi la nedanĝeron de multaj gravaj medikamentoj, ekzemple la vakcinoj kontraŭ la kronviruso. Tio permesis protekti la sanon de multe pli da vivorganismoj (kiuj tamen ĉefe estis homoj, sed eblas vakcini ankaŭ aliajn bestojn).

Ne eblas ricevi la konsenton de bestoj por testoj, sed foje besto-testado estas la plej bona solvo por preventi la suferadon de bestoj.

Estus malvegane disponigi al homoj (kaj aliaj bestoj) medikamentojn kiuj ne estas  bone testitaj. Idealismo ne blindigu homojn pri la limoj de nunaj alternativaj metodoj de testado. Kaj ni ankaŭ ne forgesu ke ankaŭ homoj estas bestoj kies suferadon oni volas limigi.