2024-03-27

0195 Ne korektu la lingvon de parolanta homo

Lingvo estas ilo por komunikado. Oni lernas Esperanton por povi komuniki kun aliaj homoj. Oni ne lernas Esperanton por paroli Esperanton perfekte. Se oni forte emas al perfekteco, oni elektus pli saĝe lerni ludi pianon perfekte. Se oni kompulse emas al perfekteco, eĉ en Esperanto, oni tiam pli saĝe fokusiĝu pri perfekta komunikado ol pri perfekta respekto de reguloj gramatikaj aŭ elparolaj.

Mi trovas tion iom ofenda, kiam mi provas komuniki informon, ke iu interrompas min por diri ion kiel "ne diru videon, sed videaĵon". Mi ne lernis Esperanton por travivi gramatikajn debatojn kun hazarduloj (kiuj ĉiuokaze havas nur malsamajn opiniojn). Mi lernis Esperanton por komuniki, kaj ĉiam kiam iu korektas min (kvankam mi evidente ne plu estas komencanto, kaj mi ne petis korektadon), mi havas la impreson ke la ulo provas malŝpari mian temon per ties malŝpar-perfektemo.

Plej teruraj korektoj temas pri elparolo. Mi estas franco, kaj tio ĉiam estos aŭdebla en mia Esperanto, same kiel la deveno de ĉiuj Esperantistoj estas aŭdebla en ilia Esperanto. Mi neniam aŭdis Esperantiston sen akĉento. Oni povas provi kaŝi parton de si kiom multe oni volas, sed ĉiam restas tre tre eta elcenta signo (ekzemple en variado de sono aŭ ritmo) kiu sufiĉas por malmaski devenon.

Mi ŝatus se homoj ne povus scii de kie mi venas, tiel mi riskus nenian antaŭjuĝon bazitan sur deveno. Sed tio ne estas ebla. Kaj la akĉento-trejnado estus grandega malŝparo de tempo. Postuli tiun laboron al aliaj homoj estus grandega malrespekto de ilia tempo (sen ajna sekureco pri sukceso!). Mi eĉ dubas ke "averaĝa" akĉento de Esperanto jam ekzistas. (Kelkaj asertas ke pola aŭ hungara akĉento estas neŭtralaj, sed tiuj homoj ne aŭskultis sufiĉe da poloj aŭ hungaroj.)

Mi konkludis ke korekte ĝeni homojn pro la maniero elparoli kelkajn sonojn (aŭ grupon de sonoj) simple estas diskriminacio. Tio estas konsiderata diskriminacio ekster Esperanto, do ĝi ankaŭ estas en Esperanto.

Neniu iam ajn miskomprenis germanon kiu diris "set" anstataŭ "sed". Neniu iam ajn miskomprenis hispanon kiu diris "esporto" anstataŭ "sporto". Neniu iam ajn miskomprenis ruson kiu diris "ĥistorio" anstataŭ "historio". Neniu iam ajn miskomprenis anglon kiu diris "knaboŭ" anstataŭ "knabo". Neniu iam ajn miskomprenis brazilanojn pro iliaj diversaj manieroj diri "r".

Esperanto estas klara lingvo. La vortoj estis relative inteligente elektitaj por ne tro simili al la aliaj. Esperanto havas multege malpli da vortoj kiuj sonas simile ol en naturaj lingvoj. Tial, Esperanto povas tute bone akcepti grandegan variadon de akĉentoj. Unikaj akĉentoj povus malhelpi komprenadon nur en la komencaj sekundoj, kiam onia cerbo devas rimarki la rilatojn inter sonoj kaj intencitaj literoj.

Povi kompreni diversajn akĉentojn estas parto de la lernado de Esperanto.

Akĉentoj mem ĉefe estas dekoraĵo kiu aldonas diversecon en Esperanto-komunikado.

Oni neniam devus korekti la manieron elparoli de nekomencanto. Oni devus nur peti klarigon se oni aŭde hezitas inter pluraj vortoj. La celo de parolado ĉiam estas komuniki. Se oni korektas, oni malrespektas la volon de komunikado de la alia persono.