2024-05-12

0239 Mi ne spektis la finalon de Eŭrovido 2024

Joost Klein, la reprezentanto de Nederlando, estis eksludita de la finalo. Li rajtis partopreni al la finalo pro lia bonega prezento dum la duonfinalo, sed la estroj de Eŭrovido (EBU) decidis ke li ne rajtos.

Kial? Laŭ la informoj kiujn ni havas, Joost estis filmita de kameraisto tuj post lia duonfinala prezento. Tio ne estas permesita malgraŭ klara antaŭa interkonsento.

Indas scii ke la kanto de Joost temas pri la morto de lia patro, kaj ke li ĉiam ploras je la fino de lia kantado. Estas tute kompreneble ke li ne volas esti filmita kiam li forlasas la scenejon.

Tamen, tio ne estis respektita de la kameraisto, kio kondukis al "minaca" gesto de Joost al la kamerao.

La nederlanda elsenda teamo (AVOTROS) multe parolis kun EBU por solvi la "situacion", sed EBU decidis malgraŭ ĉio forbari Joost de la finalo.

Tio estas laŭ AVOTROS (kaj laŭ mi kaj granda parto de la spektantaro) tute troa reago. Kio ajn estus tiu "minaca gesto", mi dubegas ke tio sufiĉas por malpermesi Joost kaj lia teamo partopreni. Aĉega afero estas ke EBU ne sufiĉe komunikas pri tio kio okazis, kaj ne diskonigis bildojn de tiu "minaca gesto". Ni ankaŭ ne scias kiom "puŝa" estis la kameraisto kaj kiom multe la privateco de Joost ne estis respektita. EBU faras propran justicon.

Se Joost vere estis puninda, estis multe da ebloj fari tion sen fari kzavaŭ Nederlando ne plu ekzistis dum la finalo. La fakto ke Joost kaj lia teamo ne rajtis trejniĝi sur la sceno en la tago antaŭ la finalo jam estas granda puno. Alia puno estus ne povi partopreni fizike al la finalo, sed uzi la videon de la duonfinalo anstataŭe. EBU povis ankaŭ postigi la punon, kaj ne reagi antaŭ ol sufiĉe da esplorado kaj komunikado estis farita.

La fakto ke Nederlando estas forbarita pro "bagatelaĵo", dum alia(j) artisto(j)/lando(j) ne estis sed faris aferojn multe pli terurajn estas laŭ mi grandega mistero, kion mi povas klarigi nur per granda manko de neŭtraleco kaj deco fare de EBU.

https://www.avrotros.nl/article/nederland-gediskwalificeerd-van-eurovisie-songfestival~527/

Mi havis neniun volon subteni EBU per spekti la finalon.