2023-12-02

0079 La feliĉo-rultapiŝo

Oni rimarkis, ke la nivelo de feliĉeco pli malpli revenas al normala averaĝo post sufiĉe da tempo.

Tio okazas eĉ kiam vivsituacioj estas bonaj aŭ aĉaj dum longa tempo.

Kiam onia vivo pliboniĝas, oni estas en la komenco feliĉas, sed kun la paso de tempo, oni kutimiĝas kaj oni ne plu tiom sentas tiun feliĉon.

Tiam oni volas eĉ pli altajn celojn, kiel pli granda domo, aŭ pli alta diplomo, kredante ke tio feliĉigus onin.

Sed post havi ilin, post iom da tempo, oni jam revenas kun la sama nivelo de feliĉeco.

Tio estas simila al piediri sur rultapiŝo: oni pensas antaŭeniri, sed la tapiŝo ĉiam puŝas onin malantaŭen.

Sed tio ankaŭ funkcias en la mala direkto.

Ekzemple, kiam mi estis juna, mia nova komputilo rompiĝis.

Tiam mi povis ludi nur per malnova komputilo kiu havis nur malbonajn ludojn.

Sed mi kutimiĝis al la komputiloj kaj ludoj, kaj post kelkaj tagoj, mi ne plu sentis la mankon de la nova komputilo.

La feliĉo-rultapiŝo, estas laŭ mi, la plej timiga afero kiu ekzistas.

Ĝi donas la impreson, ke ĉiu provo iĝi aŭ igi feliĉa estas vana, ĉar post iom da tempo oni revenas al la averaĝa normala nivelo.

Sed, oni devas esti atenta pri tiu koncepto, kaj ne paniki.

La fakto ke oni revenas al normalo ne signifas ke la provoj ne valoras, kaj ke la feliĉaj tempoj antaŭ ol reveni al la normalo ne valoras.

Eĉ kun la ekzisto de la feliĉo-rultapiŝo, ekzistas homoj kiuj havis pli feliĉan vivon ol aliaj homoj, se oni faras sumon de ĉiuj vivmomentoj.

Verŝajne multaj homoj havas pli altan normalon de feliĉeco.

La ekzisto de la feliĉo-rultapiŝo simple instruas al ni, ke oni ne tiom serĉu feliĉon ekstere de ni, sed interne de ni.

Klarigo: se post malfeliĉa evento, post sufiĉe da tempo, oni revenas al normala nivelo de feliĉeco, tio signifas ke homo mem povas produkti feliĉon por si.

Oni rimarku tiun fenomenon, kaj uzu tion.

Oni ĉesu havi senfinajn dezirojn por eksteraj aferoj kiuj feliĉigus onin.

Sed oni estu kontenta pri tio, kion oni jam havas, kaj oni feliĉiĝu ke la aferoj, kiuj okazis, ne okazis pli malbone.

Mi pensas ke lerni kiel uzi fenomenon estas utile por pli facile trairi la vivon.

En la estonteco, mi parolos pri dankemo-taglibro, kio estas verŝajne la plej bona maniero profiti de tiu fenomeno.