2024-01-09

0117 Hodiaŭ, ne

Pardonon, sed hodiaŭ, mi ne volas. Mi estas laca, kaj mi ne havas energion nek volon por skribi artikolon. Mi bedaŭras, sed hodiaŭ mi ne publikigos artikolon, kiun vi povos legi. Espereble vi denove vizitos mian blogon morgaŭ, kiam certe aperos nova artikolo. Sed hodiaŭ, vi ne bezonas viziti mian blogon, ĉar estas nenio nova por legi.

Komprenu, ke foje estas malfacile trovi temon por artikolo. Por ne enuigi miajn legantojn, mi provas fari interesajn artikolojn kun almenaŭ 250 vortoj. Sed tiu vortkvanta kondiĉo faras ke mi ne povas paroli pri ĉiuj temoj. Pri kelkaj temoj, mi ne povas skribi sufiĉe da aferoj, kiujn mi konsideras interesaj. Foje estus multe pli efike simple sendi mesaĝon en la Esperanta Mastodon-o.

Denove, pardonon pro la manko de artikolo hodiaŭ. Sed eble vi povos uzi la tempon kiun vi ŝparis por legi ion alian. Estas ekzemple multaj aliaj blogoj en Esperanto, kiuj estas troveblaj en http://blogoj.gemelo.org/


Okej, sufiĉe da ŝercado.

La ideo de ĉi tiu artikolo estas montri ke eĉ se oni havas neniun temon aŭ ideon, oni povas krei enhavon en Esperanto. Estas eraro pensi ke oni bezonas tempon aŭ ideon antaŭ oni komenci produkti. Inspiro nature venas per la proceso. Foje oni ŝanĝas la temon post legi ĉion kion oni skribis, kaj oni rimarkas ke alia temo pli bonas por enhavi la skribitajn informojn.

Plie, eĉ se la temo malfacilas, la enhavo povas esti interesa, ĉar ĝi estas reflekto de la aŭtoro, kaj ĉar la teksto montras kiel la aŭtoro (mal)sukcesis krei enhavon malgraŭ la malfacileco de la temo.

Ne hezitu proponi temojn de blogaĵo al mi. Se mi trovas temon interesan aŭ defian (je interesa maniero), eble mi kuraĝiĝos skribi pri ĝi.

 

2024-01-08

0116 La mensogemaj limdatoj de manĝajoj

Hodiaŭ mi trovis du malnovajn ujojn de vegana pesto (ne la malsano, sed la saŭco kiun oni kutime aldonas al pastaĵoj). Mi neniam malfermis la ulojn. Mi rapide rigardis la daton, kaj ĝi estis de antaŭ 3 monatoj. Mi pensis "fek, kia malŝparo, mi devos forĵeti kaj aĉeti novan kiam mi denove estos en Francio".

Sed bonŝance, mi decidis detale kontroli la etikedon. Tre ete estas skribite "À consommer de préférence avant (voir la date sur le couvercle)". (Manĝenda prefere antaŭ (vidu la daton sur la kovrilo)). Kaj tiam mi memoris:

À consommer avant (Manĝenda antaŭ) = Ne manĝu post la tago, tio estas danĝera.
À consommer de préférence avant (Manĝenda prefere antaŭ) = Oni ankoraŭ povas manĝi post la tago, sed kontrolu unue ĉu la aspekto, odoro aŭ gusto iĝis tro stranga.

Do mi malfermis ujon, kaj gustumis. Estis perfekte bongusta. Ĉiuokaze, ĝi estas vegana, do probable ĝi restas manĝebla multe pli longe ol neveganaj versioj. (Ĝenerale, viando kaj lakto malboniĝas kaj iĝas danĝeraj tre rapide.)

Honeste, mi estas feliĉa ke mi kontrolis. Mi ŝparis manĝaĵon kaj monon. Bedaŭrinde, mi scias ke granda plejmulto de homoj ne ĉiam kontrolas por vidi ĉu dato skribita sur ujo temas pri limdato de manĝebleco, aŭ pri limdato de "gusto eble ŝanĝiĝis". Verŝajne firmaoj gajnas monon per kredigi ke produkto restas bona malpli longe, tiel ke homoj sentu la bezonon aĉeti denove.

Tiu problemo ne ekzistas nur en Francio. En multaj lingvoj kaj landoj ekzistas simila truko. Estu atenta pri tio por eviti malŝparon.

 A cartoon cat looking at the expiration date on a can of food