2023-11-26

0073 Mi vere ŝatus se estus pli da provlegado en Globasa

Mi volas ke pli da homoj lernu la planlingvon Globasa.

Mi trovas la gramatikon kaj la fonton de vortoj idealaj por tutmonda internacia planlingvo.

La ĉefa problemo kiun ĝi nun havas estas la manko de enhavo en ĝi.

Ĉar oni povas bone paroli lingvon nur per legi kaj aŭdi sufiĉe da "materialo" en ĝi.

Do mi amase kreis enhavon en ĝi, ĉefe per traduki parton de la artikoloj, kiujn mi skribas ĉiutage.

Plie, mi laŭtlegas ilin, kaj alŝutas ilin videe en Youtube, tiel ke homoj povus kutimiĝi kun aŭdado (kaj ankaŭ por iom helpi je trovebleco).

Sed miaj tradukoj ne estas perfektaj, ĉar mi ne estas la kreanto de la lingvo, kaj mi ankoraŭ bezonas kutimiĝi al la malsamoj je signifo de vortoj.

Eĉ Zamenhof faris erarojn en Esperanto, do mi bezonas atendi la provlegadon de aliaj antaŭ ol publiki miajn artikolojn en Globasa.

Bedaŭrinde, tie estas la problemo.

Mankas provlegantoj, kaj tio estas laŭ mi la ĉefa afero kiu malrapidigas la disvolviĝon de la lingvo.

La gramatiko kaj vortoj de Globasa estas tiom "unikaj" pro la tutmonda fonto, ke malfacilas scii ĉu oni ĝuste uzis ilin sen koni lingvojn de malsamaj mondpartoj.

Rezulte, multaj homoj ne kuraĝas korekti, ĉar neniu pretendas esti spertuloj de tiom da diversaj lingvoj samtempe.

Homoj kiuj uzas planlingvon kiu baziĝas sur eŭropaj lingvoj ne havas tiun problemon tiom multe, ĉar okaze de necerteco, ofte sufiĉas imiti onian denaskan eŭropan lingvon.

Tiel, homoj povas pli rapide senti ke ili posedas la lingvon, kaj tiel pli rapide emas krei kaj korekti enhavon.

Sed ili ankaŭ (intence aŭ neintence) alportas la malfacilajn malregulaĵojn de la naturaj lingvoj al la planlingvo, kio estas tre evitinda.

Mi ŝatus se estus pli da homoj kompetentaj en Globasa por korekti (kaj ankaŭ pli da kreantoj de enhavo.)

Nuntempe, mi konsideras tekston en Globasa korektita nur kiam mi havis la pruvon ke la originala kreanto de Globasa legis ilin.

Bedaŭrinde, ri estas tre okupata pro personaj aferoj, sed ankaŭ pri aliaj aferoj pri la lingvo.

Por kelkaj tekstoj, mi devis atendi plurajn monatojn, kaj tio estis tre malkuraĝiga por mi.

Mi kutime havas multege da pacienco, sed la problemo kiam temas pri lingvo, estas ke oni denove faros la saman eraron ĝis la alveno de korekto.

Kaj pro tiuj ripetemaj eraroj, mi ne emas traduki aliajn tekstojn en Globasa.

Mi ne volas malŝpari la tempon de homoj per neutilaj eraroj.

La nuna situacio estas iom deprimiga al mi, ĉar mi pensas ke la disvolviĝo de la lingvo pli gravas ol la eraretoj kiuj povus de tempo al tempo resti en teksto.

Do kion mi faros por la venontaj artikoloj estas: post 2 monatoj ekde publikigo de mia artikolo en la korektejo, mi publike aldonos ĝin al Youtube, kun korektaĵoj (se ili ekzistas) aŭ ne.

Mi daŭre akceptos malfruajn korektaĵojn por miaj artikoloj en Github, sed por la videoj, tio estas tro malfrue, ĉar video publikigita en Youtube ne estas redaktebla.

Mi vere sentas ke mi devas meti tian limdaton, se ne, mi ne havos la kuraĝon publikigi novan aferon.

(Eble mi ŝanĝu la limdaton al 3 monatoj, sed verŝajne tio jam estas tro malfrue kiam artikolo iom temas pri lastatempaj eventoj.)