2024-04-17

0216 Vilaĝoj sur Tero kiujn oni devas havi antaŭ Luna vilaĝo

 Vi eble aŭdis pri la planoj krei vilaĝon sur Luno, por havi daŭran homan ĉeeston en alia loko ol la Tero. Tio helpus la homaron travivi se absolute ĉio en Tero estus detruita. (Kio estas tre malverŝajna, verŝajne ĉiam restos eta loko en Tero kiu ankoraŭ estas travivebla).

Sed antaŭ tio, ekzistas paŝoj kiuj estas pli atingeblaj, sed kiuj ankaŭ helpos la homaron adaptiĝi al malfacilaj vivkondiĉoj. Absolute ĉio en la kosmo (kaj sur la Luno) povas mortigi onin, kaj mi ne multe kredas ke eblas havi bone funkciantan Lunan vilaĝon antaŭ ol oni bone pretiĝis en medio malpli mortigema.

Oni povas lerni adaptiĝi al la manko de lumo, al la manko de spaco, kaj al la manko de duoksigeno. Sed se oni devas samtempe adaptiĝi al la risko de kosmaj radioj, al la manko de gravito, kaj al la Luna pulmo-detruanta polvo, oni igas la lernadon malpli rapida kaj facila.

Do jen "vilaĝoj" kiujn oni devus unue fari por akumuli sciojn. Ili flankefike altigos nian ŝancon travivi sur la Tero mem.

- Vilaĝo sur la maro

Granda vilaĝo kiu flosas sur la oceanoj. La vilaĝo povus moviĝi por eskapi problemojn kiuj okazus en kelkaj mondpartoj. Esence, tio estus iom kiel moderna ŝipo, sed ĝi ne estus dependa de la "tero" por moviĝo kaj provizado de manĝaĵo. La elektro venus de suno aŭ vento, kaj homoj ĉefe manĝos aferojn kiujn venas de akvo. Algoj estus baza manĝaĵo por homoj kiuj loĝas tie. Eble ili ankaŭ kultivus fruktojn kaj legomojn se ili havas sufiĉe da spaco por instali efikajn plantodomojn (forcejojn).

- Vilaĝo sub la maro

La tuta vilaĝo estus sub akvo. Eble vitro protektus la tutan vilaĝon de la akvo kiu troviĝas supre. (Eble nur la gravajn konstruaĵojn). Proksime de la surfaco estas pli facile, tiam estas pli da lumo kaj malpli da premo. Tia vilaĝo estus utila por lerni kiel izoligi grandan surfacon de premodiferenco. Tia vilaĝo devigas al ni multe lerni pri tre efika uzo de spaco.

- Vilaĝo tute sub la tera surfaco

Sur Luno, homoj devus loĝi sub la grundo por esti protektita de kosmaj radioj. Tio signifas ke homoj devas lerni vivi en tuta manko de natura lumo. Eblas trejniĝi pri tio en la Tero mem. Se tia vilaĝo kapablas travivi dum longa tempo sen ajna kontakto kun la surfaco, tio multege altigas la ŝancon ke la homaro travivos longan tempon. Se okazas nuklea konflikto, meteorŝtona kolizio, aŭ danĝerega malsano surface, la vilaĝo povus dumtempe fermiĝi kaj poste malfermiĝi kiam la risko malaperis.