2023-11-04

0051 Kiel pruvi ke iu parolas Esperanton kaj ne estas iu alia

 La nombroj pri la nombro de Esperanto-parolantoj, kiujn oni vidas en la interreto, ofte estas malĝustaj.

Tio ne estas nur problemo de difino de kio estas "Esperanto-parolanto".

Problemo ĉefe venas de la metodo uzata por mezuri.

Esperantistoj estas disaj en la mondo kaj en la interreto, kaj la metodoj ĉiam forgesas grandan parton de la geografia aŭ interreta mondo.

Kelkaj Esperanto-malamantoj, pesimismuloj, aŭ Esperantistoj kiuj tro timas erari, emas elekti la plej malaltajn nombrojn.

Kelkaj propagandantoj emas uzi la plej altajn nombrojn, kun la ideo ke alta nombro konvinkus homojn lerni la lingvon.

Persone, mi ne interesiĝas pri la nombro de homoj kiuj parolas Esperanton, fakte, ĉar mi trovas la lingvon utila sendepende de kiom da homoj parolas ĝin.

Sed mi ja interesiĝas pri la metodo por ekscii ĉu iu estas Esperanto-parolanto.

Kaj mi ŝatas la ideon povi pruvi ke oni estas Esperantisto, en la plej objektiva maniero.

Por tio, mi havas la jenan ideon:

Retejo kie homoj povas pruvi ke ili parolas Esperanton.

En la retejo, oni havus konton kun nomo, kaj oni enmetus tekstojn en Esperanto kiujn oni mem skribis.

Verŝajne 1000 vortoj estas sufiĉe.

Tio povas esti ajna teksto, ekzemple mesaĝojn en sociaj retoj, ktp.

La teksto estus publike videbla, tiel ke ĉiuj homoj povas kontroli ĉu la teksto estas vere originala.

Kaj homoj ankaŭ povus taski la Esperanto-nivelon de la teksto, tiel oni povas mem decidi ĉu la ulo kiu metis la tekston vere estas Esperanto-parolanto aŭ ne laŭ onia propra difino pri kompetenteco.

Vi verŝajne pensas "sed homoj povus uzi tekston de alia ulo, aŭ uzi roboton por krei la tekston, kaj tiel ŝajnigi ke ili meme parolas la lingvon!"

Sed bonŝance, oni povas kontroli tion per AI (kaj tio iĝos nur pli facila en la estonto).

Ekzemple, per la retejo Hive Moderation, oni povas kontroli ĉu teksto estis skribita per ChatGPT.

Tial la retejo kiu celas pruvi ke iu estas Esperantisto postulus 1000 vortojn: tio estus sufiĉe da datumo por ke AI-programo kapablus identigi unikaĵojn en skribostilo.

Tiu skriboprofilo funkcius kiel unika identigilo.

Ĉiu Esperantisto skribas malsimile, ekzemple ni ne ĉiuj uzas la samajn vortojn, ni ne ĉiuj emas uzi la samajn gramatikajn eblojn, kelkaj emas fari specifajn erarojn, kaj kelkaj emas uzi lingvajn novaĵojn.

Per mezuri kiom da skribostiloj ekzistas en larĝa kunteksto, oni povas mezuri kiom da unikaj homoj uzis Esperanton!

Fakte, eble oni eĉ ne bezonas specifan retejon por enmeti tekston sub nomoj.

Eble se oni libere startas programon kiu legos la tutan interreton, ĝi kapablos mem mezuri kiom da unikaj skribostiloj ekzistas kaj tiel oni havos bonan taskon de la nombro de Esperantistoj kun sufiĉe da publike disponebla enhavo.

Tia retejo aŭ programo estus ankaŭ tre utilaj por etaj planlingvoj, ĉar por ili, pruvi ke ili estas uzataj (kaj kiom multe) estas tre grave por akiri novajn interesatojn.