2024-02-27

0166 Kion Esperantujo havas kion la Angla komunumo ne havas

 Ofta argumento por ne lerni Esperanton estas ke ĉio kion oni povus fari per Esperanto, oni povus fari per la Angla aŭ alia nacia lingvo kun multe pli da parolantoj.

Ni scias ke tiu argumento ne tute bonas, ĉar Esperantujo havas ecojn kiujn la "Angla komunumo" ne havas:

- Ni uzas lingvon kiu estas regulega, unika kaj potenca. Neniu natura lingvo povas serioze pretendi doni la sperton kiun oni havas kiam oni parolas Esperanto flue, kiam oni kapablas meze de frazo aldoni afiksojn, ŝanĝi finaĵojn kaj subite ŝanĝi la vortordon.

- Neniu lingva komunumo havas tiom grandan elcenton de nedenaskuloj, kiuj havas tiom diversajn lingvajn originojn. Tiu diverseco donas komforton ke oni povas vere esprimi sin kiel oni estas, ĉar la premo paroli per unu unika maniero estas tre malforta kompare al lingvoj kie tradicioj iĝis striktaj normoj.

- Ni havas kelkajn originalajn verkojn (mi ne parolas nur pri libroj, sed pri ĉia kreaĵo originala en Esperanto). La kvanto de originalaĵoj ne imponas kompare al la Angla aŭ aliaj lingvoj, sed ili estas originalaj nur en Esperanto. Do por sperti tiujn verkojn originale, la sola eblo estas lerni kaj uzi Esperanton.

- Ni havas propran kulturon kiam temas pri interpersonaj rilatoj. Pri tio mi povus skribi multajn artikolojn. Sed ĉefaj ideoj estas ke ni ĉiuj pensas ke ĉiuj estas egalaj, kaj ke ni ĉiuj volas kompreni unu la aliajn.

2024-02-26

0165 Kion oni faru en la horo antaŭ dormo

Estas tre rekomendate ne uzi ekranon (televidilo, komputilo aŭ poŝtelefonon) en la horo antaŭ ol dormi. Onia cerbo uzas lumon por scii en kiu momento de la tago oni estas. Se oni vidas multe da lumo, oni produktas malpli da melatonino, la molekulo kiu pretigas onian korpon al dormado.

Ankaŭ estas rekomendate ne fari ion kio igas tro pensi, stresi, aŭ kio tro streĉas la korpon. Oni ekzemple ne pensu pri laboro aŭ administraj aferoj. Oni ne pensu pri kompleksaj aferoj, kaj oni certe ne faru sporton antaŭ dormi. Por resumi, oni devas eviti fari ion kio estas tro aktiva.

Do kiuj ebloj ekzistas? Jen kelkaj kiujn mi kutimas faras:

- Legi paperan libron. En mia lito, kun malforta flava lumo, mi ofte legas libron. Tio estas la plej efika tekniko kiun mi konas. La simpla formato de libro helpas la cerbon ne esti tro aktiva, eĉ se la libro estas bona. Se la libro ne estas tre interesa, tio foje helpas dormi. Se la libro estas tro enuiga, mi legas ion alian. Estas eta risko se la libro estas tro enuiga: oni ne plu vere legas ĝin kaj oni pensas pri "invadaj pensoj" kiuj povas esti stresiga.

- Legi paperajn revuojn. (Tamen evitu legi ĝeneralajn gazetojn ĉar ili emas paroli pri ŝokaj kaj malfeliĉigaj aferoj, kiuj ne helpas dormi). Lastatempe mi legis veganan gazeton. Mi volas ankaŭ legi sciencan gazeton, sed mi estas kontraŭ papera malŝparo. Eble pruntepreni ilin de biblioteko (se tio eblas) estus bona ideo.

- Aŭskulti podkastojn (aŭ ASMR-ojn). Tiu tekniko funkcias malpli bone ol la du supraj teknikoj pro la pli alta nivelo de cerba aktiveco. Sed ĝi estas facila tekniko, kaj ofte malpli enuiga. Oni simple aktivu la podkaston kaj oni lasas sin esti portata. Oni atentu ke la rapideco de parolado ne estu tro alta. (Kion oni povas facile ŝanĝi se oni uzas bonan aplikaĵon).

Mi ankaŭ provis babili kun aliaj homoj (per telefonvoko), sed babili kun homoj montriĝis agado tro aktiva por mia cerbo, kaj tio ne multe helpis dormi.

Ankaŭ ekzistas multe da aferoj kiujn oni povas fari per siaj manoj, kiel ekzemple kroĉeti, aŭ ludi paperajn ludojn. Tiuj agadoj ne vere interesas min, sed tio povas esti utila solvo por multaj homoj kun dormproblemoj. 

a foxcat reading a book in his bed, minimalistic

2024-02-25

0164 Mia ĉiutaga memfarita glaciaĵo

Mi manĝas glaciaĵon ĉiutage. Tio ne sonas tre bona por la sano ĉu ne? Sed ne, ĝi estas glaciaĵo kiu estas tre bona por la sano, kaj mi scias tion ĉar mi mem faras ĝin!

La glaciaĵo havas nur du ingredientojn: usona mirtelo (bluberry) kaj riĉigita soja lakto.

Mirteloj estas bongustegaj, ĝi fakte estas unu el miaj plej ŝatataj fruktoj. Mirteloj riĉas en vitaminoj C, K kaj multaj aliaj. Ili riĉas en antioksidantoj, kio estus bona por la stato de la vaskula sistemo.

https://www.healthline.com/nutrition/10-proven-benefits-of-blueberries

Estas pli bone aĉeti frostitajn mirtelojn. Unue, ili kostas multe malpli tiel ol nefrostritaj, due ili estas pli freŝaj: frostitaj mirteloj konservas sian guston kaj nutraĵojn pli bone kaj longe ol tiuj kiuj ne estis.

La soja lakto kiun mi uzas estas malmultekosta kaj riĉigita per kalcio, vitaminoj B2, B12 kaj vitamino D.

Per stanga miksilo, mi miksas frostitajn mirtelojn kaj la lakton kune por atingi ion kun la teksturo de glaciaĵo.

Kutime mi uzas averaĝe ĉirkaŭ 200 gramoj da mirteloj, kaj tiom da lakto kiom mi volas depende de la teksturo kiun mi volas atingi.

Ĝi havas sekuran guston, sed ĝi ne havas tro da sukero. Ĝi perfekte taŭgas kiel ĉiutaga manĝaĵo. Ĝi helpas manĝi sufiĉe da fruktoj kaj fibroj.

Mi kutime manĝas la glaciaĵon dum mi spektas videojn en la interreto.