2023-10-31

0047 Duolingo Stories, la sola interesa parto de Duolingo

 Duolingo estas la plej fama reta kaj poŝtelefona aplikaĵo por lerni lingvon.

Mi persone ne ŝatas ĝin, ĉar oni lernas per ĝi tro malrapide.

Ĝi ne sufiĉe adaptiĝas al tio kion la lernanto jam scias, kaj ĝi tro ofte ripetas la vortojn kiujn oni jam konas, kaj tiel malŝparigas al oni multe da tempo.

Kaj tio kion mi ŝatas en lingvolernado estas progreso, ne la akumulado de neutilaj poentoj.

Estas tamen parto de Duolingo kiun mi tre ŝatas, estas Duolingo Stories (Duolingo-rakontoj).

Ili estas etaj rakontoj, kiuj uzas nur simplajn vortojn.

La tekstoj estas voĉlegitaj, kaj eblas musumi sur vorto kiun oni ne konas por ekvidi tradukon.

Mi ŝatas la Duolingo-rakontojn, ĉar la rakontoj permesas ne tro enui dum oni lernas bazajn vortojn kaj iliajn elparolojn.

Pro tio, mi volas uzi la Duolingo-rakontojn por lerni la Germanan.

Antaŭe, la Duolingo-rakontoj estis en aparta parto de la retejo, sed post ĝisdatigo, oni nun devas trairi ege longan kaj enuigan serion de lecionoj por rajti legi la rakontojn.

Eblas preterpasi la lecionojn se oni respondas ĝuste al malfacila demandaro.

Nu, malfacile por iu kiu ĵus komencis lerni la Germanan.

Sed bonŝance, estas 2023, kaj mi povas simple sendi la demandojn al ChatGPT, kaj ChatGPT respondos.

Eĉ pli facile: mi povas sendi ekrankopiojn de la demandoj al ChatGPT (per ChatGPT-vision, kiu estas disponebla nur en la paga versio).

ChatGPT komprenas la diversajn formatojn de demandoj kaj respondas uzante nur la vortojn elekteblajn sur la demando.

Mi kredas ke la demandaro ekhavis ĉirkaŭ 25 demandojn.

Laŭ la reguloj de la demandaro, oni ne rajtas erari pli ol dufoje.

Bonŝance, ChatGPT donis eraran respondon nur unufoje.

Tamen, mi certas ke la "erara" respondo de ChatGPT estas fakte ĝusta laŭ denaskaj parolantoj de la germana.

Tio montras alian problemon de Duolingo: ĝustaj respondoj ofte ne estas akceptitaj.

Duolingo devus uzi artefaritan inteligentecon por taksi ĉu respondo nekonata (ne jam registrita en la sistemo de Duolingo) estas ĝusta!