2023-11-11

0058 Ne legu ĝeneralajn gazetojn ili ne informas kaj malfeliĉigas

 Interrete aŭ papere, ĝeneralaj gazetoj plenas je malfeliĉigaj novaĵoj.

Per "ĝeneralaj gazetoj", mi parolas ĉefe pri la plej popularaj revuoj kiuj aperas ĉiutage en landoj.

La plimulto de artikoloj en tiuj gazetoj fokusiĝas pri problemoj, mortoj kaj militoj.

Mi ne ŝatas tiun manieron "informi", ĉar ili decidas montri problemojn sen la solvoj.

Plie, problemoj prezentataj en ĝeneralaj gazetoj malofte rilaton kun oni propra vivo.

Bedaŭrinde, la malfeliĉeco en tiuj gazetoj havas influon sur homoj.

Mi mem estas tre sentema, kaj legi (aŭ spekti) tian gazeton malbonigas la kvaliton de mia vivo.

Sed ne ĉiuj gazetoj havas tiun efikon sur mi.

Lokaj gazetoj, ekzemple, malofte enhavas tian malfeliĉigan artikolon, simple pro tio ke la problemoj ne okazas ĉi tie.

Kaj tiuj gazetoj enhavas informojn kiuj estas multe pli relevantaj por onia ĉiutaga vivo.

En la interreto, mi spektis videon laŭ kiu, gazetoj favoras enhavon ŝokan kaj timigan, ĉar tio plialtigas la aĉetojn de paperaj gazetoj, kaj interrete altigas la ŝancon de klako sur artikolon (kio donas monon pro la reklamoj).

Mi ne ŝatas esti ŝokita kaj timigata.

Do mi ne volas legi gazetojn kiuj intence montras pli da tia enhavo.

Bona alternativo kiun mi trovis en Nederlando estas De Correspondent.

Ĝi estas pagenda interreta revuo, kaj ili ne ricevas monon per reklamoj.

Pro tio, ili devas kontentigi la legantojn, kaj ili malpli emas intence ŝoki.

Se mi trovas ke ilia enhavo ne plu estas utila kaj kompreniga, mi ĉesos pagi.

Tio estas puŝo al kvalito, kiun senpagaj interretaj gazetoj ne havas.

Por mia feliĉeco, mi decidis ĉesi legi ĝeneralajn gazetojn, kiuj ricevas monon per reklamoj.

La plejmulto de la aferoj kiuj gravas en vivo ne estas "novaĵoj", sed aferoj kiuj malrapide okazas.

Tamen, se io vere grava ekokazas, kaj ĝeneralaj gazetoj decidas paroli pri ĝi, mi tre verŝajne aŭdos pri ĝi per la homoj ĉirkaŭ mi.

Pri gravaj landaj aŭ urbaj aferoj, mi ricevos dediĉitajn paperojn en la leterkesto, kiel tio okazis por la kronviruso aŭ por voĉdonadoj.

Resume, jen konsiloj por via feliĉeco:

- Evitu ĝeneralajn gazetojn (interrete aŭ papere).

- Preferu lokajn kaj pagendajn gazetojn, kiuj ne dependas de reklamoj.

(Do ili ne batalos por via atento, kaj ili ne emos intence ŝoki vin aŭ krei artefaritajn konfliktojn inter homaj grupoj, en kiuj oni devus elekti kampon.)

- Legu malpli da novaĵoj ĝenerale.

(Homoj vere ne legas gazetojn por informiĝi, ili faras tion por distriĝi.)

- Parolu pli kun homoj ĉirkaŭ vi, kun viaj amikoj, kun via familio.

La novaĵoj de ili estas pli gravaj ol tiuj de gazetoj.