2023-11-27

0074 Alkoholo la drogo kiu parazitas la homaron

 Lastatempe, mi legis sciencajn artikolojn pri la efiko de drinkado je la sano de beboj.

Evidentiĝis, ke kiam patro drinkas, la ŝanco ke bebo naskiĝas kun misformoj estas pli granda. (https://jamanetwork.com/journals/jamapediatrics/fullarticle/2778779)

Do ambaŭ parentoj ne drinku se ili volas ricevi sanajn infanojn.

Tio estas nur unu el la multaj malbonaj efikoj de la plej populara veneno: alkoholo.

Ni ĉiuj scias ke homo kiu subite multe drinkas povas morti je ĝi, havi problemojn memori, ekhavi fortajn kapdolorojn.

Homoj kiuj drinkas, eĉ malmulte sed regule, havas pli grandan ŝancon je diversaj formoj de kancero, ili havas problemojn je vaskuloj kio kaŭzas korproblemojn.

Por la homoj kiuj interesiĝas pri tio, alkoholiĉoj havas pli malbonan seksan vivon.

Ili pli malfacile erektiĝas kaj havas malpli da sentoj pro la nervaj damaĝoj.

Sufiĉus ĉesi drinki por eviti tiom multe da problemoj, sed alkoholo estas drogo, do eĉ tiuj kiuj volas ĉesi ne povas facile fari tion.

Tial oni devus fari ĉion por eviti ke la dependeco ne aperu, interalie per ne komenci drinki.

Mi havis plurajn amikojn, kiuj pensis ke ili neniam dependiĝos al alkoholo, sed ili dependiĝis, kaj ilia vivo aĉiĝis.

Jes, homoj rajtas havi la personan vivon, kiun ili volas, sed la problemoj de alkoholo ne estas nur personaj.

Estas multe da efiko ĉirkaŭ la alkoholuloj.

Alkoholuloj kaŭzas veturajn akcidentojn kaj ili havas multe pli grandan riskon agi perforte al aliaj homoj.

Alkoholo kaŭzas psikajn problemojn, kion neniu volas.

Oni loĝas en socio, kaj la damaĝo de alkoholo povas ankaŭ esti dramo por onia tuta familio.

Homoj, kiuj tro drinkas sed ne serĉas solvojn, esence vivas egoisme.

Kio faras ke alkoholo estas tiom dependiga estas ankaŭ la socia aspekto de ĝi.

En multaj kulturoj, estas normale drinki (bedaŭrinde), kaj multaj homoj ne kapablas rezisti la premon fari kiel la aliaj.

Mi ne volas kaŝi, ke mi havas malbonan opinion pri homoj kiuj trinkas alkoholon dum sociaj eventoj.

Kiam iu drinkas "socie", tiu kreas premon kiu puŝas homojn al ekdrinkado aŭ al pludrinkado.

La argumenton de la "gusto", mi trovas ekstreme malforta kompare al la danĝero por si kaj la aliaj.

Bonŝance estas pli kaj pli facile trovi senalkoholajn alternativojn en drinkejoj, aŭ dum misgustaj festoj.

La argumenton de la "kulturo" por daŭre drinki, mi trovas stulta, ĉar kulturo ne estas regulo, sed rezulto de tio kion oni faras.

Estas multaj kulturoj kiel drinki estas malbone vidita, kaj ankaŭ eblas evoluigi kulturon.

Ĝenerale, mi evitas drinkejojn kaj festojn kun alkoholo.

Mi ne havas altan estimon pri homoj kiuj uzas tiujn kontraŭsociajn eventojn por sociumi.