2023-10-30

0046 Pri konservi informojn dum miloj da jaroj

 Unu timo kiun mi havas estas ke la grandega parto de la teksta enhavo en Esperanto malaperos post kelkaj jarcentoj.

Tio okazos iam, sed mi volas ke la rapideco de malapero estus kiom eble plej malgranda.

La interreto ne ekzistos por ĉiam, kaj iam, la serviloj kiuj enhavas la lastajn kopiojn de teksto ne plu estos en reto.

Ni Esperantistoj laboras multe por produkti multe da enhavo, estas tre bedaŭrinde perdi tion kion oni jam havas.

La rapideco de malapero estas eĉ pli granda por teksto kiu ne estas "bitigita".

Mi parolas pri la paperaj revuoj kaj libro.

Papero malboniĝas pro humideco kaj lumo, kaj oni estas bonŝanca kiam papero kiu aĝas 300 jarojn ankoraŭ estas bone legebla.

La plej malnovaj ekzemploj de teksto kiun oni havas en ajna lingvo, tio estas de nur antaŭ 5000 jaroj, kaj tio ne estas sur papero, sed per formoj puŝitaj en argilo.

Estas bedaŭrinde ke oni ne trovas pli malnovajn tekstojn.

Granda parto de la historio de la nunaj lingvoj estas perdita.

Tio ankaŭ igas min pensi pri la Vesuvia Defio.

Pro erupcio de la Vezuvio antaŭ 2000, granda biblioteko kun multaj papirusoj estis kovrita de lafo.

La papirusoj estas karbigitaj, sed ankaŭ protektitaj kontraŭ la aero.

Nun kun modernaj teknologioj de skanado, homoj en la interreto provas malĉifri ilin!

Se tio funkcias, oni lernus multe pli pri la kulturo kaj konoj de tiu tempo kaj de tiu loko.

Eble ni vidu la nunan klimatan krizon kiel tutmonda erupcio.

En kiu formato ni devu konservi niajn tekstojn, por ke ili povus resti legeblaj por homoj (aŭ eksterteranoj) post kelkaj miljaroj?

Ĉu ni devus uzi servon, kiu aŭtomate faras kopion de ĉiuj tekstoj en Esperanto en pluraj serviloj disaj en la interreto?

Ĉu ni devus meti informojn en specialaj diskoj, kiujn ni kaŝus profunde en la glacio aŭ en alia planedo?

Kaj kiel garantii ke la teksto restos legebla kaj komprenebla?

Ĉion akompani kun kurso de Esperanto por kiom eble plej da lingvoj?

Aŭ eble alia metodo: ĉiu-10-jare aŭtomate ĝisdatigi la tekstojn por ke ili restu kompreneblaj, kaj samtempe fari novajn kopiojn?

Sed kiujn pagus la homojn kiujn farus tion, kaj kiel zorgi ke la ĉeno de kulturkonservado neniam estos rompita?