2024-02-12

0151 Influi homojn per subperceptaj bildoj

En la Angla ekzistas la esprimo "Subliminal image". Tio estas bildo, kiu aperas tro kaŝe aŭ tro mallonge por ke oni konsciu vidi ĝin, sed kiu estus tamen sensita kaj havus influon sur onia cerbo.

Mi tradukas la koncepton per "Subpercepta bildo". Estas bildoj kiujn oni sensas per la vido, sed kiun oni ne perceptas en la konscio.

La koncepto populariĝis kiam merkatisto asertis ke montri la tekston "Drink Cola-Cola!" dum kelkaj frakcioj de sekundoj en filmo altigas la vendon de Coca-Cola.

Tiu tekniko sonas tre plaĉa por vendistoj, ĉar oni povas tre facile uzi ĝin ĉie. Iu ajn kiu volus vendi produkton povus afiŝi bildon de ĝi dum kelkaj sekunderoj, kaj iel tio influus la spektantojn. Eble la spektanto pli ofte pensos pri la produkto, iel. Eble se la spektanto nekonscie vidas la produkton dum tre pozitiva okazo en filmo, la cerbo ligos pozitivan emocion al la produkto, iel.

La sola problemo estas: ne ekzistas bonaj sciencaj esploroj kiuj pruvas efikon de subperceptaj bildoj je influi la sintenon de homoj.

Ĉiuokaze, la tekniko jam estas malpermesita en pluraj landoj de Eŭropo. Homoj ne vere ŝatas la ideon esti manipulita sen havi la eblon konsciiĝi pri tio.

La ideo nun ĉefe vivas en la imagpovo de homoj, en fikciaj rakontoj kie ekzemple la vendado de kukumo multe altiĝis pro la amasa uzo de subperceptaj bildoj en kiuj kukumo estas uzata por seksumi...

A snow leopard drinking coca-cola (but with Esperanto written on it instead) and wearing sunglasses, furry artstyle.