2024-02-24

0163 Lado el fungoj

Anstataŭ uzi la restaĵojn de bovoj mortigitaj por viando kaj lakto, oni povas fari ladon ankaŭ per micelio. Tiel oni povas fari ladon sen esti dependa de tre poluiga sistemo.

Micelio estas la reto de fadenetoj en fungoj kiuj permesas nutri ilin. Ilia funkcio similas al tiu de radikoj por arboj. La fadenetoj iris inter si simile al teksaĵo.

La lado el micelio povas havi la saman aspekton kaj similan tuŝan senton kiel bova lado.

Produkti ladon el micelio estas koncepte tre simpla: en grandan ujon, oni metas sporojn de taŭga fungo, likvon kaj organikan manĝaĵon, kio povas esti la restaĵoj de farmoj aŭ pulvoro de segita ligno. Kun la paso de tempo, la fungo kreskas kaj aperas micelia tavolo. Post traktado, tiu tavolo iĝas la funga lado.

Avantaĝo kompare al bovoj estas ke oni havas pli altan nivelon de rego sur la kreskado de la lado. Oni povas zorgi ke la micelio iĝu pli-malpli dika aŭ pli-malpli fortika, precize kiel la vestaĵa industrio volas.

Bedaŭrinde, lado el micelio ankoraŭ ne estas grandskale produktata. Sed la uzo certe kreskas, ĉefe pro la grandega avantaĝo de povi adapti la kvaliton kaj kvanton de la lado depende de la bezono.