2023-11-21

0068 Oni lernu lingvon per komprenebla enigo

 Mi pensas ke la plej bona maniero lerni lingvon estas per komprenebla enigo (Comprehensible Input) (CI).

Tio estas lerni per ricevi kiom eble plej da informoj en la lingvo kiujn oni povas kompreni.

Anstataŭ fokusiĝi pri aktiva lernado de gramatikaj reguloj, oni lernas pasive per aŭskultado, per provi kompreni kion oni legas aŭ aŭdas.

Tiu metodo ne estas populara en lernejoj, eble pro tio ke ĝi postulas multege pli da tempo.

Sed mi pensas ke tio estas la sola maniero por bone lerni lingvon.

En lingvo estas multege pli da gramatiko ol estas diritaj en gramatikaj klasoj.

Gramatiko mem estas artefarita koncepto, kaj ekzistas miloj da esceptoj kies ekzisteco estas nedubinda pro la fakto ke naturaj lingvoj evoluas kaj ŝanĝiĝas.

La sola maniero lerni tiujn estas per aŭdado kaj aŭdado, legado kaj legado.

Nur per sufiĉe da ripetado la cerbo povas memori ilin.

Tio simple estas kiel memorado funkcias.

Se oni vidas tion tiel, oni komprenas ke studi gramatikon estas tre malefika uzo de tempo.

Gramatikajn regulojn oni mem nekonscie lernas kiam la cerbo rimarkas aferojn kiuj ripetiĝas.

La plej granda argumento favore al la lernado de lingvo per komprenebla enigo estas ke ĝi similas al kiel homoj lernas sian unuan lingvon.

Ili ne sekvis kurson por povi komuniki, ili nur aŭdis multege, kaj poste ili imitis kion ili aŭdis, ĝis kiam ili sentas ke ili povas komuniki je sufiĉe bona nivelo.

Mi pli-malpli provis sekvi tiun teknikon por la Nederlanda, kaj mi pensas ke ĝi bone funkciis.

Sed por plirapidigi la procezon, mi kontrolis gramatikan retejon de tempo al tempo, sed nur kiam mi ne povis diveni mem la regulojn per nura observado.

Mi ankaŭ uzis DeepL kaj Anki por enmemorigi la signifon de vortoj kaj esprimoj pli rapide.

Sed ĉiuokaze, mi ĉefe lernis kiam mi uzis la Nederlandan por io alia ol studi.

Ju pli frue oni uzas la lingvon por io alia ol studi (ekzemple por ĝui simplajn videojn en Youtube), des pli rapide oni efektive lernas.

Ĉar tiel, onia cerbo ligas la sonojn kaj esprimojn al emocioj kaj kuntekstoj.

La vera mondo estas plena je emocioj kaj kuntekstoj.

Tiuj aferoj helpas memori la vortojn kiam oni bezonas ilin.

Estas grave kompreni kion oni aŭdas, ĉar ne eblas memori ion kion oni ne komprenas.

Mi foje legas ke oni bezonas kompreni nur 90% de la vortoj por povi ĝui filmeton.

Kunteksto povas bone plenigi la truojn de kompreno.

Por la plej grandaj lingvoj, ekzistas multe da videoj por komencantoj kiuj celas helpi atingi tiun 90% de aŭda komprenado.

Oni ankaŭ povas provi videojn, kiuj estas faritaj por infanoj.

Estas ankaŭ grave uzi videojn kaj podkastojn kiujn oni ŝatas, ĉar se ne, la cerbo enuas.

Tiam la atento foriras kaj la ligoj inter vortoj kaj kuntekstoj ne povas esti farita.