2023-11-10

0057 Pikselarto la plej komencanto-amika grafika arto

 Dum longa tempo, mi provis lerni desegni.

Mi volis povi desegni aferojn en la stilo de Kirby.

Mi elspezis pli ol 100 horojn por tio, sen kontentiga rezulto.

Mi ŝatas la ideon igi pensojn bildoj, sed verŝajne tio estas tro malfacila por mi por atingi ion bilde plaĉa.

Sed mi trovis alternativon, kiu multe plaĉis al mi kiam mi estis pli juna.

Tio estas pikselarto.

Ĝi estas surkomputila desegnado, sed per grandaj pikseloj ("rastrumeroj" en pli nekomprenebla lingvo).

Estas iom kiel en malnovaj videoludoj, kie rolulo havis la grandecon de 16x16 pikseloj, aŭ malpli.

Tiam, oni ne havis multe da pikseloj kaj koloroj, do oni devis bone elekti ilin.

Mi trovas ke devi pensi pri pikselo post pikselo estas multe pli facile ol pensi pri tuta bildo samtempe.

Mi ankaŭ ŝatas ĝin pro mia ĝenerala ŝato pri minimalismo.

Esprimi multe per malmulte, multaj rezultoj per malmulta ago, pikselarto kongruas kun mia vivstilo.

La limigoj de pikselarto (nombro de pikseloj kaj koloroj) kreas kreemon, ĉar oni serĉas teknikojn por kompensi ilin.

Ekzemple, estas la tekniko de "dithering", kiu konsistas alterni pikselojn de du koloroj por doni la impreson ke en la loko de la pikselalternado troviĝas meza koloro.

Estas multaj teknikoj kiujn oni povas lerni, kaj ili donas bonan senton de progreso.

Rigardi pikselartaĵojn faritajn de aliaj homoj estas interese por mi, ĉar mi povas trovi novajn teknikojn, kaj mi volas scii kiel ili faras por desegni kompleksaj aferoj nun per pikseloj.

Mi komencis pikselarton kiam mi uzis RPG Maker por krei videoludetojn.

RPG Maker havas multe da bildetoj (kutime 16x16), sed rapide ili ne sufiĉas por la ludoj kiujn oni volas fari.

Tiam, oni devas aldoni proprajn bildetojn, kaj tio kion mi faris, estas redakti la ekzistantajn bildetojn per Paint por ŝanĝi la koloron de pikseloj.

Foje, mi eĉ ŝanĝas la formon, ekzemple per plilongigi glavon, aŭ por aldoni specialajn dekoraĵojn.

Poste, mi malkovris Aseprite, kiu enhavas multajn ilojn por faciligi pikselarton, kaj kiu permesas fari animaciaĵojn.

Tio esence estas pluraj bildetoj unu post la alia, kiu donas iluzion de movon.

Per Aseprite, mi povis rapide fari multajn bazajn animaciaĵojn, kiujn mi bezonis por la ludetoj kiujn mi kreis.

Mi ne plu faras pikselarton de longa tempo ĉar mi nuntempe okupiĝas pri aferoj pli utilaj (malpli nurartaj), sed mi havas nur bonajn memorojn pri tiu arto.

Mi rekomendas ĝin, pikselarto estas la plej komencanto-amika grafika arto kiun mi konas!