2024-04-01

0200 Mi iĝis Esperantisto antaŭ 10 jaroj, kio ŝanĝiĝis en Esperantujo?

La unua aprilo de 2014, mi komencis serioze studi Esperanton.

Kio ŝanĝiĝis por mi? Ne multe, post 6 monatoj mi jam povis paroli Esperanton flue, kaj post jaro, mi jam havis la impreson ke mi preskaŭ atingis ian tegmenton. Mi studis iom tro serioze, tiom ke mi lernis per Anki ĉiujn vortojn de ESPDIC.

En la komenco de mia Esperanta vivo, mi estis tre aktiva. Mi reklamis ĉie la plej utilajn Esperanto-projektojn. Mi helpis grandajn Esperanto-projektojn aperi. Poste mi faris multege da videoj en Youtube. Poste mi kreis multegege da memeoj. Kaj nun mi skribas artikolojn ĉiutage.

Kiam mi rigardas miajn mesaĝojn antaŭ 10 jaroj, mi vidas ke mi ĉefe komunikis kun homoj kiuj hodiaŭ ne plu estas aktivaj. Ili Esperante mortis. Verŝajne multe da ili ankoraŭ kapablas legi Esperanton, sed je lingva vidpunkto ili mortis. La perdo de aktivaj Esperantistoj ankoraŭ estas la ĉefa problemo de Esperantujo.

Sed kio ŝanĝiĝis en Esperantujo? Ne multe. (Sed tio estis en nur 10 jaroj. Se oni supozas ke estos la sama ritmo de ŝanĝoj en 100, tiam estos multe da ŝanĝoj.)

- Duolingo ekhavis kurso(j)n por Esperanto. Tiam Duolingo estis multe pli bona. La lecionoj estis pli instruaj (estis gramatikaj notoj), kaj ĉiu frazo havis komentejon. Homoj povis helpi unu la alian. Per la ĉeesto en la listo de kursoj de Duolingo, multege da homoj ekaŭdis pri Esperanto. Esperanto ankaŭ iĝis "serioza" lingvo ene de la lingvolernaj aplikaĵoj, kaj multe malpli da homoj pensas ke Esperanto "mortis". Pro Duolingo, multege da komencantoj alvenis, sed tre malmulte da ili iĝis spertaj aktivaj uzantoj. Esperanto ankaŭ multe angliĝis je la maniero uzi vortojn. (Ekzemple, nun multe da homoj uzas "ami" kun la signifo de "tre ŝati".)

- Nova versio de Lernu, kun multe pli bona kurso (kaj ne fortimiga retejo). Antaŭ 10 jaroj, Lernu estis multe pli grava. Nun, malmulte da homoj zorgas pri ĝi. Ĝi ĉiuokaze estas tre malmulte uzata kompare al Duolingo. Antaŭe, ĝi havis iom aktivan forumon (sed aĉe moderigita), sed nun Esperantistoj preferas uzi Telegram.

- Telegram estas la loko kie vi devas esti se vi volas partopreni en modernaj Esperanto-eventoj. Ĉiu granda Esperanto-evento havas dediĉitan Telegram-grupon.

- Esperantistoj ĉesis uzi Twitter en la lastaj jaroj, kaj nun iom uzas Mastodon kaj Discord.

- Multe da maljunaj Esperantistoj mortis, sed ankaŭ multe da junaj Esperantistoj alvenis. Ankoraŭ estas truo de Esperantistoj inter 35 jaroj kaj 65 jaroj.

- Ni havas Eventa Servo. Finfine ni havas bonan centrigitan servon pri ĉiuj eventoj en Esperanto. La retejo multe helpas trovi Esperanto-eventojn kiuj ne troviĝas tro for.

- Kaj en la lasta jaro, GPT-4 kapablas bone kompreni Esperanton, kaj Suno AI eĉ kapablas fari kantojn en Esperanto. ChatGPT estas multe pli kompetenta aŭtomata tradukilo ol Google Translate.