2024-02-19

0158 Oni ne bezonas AI-videojn por amase trompi homojn

Lastatempe, iu diskonigis ĉi tiun bildon en Telegram: (mi skribis la "(falsa)")

  

Estas ekrankopio de Reddit, kie homo diras ke post kelkaj jaroj, oni havus fotorealismajn videojn kreitajn per AI el kelkaj frazoj. La mesaĝo ricevis malsuprenvoĉdonojn. Respondo al la mesaĝo estas moko, ke AI neniam kapablus krei tian videon antaŭ multege da tempo. La respondo ricevis multe da suprenvoĉdonoj.

Surprizis min ke tiom da homoj tiom suprenvoĉdonus tian mokan komenton. Do mi demandis min kie en Reddit tiuj mesaĝoj estis senditaj. Eble en komunumo kiu neniam aŭdis pri la progreso de AI en la lastaj 10 jaroj?

Kaj mi neniam trovis la originalajn mesaĝojn. Nenie estas arkivo de ili. Kaj ankaŭ aliaj homoj diris ne povi trovi la originalan fonton. Evidentiĝis ke la bildo estas trompa. Ĝi estas malvera, kun teksto redaktita. Ĉiuj homoj povas facile krei tian malveraĵon per sia retumilo.

Homaj kredas kion ili volas kredi. Estas amuze pensi ke homoj tiom eraris pri la progreso de AI. Se la bildo estas vera, tio estas amuza. Se la bildo estas malvera, tio ne estas amuza. Homoj preferas la plaĉan interpreton.

Kaj homoj amase kredis tiun bildon. Dekmiloj. Simple rigardu kiom da homoj voĉdonis:
https://www.reddit.com/r/singularity/comments/1atdlki/aged_like_milk/
https://www.reddit.com/r/agedlikemilk/comments/1at7rjo/photorealistic_videos_from_a_few_sentences_is/
https://www.reddit.com/r/ChatGPT/comments/1at1hx8/this_aged_well/

Nur la lasta subredito forigis la bildon. La sola kiu ŝajne iom decas kompare al la aliaj. Reddit ĝenerale estas tia platformo kie misinformo estas diskonigata antaŭ ol nefalsiteco estas kontrolita. (Kaj ĉiuokaze, homoj voĉdonas kaj diskonigas antaŭ ol legi la diskonigitan enhavon).

Ankaŭ la maniero konsumi sociajn retojn (kie homoj vidas novan bildon aŭ filmeton post ĉiu sekundo) lasas neniun tempon por pensi "momenton, ĉu tiu parto ne estas stranga? ĉu tiu bildo estas vera?". Tempo libera por pensi estus tempo kiam la uzanto ne spektus reklamon, aŭ danĝera momento kiam uzanto povus iri al konkurenca retejo. Estas neniu spaco por kritika pensado.

Do estas iom amuze legi homojn kiuj timas ke en la estonteco, homoj estos amase trompitaj per videoj faritaj per AI. Tio verŝajne veras, sed kial trompantoj atendus tiun eblon, kiam ili jam povas amase trompi per la plej simplaj ŝanĝoj en ekrankopio?