2024-05-01

0230 Nur pluŝaĵoj rajtas plenigi mian domon

En mia domo, mi provas ne havi tro da fizikaj aĵoj. Unue, ĉar mi ne havas multe da spaco, due ĉar posedi aĵojn donas maltrankvilecon al mi. Por aĵo, mi sentas responson trovi taŭgan lokon por ĝi, kaj mi ankaŭ devas zorgi pri forigi ĝin iam. Estas pli simple kaj komforte se mi posedas nur la aferojn kiujn mi bezonas aŭ certe bezonos.

Sed ekzistas unu granda escepto, afero kiun mi ne "bezonas" kaj kiu samtempe prenas spacon: pluŝaĵoj. Mi havas plurajn pluŝaĵojn, ofte de roluloj de Nintendo, aŭ de bestoj. Foje mi mem aĉetis ilin, sed pli ofte, ili estas donacoj de mia franca familio aŭ de mia koramiko.

Vidi belajn pluŝaĵojn feliĉigas min. Tio estas tre natura reago por mi. Mi ŝatis pluŝaĵojn kiam mi estis infano, kaj mi ankoraŭ ŝatas ilin. Mi neniam lernis ne plu ŝati ilin, kaj mi ne vidas kialon por ne plu ŝati ilin. En mia domo, mi rajtas fari ĉion, kion mi volas. Vidi miajn pluŝaĵojn feliĉigas min, do mi metis kelkajn el ili en mian salonon kaj dormĉambron.

Se iu volas fari donacon al mi, kaj la donaco devas esti fizika, pluŝaĵo estas elekto relative sekura pri tio ke mi ŝatos ĝin.

(Mi ankaŭ ŝatas "utilajn" donacojn, sed kutime, se mi bezonas ion por specifa celo, mi aĉetas ĝin sen atendi ke iu donacas ĝin al mi. Do mi verŝajne ne plu bezonas donacon.)